Al la enhavo

la bazaj informoj pri la tibeta, la mongola, la ujgura lingvoj.

de 呼格吉勒图, 2022-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-18 10:24:48

La ujgura lingvo:
(4)
Sona sistemo

Konsonantoj
La ujgura lingvo havas 23 konsonantojn :
b p t ch x d r z j s sh gh f q k g ng l m n x h w y
Ĉi tiuj ne estas prononcataj tiom malsame ol siaj anglaj ekvivalentoj. Ekzemple, la ujgura j in baj "imposto", prononcata kiel j en "judge"; La ujgura ch in üch "tri" prononcata kiel ch en "itch"; La ujgura h in he'e "jes", prononcata kiel h en "hello", escepte de ke L havas palatalan kaj velaran variojn.
Kelkaj sonoj ne estas trovataj en la angla: q gh kaj x. La senvoĉa uvulara halto q estas prononcata kiel k malantaŭa, kun la malantaŭo de la lango tuŝanta la malduran palaton, kiel en aq "blanka", Qeshqer "kashgar". La sono gh estas tipe voĉa frikativa versio de q, ankaŭ prononcata ĉe la malantaŭo de la buŝo, kaj simila al la franca kaj la germana r, kiel en RoissyRuhr. Fine, la ujgura senvoĉa velara aŭ uvulara frikativa x estas prononcata kiel ch en la skotlanda loch, aŭ pli malantaŭa en la buŝo, kiel la malantaŭa versio de la germana ach.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-18 10:41:00

La ujgura lingvo:
(5)
Sona sistemo

Konsonantoj


La kvar sonoj k g q kaj gh agas laŭ la principo de harmonio de konsonanto, signifante ke
a) ene de radiko, ili potenciale determinas la harmonian fonon de vorto kaj
b) ene de ŝanĝebla sufikso, ili konformas kun iuj trajtoj de la antaŭa radiko (ĉefa vorto).

Kelkaj specialaj karakterizoj pri la ujguraj konsonantoj estas :

Unue, la araba skribsistemo distingas ج [dʒ] kaj ژ [ʒ] ,kiuj estas reprezentataj de j kaj zh, respektive, en la latina skribsistemo de la ujgura. Nur la unua, ج [dʒ] estas ofte trovata en la ujguraj vortoj; la alia ژ [ʒ] estas nur por fremdlingvaj vortoj kaj sonon-imitantaj vortoj, kiel zhurnal "revuo" elde la angla "journal"; (en latina baza skribsistemo, kelkaj verkistoj elektas ne distingi ج kaj ژ , skribante ambaŭ kiel j.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 10:28:18

La ujgura lingvo:
(6)
Sona sistemo

Konsonantoj

Krom la ortografia versio, ankaŭ estas vario inter {dʒ} kaj {ʒ} laŭ teritorioj en Xin-jiang aŭtonoma regiono. La litero normale prononcata kiel {dʒ} kiel en baj "imposto" dum en la suda Xin-jiang ofte prononcata kiel {ʒ}. Komenca y povas ankaŭ esti prononcata kiel {ʒ} antaŭ i, ekzemple, yilan {ʒilan} "serpento".
En la ujguraj vortoj de la turka origino, sh estas rara, escepte kiam uzata kiel sufikso. Simile, ĝuste pro ke f estis pruntita en la ujgura lingvo de la araba kaj la persa, ĝi estas ofte anstataŭita de p, speciale en la parola kaj kompara uzo: fakultet ~~ pakultet "akademia departamento".

