Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: kiel ili venkis?

de Miland, 2008-novembro-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-28 19:14:06

Du trejnistoj de fubalo havas interparoladon. La unua diras, 'Nu, la pasintan semajnfinon nia teamo venkis alian en matĉo. Tamen ne unu viro en nia teamo faris golon.'
'Eĉ ne unu?'
'Prave. Ne unu!'

Kiel ili venkis?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-28 19:32:07

Simplege, unu de alia teamo faris meman golon. Aŭ pli, almenaŭ la alia teamo faris pli memajn golojn ol kontraŭajn golojn.

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-28 20:21:26

Aŭ temas pri gea futbalo, kaj ĉiuj la goloj estis faritaj de virinoj.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-28 21:05:19

Filu:..ĉiuj la goloj estis faritaj de virinoj.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Reen al la supro