Al la enhavo

La granda problemo en Esperantujo

de vaaspuhr, 2022-aprilo-30

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 07:42:41

Ekzistas preskaŭ kaŝitaj variantoj de Esperanto.
Ĉu ni akceptu ŝanĝojn kaj aldonjn al lingvo aŭ ne? ĉu Esperanto de Zamenhof estas ĝusta kaj oficiala aŭ modifita kaj aprobita varianto de la akademio? cŭ oni rajtas uzi sian varianton kun malgranda modifo? ĉu ni aprobu malgrandajn modifitajn variantojn de aliaj personoj? kia estas ĝusta varianto de Esperanto eĉ kun kelkaj modifoj?
Esperanto ne estas perfekte stabilita lingvo.
Finfine ĉu Esperanto estas memstara lingvo (konsidere al derivado) aŭ ne?
Se mi estus komencanto kia varianto de nuna Esperanto estas ĝusta por mi?
Laŭ mia opinio la akademio de Esperanto devas stabiligi nur unu varianton de Esperanto.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 08:01:01

Se oni permesas literaturon,
stildiverso floros!
Se oni permesas adoleskantecon,
stildiverso gxermos!
Se oni permesas kreemon pri teknikaj kaj intelektaj defioj,
stildiverso multiplikigxos!
Se oni permesas sociajn kaj kulturajn diferencojn kaj la sprimon de tiuj diferencoj,
stildiverso brilos!
Se oni permesas tradukadon al Esperanto,
stildiverso dikigxos!
Se oni permesas regardon la mondon
per novaj okuloj cxiutage,
stildiverso rejunigxos!

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 08:45:41

L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto:
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi
kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam
disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj
estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,
— estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado
de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝangebla
Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos
oflciale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj
kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al
Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan
sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj,
tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de
tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento
de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn,
se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo
la fundamento de Esperanto devas plej severe resti
absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento
estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado
kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj
paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo
devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun
eĉ plej malgrandan ŝanĝon! (...)
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti
absolute netŭŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia
punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la
penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam
disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco
de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne
sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi
kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur
garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados
ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj
ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia
ĝisnuna literaturo, ŝed per vojo natura, senkonfuza
kaj sendanĝera.
La fundamento estas (laŭ Z.):

1) La 16-regula gramatiko; 2) la Universala Vortaro; 3) la Ekzercaro.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 09:15:52

StefKo:L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto:
Por ke lingvo internacia povu bone ...
Ĉu mi devas koni ĉiujn variantojn de Esperanto logika kaj ne logika?. Tiel mia lernado kaj konado de variantoj de la lingvo ĝis ĉiam ne ĉesos. Iuj vortoj kaj iuj variantoj de la lingvo ĉe mia logkia penso estas erara tial mi uzus mian varianton de Esperanto. Iujn neologismojn mi devas koni aŭ lerni ĉu mi ne jam lernis Esperanton? tiu afero estas ĉe mi ridinda kaj temporaba.
La problemo estas ĉu mia (varianto de) Esperanto estas ĝusta aŭ via (varianto de) Esperanto?. Via kaj mia pensado kaj rezonado pri ĝusta Esperanto ne estas sama.

bartlett22183 (Montri la profilon) 2022-aprilo-30 16:20:29

La Fundamento: kaj ne la Antaŭparolo?

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-01 08:31:28

La citaĵoj estas el sepa eldono de la libro de L. L. Zamenhof
Fundamento de Esperanto
GRAMATIKO, EKZERCARO, UNIVERSALA VORTARO
kaj troviĝas en ties ĉapitro "Antaŭparolo".

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-01 08:48:49

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-01 08:55:02

@vaaspuhr:

Pri kiaj variantoj de Esperanto vi skribas? Citu ilin. Kiu uzas ilin? Kie mi povas legi pri ili? Kiajn verkojn en la variantoj oni kreis? Kia estas "via versio de Esperanto"? Ĉu vi bone komprenis la du citaĵojn el "Fundamento de Esperanto"?

