Al la enhavo

la bazaj informoj pri la tibeta, la mongola, la ujgura lingvoj.

de 呼格吉勒图, 2022-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 04:00:38

La tibeta lingvo
(11):
La Amdo dialektaro

C. La Gramatiko de la Amdo dialektaro
Gramatiko de la Amdo dialektaro preskaŭ samas kun la dBus-gTsang dialektaro. La ĉefaj malsamecoj aperas en uzado. Venontaj estas la ĝeneralaj karakterizoj de la gramatiko de la Amdo dialektaro.
1) La pluralo de la pronomoj ne tute samas kun tiuj en la dBus-gTsang dialektaro, kaj ankaŭ estas diferencoj inter subdialektaroj ene de la dialektaro.
Ekzemple,
ni (ekskluzive de la alparolatoj)
【ledu】ང་ཚོ【Dzeku】ང་རོ
【Alik】ངུ་ཆོ【Gand】ངུ་ཆོག
ni (inkluzive de a alparolatoj)
【ledu】ཨ་ཀོ【Dzeku】ཨུ་རོ
【Alik】ཨུག་ཆོ【Gand】ཨུག་ཆོག
ili
【ledu】ཁོ་ཚོ【Dzeku】ཁོ་རོ
【Alik】ཁོ་ཆོ【Gand】ཁོ་ཆོག
ĉi tiuj
【ledu】འདི་ཚོ【Dzeku】འདི་རོ
【Alik】འདི་ཆོ【Gand】འདི་ཆོག

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 07:26:19

La tibeta lingvo
(12):
La Amdo dialektaro

C. La Gramatiko de la Amdo dialektaro
2) La Amdo dialektaro konservas pli da antikvaj fonemoj, do la formoj de verbo estas pli riĉaj ol en aliaj dialektaroj, precipe en la paŝtistaj regionoj. La ŝanĝo de verbo en la parola lingvo, tamen estas pli facila ol en la skriba lingvo. Nuna tenso kaj futura tenso ne estas distingataj, pro kio la formoj havas maksimume tri, dum multaj verboj nur havas du. Oni distingas tiajn formojn per alternado de voĉa kaj senvoĉa, aspirita kaj neaspirita, plurkonsonantoj kaj unuopa konsonanto. Ekzemple,
manĝi
【nuna kaj futura tenso】ཟ【pasinta tenso】བཟས【imperativo】ཟོ
rigardi
【nuna kaj futura tenso】ལྟ【pasinta tenso】བལྟས་【imperativo】ལྟོས
kalkuli
【nuna kaj futura tenso】རྩི【pasinta tenso】བརྩིས་【imperativo】རྩིས
mortigi
【nuna kaj futura tenso】གསོད་【pasinta tenso】བསད་【imperativo】སོད་
pendi
【nuna kaj futura tenso】འདོགས【pasinta tenso】བཏགས【imperativo】ཐོགས
sidi
【nuna kaj futura tenso】འདུག【pasinta tenso】བསྡད【imperativo】སྡོད
ŝuti
【nuna kaj futura tenso】ལྡུག【pasinta tenso】བླུགས【imperativo】ལུགས་
skribi
【nuna kaj futura tenso】འབྲི【pasinta tenso】བྲིས【imperativo】ཕྲིས

grimpi
【nuna kaj futura tenso】འགོ【pasinta tenso kaj imperativo】འགོས
miksi
【nuna kaj futura tenso】སྲེ【pasinta tenso kaj imperativo】སྲེས
fabriki
【nuna kaj futura tenso】བཟོ【pasinta tenso kaj imperativo】བཟོས

serĉi
【nuna kaj futura kaj pasinta tenso】བཙལ【imperativo】ཚོལ
froti
【nuna kaj futura kaj pasinta tenso】བདར་【imperativo】བདོར་
ĉirkaŭligi
【nuna kaj futura kaj pasinta tenso】བརྡམས【imperativo】རྡོམས
preni
【nuna kaj futura kaj pasinta tenso】བླངས【imperativo】ལོངས་

almontri
【nuna kaj futura tenso kaj imperativo】སྟོན【pasinta tenso】བསྟན
instrui
【nuna kaj futura tenso kaj imperativo】སློབ【pasinta tenso】བསླབས
boli
【nuna kaj futura tenso kaj imperativo】སྐོལ【pasinta tenso】བསྐོལ
ridi
【nuna kaj futura tenso kaj imperativo】རྒོད【pasinta tenso】བགད

