Al la enhavo

Varma tago

de derverwandte, 2022-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

derverwandte (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-16 05:34:56

Multaj provincoj havas ege varma tagon en Cxinujo. Do ni devas uzi klimatizo (air conditioner) je tuta tago .Kiel estas la klimato je via regiono?

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-16 06:41:24

El Vikipedio:
Klimato (de la greka vorto klima/klimatos "deklivo, angulo"[1]) estas priskribo pri la vetero en specifa areo surbaze de diversaj veteraj mezuradoj (do statistiko, ĉu meznombra aŭ averaĝa) en tiu areo tra longa tempo, plej ofte laŭ tempoperiodo de ĉirkaŭ 30 jaroj.
Vetero estu ĉi tie la konstanta ŝanĝiĝanta stato de la tera atmosfero kaj ankaŭ de la tersupraĵo. Tiuj ŝanĝiĝoj estas kaŭsata de internaj dinamikaj fortoj kaj de la suna energio (alfluo de radiado modifikata de ŝanĝiĝanta nubaro). En malvasta senco temas pri loka vetero ampleksanta nur kelkajn sekundojn aŭ minutojn kaj nur la spacon ĉirkaŭ la determinatan lokon kaj ĝis la horizonto, sed en vaste ampleksa senco temas pri tutmonda (globala) vetero kaj povus ampleksi eĉ multajn jarojn. Plej ofte temas pri relative mallongaj tempospacoj ampleksantaj ĉirkaŭ dek minutojn kaj loka ĉirkaŭaĵo, speciale se temas pri sinoptika observado de meteorologiaj oficiaj servoj.
Ĉu vi ne volis demandi ĵus pri vetero, prefere?

Staravia439 (Montri la profilon) 2022-septembro-06 23:28:40

Estis tre varma en Usono, sed ĝi estas bona nun! Pluvis hodiaŭ. Ĉu vi ŝatas pluvo?
Mi estas ĝoja kiam la suno brilas, kaj miaj hundoj ĝi amas.

Mi esperas la vetero estos tre bona morgaŭ.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-07 12:38:30

Ankaux varmege en Francio, kaj seke. Nun, felicxe iom da pluvo revenis. En la apuda arbareto, multaj sekaj folioj kusxas grunde, kiel en auxtumno. Sed nur pro sekeco.

Turfalko (Montri la profilon) 2022-septembro-16 07:53:12

En Aŭstrio ni esperas, ke la venonta vintro estos ne tro frosta, ĉar la kostoj por hejtado estas tre grandaj. Multekostas nun hejt-oleo, tergaso kaj ligno.

Turfalko (Montri la profilon) 2022-septembro-17 09:17:35

Lastatempe pluvis multe en Aŭstrio kaj finiĝis la seka, varma periodo.
(Temas pri vetero, ne pri klimato!)

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-19 12:48:58

Neelcxerpebla temo!
...................

Reen al la supro