Al la enhavo

Ili vizitis urbon Madridon. Hi rigardis la Mediteranea Maron.

de amigueo, 2022-majo-24

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-24 16:49:37

(Ne por komencantoj)

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_pris...

identiga priskribo per o-vorto aux a-vorto, mi trovas kohere ke ambauxokaze ili sekvu kazon de la identigata vorto sen altrudi nominativon, laux la Zamenhofa uzo, sen kolizii perverban priskribon:

Ili vizitis urbon Madridon.

Mi komprenas la pragmatikan konvenon de la regulo cxe pmeg: plejparto de nomoj ne akceptas -n.

Kial
Ili vizitis urbon Madrido (sen -n).
Sed
Hi rigardis la Mediteranean (kun -n) Maron. "Mediteranea" estas la identiga priskribo.

Kial ne:
Hi rigardis la Mediteranea Maron.
??

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-24 19:22:08

Plue estas:
Zamenhof iafoje tamen uzis N-finaĵon ĉe identigaj priskriboj, ĉar liatempe la reguloj ankoraŭ ne estis klaraj: Abraham prenis sian filon Izmaelon.
Kiel kuriozaĵo mi aldonas ke la sama problemo estas en la pola. Ĝenerale oni rekomendas ne uzi la vorton "urbo" antaŭ la nomo de la urbo ĉar tia vorto estus redunda, escepte se temas pri malgranda urbo pri kiu adresato de la informo povas ne scii ĉu la setlejo estas urbo ĉu ne estas. Ĝenerala regulo de la lingvo ordonas deklinacii ambaŭ vortojn. En la ĉiutaga lingvo oni uzas tamen ambaŭ formojn, konforme de kutimo.

Metsis (Montri la profilon) 2022-majo-25 07:02:09

Oni bezonas priskribon, kiam estas dubo, pri kio temas. Tio facile okazas, kiam la vorto ne estas en Esperanto kaj/aŭ estas nur loke konata.
 
  • Ni trinku en la trinkejo Koulu.
Miaopinie la maniero deklinacii nur la priskribon estas bona, ĉar ekzistas vortoj, al kiuj oni povus facile aldoni la finaĵon -(o)n.
 
  • Mi preferas LibreOffice_ anstataŭ MS Office_. → Mi preferas la tekstotraktilon LibreOffice anstataŭ la tekstotraktilon MS Office/MS Office -on.
Plie en aliaj lingvoj povas ekzisti vortoj, kiuj jam en nominativo finiĝas per -n. Tiam estas dubo, ĉu tiu -n estas parto de la originala nomo aŭ Esperanta finaĵo.
 
  • Ĉu vi konas Tehosekoitin_? → Ĉu vi konas la rokgrupon Tehosekoitin?
Kiam temas pri la menciita maro, la nomo de la maro estas Mediteraneo aŭ pli rare Mezmaro. Se vi uzas la lastmenciitan nomon, vi ne bezonas priskribon, ĉar la nomo mem enhavas la priskriban parton. Se vi uzas la unue menciitan nomon kaj bezonas priskribi ĝin, tiam la ĝusta formo estas "la maro Mediteraneo", do
 
  • Ili rigardis la maron Mediteraneo.

Metsis (Montri la profilon) 2022-majo-25 07:17:07

Stefko,

Mi jam kelkfoje notis, ke la pola havas similajn elementojn al la finna. Ĉu oni en la pola metas la priskribon antaŭ aŭ post la ĉefvorto? Se poste, ĉu per streketo aŭ alimaniere?

Ekzemple
 
  • Ili vizitis la urbon Madrido.
  • Ili vizitis Madrido-urbon.
  • Ili vizitis Madrido-es urbon. (la finaĵo -es rolu ĉi tie kiel markilo por la kazo genetivo)
Aŭ alimaniere?

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-25 14:56:29

Metsis:Stefko,

Mi jam kelkfoje notis, ke la pola havas similajn elementojn al la finna. Ĉu oni en la pola metas la priskribon antaŭ aŭ post la ĉefvorto? Se poste, ĉu per streketo aŭ alimaniere?

Ekzemple
 
  • Ili vizitis la urbon Madrido.
  • Ili vizitis Madrido-urbon.
  • Ili vizitis Madrido-es urbon. (la finaĵo -es rolu ĉi tie kiel markilo por la kazo genetivo)
Aŭ alimaniere?
La identiga priskribo staras ĉiam post sia ĉefvorto, do kiel en E. kaj oni skribas la frazon tiel: Ili vizitis la urbon Madrido

nornen (Montri la profilon) 2022-majo-25 17:33:53

En la Germana la afero estas simila: adposicioj ĉiam aperas en la kazo nominativa.

Ekz:
Die Gründung Münchens [+Gen]. =/= Die Gründung der Stadt [+Gen] München [+Nom].

- - - -

En la Hispana oni uzas aŭ ne-markitajn (nominativajn) adposiciojn aŭ posedajn frazojn aŭ atributajn (adjektivajn) frazojn.

Adposicio: La obra "Don Quijote de la Mancha" = La verko "Don Kiĥote el la Manĉo".

Poseda: La ciudad de Guatemala = Gvatemalo-urbo; paralele: el municipio de Guatemala; el departamento de Guatemala, la república de Guatemala.

Atributa: El mar Mediterráneo = La maro Mezlanda; el mar Báltico = La maro balta.

- - - -

En la majaaj oni uzas atributajn subfrazojn, kiuj esperantiĝas kiel "kies nomo estas".

