Към съдържанието

kiel diri "cas psychiatre"?

от amigueo, 07 август 2022

Съобщения: 21

Език: Esperanto

TinmarVida (Покажи профила) 10 август 2022, 16:24:16

amigueo:@ StefKo.

Mi ne scias kiel mi povas pliklarigi cxar mi ne scias kion vi ne komprenas cxe mia demando. (Cxar MATRO estas esenca baro al vi, mi sxangxis la vorton).

Mi sercxas novvortojn, eble originalajn en Eo,
por ke infanoj povos defendi sin de homoj kiuj ne estas kuracistoj sed frapas psike per armiloj de kuracistoj.
Tiu estas tre interesa!
La filozofia literaturo, kiun mi konas, plejparte rilatas al instituciaj aux strukturaj kazoj de la fenomeno, kiun vi priskribas.

Ekzemple: en Usono, ni havas historion de subpremo de afrik-usonanoj, ke ŝajnis montrita en la medicina komunumo (tiu estas struktura).

Sed, mi pensas, ke vi priskribas mikropolitica fenomeno (tiu estas diskursiva); la singularo akto de ĉi tiu afero.

amigueo (Покажи профила) 11 август 2022, 07:12:38

TinmarVida:
amigueo:@ StefKo.

Mi ne scias kiel mi povas pliklarigi cxar mi ne scias kion vi ne komprenas cxe mia demando. (Cxar MATRO estas esenca baro al vi, mi sxangxis la vorton).

Mi sercxas novvortojn, eble originalajn en Eo,
por ke infanoj povos defendi sin de homoj kiuj ne estas kuracistoj sed frapas psike per armiloj de kuracistoj.
Tiu estas tre interesa!
La filozofia literaturo, kiun mi konas, plejparte rilatas al instituciaj aux strukturaj kazoj de la fenomeno, kiun vi priskribas.

Ekzemple: en Usono, ni havas historion de subpremo de afrik-usonanoj, ke ŝajnis montrita en la medicina komunumo (tiu estas struktura).

Sed, mi pensas, ke vi priskribas mikropolitica fenomeno (tiu estas diskursiva); la singularo akto de ĉi tiu afero.
La struktura "perforto" ankaux interesas min.

amigueo (Покажи профила) 11 август 2022, 08:10:21

Inter la kvalitoj de homo malpli grava aux pli suba estas disponebleco por homoj pli superaj. La cxefo atendigas la subulon horojn, semajnojn, antaux ol ricevi rin. Tio estas la protokolo.

Tio okazas dum enamigxinteco. Enamigxinto estas eksterordinare disponebla. Ecx pli ol gxentilulo.

Vi devas tuj obei vian cxefon. Se vi ne agas tiel, nur malsano estas senkulpa.

Se subulo atendigas superulon kelkajn sekundojn, tio estas simbola revolucio: la subulo prenas simbolan gravon kontraux sociordo. Ri implicite ribelas kaj volas supreniri tra tiu sociordo aux rompi gxin.

Pro tio la superulo reagas defende per atako. Retorike, superulo distras atenton de ribelo kaj donas validajn justigojn al tiu netolerebla atendigo. Cxu surdo, blindo, mensa handikapo, cxu serioza akcidento?

Cxu la subulo kuragxos diri "Mi ribelas"?

amigueo (Покажи профила) 11 август 2022, 10:10:22

magazino Oggi en la itala,
numero 29, pagxo 45, julio 2022,

"Sei contro Putin?
Vai in manicomio."

Cxu vi estas kontraux Putin?
Iru al frenezulejo.

Tio estas ekzemplo de tiu ideo
laux la vidpunkto Okcidenta aktuala.
Tiu Okcidento kiu uzas sciencon
por siaj politikaj celoj tiel esence
ke scienco estas fileto de tiu okcidenta politiko!

Pagxo 42,
Maryna Viazovska, medalo Fields,
nobelo de matematiko.
Kiulanda? Kiusekse? Kiuagxa?
Grava scienca trajto:
Sxi, 38jara, estas Ukraino!
Mirinda koincido,
pensus Putin.

amigueo (Покажи профила) 11 август 2022, 10:19:22

Hispanaj kaj francaj psikologoj benas psikajn turmentojn al jam dum 20 jaroj senliberigitaj herooj de Euskalherria Ta Askatasuna (ETA).

Scienco kaj sxtato kunlaboras cxie.

Kion faros scienco turka pri...?

Altebrilas (Покажи профила) 15 август 2022, 13:31:32

Se vi volas insulti iun tiumaniere, plejsimple diru "fenezulo" aux "frenezulacxo". Sed Esperanton kreis Zamenhof ne por sin insulti reciproke, sed por interkompreno.

Prefere diru "pardonon, mi ne komprenis kial...", "mi ne tute konsentas.." aux ion similan.

Se vi nepre bezonas traduki malsovagxan insulton, vi povas diri "vi bezonus psikiatran kuracadon".

Sed tia uzado ne estas konsilinda, cxar tio pensigas al malkleraj homoj, ke nur frenezuloj bezonas psikologion. Tial Claude Piron preferis esti nomata kiel "plifelicxigisto".

amigueo (Покажи профила) 16 август 2022, 07:40:20

@Altebrilas
Insulti per vorto "frenezulo" ne estas tielm potenca insulto ol vorto "auxtisto" aux "nevroza". Tiu scienca sxajno estas la ingrediento de la insulto kiun mi celas kombati per alia objektiva scienca "insulto" tre utila cxar multaj insultas per scienco, ecx kuracistoj kaj atroj kaj amikoj.

Scienco pri vi, senhumanigas vin aux ajxigas vin. Analoge, kelkaj esperantuloj sentas insulton se oni priparolas ilin kiel gxin (anstataux "rin").

amigueo (Покажи профила) 16 август 2022, 07:45:41

Kompreneble scienco povus kombati tiun insultkombatilon per alia insulto objektiva. Armiloj estas krea kampo. Konscienco estas krea kampo.

amigueo (Покажи профила) 16 август 2022, 07:58:10

Do, kiel la infano povus science defendi sin de kvazauxkuracistaj diagnozoj cxe obeigaj ritoj?

Altebrilas (Покажи профила) 16 август 2022, 08:54:39

Cxu vi havas ekzemplon ?

Обратно нагоре