Contenido

Ĉu esperanto mortas?

de piotrek92, 4 de noviembre de 2006

Aportes: 54

Idioma: Esperanto

akeson (Mostrar perfil) 26 de noviembre de 2006 15:16:18

pastorant:
akeson:sininen
sininen estas la koloro "blua" finne, ĉu ne?
jes, mi trovi ŝangi koloro sed ĝi ne agi

Demis (Mostrar perfil) 8 de febrero de 2011 13:34:40

Mi aŭdis ke malgrandiĝas kvanto da esperantistoj. Bedaŭrinde, mi ekpensas ke esperanto neniam ne estos lingvo de mondoploro.gif . Propable angla lingvo jam gajnis... Kio vi pensas pri tio?
Mi havas nur puran kredon, ke nur Esperanto estos Lingvo Internacia, kaj nenio kapablas min ekhezitigi je tia kredo. rideto.gifundefined

darkweasel (Mostrar perfil) 8 de febrero de 2011 13:43:04

darkweasel:Ĉu estas amuze puŝi malnovegajn fadenojn supren?

dobri (Mostrar perfil) 8 de febrero de 2011 18:12:43

Estis bonege, ke vi atentigis pri grava fadeno, tamen ĉiam necesas aldoni ankaŭ propran opinion, ĉu ne?
Laŭ nombro de esperantistoj ni nuntempe ne travivas "oran epokon", tamen nuntempe la reto ebligas al ĉiu homo elekti informojn laŭ sia propra konsidero. Sufiĉas informi la lernontojn, sed ne persvadi! Prefere efektivigi ion, kion la alilingvaj homoj envios al ni.

ceigered (Mostrar perfil) 8 de febrero de 2011 18:35:07

Nu, tiu ĉi fadeno ja estas nenova! 2006, ah, la tagoj kiam teknologio ne ekzistis rido.gif

Eĉ Volapük ne jam mortis, ĝi ankoraŭ vivas. Do, mi kredas ke Esperanto havas multan esperon por pluvivadi!

darkweasel:Ĉu estas amuze puŝi malnovegajn fadenojn supren?
Ne, sed ĉu ĝi devas esti amuza?

Altebrilas (Mostrar perfil) 8 de febrero de 2011 19:05:23

Prefere oni kreu novan samteman fadenon, ĉar la enkonduko ne plu estas aktuala, aŭ la enkondukinto ne plu povas respondi.

Sed la temo restas aktuala. Ŝajnas ke esperanto nek progresas, nek malprogresas; ke ni ne havas fideblajn statistikojn, krom la membraron de UEA
http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA
ke nun estas krizo, kaj eble aliĝantoj estas malpli nombraj pro la kosto de kotizoj.

okulumo.gif

Demis (Mostrar perfil) 9 de febrero de 2011 07:24:59

darkweasel:
darkweasel:Ĉu estas amuze puŝi malnovegajn fadenojn supren?
Estas spiralero! Sed Vi ne timas min
vundi rideto.gif, ĉar resaniĝos vundloko. sal.gif

Tarducci (Mostrar perfil) 9 de febrero de 2011 07:38:49

Mi aŭdis ke malgrandiĝas kvanto da esperantistoj. Bedaŭrinde, mi ekpensas ke esperanto neniam ne estos lingvo de mondoploro.gif . Propable angla lingvo jam gajnis... Kio vi pensas pri tio?
Chinlingvo probable estos estonte plej grava ol la angla, char naciaj lingvoj "militas" inter ilin. Esperanto estas super la naciaj, do la sekurecon por esperanto estas ke tute ne interesighas pri lingvaj militadoj.

maratonisto (Mostrar perfil) 10 de febrero de 2011 19:44:35

Por disvastigo de Esperanto oni bezonas nur unu aferon: egaligi Esperanton kun aliaj fremdligvoj en lernejoj. Ĉiu povu elekti Esperanton kiel fremdlingvon por lerni. Sed estas malfacila konvinki la politikistojn, ke ili permesu lernadon de Esperanto. La kialo laŭ mi estas la ŝovinismo de politikistoj.

sudanglo (Mostrar perfil) 11 de febrero de 2011 00:10:25

Mi tute konsentas. La vojo al la Fina Venko estas enkonduki Esperanton en la lernejojn.

Volver arriba