Al la enhavo

Ankaux

de Altebrilas, 2022-junio-23

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-29 22:04:48

Metsis:Mi ofte demandas min, ĉu homoj ne legas PMEG-on aŭ PIV-on.

Do mi ripetu, ke la morfemo "krom/" havas la aldonan sencon.

● La 15 partoprenantoj kaj 30 kromaj ŝtatoj subskribis la kontrakton. (aldone al la 15… ankaŭ 30…)

La adverbo "krome" havas la sencon de "krom tio".

● Dum tiu mallonga tempo li faris… Krome li kontribuis… (aldone al la jam menciitaj…)

Ĉu ekzistas aliaj derivaĵoj de tiu morfemo, ekz. "kromo, kromi, kromigi"? Kromo estas elemento Cr laŭ Zamenhof mem, kvankam nuntempe oni ŝajnas preferi la nomon kromio. Kion do signifus "kromi" aŭ "kromigi"? Ĉu esti aldona resp. fari aldona? Minimume la lastmenciita estas la sama kiel la verbo "aldoni" mem. Do ŝajnas, ke oni ne bezonas tiajn derivaĵojn.

Ĝenerale validas, ke rolvortetoj ne estas tiel produktivaj radikoj kaj nur en ege maloftaj okazoj oni povas krei aliajn derivaĵojn ol adjektivajn kaj adverbajn.
krome = ankaŭ
ankaŭe = krom

Klare, KROM kaj ANKAŬ estas radikoj redundaj, iom simile al ŝati kaj plaĉi.
Intereso de tiu vario estas ke krom kaj ankaŭ estas tre oftaj vortoj.

Mi miras ke prefikso KROM- "reale" signifas ANKAŬ. Tamen oni uzas KROMNOMO anstataŭ ANKAŬNOMO.

Nu, KROM kaj ANKAUX nenecesas. Jam estas KAJ! (Dauxrigota)

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-30 08:37:22

hxekaj = ankaux.

"Ni vizitis (hxe)kaj Parizon". (aldone al aliaj lokoj jam vizititaj kaj menciitaj)

kajhx = krom

"Ni vizitis kajhx Parizon". (ne nur Parizon, preparu vin koni tiun alian kiun urbon ni vizitis).
"Ni vizitis Parizon kaj".

Parizon kaj, ni vizitis kaj Lilon.
Kaj Lilon, ni vizitis Parizon kaj.

"

Reen al la supro