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 16:38:44

@呼格吉勒图:

Ĉu estas eble skribi viajn neesperantajn tekstojn per Esperantaj literoj?

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-12 21:45:13

La tibeta lingvo
(13):
La Amdo dialektaro

C. La Gramatiko de la Amdo dialektaro
3) Unu verbo havas malsamajn radikojn por indiki tensojn, tamen ankaŭ estas finaĵoj de malsamaj tensoj. La radikoj kun la respondaj finaĵoj kune formas kompletan predikativon.
【futura tenso】
mi skribos leteron.
ངས་ཡི་གེ་འབརི་རྒྱུ་ཡིན།
li legos libron.
ཁུ་དགིས་དཔེ་ཆ་བལྟ་རྒྱུ་རེད།
【nuntempa tenso】
Mi laboras.
ངས་བྱ་བ་ལས་གི་ཡོད།
Li instruas la Tibetan lingvon.
ཁུ་དགིས་བོད་ཡིག་སློབ་གི་ཡོད་གི
【pasinta tenso】
Mi donis la libron al li.
ངས་ཁུ་དགེ་དཔེ་ཆ་སྦྱིན་ནེ།
Li skribis leteron.
ཁུ་དགིས་ཡི་གེ་བྲིས་ན་རེད།
Mi sendis leteron al mia patrino.
ངས་ཨ་མ་ཡི་གེ་ཟིག་བསྐུར་ཏང་།
Li finis skribi leteron.
ཁུ་དགིས་ཡི་གེ་བྲིས་ཚར་ཐལ།
La ĉapelo estis prenita de li.
ཞྭ་ཁུ་དགེས་ཁྱེར་ཏང་ཟིག།

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-14 08:12:37

La tibeta lingvo
(14):
La Amdo dialektaro

C. La Gramatiko de la Amdo dialektaro
4) la vortetoj por indiki la funkcion (aŭ rolon) de vorto en frazo, ĝenerale havas kelkajn variojn. Kelkaj de la vortetoj ne funkcias same kiel en aliaj dialektaroj, ekzemple, བྱེད་སྒྲ་ estas uzata por esprimi aganton, ilon koncernan al la agado, sed ankaŭ komparon, "elde" ktp.
4.1) འབྲེལ་སྒྲ་
vorteto por esprimi posedon.
ekzemple,
la pli juna frato de Ĝaŝi བཀར་ཤིས་གི་སྤུན།
ĉapelo de patrino ཨ་མའི་ཞྭ།
infano de Denĝu དོན་འགརུབ་གི་བྱ་ཡིས།
libro de la instruisto དགེ་རགན་གི་དཔེ་ཆ།

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-14 08:30:43

4.2) བྱེད་སྒྲ་
vorteto ergativa
Ĝia formo ĝenerale samas kiel la vorteto esprimanta posedon, nur la vokaloj ŝanĝiĝas iomete. Ekzemple:
La paŝtisto paŝtas ŝafojn.
ལུག་རྫི་ས་ལུག་འཚོ་གོ་གི་ (གི་ཡོད་གི)
Denĝu manĝis.
དོན་འགྲུབ་གིས་ཟ་མ་བཟས་ཏང་ཟིག།
La instruisto diris al ni rakonton.
དགེ་རགན་གིས་ངུ་རོ་གནའ་གཏམ་ཟིག་བཤད་ནེ།
Ĉi poto estas produktita el fero.
སླ་ང་འདི་ཁྲོ་གིས་ལས་ནི་རེད།
Du estas pli aĝa ol mi.
ཁྱོ་ (ཁྱོད་)ངས་ཆེ་རེད།

