Al la enhavo

Komparo inter ĉinlingvaj vortaroj eldonitaj en Japanio, kaj japanalingvaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-10

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 02:42:54

La artikolo estas akademia eseo verkita de Sinjoro Pen Guang-lu (彭广陆) en Pekina Universitato, publikigita en 2011 en la revuo "esploro pri la ĉinlingva kaj japanalingva vortostoko" , de la instuto de la redaktado de la ĉina-japana vortaro en Aiĉi 愛知 universitato.

Mi legis la japanan version de la artikolo, kaj provas ĉerpi kaj prezenti la ĉefpunktojn de la eseo en Esperanto.

"
Komenco
Por fremdlingvon-lernantoj, dulingvaj vortaroj estas necesaj, speciale por komencantoj. Mi (la aŭtoro) partoprenis kelkfoje la redaktadon kaj kontrolon de la ĉina-japana vortaroj kaj japana-ĉina vortaroj eldonitaj en ambaŭ Ĉinio kaj Japanio, dum la pasintaj tridek jaroj. Pro tio, mi iomgrade komprenas la situacion de la eldono de la tiaj vortaroj en ambaŭ landoj. Do mi provas kompari la ĉina-japanaj vortaroj eldonitaj en Japanio, kaj la japana-ĉina vortaroj eldonitaj en Ĉinio, kaj pliklarigi iliajn malsamecojn. Kaj mi ankaŭ provas montri la malperfektaĵojn de la japana-ĉinaj vortaroj en Ĉinio. Kaj esperas ke mia laboro povus helpi la estontan eldonon de la vortaroj en Ĉinio.
"

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 03:27:53

1. la historio
1.1 ĉina-japanaj vortaroj eldonitaj en Japanio

Oni povas malantaŭenspuri ĝis la komenco de la 20a jarcento la redakton de la ĉinlingva vortaro en Japanio. La plej frua eldonita ĉinlingva vortaro estas la "ĉinlingva vortaro" verkita de 石山福治 ishiyama fukuji en 1904. Ĝis la kvardekaj jaroj, jam estis pli ol tridek specoj de ĉinlingvaj vortaroj eldonitaj en Japanio, el kiuj la plej fama estis la "ĉina vortaro de Inoue(井上)" eldonita en 1928 kaj verkita de 井上翠( Inoue Midori) . Dum la sesdekaj jaroj kaj naŭdekaj jaroj, en Japanio estis iom da modo de la eldono de la ĉinlingvaj vortaroj.

La ĉina vortaro eldonita de 鐘ケ江 信光(Kanegae Nobumitsu), estas dirita kiel la plej frua ĉina vortaro post la milito. En 1963, Kanegae eldonis la malgrandan vortaron dudirektan, la ĉina-japana kaj la japana-ĉina, kiu eble estas la fonto de la venontaj dudirektaj ĉina-japanaj vortaroj.

En 1961, la fama sinologo 香坂 順一(Kousaka Junichi) jam kunlaboris kun la fama profesiulo de la ĉina gramatiko 太田 辰夫(Oota Tatsuo) verki la" modernan ĉina- japanan vortaron". Sinjoro Kousaka detale priskribis la ĉinan gramatikon en sia "moderna ĉinlingva vortaro", komparis la kognatojn en la du lingvoj per ekzemploj, kaj analizis la helpvortetojn kiuj havas similajn trajtojn. Poste, por komencantoj kaj komencintoj, la konciza versio ankaŭ estis eldonita.

