Mergi la conținut

Ĉu esperanto mortas?

de piotrek92, 4 noiembrie 2006

Contribuții/Mesaje: 54

Limbă: Esperanto

darkweasel (Arată profil) 23 februarie 2011, 20:33:10

Esperanto neniam en la proksima estonteco definitive mortos.

Ekzistas sufiĉe multe da literaturo en kaj pri Esperanto. Eĉ se mortus ĉiuj esperantistoj, mi estas certa, ke denove ekinteresus iujn Esperanto, kiuj tiam lernus ĝin.

Ĝuste tial ankaŭ Latino ankoraŭ ne estas mortinta lingvo, kvankam oni ofte asertas tion.

maratonisto (Arată profil) 23 februarie 2011, 21:18:06

darkweasel:Ĝuste tial ankaŭ Latino ankoraŭ ne estas mortinta lingvo, kvankam oni ofte asertas tion.
Oni instruas Latinon en ĉiugradajn lernejojn multe pli vaste ol esperanton. Kvankam nun Esperanto estas multe pli utila ol Latino.

Francisko1 (Arată profil) 26 februarie 2011, 00:37:15

Mi ne kredas ke Esperanto kaj angla estas lingvo unu kontraŭ la alia. Esperanto estas por profunda komunikado, la angla estas por malprofunda komunikado.

Francisko
Mi aŭdis ke malgrandiĝas kvanto da esperantistoj. Bedaŭrinde, mi ekpensas ke esperanto neniam ne estos lingvo de mondoploro.gif . Propable angla lingvo jam gajnis... Kio vi pensas pri tio?

Altebrilas (Arată profil) 26 februarie 2011, 14:38:56

Francisko1:Esperanto estas por profunda komunikado, la angla estas por malprofunda komunikado.
La angla estas ankaŭ por profunda komunikado... de anglalingvanoj, kaj de tiuj, kiuj sufiĉe longe vivis en Usono aŭ Britio por mastri ĝin.shoko.gif

Sed ĝi estas ĉefe rimedo por rifuzi postenojn al tiuj, kiuj ne kapablas profunde komuniki kun ĝi... malgajo.gif

Mondano11 (Arată profil) 26 februarie 2011, 15:11:46

Stultaĵo, ke Esperanto mortos.

fekaldemokratio (Arată profil) 26 februarie 2011, 16:58:16

maratonisto:nun Esperanto estas multe pli utila ol Latino.
Tio estas laŭ mi absurdaĵo. Scio de la latina a) donas al oni ŝlosilon por plena je riĉajoj kestego de la antikva latinparolanta kulturo, kiu produktis multege pli da interesaj laŭ diversaj vidpunktoj tekstoj ol la kulturo de Esperanto b) utilegas, kiam oni interesiĝas pri medicino, biologio, filozofio kaj aliaj sciencoj c) per si mem Latino utilegas, kiam oni volas pliinstruiĝi pri lingvoscienco, historio kaj evoluo de lingvoj, helpas por lerni latindevenajn, kaj ne nur latindevenajn lingvojn, kaj helpas pli bone kompreni ankaŭ onian denaskan lingvon, se ĝi apartenas al la kulturrondo influita de la latina. Mi tute ne vidas, kiel scio de Esperanto, kiu a) apenaŭ sciatas en la mondo b) ludas nenian rolon en scienco c) produktis apenaŭ ion, escepte de diletanta kaj tre malmulte valoranta propagando pri sia imagita grandiozeco, povus tion superi.

maratonisto (Arată profil) 1 martie 2011, 17:22:37

fekaldemokratio:Scio de la latina a) donas al oni ŝlosilon por plena je riĉajoj kestego de la antikva latinparolanta kulturo, kiu produktis multege pli da interesaj laŭ diversaj vidpunktoj tekstoj ol la kulturo de Esperanto b) utilegas, kiam oni interesiĝas pri medicino, biologio, filozofio kaj aliaj sciencoj c) per si mem Latino utilegas, kiam oni volas pliinstruiĝi pri lingvoscienco, historio kaj evoluo de lingvoj, helpas por lerni latindevenajn, kaj ne nur latindevenajn lingvojn, kaj helpas pli bone kompreni ankaŭ onian denaskan lingvon, se ĝi apartenas al la kulturrondo influita de la latina. Mi tute ne vidas, kiel scio de Esperanto, kiu a) apenaŭ sciatas en la mondo b) ludas nenian rolon en scienco c) produktis apenaŭ ion, escepte de diletanta kaj tre malmulte valoranta propagando pri sia imagita grandiozeco, povus tion superi.
Jes. Tamen kiom da latinparolantoj ekzistas en la mondo?

fekaldemokratio (Arată profil) 1 martie 2011, 18:04:29

maratonisto:

Mi do diru, kiel mi komprenas la aferon.

