Al la enhavo

Cxu NATO havas 30 membrosxtatojn aux membrojn sxtatojn?

de amigueo, 2022-julio-20

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-20 22:11:29

NATO havas 30 membrosxtatojn aux membrojn sxtatojn.

Cxu gxustas membrosxtatoj
aux membroj sxtatoj?

sendiulo (Montri la profilon) 2022-julio-21 05:11:11

Laŭ mi, pli ĝustas membroŝtatoj.

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-21 06:54:20

Tiel: sxtatojn-membrojn

sendiulo (Montri la profilon) 2022-julio-21 11:52:08

Jes, ĝuste. Estas en Reta vortaro kaj kun ekzemplo:: post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro-ŝtatoj en kiuj la patento estu valida. La ekzemplon oni prenis el Monato, 2000-11, kie temis pri Eŭropa Patent-Organizaĵo,

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-26 11:52:57

Cxu gxustas:

"sxi estis jxurnalisto-spiono-pentristo"
?

kaj ili vidis jxurnaliston-spionon-pentriston.
?

Identecoj estas pluraj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-27 07:16:43

Mi gxojas ke la adicia kvalito de substantivoj tusxis gramatikon.

Metsis (Montri la profilon) 2022-julio-27 07:36:06

PMEG konstatas:
PMEG:Oni ofte kunigas radikojn (kaj vortetojn) kreante kunmetitajn vortojn. La plej ofta speco de vortkunmetaĵo nomiĝas en PMEG kombino. Tia vorto konsistas el du partoj: ĉefelemento, kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto, kaj preciziga antaŭelemento, kiu precizigas la ĝeneralan signifon.
Do eblas kaj membroŝtato kaj ŝtatomembro, sed ili havas malsimilajn signifojn. Membroŝtato celas ŝtaton, kiu estas membro en organizaĵo. Ŝtatomembro celas membron, kiu estas ŝtato – ofte kontraste al alispecaj membroj.

Ekzemploj
 
  • Nuntempe NATO havas 30 membroŝtatojn.
  • Kvankam Ferooj kaj Alando estas membroj de Unesco, ili ne estas ŝtatomembroj, ĉar ili ne estas ŝtatoj.

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-27 10:25:22

Cxu NATO havas ŝtatojn? Ne! Ĝi havas membrojn! Tial la vorto plipreciziga devas esti antaŭ la vorto ĉefa.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-01 06:39:05

StefKo:Cxu NATO havas ŝtatojn? Ne! Ĝi havas membrojn! Tial la vorto plipreciziga devas esti antaŭ la vorto ĉefa.
1. Usono neniam havis inon prezidenton
aux prezidenton inon.
2. Usono neniam havis inon sklavan
aux sklavan inon.
3. Usono neniam havis inon prezidento
aux prezidenton ino.

cxiu punkto enhavas variantojn a. aux b.
kiuj estas pli tauxgaj?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-01 06:50:42

StefKo:Cxu NATO havas ŝtatojn? Ne! Ĝi havas membrojn! Tial la vorto plipreciziga devas esti antaŭ la vorto ĉefa.
Jes NATO havas sxtatojn. Sed HAVI ne indikas posedon nek fizikan enhavantecon sed rilaton cxi-okaze membratecon.
Pli precize, NATO auxnas sxtatojn.

Cxu gxustas jenoj?
Usono havas homon prezidento (kiu diskrete reprezentas financon industrion lobion) kaj ri havas Usonon prezidentata (ri apartenas Usonon prezidento).

Reen al la supro