去目錄頁

dekon' Ukrainanoj fugxis

amigueo, 2022年5月15日

讯息: 6

语言: Esperanto

amigueo (显示个人资料) 2022年5月15日上午9:03:29

(Ne por komencantoj)

Klarigilo NE POR KOMENCANTOJ kauxzis ke naux dekon' reagoj al miaj mesagxoj neniam ekestis! Do, kvazauxkondoma frazo.

Nur dekon' cxi torto estas por sxi.

Du dekon' enlogxantaro mortis pro variolo.

Altebrilas (显示个人资料) 2022年5月15日下午6:41:08

Cxu vi scias la francan signifon de la verbo kies prononco similas al via reformajxo?

amigueo (显示个人资料) 2022年5月16日上午7:22:59

Altebrilas:Cxu vi scias la francan signifon de la verbo kies prononco similas al via reformajxo?
Deconner: dire ou faire conneries.
Les langues dans le cerveau ne sont pas tellement indépendantes...
Une énorme entropie à gagner!

Kiel lingvo esprimas sin per alia? Tio povas surprizi.

Altebrilas (显示个人资料) 2022年5月18日上午7:17:03

="fari aux diri stultajxojn"

Sed tiu vorto estas skribata per duobla "n". Kun nur unu gxi povas signifi "forigi konuson" aux io simila.

Pri la maniero kiel la diversaj lingvoj estas enmemorigitaj en la cerbo, estas interesa demando. Mi supozas, ke tio dependas de cxu oni memorigas vortojn aux frazojn. Tial fremdajn lingvojn gxi organizas alimaniere ol la gepatran.

amigueo (显示个人资料) 2022年5月18日上午11:35:14

Altebrilas:="fari aux diri stultajxojn"

a. Pri la maniero kiel la diversaj lingvoj estas enmemorigitaj en la cerbo, estas interesa demando. Mi supozas, ke tio dependas de cxu oni memorigas vortojn aux frazojn. Tial fremdajn lingvojn gxi organizas alimaniere ol la gepatran.
b. Kiel unu lingvo esprimas sin per alia.
(Ne estas sama afero al Maniero kiel lingvojn stokas cervoJ, sed tiuj du temoj povas havi gravajn interrilatojn).
Lapsus linguae estas tekniko de psikologoj por esplori subkonscion. Simile, la aliaj lingvoj kiujn la parolanto poligloto scipovas agas kvazaŭ subkonscio kiu povus havi mesaĝojn gravajn aŭ banalajn por glisigi. Do, estas multaj mesaĝoj kiuj poligloto sendas, konscie aŭ ne, kaj nur aliaj poliglotoj povas deĉifri.
c. Tio tuŝas alian temon tre karan al mi: ĉu eblas sendi plurmesaĝon per unu teksto? Kiel? Mi ne parolas pri literaturo, sed ĝi povas ani la klubon.

Altebrilas (显示个人资料) 2022年5月19日下午10:08:41

ĉu eblas sendi plurmesaĝon per unu teksto? Kiel? Mi ne parolas pri literaturo, sed ĝi povas ani la klubon.
Estas fama ekzemplo en la franca literaturo: La letero de Musset al George Sand, kiu havas tute alian signifon se oni legas ĉiun duan linion. Mi trovis ĝin tie. Estas butono por malaperigi la liniojn, kiuj kaŝas la duan tekston.

http://5ko.free.fr/fr/sand.html

Ankaŭ estas kutimo de la spionoj kaŝi sekretaj mesaĝojn en aliaj tekstoj.

回到上端