En 1963, la fama ĉinlingva edukisto 倉石武四郎(Kuraishi Takeshirou) verkis la "grandan ĉinlingvan vortaron de Iwanami (岩波, la nomo de la eldonejo), kiu havas kreeman trajton kaj fortan influon. En la vortaro, la kapvortoj, nome la unuopaj ĉinaj signoj estis presataj en granda grandeco, dum la vortoj derivataj aŭ komponataj de la ĉinaj signoj, estis presataj en malgranda grandeco. Ankaŭ li ordigis la kapvortojn kaj derivaĵojn laŭ la ordo de la prononco, nome, Pin-yin, kio faciligis la serĉadon kaj la lernadon de prononco. Ĉi tia ordigomaniero ne aperis en la tiama Ĉinio. Alia interesa karakterizo de ĉi tiu vortaro, estas ke la prononco de la kapvortoj, ne surbaziĝas sur la mandarena, tamen sur la pekina dialekto, kio estas malfacilaĵo. Tamen, escepte de tio, la klarigo de vortoj, la abundaj ekzemploj, la detalaj gramatikaj priskriboj, estas avantaĝoj kaj meritoj. En 1990, la vortaro eldonita denove en la simpligitaj ĉinaj signoj.

"La granda vortaro" verkita de la instuto de la redaktado de la ĉina-japana vortaro en Aiĉi 愛知 universitato, estas la plej aŭtoritatohava ĉina-japanalingva vortaro, ekde la eldono en 1968, kaj estis re-eldonitaj kelkfoje, en 1986, 1987 kaj 2010. La verkado komencis en 1933, surbaze de la "ĉina vortaro de Inoue" de 井上翠( Inoue Midori). Kaj la vortaro estis kunlaboro de ambaŭ la ĉinaj kaj la japanaj instruistoj de la “antaŭulo” de la Aiĉi 愛知 Universitato , la orientazia Tong Wen Universitato (東亜同文書院大学(とうあどうぶんしょいんだいがく, angle: The Tung Wen College)) en Ŝhanhajo (上海) . Dum la milito, la laboro ne-eviteble ĉesis, kaj en 1955 la projekto estis denove lanĉita en la Aiĉi 愛知 Universitato. Dum la verkado, la vortaro ankaŭ ricevis subtenon el Ĉinio. La amplekso de vortprovizo estas granda, enhavante vortojn de ne nur la moderna ĉinlingvo, sed ankaŭ la antikva. Oni povus diri ke la eldono de la vortaro, plifamigis la Aiĉi 愛知 Universitaton.

La ĉina-japana vortaro, kunlaborata de la eldonejo 小学館 (syougakukan) en Japanio kaj la Komerca Presejo (商务印书馆) en Ĉinio, estis eldonita en 1992. Ĉi tiu vortaro estis planita en 1960 tamen interrompita de la Granda Kultura Revolucio en Ĉinio. Post la Traktato de amikeco inter Japanio kaj Ĉinio en 1978, la ĉina Komerca Presejo denove organizis profesiulojn verki ĝin. Estas pli ol 80 mil kapvortoj, kaj 60 mil ekzemplaj frazoj. Kaj en 1992 por ke la japanaj legantoj facile uzu kiam ĝi estis eldonita en Japanio, la presejo Syougakkukan aldonis ekzemplajn frazojn ĝis 80 mil. Kaj la vortoj estis ordigitaj en tri nivelojn surbaze de la uz-frekvenco. La klarigo de la gramatiko de la ĉinlingvo, estis tre detala, kaj ekhavis grandan influon post nur la unua eldono.

En 1994, por festi la 60an datrevenon de la starigo de Daitou Bunka Universitato [大東文化大学(だいとうぶんかだいがく)], la granda ĉina vortaro de Kakugawa Syokuten eldonejo, estis eldonita. Ili varbis ne nur instruistojn instruantajn ĉinlingvon, sed ankaŭ lernantojn kaj diplomiĝintojn partopreni la projekton, kaj fine la nombro de partoprenantoj atingis pli ol 100. La vortaro kiu kosumis 12 jarojn, havas grandan vortprovizon, ĝis 260 mil kapvortojn, enhavante du volumojn, 4219 paĝojn, kiu estas ĝis nun la plej granda ĉina-japana vortaro eldonata en Japanio. En 1999, la ĉina versio de la vortaro, "moderna ĉina-japana vortaro" (现代汉日辞海 [ laŭvorte, "la maro de vortoj" ]) estis eldonita en la Eldonejo de Pekina Universitato.

