Al la enhavo

Kio estas vorto?

de nornen, 2022-majo-02

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2022-majo-02 16:05:12

Kio estas vorto?

Nia amiko StefKo estigis fadenon pri la vortspecoj de Esperanto. Eble estus saĝe, antaŭ ol paroli pri vortspecoj, demandi al ni mem: kio estas vorto?

Konsultante la Fundamenton, ni trovas kelke da mencioj pri vortoj:

Universala Vortaro:Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia Esperanto, oni povas kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro. Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto «frat'in'o», prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte.
Laŭ tiu fundamenta eldiro, la literaroj “frat”, “in” kaj “o” estas vortoj, dum la literaro “fratino” estas unu ideo reprezentata per tiuj ĉi tri vortoj.

Fundamenta Gramatiko:Сравнительная степень образуется помощью слова pli (болѣе), а превосходная ―plej (наиболѣе); слово „чѣмъ” переводится ol.
[1]

Do, “pli” kaj “plej” estas vortoj.

Fundamenta Gramatiko:для раздѣлительныхъ ― слово po.
Do, “po” estas vorto.

Fundamenta Gramatiko:Сложныя слова образуются простымъ сліяниемъ словъ (главное на концѣ), которыя пишутся вмѣстѣ, но отдѣляются другъ отъ друга черточкой1.).
Do, kunmetaĵoj el vortoj ankaŭ estas vortoj.

Fundamenta Gramatiko:Грамматическія окончанія разсматриваются также какъ самостоятельныя слова (Примѣръ: vapor|ŝip|o, пароходъ ― изъ vapor паръ, ŝip корабль, o окончаніе существительныхъ).
Do, la tielnomataj “finaĵoj” ankaŭ estas vortoj. Vidante la antaŭan citaĵon kune kun ĉi tiu, la tri vortoj “vapor”, “ŝip” kaj “o” kune formas la vorton “vaporŝipo”.

Estas pluaj mencioj pri vortoj en la gramatiko, sed neniu el ili gravas ĉi-rilate.

Nun estas problemo: se kaj “vapor”, “ŝip”, “o” kaj “vaporŝipo” estas vortoj, kiel distingi ilin. Mi proponas tri terminojn: “morfemo”, “vorto” kaj “leksemo”, kiujn mi klopodos difini.

Morfemoj estas ĉiuj kapvortoj el la Universala Vortaro. Do, “vapor”, “ŝip” kaj “o” estas morfemoj.

Vortoj estas vortoj sintaksaj, tio estas: Vorto estas unu morfemo aŭ kunmetaĵo el pli ol unu morfemo, kiu povas aperi tia en sintagmo (frazo, propozicio). Ekzemple, “mi” estas unumorfema vorto, ĉar ĝi povas aperi en la propozicio “Mi legas”; “vaporŝipo” estas trimorfema vorto, ĉar ĝi povas aperi en la propozicio “Alvenis vaporŝipo”; “malplibonigis” estas vorto, ĉar ĝi povas aperi en la propozicio “Ili malplibonigis ĉion”. Tamen “krkst” ne estas vorto, ĉar ĝi ne konsistas el morfemoj; “upo” ne estas vorto, ĉar ĝi povas aperi en neniu sintagmo, kvankam ĝi ja konsistas el la morfemoj “u” kaj “po”.

Leksemo estas aro de vortoj, kiuj samas laŭ leksika signifo malsamas laŭ morfologia fleksio. Mi skribos leksemojn per grandaj literoj. Ekzemple la leksemo DOMO povas enhavi la vortojn domo, domoj, domon kaj domojn. Ni vidas, ke por difini leksemojn estas necese difini, kio estas fleksio kaj kio ne estas fleksio.

Fleksio estas proceso, per kiu oni formas el vorto vorton por esprimi gramatikajn kategoriojn kiel tempon, kazon, voĉon, aspekton, personon, nombron, ktp. Ĉiu vortformado, kiuj ne ŝanĝas nur gramatikajn kategoriojn, ne estas fleksia, sed deriva. Se vorto B estas formata el vorto A fleksie, A kaj B apartenas al la sama leksemo. Se vorto B estas formata el vorton A derive, ili apartenas al du malsamaj leksemoj.