Li tenamit Kichee' xk'ab'a'. = (laŭvorto) La popolo Kiĉe-estas ĝia-nomo. = (laŭsence) La popolo Kiĉe.
Qaatinob'aal Esperant xk'ab'a'. = nia-lingvo Esperanto-estas ĝia-nomo. = Nia lingvo Esperanto.
Aŭ en pluralo:
Xwileb' xul Elepant xk'ab'a'eb'. = Mi-ilin-vidis besto Elefanto-estas ilia-nomo. = Mi vidis bestojn (nomatajn) Elefantoj.

Metsis (Montri la profilon) 2022-majo-27 06:58:16

nornen:En la Germana la afero estas simila: adposicioj ĉiam aperas en la kazo nominativa.

Ekz:
Die Gründung Münchens [+Gen]. =/= Die Gründung der Stadt [+Gen] München [+Nom].
La kazo de la substantiva atributo en la germana dependas de la rolo de la esprimo kun la substantiva atributo . Se la esprimo rolas kiel objekton, ĝi estu en akuzativo:
 
  • Im vergangenen Jahr besuchte ich den Dom "Notre-Dame" in Paris : Pasintjare mi vizitis la katedralon "Nia Sinjorino" en Parizo.
Interese, ke en la majaaj oni ne metas la atributan subfrazon post la priskriba vorto. Do se mi ĝuste komprenis, oni ne diru ekzemple:
 
  • Li tenamit xk'ab'a' Kichee' : La popolo kies nomo estas Kiĉe.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-27 09:53:57

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-27 11:28:10

Euxske,
Joseba izeneko gizona = la viro de nomo Joseba.
Joseba gizona (viro Joseba)

Interesanta kvalo de la euxska:
la rolvortoj estas postpozicioj (-eko = de).kaj identiga priskribo metigxas antaux priskribato (Joseba izena).

nornen (Montri la profilon) 2022-majo-27 12:26:15

Metsis:La kazo de la adpozicio en la germana dependas de la rolo de la adpozicia esprimo. Se la esprimo rolas kiel objekton, ĝi estu en akuzativo:
En la germana adpozicioj ĉiam aperas en la kazo nominativa. Ĝia rilatvorto povas aperi en iu ajn kazo. Unu sonorilturo en München nomiĝas "Alter Peter". Kiam mi uzas tiun nomon rekte, ĝi povas preni iun ajn kazon:

1) Der Alte Peter [+Nom] steht in München.
2) Die Höhe des Alten Peters [+Gen] beträgt ??? Meter.
3) Ich komme vom Alten Peter [+Dat].
4) Ich sehe den Alten Peter [+Aku].

Tamen, tamen, se mi uzas ĝin kiel adpozicion sur la rilatvorto "Glockenturm", la rilatvorto fleksiiĝas, sed la nuna adpozicio "Alter Peter" ĉiam restas en la kazo nominativa.

1) Der Glockenturm [+Nom] "Alter Peter" [+Nom] steht in München.
2) Die Höhe des Glockenturms [+Gen] "Alter Peter" [+Nom] beträgt ??? Meter.
3) Ich komme vom Glockenturm [+Dat] "Alter Peter" [+Nom].
4) Ich sehe den Glockenturm [+Aku] "Alter Peter" [+Nom].

Ekz "Die Höhe des Glockenturms [+Gen] Alten Peters [+Gen]" ne eblas.

Imagu gastejon nomatan "La Grenejo":
Rekte: Der Wirt Der Scheune heißt Jens.
Adpozicie: Der Wirt des Gasthofs "Die Scheune" heißt Jens.

- - - -
Li tenamit xk'ab'a' Kichee'
Tiu ĉi propozicio estas gramatike 100% ĝusta, sed iom sensenca. Ĝi signifas: La nomo de Kiĉe estas "la popolo". Se vi interŝanĝas la partojn, ĝi fariĝas sencplena: Kichee' xk'ab'a' li tenamit. La nomo de la popolo estas "Kiĉe". La vortordo estas VOS (PAE), kaj ĉeffraze, kaj subfraze, kaj demandfraze, ĉiam. Aldone, la majaaj lingvoj (samkiel ekz la nahuatla) havas econ nomatan "ĉiopredikateco" (omnipredicativity): (preskaŭ) ĉio povas estas predikato, ne nur verboj.

Laj Yuha Metzekalas xk'ab'a' qalo'y Metzis xk'ab'a' sa' li porum a'in.
Laŭvorte: Sinjoro Juha Metsäkallas-estas ĝia-nomo nia-amiko Metsis-estas ĝia-nomo ĉe la forumo ĉi-tiu-estas.
Pli malpli: Juha Metsäkallas estas la nomo de nia amiko, kies nomo estas Metsis ĉe la forumo, kiu estas ĉi tiu.
Laŭsence: Nia amiko, kiu nomiĝas ĉe tiu ĉi forumo Metsis, nomiĝas Juha Metsäkallas.

La ĉefpropozicio estas "Laj Yuha Metzekalas xk'ab'a' qalo'y". La vorto "qalo'y" havas atributan (relativan) subpropozicion "Metzis xk'ab'a' sa' li porum". La vorto "porum" havas atributan (relativan) subpropozicion "a'in".

Sa' raatinob'aaleb' laj Su'omi (¿Swomi? ¿Pinlant?), "avokado (¿avokaato?)" xk'ab'a' li ub'ej "o" xk'ab'a' sa' qaatinob'aal.
La frukto, kiu nialingve nomiĝas "o", en la finna nomiĝas "avokado (¿avokaato?)".

Mi malmulte ŝanĝis mian originalan afiŝon, ĉar mi aldonis la verbon "estas" al la malĝustaj frazeroj en la Kekĉia. Nun ĝi estas ĝusta kaj espereble pli komprenebla.

- - - -
Ĉu "Metsäkallas" signifas "Waldhang"?

Reen al la supro