La fama japana eldonejo Koudan Sha 講談社 okupas gravan pozicion en la kampo de ĉina-japanaj vortaroj. La "ĉina-japana vortaro de Koudan Sha" eldonita en 1998, allogis multajn legantojn, kaj havis multajn elstarajn karakterizojn, kaj gajnis bonan famon. La tria eldono (2010) enhavis CD-ROM, kaj estis la pioniro en la nova tipo inter tiamaj ĉina-japanaj vortaroj.

La "krona ĉina-japana vortaro" eldonida de Sanseidou(三省堂) kaj verkita de Matsuoka Eishi en 2001, ankaŭ havis kreemajn trajtojn. Ekzemple, la vortaro markis la strio-ordon de la malfacilaj ĉinaj signoj (kanji), kaj per Pin-yin montris la ĉinan prononcon de la ĉinaj signoj (kanji) kune per hiragana la japanan prononcon. Surbaze de ĉi tiu vortaro, Sanseidou eldonis en 2008 la "super krona ĉina-japana vortaro" verkita de Matsuoka Eishi, kiu celis la komencintojn kaj progresintojn, kaj aldonis 20 mil vortojn surbaze de la datumbazo de la ĉinlingvaj novaĵoj dum 2000~2002. En tiuj aldonitaj vortoj, estas multaj novaj vortoj, kaj ekonomiaj, politikaj, medicinaj, komputilaj terminoj, kiuj estis jam fiksitaj kaj stabilaj.

la "Hakusui Sha (白水社) ĉina-japana vortaro" eldonita de Hakusui Sha kaj verkita de 伊地智善継, kiu celis la progresintojn, havis grandan profesiecon, kun abundaj klarigoj, kaj ekzemplaj frazoj.

En 2004, la "touhou ĉinlingva vortaro" verkita de Touhou Syoten en Japanio, kune kun la Komerca Presejo en Ĉinio, havis pli ol 200 partoprenantojn. La vortaro ankaŭ havis abundajn ekzemplajn frazojn, kaj la analizo pri similaj vortoj estas tre utila.

Pri vortaroj celantaj al komencantoj, la pli karakteristika estas tiu kiu eldonita de Hakutei Sha(白帝社)kaj verkita de 上野惠司 (la unua eldono en 1991, kaj la dua en 1996), kaj la "la unua ĉinlingva vortaro por lerni" de Aihara Sigeru 相原茂 en Asaniti (朝日) eldonejo, en 2002. La antaŭa menciita markis ĉiujn ekzemplajn frazojn per Pin-yin, kaj detale klarigis la uzmanieron de gravaj vortoj, per abundaj ekzemploj. En la posta menciita, uzantoj povas serĉi kapvortojn per la japana prononco.

上野惠司 kaj Aihara Sigeru相原茂 verkis "inversa ĉinlingva vortaro" en 1993, kiu estis tute nova, dum en Ĉinio tiama, ankoraŭ ne estis "inversa vortaro".

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 08:14:06

1.2 La japana-ĉinaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio

Pro iuj konataj kialoj, la aŭtoro nur esploris la tempodaŭron inter 1949 ĝis nun (2011) . Ekde la establiĝo de la komunisma ĉinio en 1949, ĝis 1966 kiam la Granda Kultura Revolucio eksplodis, la Komerca Presejo en 1959 eldonis la "japana-ĉina vortaro" de Ĉen Tao (陈涛), kiu estis la ununura tamen tre elstara japana vortaro dum la tempodaŭro. La partoprenantoj de ĉi tiu vortaro estis ĉefe japanalingvaj instruistoj de Pekina Universitato kaj la Internacie komerca kaj ekonomika Universitato, plejparte de kiuj havis sperton lerni en Japanio. Pro ĝia alta kvalito, ne estis anstataŭaĵo en almenaŭ dudek jaroj post ĝia eldonado. Kaj ĉi tiu japana vortaro ankaŭ estis presita kaj eldonita en Japanio, kaj donis grandan influon.

