본문으로

Ĉu esperanto mortas?

글쓴이: piotrek92, 2006년 11월 4일

글: 54

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 12일 오후 6:30:46

vincas:
zaratustro:

Mi pensas ke UEA povus havi rete kaj senpage por ĉiuj esperantistoj, la eblo de membriĝi kiel esperantisto en sia retpaxo. Tiel mi pensas ke multaj pli da esperantistoj membriĝos, kaj UEA havus pli veran informacion
pri kiom da esperantisoj nun aktivas.
Interesa ideo rideto.gif
Nu, ĉu jam mortis tiu paĝo, kie esperantistoj povis listigi sin?

vincas (프로필 보기) 2011년 2월 12일 오후 8:22:07

Ha! http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parol...

okulumo.gif

kaj ankaŭ nun povas listigi sin.

qwertz (프로필 보기) 2011년 2월 12일 오후 8:40:01

maratonisto:
orchideo:
Laŭ mia scio ĝis nun nur ekzistas projektojn, ekz.: Comenius-projekto. Aŭ en malmultaj lernejoj sur libervola bazo.
orchideo
Kio estas Comenius-projekto?
Ekzistas video pri tio.

zaratustro (프로필 보기) 2011년 2월 12일 오후 11:32:52

Ĝi estas tre granda ideo. Mi jam listigis en la retpaĝo.Ankaŭ mi sendos tiu retpaĝon por miaj amikoj kaj konataj.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 2월 13일 오후 4:55:51

qwertz:
maratonisto:Kio estas Comenius-projekto?
Ekzistas video pri tio.
Dankon, amuza filmeto!

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 13일 오후 5:03:27

Eble la diskuto pri la esperantistnombrado pli bone moviĝu al la fadeno: Nombriĝu kiel Esperantisto!

dobri (프로필 보기) 2011년 2월 14일 오후 9:06:08

Se vi vere volas, ke Esperanto ne mortu, tiam grandamase partoprenadu diversajn E-aranĝojn. Ja mi scias, ke ne ĉiu havas sufiĉe da libera tempo kaj mono por partopreni multajn aranĝojn. Tamen bonvolu klopodi partopreni precipe la eksterlandajn renkontiĝojn kaj poste hejme en sia ĉirkaŭaĵo bonvolu rakonti pozitive pri via ferio. Eble iom post iom la najbaroj komencos enviadi al vi la viajn travivaĵojn. Kaj tio estos la ĝusta propagando!

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 2월 14일 오후 9:40:11

maratonisto:
Altebrilas:La plejmulto de la homoj lernos esperanton se ĝi estas proponita al ili de la povo (publika aŭ privata). La politikistoj subtenos esperanton se voĉdonantoj JAM subtenas ĝin. La komercistoj, se estas profitdona merkato. Estas malvirta rondo.
Por rompi ĝin, ni devas trovi la plej malsolida katenero, kaj tie agi.
Vi pravegas. Ni serĉu la plej malfortikan kateneron. Laŭ mi tiu katenero estas edukado. Ni devas lukti por egalrajteco de esperanto kun aliaj fremdlingvoj kaj edukado de esperanto.
Sed edukado signifas akiri la apogon de publika povo, kiu decidas kiuj lingvoj rajtas instruati en la lernejoj. Ni ja scias tion en Francio, ĉar Leon Berard, Ministro de publika edukado, malpermesigis esperanton. Poste li influis la rifuzon de Eo en la SDN (Societo de Nacioj, praavo de UNO). Li estis poste ambasadoro de Petain ĉe la Vatikano.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 2월 14일 오후 9:43:21

CrisJr25 (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 8:28:23

Ni parolas esperanton, ĉu ne? Ni vivas, ĉu ne? Do esperanto ne estas morta, ĉu ne?

Mi opinas, ke via vizio estas ke nia kulturo estas "subtera", nur ni komprenas, do vi trovas ke ĝi estas morta, ĉar vi ne vidas ĝin en la vivo aŭ en la televido, nur tie ĉi, ejo tie, kie neniu ŝajnas esti reala.

Ĉu mi estas korekta?

다시 위로