目次へ

Varma tago

derverwandte,2022年8月16日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

derverwandte (プロフィールを表示) 2022年8月16日 5:34:56

Multaj provincoj havas ege varma tagon en Cxinujo. Do ni devas uzi klimatizo (air conditioner) je tuta tago .Kiel estas la klimato je via regiono?

StefKo (プロフィールを表示) 2022年8月16日 6:41:24

El Vikipedio:
Klimato (de la greka vorto klima/klimatos "deklivo, angulo"[1]) estas priskribo pri la vetero en specifa areo surbaze de diversaj veteraj mezuradoj (do statistiko, ĉu meznombra aŭ averaĝa) en tiu areo tra longa tempo, plej ofte laŭ tempoperiodo de ĉirkaŭ 30 jaroj.
Vetero estu ĉi tie la konstanta ŝanĝiĝanta stato de la tera atmosfero kaj ankaŭ de la tersupraĵo. Tiuj ŝanĝiĝoj estas kaŭsata de internaj dinamikaj fortoj kaj de la suna energio (alfluo de radiado modifikata de ŝanĝiĝanta nubaro). En malvasta senco temas pri loka vetero ampleksanta nur kelkajn sekundojn aŭ minutojn kaj nur la spacon ĉirkaŭ la determinatan lokon kaj ĝis la horizonto, sed en vaste ampleksa senco temas pri tutmonda (globala) vetero kaj povus ampleksi eĉ multajn jarojn. Plej ofte temas pri relative mallongaj tempospacoj ampleksantaj ĉirkaŭ dek minutojn kaj loka ĉirkaŭaĵo, speciale se temas pri sinoptika observado de meteorologiaj oficiaj servoj.
Ĉu vi ne volis demandi ĵus pri vetero, prefere?

Staravia439 (プロフィールを表示) 2022年9月6日 23:28:40

Estis tre varma en Usono, sed ĝi estas bona nun! Pluvis hodiaŭ. Ĉu vi ŝatas pluvo?
Mi estas ĝoja kiam la suno brilas, kaj miaj hundoj ĝi amas.

Mi esperas la vetero estos tre bona morgaŭ.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2022年9月7日 12:38:30

Ankaux varmege en Francio, kaj seke. Nun, felicxe iom da pluvo revenis. En la apuda arbareto, multaj sekaj folioj kusxas grunde, kiel en auxtumno. Sed nur pro sekeco.

Turfalko (プロフィールを表示) 2022年9月16日 7:53:12

En Aŭstrio ni esperas, ke la venonta vintro estos ne tro frosta, ĉar la kostoj por hejtado estas tre grandaj. Multekostas nun hejt-oleo, tergaso kaj ligno.

Turfalko (プロフィールを表示) 2022年9月17日 9:17:35

Lastatempe pluvis multe en Aŭstrio kaj finiĝis la seka, varma periodo.
(Temas pri vetero, ne pri klimato!)

Altebrilas (プロフィールを表示) 2022年9月19日 12:48:58

Neelcxerpebla temo!
...................

先頭にもどる