Ĉu esperanto mortas?
od piotrek92, 04. november 2006
Sporočila: 54
Jezik: Esperanto
sinjoro (Prikaži profil) 11. februar 2011 00:25:01
Ludoviko Z.:Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita!
orchideo (Prikaži profil) 11. februar 2011 06:51:24
sudanglo:Mi tute konsentas. La vojo al la Fina Venko estas enkonduki Esperanton en la lernejojn.Vi pravas!
Laŭ mia scio ĝis nun nur ekzistas projektojn, ekz.: Comenius-projekto. Aŭ en malmultaj lernejoj sur libervola bazo.
orchideo
Altebrilas (Prikaži profil) 11. februar 2011 08:35:07
maratonisto:Por disvastigo de Esperanto oni bezonas nur unu aferon: egaligi Esperanton kun aliaj fremdligvoj en lernejoj. Ĉiu povu elekti Esperanton kiel fremdlingvon por lerni. Sed estas malfacila konvinki la politikistojn, ke ili permesu lernadon de Esperanto. La kialo laŭ mi estas la ŝovinismo de politikistoj.La plejmulto de la homoj lernos esperanton se ĝi estas proponita al ili de la povo (publika aŭ privata). La politikistoj subtenos esperanton se voĉdonantoj JAM subtenas ĝin. La komercistoj, se estas profitdona merkato. Estas malvirta rondo.
Por rompi ĝin, ni devas trovi la plej malsolida katenero, kaj tie agi.
sudanglo (Prikaži profil) 11. februar 2011 12:06:56
Ankaŭ la Aŭstralianoj faras ion. Iru al Mondeto.com. La bela truko, kiun ili adoptis, estas la produkto de materialo kiu permesas al instruisto kiu ne estas Esperantisto tamen instrui.
maratonisto (Prikaži profil) 11. februar 2011 12:23:01
orchideo:Kio estas Comenius-projekto?
Laŭ mia scio ĝis nun nur ekzistas projektojn, ekz.: Comenius-projekto. Aŭ en malmultaj lernejoj sur libervola bazo.
orchideo
orchideo (Prikaži profil) 11. februar 2011 13:04:04
maratonisto:Mi nur povas priskribi tion ĉe la ekzemplo de la Esperanto-urbo Herzberg. Ĉi tie komencis la projekto en 2008. Parteprenantoj estis 4 lernejoj el diversaj landoj: Barhill/Britio, Góra/Pollando, ?/Hungario kaj la lernejo en Herzberg. En ciuj lernejo lernis la infanojn Esperanton kaj en la ferioj ili vizitis kun iliaj gepatroj la partnerurbo ĉiam en alia lando por ekzerci la parolado nun kun kune.orchideo:Kio estas Comenius-projekto?
Laŭ mia scio ĝis nun nur ekzistas projektojn, ekz.: Comenius-projekto. Aŭ en malmultaj lernejoj sur libervola bazo.
orchideo
Nun la projekto finis, sed en Herzberg la lernado pluiras (en la baza- mezlernejo kaj en la gimnazio). Kaj la amikeco inter la lernantoj plu restas, kaj ili vizitos nun unu la alia sur privata bazo.
orchideo
orchideo (Prikaži profil) 11. februar 2011 13:10:56
sudanglo:Orkido, eble interesus vin legi pri la projekto Springboard, alklaku ĉi tie - bedaŭrinde en la angla, sed rulumu ĝis la fino kaj alklaku la ligilojn al la klasĉambraj afiŝoj (tre belaj)Mi tre ege dankas vin! Estas interesa temo por mi!
Ankaŭ la Aŭstralianoj faras ion. Iru al Mondeto.com. La bela truko, kiun ili adoptis, estas la produkto de materialo kiu permesas al instruisto kiu ne estas Esperantisto tamen instrui.
orchideo
maratonisto (Prikaži profil) 11. februar 2011 17:33:47
Altebrilas:La plejmulto de la homoj lernos esperanton se ĝi estas proponita al ili de la povo (publika aŭ privata). La politikistoj subtenos esperanton se voĉdonantoj JAM subtenas ĝin. La komercistoj, se estas profitdona merkato. Estas malvirta rondo.Vi pravegas. Ni serĉu la plej malfortikan kateneron. Laŭ mi tiu katenero estas edukado. Ni devas lukti por egalrajteco de esperanto kun aliaj fremdlingvoj kaj edukado de esperanto.
Por rompi ĝin, ni devas trovi la plej malsolida katenero, kaj tie agi.
zaratustro (Prikaži profil) 12. februar 2011 14:58:24
Nun ni havas interreton, kaj ni havas pli da eblojn por komuniki kaj disdoni Esperanton.
Mi pensas ke se en uea ne estas tiel da homoj kiel en aliaj jaroj , ĝi estas ĉar la krizo.
Mi pensas ke UEA povus havi rete kaj senpage por ĉiuj esperantistoj, la eblo de membriĝi kiel esperantisto en sia retpaxo. Tiel mi pensas ke multaj pli da esperantistoj membriĝos, kaj UEA havus pli veran informacion
pri kiom da esperantisoj nun aktivas.
Mi pardonpetas se mi havas erarojn esperante. Mia esperanto ankoraŭ ne estas tre bona.
vincas (Prikaži profil) 12. februar 2011 15:19:26
zaratustro:Interesa ideo