پستها: 14
زبان: Français
tung07 (نمایش مشخصات) 1 سپتامبر 2022، 16:31:17
Je bute sur un problème. Lorsque l'on veut dire : " C'est ..."
Quand utilise-t-on "Ĝi estas" et non pas "Tio estas ou Tiu estas"
Quelles est la différence entre eux ?
Merci
Metsis (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2022، 12:21:18
- La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi (= la tranĉilo) estas akra.
- Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia (= de la infano) pupo.
- Mi ne scias kie mi lasis la bastonon, ĉu vi ĝin (= la bastonon) ne vidis?
"Tio" estas tabelvorto, kiu signifas "tiun aferon". "Tio" enhavas la ideon pri loko kaj oni povas kontrastigi du aferojn kun "ĉi tio" kaj "tio", alivorte pli proksimume al mi resp. malpli proksimume al mi.
- Tio estas tre facila.
- Kion tio signifas?
- Ni memoru pri tio, ke…
Ankaŭ "tiu" estas tabelvorto. Simile al "tio" ĝi ankaŭ enhavas la ideon pri loko. Oni uzas "tiun" kiel determinanto al la sekva substantivo ("Tiu libro havas sesdek paĝojn"). Kutime oni forlasas la sekvan substantivon aparte tiam, kiam ĝi estas homo ("Ĉu vi parolas pri tiu, kiu sidas…?"), sed ankaŭ tiam, kiam oni ĵus menciis la aferon ("Ĉu vi preferas la hajkojn de Buson aŭ tiujn de Issa?").
Laŭ la gramatiko oni povas havi nur unu substantivo aŭ listo de tiuj en frazo en nominativo kaj sen prepozicio, se la verbo ne estas kopulo. Ĉar "tio" jam estas substantivo, tio indikas iun ne-eksplicite menciitan aferon. Se vi mencias la aferon, uzu "tiun". Ekzemple "Tio estas tre facila.", sed "Tiu afero estas tre facila."
Oni ankaŭ uzas la tabelvortojn "tiu" kaj "ties", kiam oni parolas pri personoj, kiuj ne rolis kiel subjekto en antaŭa frazo aŭ parto de frazo.
- Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis. (tiu = Isaak)
- En la plej malnova parto de la urbo loĝas lia kuzo kaj ties edzino.
Altebrilas (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2022، 13:10:47
"Tio" estas tabelvorto, kiu signifas "tiun aferon"
"Signifi" estas transitiva verbo, sed cxu akuzativo indas esti en la citilojn? Cxu mi skribus:
"Post" signifas "*malantauxen" ?
"Post" signifas "malantaux"(-n) estus pli tauxga.
Cxu vere pluraj nominativoj ne eblas en la sama subfrazo? Cxu Doktoro Zamenhof estas la auxtoro de tiu aserto?
Tamen Doktoro, Zamenhof kaj auxtoro estas tiaj.
Altebrilas (نمایش مشخصات) 2 سپتامبر 2022، 13:14:32
Tio estas bedauxrinda
Aux, pli simple:
Estas bedauxrinde (atentu la adverban finajxon!)
Aux, ecx pli simple:
Bedauxrindas.
Metsis (نمایش مشخصات) 6 سپتامبر 2022، 12:16:38
Altebrilas:Saluton, Metsis!Mi kopiis la esprimon el PIV. Mi pensas, ke la ideo estas emfazi, ke "tio" = "tiu afero".
"Tio" estas tabelvorto, kiu signifas "tiun aferon"
"Signifi" estas transitiva verbo, sed cxu akuzativo indas esti en la citilojn?
Altebrilas:Ŝajnas, ke mi skribis malklare. Ekzemple en la angla oni konstruas kunmetaĵojn per simple havi plurajn substantivojn post unu la alian. Ekz. I reserved a hotel room, kion oni ne traduku en Esperanton per Mi antaŭmendis hotelon ĉambron.
Cxu vere pluraj nominativoj ne eblas en la sama subfrazo? Cxu Doktoro Zamenhof estas la auxtoro de tiu aserto?
Tamen Doktoro, Zamenhof kaj auxtoro estas tiaj.
tung07 (نمایش مشخصات) 8 اکتبر 2022، 9:09:08
Altebrilas (نمایش مشخصات) 9 اکتبر 2022، 16:01:40
"Mi rezervis hotelan cxambron"
Aux:
"Mi rezervis hotelcxambron"
Metsis (نمایش مشخصات) 10 اکتبر 2022، 8:34:48
- la ĝermana: hotelĉambro
- la latinida: ĉambro de hotelo
- la slava: hotela ĉambro
- hotelĉambro: 23 trafojn
- ĉambro de hotelo: 1
- hotela ĉambro: 12
Altebrilas (نمایش مشخصات) 10 اکتبر 2022، 9:42:08
Papersako povas esti ia ajn sako kiu iel ajn rilatas kun papero, kaj se tio ne suficxe klaras en iu kunteksto, cxiam eblas aldoni vorton aux vorteron por precizigi la signifon: sako el papero, sako por paperoj, porpapera sako, ktp.
Esperanto estas preciza lingvo, kaj suficxe fleksebla por adaptigxi al cxiuj situacioj.
ito (نمایش مشخصات) 22 اکتبر 2022، 2:30:54
---
La patrino de Petro rakontis fabelon al li. Petro dirus jene:
- "Ĝi(= la fabelo) estis amuza."
aŭ
- "Tio(, ke mia mia patrino rakontis) estis amuza."
---
Heleno diris: "Mi vidis belan floron en la ĉambro hieraŭ." Kaj ŝi plie dirus jene:
"Ĝi(=la floro) estas vere bela)."
aŭ
"Tio(= la diraĵo de Heleno) estas vero/vera."
---
Karlo diris al Eva: "Mi portas en la mano donacaĵon al vi."
Eva demandis: "Kio estas ĝi?"
Karlo prezentis ĝin kaj demandis: "Ĝi estas kolĉeno. Jen, ĉu ĉi tiu plaĉas al vi?"
Eva prenis ĝin kaj diris: "Kia bela kolĉeno ĉi tiu estas!"