K vsebini

Ja mi konas ĝin. Mi ja konas ĝin. Mi konas ja ĝin.

od amigueo, 01. september 2022

Sporočila: 3

Jezik: Esperanto

amigueo (Prikaži profil) 01. september 2022 20:43:27

(ne por komencantoj)

Ja mi konas ĝin. Mi ja konas ĝin. Mi konas ja ĝin.

Tio ne estas propono sed renkonto vorton tre utilan. Mi ĝis nun uzis prozodian rimedon por anstataŭi ĝin. Kaj skribe? "MI konas ĝin. Mi KONAS ĝin. Mi konas ĜIN."
Sed nun JA. Ja ja mi uzos ekde nun.
Ĉu taŭge?

Metsis (Prikaži profil) 02. september 2022 10:44:05

"Ja" estas emfaza vorto, kiu sole (sen nea vorto) insistas pri la vereco de la diraĵo. Kun nea vorto ĝi akcentas la neadon. Ofte oni metas "ja" antaŭ la ĉefverbon ("Mi ja konas ĝin"), sed alij emfazoj ankaŭ eblas ("En la mondo ekzistas ja Dio.") Kun nea vorto "ja" staras ĵus antaŭ tio ("La floroj ja ne povoscias paroli!").

Sume ĉiuj "Ja mi konas ĝin. Mi ja konas ĝin. Mi konas ja ĝin." taŭgas.

PS. Kion signifas "pozoda"? Mi trovis ĝin nek en PIV nek en ReVo?

amigueo (Prikaži profil) 03. september 2022 06:37:04

@ Metsis

prozodia, tio estas la maniero prononci, laŭ melodio.

Nazaj na začetek