Komence en 70aj jaroj, Japanio kaj Ĉinio ekhavis normalan rilaton kaj la komerca rilato ekplifortiĝis. En Ĉinio, la japana lingvo estis modo. En 1973, la "malgranda japana vortaro" de Chen Da-fu, kaj Ling Xing-guang, eldonita de la Komerca Presejo, tuj estis populara. Ĉi tiu vortaro estas la unua en Ĉinio kiu markis la akcenton de japanaj vortoj. Poste, la nova reeldono en 2000, bedaŭrinde ne havis tiom da influo kaj valoro kiel antaŭe.

Post la "malferma kaj reforma politiko", ĉinaj japanalingvon-lernantoj rapide kreskis, kun kio la verkado de la japanalingvaj vortaroj ŝanĝiĝis draste. En 1979, la "nova japana-ĉina vortaro" verkita de la Fremdlingva Universitato de Da-lian, eldonita de la Liao-ning popola eldonejo, ricevis alt-takson de legantoj, anstataŭante la oldan kaj eksmodan "la japana-ĉina vortaro" de la Komerca Presejo. Tamen, oni ne scias ĉu tio estus pro ke la verkistoj estis en Liao-ning, ĉar kelkaj difinoj estis klarigitaj per la ĉina nordorienta dialekto, kio estas difekto.

En 1983, la "detala japana-ĉina vortaro" verkita de la Pekina Fremdlingva Universitato, eldonita de la Pekina Eldonejo, enhavis oportunan kvanton de kapvortoj, iam pasinte estis populara kaj estis iam vendata eĉ en Japanio.

En 1987 la "moderna granda japana-ĉina vortaro" verkita de Song Wen-jun, eldonita kune de la Komerca Presejo kaj la fama japana eldonejo "Syougaku Kan"(小学館) , enhavis la plej grandan kvanton de kapvortoj, kun la plej alta kvalito, kio ekhavis la aŭtoritatan pozicion en la kampo de la japanaj vortaroj, ĝis nun. Post tiam, multaj japana-ĉinaj vortaroj aperis, tamen el ili, tiuj kiuj donis grandan influon al la tuta Ĉinio estas kalkuleble malmultaj, kaj plejparto ne indas menciita aparte.

La "granda japana-ĉina vortaro" verkita de Ĉhen Tao, eldonita de la Eldonejo de Maŝina Industrio, estis populara kiel la anstataŭaĵo de la "japana-ĉina vortaro" de la Komerca Presejo. Tamen, pro ke la "Moderna Granda Japana-ĉina Vortaro" de la Komerca Presejo, jam akiris avantaĝon, ĝi bedaŭrinde ne havis grandan efikon en la merkado. Eĉ la "nova granda japana-ĉina vortaro" verkita de Yin Xue-yi, Gu Ming-yao, eldonita de la Pekina Eldonejo, kiu konsumis preskaŭ dudek jarojn, havis facilecon de rapida serĉo, kaj universalecon, tamen ankoraŭ ne akiris tian influon ke ĝi povas plene kontentigi ĉiujn.

Pri la dudirekta vortaro, la "moderna japana-ĉina kaj ĉina-japana vortaro" verkita de Wang Pin, eldonita de la Eldonejo de Edukado kaj Esploro de la Fremdlingvoj, en 1991, plenigis la blankon de ĉi tiu kampo en Ĉinio, kaj estas longatempe populara. La "elektita japana-ĉina ĉina-japana vortaro" en 1994, de la Komerca Presejo, havis etan grandecon, altan nivelon, kio igis ĝin bone vendita.