Ĉi ĉio estigas demandojn: Ĉu “bela” kaj “bele” aparentas al unu aŭ al du leksemoj? Ĉu la morfemo “ig” estas deriva, ĉu ĝi estas fleksia kaj markas la kategorion “kaŭzativan”? Ĉu “faranta” kaj “fari” apartenas al unu aŭ al du leksemoj? Ĉu “faranta” kaj “faranto” apartenas al unu aŭ al du leksemoj?

daŭrigote

- - - -
[1] Mi uzos la gramatikon ruslingvan, ĉar miakone ĝi estas la pli malnova.

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-02 17:26:17

dom' - leksemo
dom'o - du morfemoj: dom' kaj o; vorto domo
dom'aĉ'o - tri morfemoj: dom', , o; la tuta vorto ne estas leksemo; vorto domaĉo
aĉ'a - du morfemoj: ', a; leksemo ' (se estas aparta vorto, tiam bezonas finaĵon a); vorto

nornen (Montri la profilon) 2022-majo-02 18:44:33

Dankon, Stefko.

Ĉu la vortoj "domojn" kaj "doman" apartenas al la sama leksemo?
Ĉu "domojn" (kune kun "domo", "domoj", "domon") apartenas al la leksemo DOMO, sed "doman" (kune kun "doma", "domaj", "domajn" apartenas al la leksemo DOMA?
dom'aĉ'o - tri morfemoj: dom', aĉ, o; la tuta vorto ne estas leksemo; vorto domaĉo
Neniu vorto estas leksemo. Ĉiu vorto apartenas al unu leksemo. Povas esti, ke tiu leksemo enhavas nur tiu unu vorton, sed ne estas vortoj, kiuj ne apartenas al iu leksemo.

Mi skribos nun morfemojn per grasaj literoj, vortojn per klinaj literoj kaj leksemojn per grandaj literoj:

kajkaj ∈ KAJ
viv, o, j, nvivo, vivoj, vivon, vivojn ∈ VIVO
viv, a, j, nviva, vivaj, vivan, vivajn ∈ VIVA
viv, i, as, is, os, us, uvivi, vivas, vivis, vivos, vivus, vivu ∈ VIVI

Tamen tio estas nur unu interpreto. Eble aliulo interpretus ĝin alie.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-02 19:08:26

Dankon nornen!

VORTO estas ambigua koncepto. nornen proponas da vortoj tri grupojn MORFEMOJ, VORTOJ kaj LEKSEMOJ. Mi komprenas ke ri volas kunordigi VORTARON, FLEKSION kaj DERIVACION. Sed ne estas simple koni klare limojn inter tiujn tri kategorioj.

Miaj sugestoj al nornen:
1. evitu vorton VORTO, cxar VORTO donas ankorauxan nebulon al ambiguo.
2. metu ekzemplojn por komprenebligi derivacion kaj fleksion.
3. konektu klare konceptojn Vortaro kaj Morfemo, ekz MORFEMARO kaj MORFEMO.
Kaj io simila farigxu por DERIVACIO kaj FLEKSIO.

Mi gajas ke O estas vorto. Kaj notinde grava vorto!

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-02 20:11:01

Ĉu la vortoj "domojn" kaj "doman" apartenas al la sama leksemo?
Jes, al unu leksemo dom'
Ĉu "domojn" (kune kun "domo", "domoj", "domon") apartenas al la leksemo DOMO, sed "doman" (kune kun "doma", "domaj", "domajn" apartenas al la leksemo DOMA?
Ĉi tiuj vortoj (ĉiuj!) apartenas al unu leksemo dom'. Kial? Legu (el PIV):
leksem/o Λ Morfemo kun semantika enhavo, k, pli speciale en E., morfemo, bezonanta finaĵon por funkcii kiel vorto (ekz. dom, kur, flav, just ktp).
Plue:
Ĉiu vorto apartenas al unu leksemo.
Legante la supran difinon devas diri ne! Leksemo estas radiko. El radiko ni povas formi multajn vortojn aldonante diversajn morfemojn, ekz. -a, -o, -aj, ktp.
Mi skribos nun morfemojn per grasaj literoj, vortojn per klinaj literoj kaj leksemojn per grandaj literoj:
Ne! Grandlitere vi skribis vortojn, ne leksemojn. En tiu ĉi skribita de vi teksto estas nur unu leksemo: VIV'.

