Al la enhavo

Post kvar sekundoj sxia kanto reas el terura cxeso

de amigueo, 2022-junio-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-03 18:53:16

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazrol...

Cxi temo altiris mian atenton.

1. fini pluvi vs cxesi pluvi.
2. komenci pluvi vs malcxesi pluvi.

Notu ke FINI havas nuancon de plenumo de plano. Cxu kaj KOMENCI? Por havi tiun nuancon oni devus uzi cxu MALFINI?

Poste mi trovas ke sensubjekta PLUVI faras ke ne estas diferenco inter FINI PLUVI kaj CXESI PLUVI.

Cxu estas utilo en distingi:
cxesi, malcxesi,
komenci, malkomenci,
fini, malfini?

pauxzi, depauzi, malpauxzi?
cxesi, decxesi, malcxesi?

"Cxu Aznavur estis serioze malsana? Hi kantis sursceneje kiam subite hia vocxo cxesis. Infarkto? Memortruo? Post kvar sekundoj hia kanto decxesis. Nia spiro decxesis."
Sed cxu "decxesigxi" plitauxgus?
Cxu "reelcxesi"?

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-05 08:05:20

Se temas pri pluvo oni povas diri:

fini pluvigi, ekz. Dio finis pluvigi
finigi pluvi - kiel supre

aŭ:

ĉesi pluvi, ekz. Vespere ĉesis pluvi (farinto ne ekzistas)
ĉesigi pluvi, ekz. Dio ĉesigis pluvi (farinto ekzistas - Dio)

fini estas transitiva, ĉesi estas netransitiva

Kial deĉesi? Ja povas diri revenis pluvo, repluvis. Malĉesi estas logika.

komenci pluvi vs malĉesi pluvi - komprenebla, sed mi preferas la unupartan vorton (propre duparta: komenco+finaĵo), anstataŭ: mal+ĉes+finaĵo - "entoj ne estu multobligataj sen neceso" (kial ne: "entojn ne pliigu sen neceso"?)

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-05 17:34:56

StefKo:
Kial deĉesi? Ja povas diri revenis pluvo, repluvis. Malĉesi estas logika.
Kiel diri ke malcxesas io post cxeso?
Revenas pluvo, repluvas.
Malpauxzas pluvo?
Reas pluvi?

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-05 17:51:57

StefKo:Se temas pri pluvo oni povas diri:

fini pluvigi, ekz. Dio finis pluvigi
finigi pluvi - kiel supre

aŭ:

ĉesi pluvi, ekz. Vespere ĉesis pluvi (farinto ne ekzistas)
ĉesigi pluvi, ekz. Dio ĉesigis pluvi (farinto ekzistas - Dio)

fini estas transitiva, ĉesi estas netransitiva
Nuance diri ke pluvo havas aux ne havas propran volon aux ke Dio okupigxas aux ne pri pluvo, nur gxenus veterprognozistojn kaj religiulojn.
Tial mi pensas ke FINIS PLUVON, PLUVO FINIS, CXESIS PLUVO, CXESIS PLUVON ekvivalentas.

CXESI netransitivas, sed gxi kondutas ankaux kiel transitiva:
"mia kanto cxesis"
"mi cxesis kanti"

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-05 20:15:37

Kiam mi diris "reas el terura ĉeso" mi volis diri "reas el terura ĉesŭo".

Ĉesŭo estas la stato de tio kio ĉesis (atentu, ke estas fantazia vorto).

Reen al la supro