Ke daftar isi

Ĉu esperanto mortas?

dari piotrek92, 4 November 2006

Pesan: 54

Bahasa: Esperanto

fekaldemokratio (Tunjukkan profil) 1 Maret 2011 19.08.16

dobri:Jes, se vi volas interkompreniĝi kun la tuta homaro, tiam vi lernu la anglan.
Ĉu vi ironiumas? Mi neniam diris, ke per la angla mi interkompreniĝos kun la tuta homaro, nek ke interkompreniĝo kun la tuta homaro estas mia vivocelo.

dobri:Tamen vi emas lerni la latinan. Sed per tiu ĉi lingvo vi ne interkompreniĝos kun la tuta mondo! Do certe tie rolas ankaŭ aliaj kialoj, ĉu ne?
Mi ja menciis tiujn kialojn.

dobri:Ekzistas homoj kiel mi, kiuj longtempe lernis la fremdan lingvon por poste konstati, ke tamen ili ne sukcesas babili kun eksterlandano. Por mallaboremaj homoj estas Esperanto vera savo. Post ne tiom pena lernado mi nun povis babili ekz. kun brazilano.
Savo kontraŭ kio? Ĉu io terura okazus al vi, se vi parolus nur la ĉeĥan? Sed estas ja bone, ke vi lernis Esperanton, kaj ĝuas ĝin, mi neniam diris, ke tio malbonas.

dobri:Vi plendas, ke per Esperanto vi povas paroli "nur" kun 20 000 da homoj.
Mi ne plendis, sed nur rimarkigis pri la fakto, dum mi pripensadis, kiom Esperanto povas utili al mi.

dobri:Eĉ tio estas sufiĉe, ĉar dum via tuta vivo vi kapablas paroli kun pli malpli 1000 da homoj!
Laŭ mi oni povas paroli kun pli da homoj, se oni estas parolemaj. Kaj ĉiukaze mi preferus elekti 1000 el 45 milionoj ol 1000 el 20 000. Pli probablas, ke oni trovos iun interesan.

Kaj cetere, mi diris, ke ne nur gravas, kiom da homoj parolas lingvon, sed ankaŭ pluraj aliaj aferoj. Latino simple donas tiujn kulturajn avantaĝojn, kiujn Esperanto ne kapablas doni.

esperanton (Tunjukkan profil) 1 Maret 2011 19.21.48

Mi aŭdis ke malgrandiĝas kvanto da esperantistoj. Bedaŭrinde, mi ekpensas ke esperanto neniam ne estos lingvo de mondo .

En mia regiono mi povas diri ke tio estas kontraŭe, ĉar en nia Asocio du foje jare pligrandigas la nombron da novaj geesperantistoj...

maratonisto (Tunjukkan profil) 1 Maret 2011 20.05.13

esperanton:en nia Asocio du foje jare pligrandigas la nombro da novaj geesperantistoj...
Tio ĝojas min. Ĉu Vi scias, kial tiome sukcesas Eo en Brazilo?

maratonisto (Tunjukkan profil) 1 Maret 2011 20.19.07

fekaldemokratio:
Kaj se vi tamen plu insistos, ke Esperanto estas pli utila ol la latina, ĉar ĝin en ĉiutagaj situacioj uzas nuntempe pli da homoj, tiam Esperanto, eĉ se ĝi superas per tio la latinan, estas tre malmultege utila en la mondo kun sia nombro da uzantoj, kaj ĝuste tiom utila kiom la latina, se utilecon de lingvo ni kalkulos konsiderante nur tiujn, kiuj parolas ĝin kiel sian ununuran.
Vi miskomprenis min. Vi ignoris la mallongan vorton "jes". "Jes" signifas, ke mi parte konsentas kun Vi, sed laŭ iuj argumentoj esperanto estas tamen pli utila ol la latina. Alivorte, la utileco de Esperanto kaj latina dependas de la vidpunkto kaj tiam esperanto kaj latina ne estas kompareblaj. Esperanto ne estas komparebla eĉ kun la angla ĉar de kelkaj vidpunktoj estas "pli bona" ol la angla.

Kembali ke atas