Rim. Mi tiel opinias surbaze de la PIV. Mi ne estas lingvisto por aŭtoritate konstati tion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-06 10:20:14

Stulta, simpla kaj tickla demando:

Pri "Esperanto ", kio estas la leksemo?
- esper
- esperant
- esperanto?

Estas bona ideo doni precizajn kaj koherajn difinojn, kiuj faciligas la analizon de nia lingvo. Tio multe interesas min.

Alia demando: cxu tiaj difinoj estas validaj nur por Esperanto aux uzeblas ankaux por aliaj lingvoj?

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-06 11:47:57

El https://eo.wikipedia.org/wiki/Leksemo :
Leksemo estas signifo-portanta morfemo en iu lingvo. La tuto de la leksemoj konsistigas la leksikon de la lingvo.

La leksemoj de Esperanto esence estas ĝiaj radikoj, ekzemple "akv-" kaj "trink-". Elementoj kun gramatika funkcio ne estas leksemoj, ekzemple:
  • artikoloj
  • finaĵoj
  • konjunkcioj
  • pronomoj
  • prepozicioj
Ankaŭ kunmetitaj vortoj ne estas leksemoj. Estas diskuteble, ĉu kunmetaĵoj kun "-um-", kies signifo ne estas precize difinita per la elementoj, estas propraj leksemoj.

Kelkaj afiksoj, kiuj havas propran signifon kaj estas uzeblaj kiel memstaraj vortoj, estas kalkuleblaj kiel leksemoj, ekzemple "-ism-" aŭ "-ind-", ĉar "ismo" kaj "inda" estas memstaraj vortoj.

Estas ankaŭ kompleksaj leksemoj, kiuj estas aro da vortoj kiu ĉiam aperas kunigitaj kaj havas apartan signifon kaj funkcias kiel ununura vorto, ekzemple "verda stelo". Kiam, en Esperanto, oni diras "la verda stelo brilas", oni ne pensas en iu ajn stelo kiu estas verda, sed komprenas la aron "verda stelo" preskaŭ kiel unu vorton, kiu signifas "emblemo de Esperanto". Tiu okazas en ĉiuj aliaj lingvoj, en kiuj multaj sprimoj ne signifas simple laŭ la kunigo de la signifoj de la vortoj. Ekzemple hijo/a de puta en la hispana lingvo, signifas laŭlitere "fil(in)o de putino", sed oni uzas ĝin kiel eksprimo de insulto, ĝojo aŭ miro, kiel oni povas legi en la Don Kiĥoto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-07 12:23:48

Tia difino estas pli tauxga por indiki pri kio oni parolas, ol por decidi cxu io korespondas aux ne al la difino.
cxu vi legis "cxu vi kuiras cxine?"?
En tiu kazo, la tuta frazo inter citiloj, kiu estas titolo de libro, estas morfemo. Tia morfemo aspektas kiel skatolo, kiu povas enhavi vortojn, do aliajn morfemojn.

Sed titolo de libro povas aperi en enciklopedia vortaro. Sed en la frazo:
Cxu iu povas fermi tiun fenestracxon!
la sama analizo ne eblas: estas alia speco de citita frazo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-07 12:35:52

cxu vi legis "cxu vi kuiras cxine?"?

La kulturo de homoj ne estas homogena cxe la tuta homaro.
Estas morfemoj pli popularaj kaj malpli popularaj. Ekstreme, la morfemoj de nur unu parolanto dum tempo de ties vivo. Cxiu parolanto, cxiulingve havas amason de siaj morfemoj. Nur siaj, aux kiu scias se nur siaj. Banalajxo gxis la momento kiam kelkaj volas altrudi posedrajtojn de nursiaj morfemoj!

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-08 09:01:37

Altebrilas:Stulta, simpla kaj tickla demando:

Pri "Esperanto ", kio estas la leksemo?
- esper
- esperant
- esperanto?

Estas bona ideo doni precizajn kaj koherajn difinojn, kiuj faciligas la analizon de nia lingvo. Tio multe interesas min.

Alia demando: cxu tiaj difinoj estas validaj nur por Esperanto aux uzeblas ankaux por aliaj lingvoj?
esper' - leksemo
esper'ant - la sama leksemo
esper'anto - la sama leksemo, sed Esperanto kiel lingvo kaj pseŭdonimo de L.L. Zamenhof estas memstara leksemo, fundamenta vorto

Same estas en la pola.

Reen al la supro