Se vi dubas la signifojn de iuj vortoj aŭ gramatikajn regulojn - pridiskutu ilin en la forumo. Memoru legi pri ili en PIV kaj PMEG.
Atentu ankaŭ ke ekzistas Akademio de Esperanto kiu konservas kaj protektas la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontrolas ĝian evoluon. Se iu kreis (kreas?) ian "sian Esperanton" (ekz. amigueo), ĝi ne estas la oficiala Esperanto.
Se ni ne komprenas nin reciproke en simplaj aferoj, tio rezultas plejofte el nia malbona kono de la lingvo aŭ manko de nia rezonado. Evidente escepte de iuj diskuteblaj temoj, ekz. religiaj politikaj, ktp.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2022-majo-04 06:41:41

StefKo:@vaaspuhr:
Pri kiaj variantoj de Esperanto vi skribas? Citu ilin. Kiu uzas ilin? Kie mi povas legi pri ili? Kiajn verkojn en la variantoj oni kreis? Kia estas "via versio de Esperanto"? Ĉu vi bone komprenis la du citaĵojn el "Fundamento de Esperanto"?
...
Ekzistas reguloj en Esperanto kiujn iuj ne obeas aŭ aplikas.
Eseperanto havas regulojn por verbaj tempoj, tamen iuj aplikas verbojn seme al '-is/-as' (legis/legas, iris/iras). anstataŭ apliki perfektan prezencon (present perfect).

La morfemo 'ĉi' ne ekzistas en Esperanto, sed iuj aplikas ĝin sole.

Vortoj tro stranga same al 'aĵpentraĵo'.

Derivado de vortoj en Esperanto ne estas firma kaj logika.

Fundamento de Esperanto estas tre malampleksa kaj ne sufiĉe stabiligas la lingvon.

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-04 08:52:50

Ekzistas reguloj en Esperanto kiujn iuj ne obeas aŭ aplikas.
Do pri kio tio atestas? Ĉu pri tio ke E. estas malbona lingvo ĉu male: ke la uzanto ne regas bone Esperanton? Kaj ankoraŭ plua demando: Kion faras tiuj personoj anstataŭe – ĉu ili skribas mise ĉu aplikas regulojn el ia alia esperanto? Precizigu tion.
Eseperanto havas regulojn por verbaj tempoj, tamen iuj aplikas verbojn seme al '-is/-as' (legis/legas, iris/iras). anstataŭ apliki perfektan prezencon (present perfect).
La temo pri esperanta ekvivalento de la angla present perfect estis multoble priduskutita. Serĉu kaj legu pri ĝi. Kiel kuriozaĵo: en la pola ankaŭ ne ekzistas ekvivalento de la angla present perfect. Kiel ni, poloj, helpas al ni? Ni uzas pasivon, prepoziciojn, prefiksojn aŭ afiksojn (simile kiel en Esperanto). Por ni, poloj, tempo estanta estas nuna momento kaj ne peco de tempo, kiel por angloj. ridulo.gif
La morfemo 'ĉi' ne ekzistas en Esperanto, sed iuj aplikas ĝin sole.
Kiel ne ekzistas!? El PIV:
ĉi.
(...)
II - Montra morfemo: se ĉi obstaklojn venkus kuraĝo homsupera; ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon, kiel ĉi azeno sen dialektiko
Vortoj tro stranga same al 'aĵpentraĵo'.
Kion signifas “same al”? Via demando atestas pri via nekono aŭ nekompreno de 11a regulo de Fundamento. Mi rekomendas la publikaĵon de Pierre Telle-Bouvier Ĉu Esperanto estas Fundamente facila?
Derivado de vortoj en Esperanto ne estas firma kaj logika.
Ĉu la derivado povas esti firma kaj logika? Kiel kompreni ĝin? Ĉu vi pensas pri la radikaj vortoj? Ĉu la firmeco kaj logikeco en la derivado estas plej grava? Mi ne scias.
Fundamento de Esperanto estas tre malampleksa kaj ne sufiĉe stabiligas la lingvon.
Tio estas diskutebla. Iuj asertas ke la Fundamento estas tro rigida kaj detenas evoluo de la lingvo. Se E. ne havus la Fundamenton, tio kaŭzus ties troan diferenciĝon. Nun ni havus dekojn da versioj de Esperanto!

vaaspuhr, kiam mi legas viajn enskribaĵojn, mi taksas ilin kiel pura kontraŭesperanta propagando! Do kontraŭargumentu!

Reen al la supro