メッセージ: 16
言語: Esperanto
ceigered (プロフィールを表示) 2008年11月28日 13:55:02
Mi volas sci, ĉu ajnulo uzas la kirilikan alfabeton (Кирилица/Азбука/Cyrillique) por skribi esperanton?
Ekzemplo:
Сал' амикой!
Ми волас сци, чу айнуло узас ла кириликан алфабетон (Kirilica/Azbuka/Sirilik) пор скриби есперантон?
La supraj literoj fonetike egalas iliajn malsupra amikojn (almenaŭ kun bulgara skribo), tiel ĉu tio estus uzita?
Miland (プロフィールを表示) 2008年11月28日 14:47:04
ceigered:Sal' amikoj!Киал нэ, камарадо? Serioze, la Esperanta alfabeto estas parto de la "netuŝeblaj" fundamentoj - kaj la kirilika alfabeto havas nek "j" nek "h"!
Mi volas sci, ĉu ajnulo uzas la kirilikan alfabeton..?
Tamen, estus interese scii, kiel rusanoj instruas pri 'h' kaj 'j'. Eble rusa-parolantaj povos diri.
ceigered (プロフィールを表示) 2008年11月29日 6:43:10
Miland:Киал нэ, камарадо? Serioze, la Esperanta alfabeto estas parto de la "netuŝeblaj" fundamentoj - kaj la kirilika alfabeto havas nek "j" nek "h"!Ha ha, mia eraro, mi ĵus tuŝis la 'netuŝeblajn' fundamentojn

Kirika alfabeto havas 'j' kaj 'h', sed simila angla kaj hispana, la reguloj de prononco estas diferencaj. Rusoj kaj Ukrainoj ne prononcas Г aŭ Е simile, ekzemploj:
HELPO
ГЕЛПО - En ukraina kirilika, ĝi estas 'helpo', sed en rusa, ĝi estas 'gjelpo'
ХЭЛПО - En rusa, 'ĥelpo', en ukraina Э ne ekzistas

kaj 'J' = Й, en rusa tiu ĉi litero estas nur malantaŭ vokalo, sed en bulgara tiu ĉi povas esti antaŭ 'o' (йо = rusa ё), kaj ĝi reflektas eblajn uzojn.
Kaj, 'kirilika esperanto' povas ĉiam esti por amuzo

ceigered (プロフィールを表示) 2008年11月29日 12:06:39
Iĉo:La celo de la movado estas por plifaciligi komunikadon. Uzi du alfabetoj malplifaciligus ĝin. Se vi volas uzi la kirilikan por via propra amuzo, do ĝuu ... sed ne por komunikado kun aliaj kiu ne scipovas.Prava, por oficiala komuniko, du alfabetoj ne estas facile lerni. Sed, por maloficiala uzoj simila amuzo aŭ edukado de kelkaj slavaj studentoj, unu kirilika alfabeto (adaptito por de Esperanto) 'stus bona se ĝi ne invadus norma komuniko kie ĝi eble vundus komprenpovo.
Mi povas legi tion, sed ne tiom facile kiom per ĉi tiu latina alfabeto.
(Persone, mi preferas kirilika pli ol latina, sed tio estas partia vidpunkto)
ora knabo (プロフィールを表示) 2008年11月29日 18:25:01

Matthieu (プロフィールを表示) 2008年11月29日 21:56:49
Vi ne estas la unua, kiu skribas Esperanton per la cirila alfabeto. Vidu tiujn paĝojn:
Cirila transliterumo de esperanto
[url=http://retpaĝo.xxxxxxxx.jp/cirila.html]CIRILA ESPERANTO[/url]
ceigered (プロフィールを表示) 2008年11月30日 5:16:45
Sed por Rusoj, Serboj, Montenegroj, Blankarusoj*, Bulgaroj, Ukrainoj, Makedonoj, Kazaĥoj, Taĝikoj, Uzbekoj, Mongoloj, k.t.p., kirilika alfabeto estus bone.
*Mi intencis 'Беларусь'.
nikko (プロフィールを表示) 2008年12月13日 10:37:26
diferenco inter h kaj ĥ ne tre gravas ambaŭ en rusa estas skribataj per "x"
Espi (プロフィールを表示) 2008年12月13日 17:46:29

Kial vi ne uzas la korektan terminon "KIRILA"?
Amike
Espi