לתוכן העניינים

Urĝaĵo por volontuloj dum la 94-a Universala Kongreso

של sinjoro, 28 בנובמבר 2008

הודעות: 2

שפה: Esperanto

sinjoro (הצגת פרופיל) 28 בנובמבר 2008, 08:36:38

Ĉiuj kiuj volas esti kongresaj volontuloj kaj deziras ricevi helpon pri loĝado dum la 94-a Universala Kongreso, devas kontakti kun LKK per ĝia retpoŝtadreso - kongreso2009(ĉe)gmail.com. Temas pri personoj, kiuj antaŭe ne kontaktis pri tia helpo. La afero estas urĝa, bonvolu ne prokrasti.

Krome, ĉe la paĝaro de UEA funkcias jam reta aliĝilo por la venontjara UK en Bjalistoko kaj listo de ĝisnunaj partoprenontoj.

jan aleksan (הצגת פרופיל) 28 בנובמבר 2008, 18:02:52

Kian helpon vi bezonas?

ridulo.gif,

לראש הדף