目次へ

Enigmo por la semajnfino: kiel ili venkis?

Miland,2008年11月28日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2008年11月28日 19:14:06

Du trejnistoj de fubalo havas interparoladon. La unua diras, 'Nu, la pasintan semajnfinon nia teamo venkis alian en matĉo. Tamen ne unu viro en nia teamo faris golon.'
'Eĉ ne unu?'
'Prave. Ne unu!'

Kiel ili venkis?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (プロフィールを表示) 2008年11月28日 19:32:07

Simplege, unu de alia teamo faris meman golon. Aŭ pli, almenaŭ la alia teamo faris pli memajn golojn ol kontraŭajn golojn.

Filu (プロフィールを表示) 2008年11月28日 20:21:26

Aŭ temas pri gea futbalo, kaj ĉiuj la goloj estis faritaj de virinoj.

Miland (プロフィールを表示) 2008年11月28日 21:05:19

Filu:..ĉiuj la goloj estis faritaj de virinoj.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

先頭にもどる