Mi, kiel denaska uzanto de la pola, povas facile interkompreniĝi pri ĉio, pri kio mi deziros, kun - ni diru - 45 milionoj da homoj.

Nun - mi devas decidi, kiu lingvo estas por mi pli utila por lerni - ĉu la latina, kiu donas al mi ĉiujn avantaĝojn, pri kiuj mi menciis, aŭ ĉu eble Esperanto, per kiu mi povos interkompreniĝi kun eble 20 000 da homoj, kio estas guto en la oceano kompare al la 45 milionoj da pollingvanoj, enkalkulante ankaŭ tion, ke kun multaj el tiuj esperantistoj mi interkompreniĝus per la angla, la hispana, aŭ la pola, se mi tion nepre bezonus, kaj ankaŭ la alian fakton - ke supozeble plejparto de tiuj esperantistoj estas regata de ideo, kiu al mi tre malplaĉas.

Mi pensas, ke konsiderante ĉion ĉi, racia homo ja agnoskus pliutilecon de la latina.

Kaj se vi tamen plu insistos, ke Esperanto estas pli utila ol la latina, ĉar ĝin en ĉiutagaj situacioj uzas nuntempe pli da homoj, tiam Esperanto, eĉ se ĝi superas per tio la latinan, estas tre malmultege utila en la mondo kun sia nombro da uzantoj, kaj ĝuste tiom utila kiom la latina, se utilecon de lingvo ni kalkulos konsiderante nur tiujn, kiuj parolas ĝin kiel sian ununuran.

Kaj pro tio, ke ĉiu esperantisto krom Esperanton uzas ankaŭ ian naturan lingvon, estas laŭ mi pli racie lerni iun naturan, kiu supozeble havas pli da parolantoj kaj pli da kulturo por oferti ol Esperanto, kaj al tio, kion esperantistoj parolas per sia lingvo, oni ĉiukaze ĉiam havos aliron, se iun tio interesas.

dobri (Arată profil) 1 martie 2011, 18:45:09

Jes, se vi volas interkompreniĝi kun la tuta homaro, tiam vi lernu la anglan. Tamen vi emas lerni la latinan. Sed per tiu ĉi lingvo vi ne interkompreniĝos kun la tuta mondo! Do certe tie rolas ankaŭ aliaj kialoj, ĉu ne?
Ekzistas homoj kiel mi, kiuj longtempe lernis la fremdan lingvon por poste konstati, ke tamen ili ne sukcesas babili kun eksterlandano. Por mallaboremaj homoj estas Esperanto vera savo. Post ne tiom pena lernado mi nun povis babili ekz. kun brazilano.
Vi plendas, ke per Esperanto vi povas paroli "nur" kun 20 000 da homoj. Eĉ tio estas sufiĉe, ĉar dum via tuta vivo vi kapablas paroli kun pli malpli 1000 da homoj!

orchideo (Arată profil) 1 martie 2011, 18:50:55

dobri:Jes, se vi volas interkompreniĝi kun la tuta homaro, tiam vi lernu la anglan. Tamen vi emas lerni la latinan. Sed per tiu ĉi lingvo vi ne interkompreniĝos kun la tuta mondo! Do certe tie rolas ankaŭ aliaj kialoj, ĉu ne?
Ekzistas homoj kiel mi, kiuj longtempe lernis la fremdan lingvon por poste konstati, ke tamen ili ne sukcesas babili kun eksterlandano. Por mallaboremaj homoj estas Esperanto vera savo. Post ne tiom pena lernado mi nun povis babili ekz. kun brazilano.
Vi plendas, ke per Esperanto vi povas paroli "nur" kun 20 000 da homoj. Eĉ tio estas sufiĉe, ĉar dum via tuta vivo vi kapablas paroli kun pli malpli 1000 da homoj!
Vi pravas!

Înapoi mai sus