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-14 09:28:44

4.3) ལ་སྒྲ་
vorteto indikanta lokon, esprimanta objektivon aŭ celon de agado, kaj lokon kie la agado okazas.
Ekzemple,
Mi donacis al la knabo ĉapelon.
ངས་བྱི་ལེ་ཞྭ་ཟིག་སྦྱིན་ནི་ཡིན།
Mi donis al Denĝu.
ངས་དོན་འགྲུབ་གུ་སྦྱིན་ཏང་ང་།
Sonnan havas libron.
བསོད་ནམས་མ་དཔེ་ཆ་ཡོད་གི།
Metu sur la tablon.
མདུན་ལྕོག་ཐོག་ག་ཞོག་གཐོང་།
En Labrang, okazis tertremo.
བལ་བརང་ང་ས་འགུལ་བརྒྱུགས་ཏང་ཐལ།
Mi iros la okan.
ང་ཚེས་བ་བརྒྱད་་ལ་འགྲོ་རྒྱུ།
Krom tio, la vorteto por esprimi la loko kie iu ekzistas, གནས་གཞི , ĉiam estas algluata per la unufonema silabo ན ,malgraŭ la vokaloj de la antaŭaj silaboj, Nome, la ན povas nur esprimi la lokon kie iu ekzistas. Ĉi tiu uzo nek samas kiel aliaj dialektaroj, nek kiel la norma gramatiko de la tibeta lingvo.
Ekzemple,
Estas arbo sur la monto.
རི་འགོ་ན་སྡོང་ངོ་ཡོད་གི།
Ne estas fiŝo en la akvo.
ཆུ་ནང་ན་ཉ་མེད།

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-14 09:40:42

4.4) འབྱུང་ཁུངས།
vorteto signifanta "elde": ni ne (ནས) . Krom tiuj, oni ankaŭ uzas vorteton ergativan (གིས) . Ekzemple.
Mi venis de Lhasa.
ང་ལྷ་ས་ནས་ཡོང་ནེ།
Ĉi tiu libro venis de Xi'ning.
དཔེ་ཆ་འདི་ཟི་ལིང་ནས་བསྙུས་ཡོང་ནེ།
De oriento ĝis okcidento
ཤར་ཕྱོགས་ནས་ནུབ་ཕྱོགས་ག།
Ekde hieraŭ ĝis hodiaŭ.
ཁར་་སྩང་ནས་དེ་རིང་ང།
La suno supreniras el la oriento.
ཉི་མ་ཤར་གིས་ཤར་ནི་རེད།
Mi venis el Xi'ning.
ང་ཟི་ལིང་འགིས་ཡོང་ནི་ཡིན།

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-14 09:58:13

La tibeta lingvo
(15):
La Amdo dialektaro

C. La Gramatiko de la Amdo dialektaro
5) la konjunktivo signifanta "kaj" malsamas en malsamaj regionoj. Ekzemple,
【Dzeku】
patro kaj patrino
ཨ་རྗ་ར་ཨ་མ།
bovo kaj ŝafo
ཟོག་ར་ལུག་
【Ledu】
teo kaj salo
ཇ་ལ་ཚྭ
rizo kaj tritiko
འབྲས་ལ་གྲོ
【Gand】
ĉevalo kaj mulo
རྟ་ད་དྲེལ
porko kaj koko
ཕག་ད་བྱ

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-15 04:39:39

La tibeta lingvo
(16):
La Amdo dialektaro

C. La Gramatiko de la Amdo dialektaro
6) kiam la antaŭa verbo estas la celo de la posta verbo, kiu implicas direkton, oni uzas kə por kunigi la du verbojn. Ekzemple,
Mi iros aĉeti libron.
ང་དཔེ་ཆ་ཉོ་གི་འགྲོ་རགྱུ་ཡིན།
La instruisto iris manĝi.
དགེ་རྒན་ཟ་མ་ཟ་གི་སོང་ནི་རེད།

Reen al la supro