1.3 la ĝenerala bildo

Ĝis nun, tra la maldetala priskribo, ni povus induki la sekvantan ĝeneralan bildon:
La japanaj vortaroj en Ĉinio estas pli ol la ĉinaj vortaroj en Japanio.
La ĉinaj vortaroj en Japanio estas pli altkvalitaj, montris eminentajn malsamecojn inter ili, kaj la komercomarko estas forte efika.
La japanaj vortaroj en Ĉinio estas pli senordaj, kaj mankas propraj karakteristikoj. Ĉiuj similas unu al la aliaj. Ĉi tiu fenomeno atribuas ne nur al la eldonejoj, sed ankaŭ al la verkistoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 08:35:43

2. Komparo inter eldonejoj

En Japanio, la ĉinlingvon-lernantoj kreskis, kun kio la eldono de la ĉinlingvaj vortaroj en Japanio eksplodis ekde la 90aj jaroj. Tamen la firmaoj kiuj eldonis ĉinlingvajn vortarojn, restriktiĝis en iu malgranda amplekso, krom tiuj grandaj eldonejoj ekzemple, Koudansha 講談社 Syougakukan 小学館 Kakugawa Syoten 角川書店 Sanseidou三省堂, ankaŭ estas iomaj pluaj eldonejoj kiuj estas famaj je eldono de ĉinlingvaj vortaroj, ekzemple, Touhou Syoten東方書店 Hakuteisha 白帝社 Hakusuisha 白水社 Asaniti eldonejo 朝日出版社 ktp. La japanaj eldonejoj ĝenerale gravigas la reputacion de komercomarko, tial ili vigle donas necesan helpon al la verkistoj ekde la fazo de plano. Por kongrui kun la verkistoj, la grandaj eldonejoj preparis profesiajn redaktorojn. La tempo kaj mono elspezata por redaktado, kaj propagando, ne estas ignorata. Ankaŭ la rezultato de reklamo estas ege gravigata, por eldoni perfektakjn vortarojn.

La ĉinaj eldonejoj pli valorigas la ekonomian profiton. Parto de la eldonejoj eldonis japanajn vortarojn, ignorante ke ili tute ne havis la kapablon de redakto de vortaro kaj japanalingvo. Laŭ la statistiko de ni (la aŭtoro), jam estas 61 japana-ĉinaj vortaroj de 25 eldonejoj (ekskluzive de la vortaroj de terminaro, kaj dudirektaj vortaroj), ekde la establiĝo de la komunisma ĉinio. Tamen, tro malmultaj estas vortaroj kiuj estas akceptataj de la kampo de la japanalingvo, aŭ de aliaj koncernaj legantoj. Por kapti la japanalingvan modon en Ĉinio, ili strebas ekonomian profiton, sen sistema plano, kaj la merkado estas tre malorda. Ankaŭ estas la kazo ke la eldonejoj tute ne partoprenas la diskuton kun la verkistoj, dum la fazo de verkado. La verkistoj ne bone scias la situacion de merkado, do la vortaroj ofte malsukcesas esti la karakterizohavaj produktoj, pro kio, rezultas ke ili ne okupas la merkadon, kaj ke la efiko de komercomarko tute ne aperas.

Dum ĉi tiuj jaroj, la ĉinaj eldonejoj ricevis la permesilon de la japanaj eldonejoj kaj tradukis tiujn japanajn vortarojn famajn en Japanio, kaj re-eldonis ilin kiel japana-ĉinajn vortarojn en Ĉinio. Ĉi tia maniero ŝparis multe da elspezo, kaj efikis oble. Tamen, ĉi tiaj vortaroj origine celis al la denasklingvanoj, ne tiom taŭga por la fremdlingvon-lernantoj. Eĉ se la verkistoj kaj redaktoroj faris necesan revizion antaŭ re-eldono, estas ankoraŭ malfacile kompensi la difekton kaj la mankon en la premiso, pri kiel la vortaroj fokusiĝas al la celgrupo. Oni povas scii el tia fenomeno, per esplori la penson de la eldonejoj: ili nek intencas starigi elstaran proponon per tuta forto, nek planas fari perfektajn produktojn diligente kaj zorgeme per elspezi tempon. Ili nur volas ke la produktoj rapide aperas en la merkado.

