У садржају

Kion mi povas esperi en la venonta UK?

од docteur_vapeur, 13. јул 2022.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

docteur_vapeur (Погледати профил) 13. јул 2022. 00.59.20

s a l u t o n

La universala kongreso en Montrealo estos mia unua esperanta evento kaj mi scivolas kiel ĝi estas (kaj kiel ne ridindigi min). Ĉu vi havas anekdotojn aŭ embarasajn rakontojn ( 🙂 ) de antaŭaj UK? Mi scias, ke probable ne multaj homoj venos al la evento, sed mi volus esti bene preparita.

Ankaŭ, ĉu iuj el vi venos?

Metsis (Погледати профил) 13. јул 2022. 07.07.27

Eksciu pri programeroj per legi kongresan kurieron kaj per viziti la kongresan retejon. Elektu tiujn programerojn, pri kiuj vi interesiĝas. Notu, ke ŝanĝoj certe okazos.

Se vi aĝas ne pli ol 35 jarojn, vi rajtas partopreni en junularaj programeroj. Vi ankaŭ rajtas membriĝi en TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).

Ĉu estas iu podkasto aŭ filmeta kanalo, kiun vi sekvas? Ĉu la kreantoj de tiu aranĝos "aŭskultantan renkontiĝon"? Ekz. dum la 104-a UK en Lahti, Finnlando, la podkasto Kern.punkto aranĝis vesperan kunvenon de siaj aŭskultantoj, kaj tio estis ege bona renkontiĝo.

Altebrilas (Погледати профил) 13. јул 2022. 13.12.42

Se mi logxus en kongresurbo, mi kontaktus la organizantojn, proponus helpi kaj profitus la okazon por senti la etoson kaj rekte demandi pri la aferoj, kiuj malkvietigas min.

docteur_vapeur (Погледати профил) 14. јул 2022. 00.02.32

Dankon pro la informoj kaj ideoj Metsis, mia esperantnivelo urĝe bezonas (multan) praktikon... Legi la retpaĝaroj / kreadoj de la kongreso estos tre utila por ekzerci.

Alia afero: MI LOĜAS PROKSIME DE LA URBO, sed mi ankoraŭ ne kontaktis la Esperanto-Societon de Kebekio. Mi imagis, ke ili havis la tempon (tri jaroj pro la pandemio) por organizi ĉion kaj ne pensis pri helpi ilin. Jes, mia konduto estas problema. Jes, mi helpos ilin.

Metsis (Погледати профил) 14. јул 2022. 10.37.28

La kongreso bezonas multajn helpantojn: deĵorantojn, mesaĝistojn, gardistojn, gvidistojn… Do se eblas al vi, kontaktu la kongresan teamon, kaj demandu, kiel vi povas helpi.

Bonvenon al Esperantujo!

Вратите се горе