본문으로

Kion signifas "do" ĉi tie?

글쓴이: reza_k, 2022년 4월 30일

글: 4

언어: Esperanto

reza_k (프로필 보기) 2022년 4월 30일 오전 5:49:19

Saluton ĉiuj,
La patro, ..., kiu loĝis en vilaĝeto proksime al Bern, do la germanlingva parto de Svislando. (La Klarvido de Hoctor Hodler, en "Esperanto", 1345 (4), Aprilo 2020)
Ĉu "do" signifas "tiam"n en la kunteksto?

Frano (프로필 보기) 2022년 4월 30일 오전 6:22:37

"sekve"
"tio estas"

https://vortaro.net/#do_kdc

reza_k (프로필 보기) 2022년 4월 30일 오전 9:23:34

Frano:"sekve"
"tio estas"

https://vortaro.net/#do_kdc
Mi jam kontrolis Vortaron (fakte mi ĉiam kontrolas ĝin), sed kiam vi diris ke ĝi signifas "sekve"n tuj mi komprenis signifon de la frazo. Estus bonega se Vortaron havus sinonimojn por ĉiuj vortoj.

StefKo (프로필 보기) 2022년 5월 1일 오후 8:04:45

@ reza_k:

Legu (el PIV):
sekve. Kiel natura aŭ logika sekvo: ĝis nun ne estis, sekve ne povas esti Z; li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, sekve li estu sankta por vi! Z; vi min konas, sekve vi scias ankaŭ, kiu mi estas Z; estas necese, ke ili ambaŭ oficiale (k sekve heredige) aliĝu al komunumo liberpensa[/i] Z; sekve de tio ni decidas, ke […]. ☞ do.
Rimarku "☞ do" en la citaĵo. La rimarko en PIV estas: "Vidu vorto(j)n de la sama semantika kampo"

다시 위로