Alia menciinda, la ĉinaj vortaroj en Japanio ofte reviziis siajn produktojn, ĝenerale proksimune pofoje por dek jaroj, eĉ nur kvar aŭ kvin jaroj. Tamen la japanaj vortaroj en Ĉinio, ofte ne plu estas reviziataj post la eldono. Verŝajne ili preferas "unufojan doloron tamen poste eternan ĝojon". Eĉ se iuj vortaroj estas reviziataj, la periodo estas tre longa, preskaŭ 20 jaroj, kaj pro tio la valideco de la vortaroj iom post iom malaperas, kaj la komercomarkoj ankaŭ ne povas stariĝi. Tamen en la moderna informa epoko, la graveco de la revizio estas pli kaj pli alta, pro ke novaj vortoj konstante aperas, kaj tiuj jam vaste akceptataj vortoj devus esti eterne konservataj en vortaroj. Do pro tio, la vortaro povas konservi la vivecon kaj kongruadi kun la disvolviĝanta socio, kaj plialtigi la praktikan valoron.

3. Komparo inter verkistoj

La verkistoj de la ĉinaj vortaroj en Japanio ĝenerale estas akademianoj, aŭ profesiuloj elstaraj kaj famaj en la publika socio, kio estas esenca kaj decida faktoro certigante ke la komercomarkoj famiĝas, kaj la bonaj produktoj produktiĝas. Dum la proceso de la verkado, multaj profesiuloj en sinologio aŭ pri Ĉinio, kaj ĉinoj kiuj loĝas en Japanio, rekte partoprenas la verkadon kaj redaktadon. Okaze de la vortaroj redaktataj en la nomo de universitatoj, ili elspezis monon por aĉeti multajn librojn referencajn, dungi profesiulojn, provizii oficejojn, kaj ĉiujn aliajn necesaĵojn taŭgajn por la laboro, kiel eble plej komplete. Se eblas, ili invitis profesiulojn el Ĉinio, ekzemple, Profesoro Yan Chong-ju el la Pekina Fremdlingva Universitato kaj Profesoro Gu Ming-yao el la Transporta Universitato en Xi'an, ludis nemalhaveblan rolon en la redaktado de la "ĉina granda vortaro" kaj la "ĉina-japana granda vortaro" respektive. Tamen, strange ke ĉi tia invito estas malfacila plenumi en Ĉinio.

Kompare kun tio, la verkistoj de la japanaj vortaroj en Ĉinio, ne estas famaj akademianoj en la kampo, eĉ nur unu el la partoprenantoj estas profesiulo, aŭ eĉ nur studanto(j) por magistro. Do la kvalito de la vortaroj, kaj la starigo de la komercomarko, tute ne eblas realiĝi. Kaj ankaŭ mankas aŭtoroj kiuj havas socian respondecon, mankas la volo dediĉi sin al unu laboro, do neeviteble la produktaĵoj estas kvazaŭ rubo.

Parenteze, la eminenta profesiulo de la japana lingvo, jam forpasinta Profesoro Zhou Yan-hui en Hu'nan Universitato, gvidis la verkadon de la "universala japana vortaro" komence de la 90aj jaroj, kaj multaj de la tiamaj instruistoj en la kampo partoprenis la laboron. La nombro de la partoprenantoj atingis pli ol 100, kio estis la granda evento en la kampo. Tamen, pro diversaj kialoj, la laboro ĉesis, kio estas kolosa perdo kaj ofte kaŭzis bedaŭrindan memoron.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 08:55:30

4. Komparo de enhavo.

La komuna trajto de la ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio estas havi originalecon. Ili gravigas la praktikecon kaj facilecon laŭ la perspektivo de uzantoj, dum la japanaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio ne respektas la vidpunktojn de uzantoj, nur tradukis la japanajn vortarojn en Japanio en la ĉinan lingvon kaj aldonis la ĉinan tradukon malantaŭ la ekzemplajn frazojn. La sekvantaj punktoj estas la detalaj analizoj el kelkaj flankoj :

