Съобщения: 5
Език: Esperanto
sudanglo (Покажи профила) 21 юли 2022, 10:35:13
Specife, la esprimo 'manko da'. Sed mi trovas tute ordinara Manko da mono estas la problemo
Cetere, ĝi plendas pri 'DA-ismo', dirante In spoken Esperanto, an incorrect usage of da has become widespread; it may be referred to as "da-ism". In this usage, da is not followed by an expression whose role it can mark.
Ekzemple - Ĉu vi volas akvon en via viskio. Dankon, iomete da.
Tio starigas filozofian problemon. Se io estas vaste uzata en la parolata lingvo, ĉu tio povas esti 'ne korekta'.
StefKo (Покажи профила) 21 юли 2022, 11:16:09
Dankon, iomete da akvo
Do en la frazo akvo estus subkomprenata sed la frazo devus havi ian kuntekston kiu permesus kompreni la subkomprenatan vorton. Tie ĉi ĝi havas tian kuntekston. La frazo povus esti pli mallonga, sen da: Dankon, iomete.
El PMEG:
“Da-ismo”En la dua uzado via demando estas demando pri ĝusteco (ne korekteco!) de la subkompreno en lingvo parola - kiom da kaj kiam.
En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi “da-ismo”. En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi povus montri. Da ĉesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antaŭa esprimo estas kvanta:
• *Mi havas multe da.*
• *Kiom da vi volas?* Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.
• *Ili kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.*
Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:
• Mi havas multe da mono. → *Mi havas multe da.*
• Kiom da viando vi volas? → *Kiom da vi volas?*
amigueo (Покажи профила) 21 юли 2022, 13:54:10
Ĉu DE estus pli aŭ ankaŭ ĝusta?
Mi observis la ĝeneraliĝon de uzo de DA kiam antaŭe oni uzis DE.
Ekz miliono de amikoj iĝis miliono da amikoj.
Ĉu Manko aŭ Seno implicas kvanton?
Abundo da akvo. Plejmulto da arboj. Malpermeso da bruo.
Manko si mono? Seno na mono?
Metsis (Покажи профила) 21 юли 2022, 14:33:50
PMEG:Mi ĵus skribis en alian demandon ekzemplon, kiu montras, ke ambaŭ kondiĉoj devas validi.
- La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la demando “kiom?”.
- La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.
- La peco de kuko estas bona.
- Mi vidis pecon da ĉielo.
Kiam temas pri da-ismo, mi samopinias kun Wennergren. Devas temi pri miskompreno, ke "da" iel apartenus al la antaŭa esprimo, ne al la posta. Eble helpas pensi, ke "da" estas prepozicia montrilo por partitivo.
Metsis (Покажи профила) 21 юли 2022, 14:34:15