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 10:44:32

La ujgura lingvo:
(7)
Sona sistemo

Vokaloj


La ujgura havas ok vokalojn, kiuj estas rundaj O U Ü Ö kaj senrundaj A I E Ë. Ĉi tiu distingo estas fojfoje nomata labiala kaj ne-labiala. Ili estas antaŭa Ü Ö Ë aŭ malantaŭa U O A. Ĉi tiuj distingoj estas grava por harmonia celo, pro ke la ujguraj vortoj agas laŭ harmonio de vokaloj kaj de konsonantoj. La ortografia vokalo i reprezentas ambaŭ la antaŭan i kaj la malantaŭa i, kaj estas ne laŭ harmonio de vokaloj. Oni povas pro tio vidi la ujgurajn vokalojn kiel sekvantaj:
U, O malantaŭa runda
A, I malantaŭa senrunda
Ü Ö E antaŭa runda
A Ë antaŭa senrundaj

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-07 12:42:27

La ujgura lingvo:
(8)
Sona sistemo

Vokala kaj konsonanta harmonio


Vorto-interna harmonio estas relative malforta en la ujgura lingvo, tamen kiam sufiksoj estas aldonitaj al vortradiko, iuj sufiksaj vokaloj kaj konsonantoj harmoniiĝas kun tiuj de la radikoj. Estas du varieblaj vokaloj en la ujgura lingvo, A (a/e) kaj i (i/u/ü). Estas unu harmonie variebla konsonanta tipo :G (k/g/q/gh). La ujgura harmonia sistemo havas tri koncernajn komponaĵojn : voĉa , malantaŭa, kaj rondeca harmonio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-07 12:53:33

La ujgura lingvo:
(9)
Sona sistemo

La voĉa harmonio


la voĉo indikas sonon kreatan de la vibro de la voĉkordoj. Se vi metas vian fingron sur via pomo de Adamo, la b en bit kaŭzas la voĉkordojn vibri, dum la p en pit ne. Estas la voĉaj kaj senvoĉaj sonoj en la ujgura lingvo:
Voĉaj:
b d g gh j z r l m n ng w y kaj ĉiuj vokaloj
senvoĉaj:
p t k q ch s sh f x h

voĉa harmonio indikas la alsimiliĝon de la ekzemple sufiksoj al la voĉo de la antaŭmetata radiko. La proceso estas simpla: kiam la radiko finiĝas en voĉa konsonanto, la voĉa vario de sufikso estos uzata (se ekzistas unu). Kiam radiko finiĝas en senvoĉa konsonanto, la senvoĉa vario de tiu sufikso estos uzata. Vokaloj estas rigardataj kiel voĉaj sonoj, gh rigardata kiel voĉa.

ekzemplo de la voĉa harmonio:
Uzanta la lokativon sufikson + DA:
a.radikoj finiĝas je voĉa sono:
öy+ DA= özde "hejme"
su+DA= suda "sur la akvo" "ĉe la akvo"
tagh+DA= taghda "sur la monto" "ĉe la monto"

b.radikoj finiĝas je senvoĉa sono"
at+DA= atta "sur la ĉevalo"
mektep+DA= mektepte "en lernejo"
bash+DA= bashta "sur la kapo"

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-07 13:09:52

La ujgura lingvo:
(10)
Sona sistemo

malantaŭa harmonio:


Malantaŭo indikas kiel malproksima malantaŭe en la buŝo, estas la levita parto de la lango, kaj aplikiĝas al vokaloj kaj konsonantoj. Se la lango leviĝas malantaŭe de la buŝo, kiel kun a, la vokalo estas konsiderata kiel "malantaŭa", dum se la lango leviĝas en la antaŭa parto de la buŝo, kiel kun e, la vokalo estas konsiderata kiel "antaŭa". Malantaŭa harmonio por konsonantoj aplikiĝas nur al k g q kaj gh , dum k kaj g estas konsiderataj kiel "antaŭaj", kaj q kaj gh estas konsiderataj kiel "malantaŭaj". Ni rigardu vokalojn unue:

Malantaŭo en vokaloj:
malantaŭaj vokaloj : a o u
antaŭaj vokaloj: e ü ö
Ne harmoniiĝaj: i ё (nek influas nek estas influataj de vokaloj aŭ konsonantoj harmonio. )
(La litero i ئ en la ujgura lingvo reprezentas ambaŭ antaŭan kaj malantaŭan variojn de i, nome [ i ] kaj [ -i- ].)

