Skip to the content

mi mem = mi ajn.

by amigueo, May 31, 2022

Messages: 19

Language: Esperanto

novatago (User's profile) June 11, 2022, 4:34:52 PM

Jes, kompreneble, kaj kial ne mi = -e? Same sencas.

amigueo (User's profile) June 12, 2022, 6:03:56 PM

novatago:Jes, kompreneble, kaj kial ne mi = -e? Same sencas.
Saluton novatago.

Cxe la titolo de cxi temfadeno estas 2 temoj.
1. "mem" por emfazi elementon de la frazo.
2. "ajn" por signifi "malmem", por marki ekzemplon, tio montras ke io estas averagkvalita, ne speciala.

Altebrilas (User's profile) June 20, 2022, 10:20:30 AM

amigueo:Interesanste ke Dolori estas lanĉi alarmon al iu.

Piedo doloras min (ĝi alarmas min).
Iu kiu frapas mian kapon ne kapablas dolori min, ne rekte, nur mia kapo povas sendi tian mesaĝon al mi.
Sed kiam mi identiĝas al rolulo de filmo, kaj ri suferas. Tiam... Ri doloras min.
Ria korpo estas provizore mia korpo, ria vivo estas mia vivo. Do, ri doloras min kaj, kelkfoje, ri plezuras min.

Iomete, ri vivas min.
La vortoj utilas por indiki pri kiuj aferoj oni deziras paroli, ne por esprimi la tutan esencon de tiuj aferoj. Tiu lasta estas tute utopia vidpunkto.

La esencon de la afero, la auxskultanto povas kompreni nur parte: la parto kiu korespondas al liaj antauxaj spertoj. La aliaj partoj estas ne tuj atingeblaj por li.

Tial bona pedagogio, t.e. klarigi tion, kion la alia ne scias per tio, kion li scias, estas pli efike ol uzi perfekte precizajn vortojn.

Alikaze, cxiuj jam esprimigxus nur per sciencaj vortoj.

amigueo (User's profile) June 20, 2022, 7:30:17 PM

Dankon, Altebrilas. Mi ne bone klarigis pri Dolori.

Kiu dolorigas min igkape?
Kiu igas kapon dolori min?

Altebrilas (User's profile) June 22, 2022, 10:04:48 AM

Kial ne:
Kiu dolorigas mian kapon ?
Kiu dolorigas min cxekape?

Vi povas diri la samon per samnombro da vortoj sen tordi morfologion, uzante sufikson kiel prefikso.

Krom se estas nuanco kiun mi preteratentis... Tiukaze, bv. diri pri kiu temas.

amigueo (User's profile) June 22, 2022, 8:06:13 PM

The message is hidden.

Altebrilas (User's profile) June 23, 2022, 10:55:57 PM

Mi plue ne komprenas. Cxu vi havas ekzemplon de frazo kiu montras la malsamecon de nuanco inter viaj vortoj kaj lauxfundamenta Esperanto ? Tutan frazon, ne nur strangajn vortojn.

Kio signifas sperta doloro? Kiun oni spertas? De spertulo? En kiaj frazoj tiuj vortoj povas aperi?

StefKo (User's profile) June 24, 2022, 7:02:36 AM

amigueo, ne skribu: Por komencantoj sed NUR POR FANTAZIANTOJ

amigueo (User's profile) June 24, 2022, 10:00:43 AM

The message is hidden.

Back to the top