Al la enhavo

kiel diri "cas psychiatre"?

de amigueo, 2022-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-07 20:21:54

Kiel diri en Eo "cas psychiatre" kaj kiel diri "cas médecin"?

Tio estas vortludo pri la ĵargono psikiatria aŭ kuracarta, en la franca.
Persono kiu ofte donas diagnozon psikiatrian aŭ kuracartan por solvi problemojn praktikajn de proksimuloj aŭ por esprimi intelekte koleron aŭ superecon.
Ekz, se alia stiristo ĝenas rin, ri donacas diagnozon Sindromulo de manko de atentkapablo, aŭ Borderline, aŭ...
Alia homo dirus Forfikulo aŭ...

Kompreneble, diagnozi iun "cas psychiatre" estas intelekta insulto, kiu estas paradokse aŭtomate aplikebla al homo kiu dignozas proksimulon.

Mi ne parolas de homoj kiuj studis aŭ laboras medicinon aŭ psikiatrion.

Mi memoras min infano aldirata de mia naskinto tiumaniere. Se mi ne rapide obeis, ŝi diagnozis: ĉu vi estas surda? Se mi ne rapide obeis, ŝi diagnozis: ĉu vi estas kretena ĉar vi ne komprenas mian ĝentilan subkomprenendan ordonon? La vorto aŭ novvorto kiun mi serĉas, estas rilata al tiu kutimo por humiligi la alian, kiu debas, ekstreme, obei aŭ subesti.

Sciencaj konoj estas ilo ĉiutaga por insulti aŭ submeti la aliulojn. Kaj kiu estas la vorto por priskribi tiun fenomenon?

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-09 15:31:32

"doni/donaci diagnozon" kial ne "nomi/nomaĉi"? Kio estas "matro"?
Ĉu vi povas priskribi la problemon (kion vi volas) pli klare?

TinmarVida (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 03:21:51

Saluton!

Ĉi tiu estas mi unua mesaĝo!

Mi sentas kelkajn strongaj poststrukturajn vibojn! Ni havas iu reala "Frenezo kaj Civilizo" ĉi tie.

Eble, la vorto kiun vi volas esti derivaĵo de "patologio":

La procezo de kreado de patologio: patologiigo
Kaj, la koncepto de ĉi tiu estas: patologiigeco

Tiu estas mia konjecto.

Mi esperas, ke ĉi tiu helpas.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 13:11:52

TinmarVida:Saluton!

Ĉi tiu estas mi unua mesaĝo!

Mi sentas kelkajn strongaj poststrukturajn vibojn! Ni havas iu reala "Frenezo kaj Civilizo" ĉi tie.

Eble, la vorto kiun vi volas esti derivaĵo de "patologio":

La procezo de kreado de patologio: patologiigo
Kaj, la koncepto de ĉi tiu estas: patologiigeco

Tiu estas mia konjecto.

Mi esperas, ke ĉi tiu helpas.
Dankon Tinmar

"Patologio" estas oportuna radiko.
Gxi imponas respekton pli ol "malsano".
La magia potenco de vortoj teknikaj de medicino, uzeblas de ajnulo por cxiutagaj interhomaj renkontoj.
Tio aligxas al magia potenco de homa intenco (ecx sen elvorto aux elgesto) por helpi aux malhelpi aliulon.
Oficiala medicino implicite agnoskas tiun potencon kiam priparoli placebon aux nocebon.

Kiel defendi sin de homoj kiuj simbole agresas per kuracterminoj?

Cxu ekzistas sciencsxajna radiko por "imiti kuraciston"?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 13:26:44

@Tinmar

Frenezo kaj civilizo.
Mia observajxo: La perforto vojagxas de fizika al psika. Cxar legxoj malpermesas pli strikte la perforton fizikan ol psikan.
Oni ne rajtas frapi najbaron, sed oni povas subtile simbole frapi rin.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 13:31:30

Laux via sugesto:
patigpato aux patiopato estas tiu kiu suferas/suferigas de/per kuracistidentigxo (patigpatio aux patiopatio).

sudanglo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 13:34:17

Kio estas "matro"?
Eble mistajpo por 'matrono'? Dubinde ke li volis tajpi 'matroso'. Mi ŝercas.
Ĉu vi povas priskribi la problemon (kion vi volas) pli klare?
Stefko, vi eĉ demandas tion serioze? Li jam delonge torturas nin en la forumo. Vi ne povas ne scii, kia li estas.

Parenteze, estas iom ironie, ke ĝuste nun li ŝajnas serĉi kiel diri 'frenezulo'. Li, kies muŝo en la cerbo neniam ĉesas zumi.

Efektive, estas granda mistero kial entute li daŭre partoprenas en la Forumo. La pruvoj abundas ke li nek volas (kiel spertulo) helpi komencantojn, nek starigas validajn demandojn por plibonigi sian komprenon de la lingvo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 13:50:17

@ StefKo.

Mi ne scias kiel mi povas pliklarigi cxar mi ne scias kion vi ne komprenas cxe mia demando. (Cxar MATRO estas esenca baro al vi, mi sxangxis la vorton).

Mi sercxas novvortojn, eble originalajn en Eo,
por ke infanoj povos defendi sin de homoj kiuj ne estas kuracistoj sed frapas psike per armiloj de kuracistoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 14:26:41

sudanglo:li nek volas (kiel spertulo) helpi komencantojn, nek starigas validajn demandojn por plibonigi sian komprenon de la lingvo.
1. Mi estas misspertulo, do mi povus mishelpi komencantojn.
2. Validaj demandoj?
a. kiel diri patiopato aux...?
b. -igx estas tro ambigua?
c. rekta pasivo sen -ita/-ata!
d. multja (unuja, duja, trija... multja, sed ne suficxja)
e. kielm? tre sed ne multe.
f. pasivo de -em?
g. Hi volas sin salti. vs. Ni auxdas iun salti.
h. Usono havas homon prezidento, kiu havas Usonon prezidentata.
i. Mi konas pentriston danciston jxrnaliston.
j. intenco/senintenco per -ug/-ugx.
k. preskaux tusxinte sian posxon, hi pafits tuj morta.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-10 16:20:10

amigueo:@ StefKo.

Mi ne scias kiel mi povas pliklarigi cxar mi ne scias kion vi ne komprenas cxe mia demando. (Cxar MATRO estas esenca baro al vi, mi sxangxis la vorton).

Mi sercxas novvortojn, eble originalajn en Eo,
por ke infanoj povos defendi sin de homoj kiuj ne estas kuracistoj sed frapas psike per armiloj de kuracistoj.
Nun mi komprenas. Vi bezonas vorton aŭ frazon kiu ne estas atako, eskapo aŭ lekado. Tiuj ĉi reagoj ne estas preferindaj. La vortoj aŭ frazoj devas esti asertaj, do estas multaj eblecoj. Sed kial unuvorte?

Ekz.:

Kial vi estas malica/malbona/kolera, paĉjo?
Pri kio temas, panjo?
Kio okazis, kara panjo?
Kion malbonan mi faris, sinjoro?
Pardonu, mi ne komprenas la vorton ...

Ktp.

Reen al la supro