En vortoj de la turka origino, antaŭa kaj malantaŭaj vokaloj malofte kune aperas en la sama vorto:
moma "avino"
Uyghur "ujgura"
qeder "ĝis kiam"
köwrük "ponto"

i povas kombini kun antaŭaj aŭ malantaŭaj radikoj:
qizil "ruĝa" qoychi "paŝtisto" qisqa "mallonga"
tashliq "ŝtonplena" tёrimaq "kreski"
xёli "tre" chilek "sitelo"
derexlik "arbarkovrita" güllük "flora"

unusilabaj vortoj kun iё normale estas rigardataj kiel "malantaŭaj":
it-lar "hundoj" (la radiko it devas esti "malantaŭa", ĉar ĝi prenas la malantaŭan sufikson +lar)
il-ghu "hoko" (il devas esti malantaŭa, ĉar ĝi prenas la malantaŭan sufikson -ghu)

Sed estas kelkaj esceptoj, ekzemple:
bil-mek "scii", (la radiko devas esti antaŭa, ĉar ĝi prenas antaŭan sufikson)
kiy-me "ne surportu (tion)!" (kiy devas esti antaŭa, ĉar ĝi prenas me)

Estas du ĝeneralaj esceptoj en vorto-interna harmonio: kunmetitaj kaj pruntitaj vortoj.
1. du (aŭ pliaj ) vortoj kunmetitaj en unu kunmetaĵo vorto, povas miksi antaŭajn kaj malantaŭajn vokalojn, tamen ĉiu parto de la kunmetaĵo estas ofte apartigita de streketo.
"floroj kaj arbustoj" gül-giyah
"sano, kondiĉo" hal-ehwal
2. pruntitaj vortoj estas ofte "senharmoniaj", kio estas, miksi la antaŭajn kaj malantaŭjn sonojn.
"instruisto" mu´ellim
"telefono" telefon

Krom ĉi tiuj esceptoj, la ĉefregulo estas harmoniigi surbaze de la lasta vokalo en la radiko, do "telefono" povus preni la malantaŭajn sufiksojn, ekzemple, "telefonlar". Tamen, se la lasta vokalo de la radiko estas i, prenu la lastan vokalon de la radiko kiu ne estas i, ekzemple, mu'ellim, kiu estas antaŭa, do mu'ellimler.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-08 02:02:45

La ujgura lingvo:
(11)
Sona sistemo

Malantaŭo en konsonantoj:

Malantaŭa harmonio validas nur al la velaraj konsonantoj k g kaj la uvularaj konsonantoj q kaj gh. La unuaj du k kaj g, estas faritaj kun la lango tuŝi la molan palaton, kaj estis en pli antaŭa loko en la buŝo, ol q gh, do k g estis konsiderataj antaŭo. La lastaj du q kaj gh estas faritaj kun la lango tuŝi la uvulon pli malantaŭe, kaj tial konsiderataj malantaŭo.

Ekzemploj de malantaŭa harmonio de konsonantoj: dativo plus GA
La dativo havas kvar variojn:

se lasta vokalo en radiko estas malantaŭa:
se lasta sono en radiko estas senvoĉa:
la dativa finaĵo estas -qa
se lasta sono en radiko estas voĉa:
la dativa finaĵo estas -gha

se lasta vokalo en radiko estas antaŭa:
se lasta sono en radiko estas senvoĉa:
la dativa finaĵo estas -ke
se lasta sono en radiko estas voĉa:
la dativa finaĵo estas -ge

malantaŭa vokalo + senvoĉa finaĵo: tamaq "manĝaĵo" + ga = tamaqqa
malantaŭa vokalo + voĉa finaĵo: Aqsu "nomo de urbo" +ga= Aqsugha
antaŭa vokalo + senvoĉa finaĵo: ders "leciono" +ga= derske
antaŭa vokalo+ voĉa finaĵo: mu'ellim "instruisto" +ga= mu'ellimge

Reen al la supro