Al la enhavo

"Egoisto: persono kiu ne intencas mian bonon", kiel diri en Eo?

de amigueo, 2022-aŭgusto-22

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-22 06:19:10

Trovi vorton aŭ novvorton por signifo.

Observu difinon:
"Egoisto: persono kiu ne intencas mian bonon" (Komike, ke egoisto vidas multajn egoistojn ĉie).

La OFTE vera signifo de Egoisto estas inter la citiloj!
Sed tio same validas por multaj aliaj substantivoj kaj adjektivoj kaj verboj.
En ĉiuj kazoj estas psikologia fenomeno: projekcio.

Mia demando estas:
Kiel diri pli koncize "vi havas econ XX kiun mi ne volas trovi ĉe mi mem"

Tiu fenomeno ne ĉiam estas "negativa". Ne ĉiam malamatan enaĵon (kiun mi ne volas vidi ene) mi vidas ekstere, ofte ankaŭ amatan enaĵon (kiun mi ne volas vidi ene) mi vidas ekstere.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-22 07:57:39

"Egoisto: persono kiu ne intencas mian bonon" - kie vi trovis la difinon?
"La OFTE vera signifo de Egoisto estas inter la citiloj!" - la sencon de la frazo mi ekkomprenis (mi tiel esperas) nur post 5 minutoj! Ĉu vi volis diri: "La escenco de egoisto, plej ofte prenata kiel vera, estas inter citiloj"?

El PIV:
egoisto. Persono, kiu amas nur sin mem, zorgas nur pri si

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-22 14:43:17

Dankon StefKo

Prave, Egoisto signifas, "tiu kiu amas nur sin, zorgas nur pri si".

Mi serĉas afikson aŭ alian rimedon por vorto Egoisto, tiel ke la egoisma uzo de vorto Egoisto estu eksplicita.

Tre ofte, estas egoisto kiu uzas vorton Egoisto. Laŭ ri, ĉiuj aliaj estas egoistoj, ĉar ili ne sufiĉe prizorgas rin.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-22 15:15:33

Tian inklinon havas egocentraj homoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-23 08:39:26

Do, egoisto ankaŭ estas egocentra?

Ĉu Eŭropocentristo estas egoisto?

Fakte, vorto egoismo/egoisto estas paradoksa, ĉar Egoo/Mio estas tio kio gardas sin mem, io kio metas sin en la centron de la universo kaj defendas sin, intencas kreski, ideale ĝis iĝi la tuta universo!
Kiel Egoo povus ne esti egoisma?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-23 10:11:54

Pri la jxusa demando: per empatio aux per konsciigo, ke aliaj homoj ankaux havas ego-on.

Pri la fadeno: Kial vi ne tutsimple diras "egoistoj ofte akuzas aliajn personoj ne zorgi pri ili mem" anstataux provi inventi afiksojn kaj malfermi fadenojn?

Kial uzi tiel malsimplajn rimedojn, por celo kiun vi ecx ne klarigas?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-24 10:18:08

Altebrilas:Pri la jxusa demando: per empatio aux per konsciigo, ke aliaj homoj ankaux havas ego-on.

Pri la fadeno: Kial vi ne tutsimple diras "egoistoj ofte akuzas aliajn personoj ne zorgi pri ili mem" anstataux provi inventi afiksojn kaj malfermi fadenojn?

Kial uzi tiel malsimplajn rimedojn, por celo kiun vi ecx ne klarigas?
1.Ĉu vi scias pri ironio?
La temo ne estas ironio, sed fenomeno kiu komplikas mesaĝon (ironio komplikas mesaĝon), ĉar parolanto vidas ekstere tion kion ri ne volas vidi ene.
La mesaĝo estas sincera, sed tamen paradoksa. La egoisto taksas la aliiston egoisto, ĉar tiu aliisto ne sufiĉe prizorgas la egoiston, ne sufiĉe plaĉas rin. Oni povus diri ke tio estas manipulacio, ĉar diri iun egoisto estas kulpigi rin, kaj rezulte, por aĉeti senkulpon la kulpigito donos avantaĝon al akuzinto. Sed la egoisto estas sincera kiam diri la aliiston egoisto. Ri vidas ekstere tion kion ne volas vidi ene.

2. Dua tezo, aldonita al la baza tezo de ĉi temfadeno. En la hispana, oni havas fenomenon uzi ismo sennecese. Ekzemple, "erotismo" kun signifo "erotikeco". Sed en esperanto oni trovas saman fenomenon ĉe vorto "egoismo", ĉar oni volas diri nur "egoeco". La pluvivo de ĉiu vivanto devigas ĝin egoa, eĉ egoega, ĉar egoeto altirus morton.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-25 21:31:55

Cxu:
*aliisto=malegoisto?
*egoa=memzorgema?

Kial diveni signifon de nek lauxfundamentaj nek difinitaj vortoj?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-28 16:20:58

Altebrilas:Cxu:
*aliisto=malegoisto?
*egoa=memzorgema?
Kial diveni signifon de nek lauxfundamentaj nek difinitaj vortoj?
Egoisto = miisto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-29 08:32:09

Kunmetajxoj estas kutime preferindaj al neologismoj (novaj alprenitaj radikoj), cxefe kiam la signifo estas tuj komprenebla.

Sed cxu "miisto" estas tia? Povas esti profesiulo pagata por zorgi pri mi, eble persona servisto..

Tio ne signifas ke tiu vorto ne iam ekhavos la signifon de egoisto. Sed la kunmetajxo tiam havos nur tiun mallargxan signifon.

Gxi funkcius kiel "vortaro" kiu ne signifas frazo (ankaux aro de vortoj), sed estas kutime komprenata kiel vortlibro.

Reen al la supro