前往目錄

Cxu NATO havas 30 membrosxtatojn aux membrojn sxtatojn?

貼文者: amigueo, 2022年7月20日

訊息: 10

語言: Esperanto

amigueo (顯示個人資料) 2022年7月20日下午10:11:29

NATO havas 30 membrosxtatojn aux membrojn sxtatojn.

Cxu gxustas membrosxtatoj
aux membroj sxtatoj?

sendiulo (顯示個人資料) 2022年7月21日上午5:11:11

Laŭ mi, pli ĝustas membroŝtatoj.

StefKo (顯示個人資料) 2022年7月21日上午6:54:20

Tiel: sxtatojn-membrojn

sendiulo (顯示個人資料) 2022年7月21日上午11:52:08

Jes, ĝuste. Estas en Reta vortaro kaj kun ekzemplo:: post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro-ŝtatoj en kiuj la patento estu valida. La ekzemplon oni prenis el Monato, 2000-11, kie temis pri Eŭropa Patent-Organizaĵo,

amigueo (顯示個人資料) 2022年7月26日上午11:52:57

Cxu gxustas:

"sxi estis jxurnalisto-spiono-pentristo"
?

kaj ili vidis jxurnaliston-spionon-pentriston.
?

Identecoj estas pluraj.

amigueo (顯示個人資料) 2022年7月27日上午7:16:43

Mi gxojas ke la adicia kvalito de substantivoj tusxis gramatikon.

Metsis (顯示個人資料) 2022年7月27日上午7:36:06

PMEG konstatas:
PMEG:Oni ofte kunigas radikojn (kaj vortetojn) kreante kunmetitajn vortojn. La plej ofta speco de vortkunmetaĵo nomiĝas en PMEG kombino. Tia vorto konsistas el du partoj: ĉefelemento, kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto, kaj preciziga antaŭelemento, kiu precizigas la ĝeneralan signifon.
Do eblas kaj membroŝtato kaj ŝtatomembro, sed ili havas malsimilajn signifojn. Membroŝtato celas ŝtaton, kiu estas membro en organizaĵo. Ŝtatomembro celas membron, kiu estas ŝtato – ofte kontraste al alispecaj membroj.

Ekzemploj
 
  • Nuntempe NATO havas 30 membroŝtatojn.
  • Kvankam Ferooj kaj Alando estas membroj de Unesco, ili ne estas ŝtatomembroj, ĉar ili ne estas ŝtatoj.

StefKo (顯示個人資料) 2022年7月27日上午10:25:22

Cxu NATO havas ŝtatojn? Ne! Ĝi havas membrojn! Tial la vorto plipreciziga devas esti antaŭ la vorto ĉefa.

amigueo (顯示個人資料) 2022年8月1日上午6:39:05

StefKo:Cxu NATO havas ŝtatojn? Ne! Ĝi havas membrojn! Tial la vorto plipreciziga devas esti antaŭ la vorto ĉefa.
1. Usono neniam havis inon prezidenton
aux prezidenton inon.
2. Usono neniam havis inon sklavan
aux sklavan inon.
3. Usono neniam havis inon prezidento
aux prezidenton ino.

cxiu punkto enhavas variantojn a. aux b.
kiuj estas pli tauxgaj?

amigueo (顯示個人資料) 2022年8月1日上午6:50:42

StefKo:Cxu NATO havas ŝtatojn? Ne! Ĝi havas membrojn! Tial la vorto plipreciziga devas esti antaŭ la vorto ĉefa.
Jes NATO havas sxtatojn. Sed HAVI ne indikas posedon nek fizikan enhavantecon sed rilaton cxi-okaze membratecon.
Pli precize, NATO auxnas sxtatojn.

Cxu gxustas jenoj?
Usono havas homon prezidento (kiu diskrete reprezentas financon industrion lobion) kaj ri havas Usonon prezidentata (ri apartenas Usonon prezidento).

回到上端