1) la ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio, ĝenerale estas sentemaj pri la novaj ŝanĝoj en la kampo de la ĉinlingvo, kaj strebis kolekti kiel eble plej multe da novaj vortoj, ĉiufoje de revizio. Aldone, ili aktive studas la plej novajn atingojn en Ĉinio en la kampo de la ĉinlingvo. Ekzemple, la "Koudansha(講談社) ĉina-japana vortaro" aldonis la derivan arbon pri la deriva proceso de signifoj de ĉinaj vortoj, ekde la dua eldono, kiu referenciĝis al la "moderna ĉina norma vortaro" (la unua eldono, 1998) verkita de Li Xing-jian, eldonita de la "Denasklingva Eldonejo". Tamen la japanaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio, ne faras tion tiel komplete kiel la ĉinaj en Japanio. Ekzemple, la japanaj vortaroj de la nacia lingvo, estas surbazitaj sur la edukada gramatiko, kiu klare havas difekton. Do la edukadosistemo kiu celas al la fremdlingvanoj kiuj lernas la japanan, jam vaste uzas novan gramatikan sistemon. Tamen, la japanaj vortaroj en Ĉinio preskaŭ estas la traduka versio de la vortaroj de la nacia lingvo, kiuj neeviteble heredas la edukadan gramatikon. Pro tio, estas granda breĉo kun la surloka, la reala japana lingvouzo. Oni ne povas ne diri, ke estas bedaŭrinde ke ĝis nun ankoraŭ neniuj japanaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio enkondukis la novan gramatikan sistemon.

2) la ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio havas pli bonan vidan sperton: la kvalito de paperoj, la aranĝo kaj la koloroj estas pli bona.
3) la serĉo de vortoj estas pli facila de la vortaroj eldonitaj en Japanio. Per Pin-yin kune kun hiragana, la legantoj povas facile serĉi la kapvortojn se oni ne scias la ĉinan prononcon (pin-yin) de iu vorto. En Ĉinio, ankaŭ estas tia vortaro, ekzemple, la "nova japana-ĉina granda vortaro" ankaŭ estas aranĝata laŭ la Pin-yin kune kun hiragana. Do se ĉinoj ne scias la prononcon de kanji, ili povas serĉi per la ĉina prononco (pin-yin) kaj trovas la japanan prononcon (markita per hiragana) de la cela kapvorto.

4) La vortaroj eldonidaj en Japanio ne markas la akcenton de vorto. Tamen, por lernantoj de la japanalingvo, la akcentomarko estas tre grava por prave mastri la prononcon de japana vorto. Do la japanaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio, plejparte markas akcenton per la numeroj en cirklo, pro la bezono de facila aranĝo sur la paĝo, tamen la markoj per numeroj en cirklo ne estas tiom facila "malĉifri" se la lernantoj estas komencantoj kaj ankoraŭ ne tiom familiaraj kun la markoj.

5) Ĝenerale, en la ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio, la speco de vorto kaj de unuopa ĉinkaraktero (kanji) estas markata, ĉar la lernantoj ne povas ĝuste uzi la vorton se ili ne scias la specon. Kaj la ĉina vortaro en Ĉinio, "la moderna ĉina vortaro (la kvina eldono)" en 2005 ankaŭ komencis marki specon de vorto. Tamen, la "nova ĉina vortaro kun multefunkcio" eldonita de "internacia kultura eldoneja firmao" en 1989, kiu estas relative pli frua vortaro markanta specon de vorto, ankoraŭ estis dudek ĝis tridek jarojn malfrua ol tiu en Japanio. Aliflanke, la japanaj vortaroj en Japanio ne markas "transitivan verbon" "netransitivan verbon", kiuj estas tre grava por lernantoj. Do la vortaroj en Ĉinio, ĝenerale markas tian econ de verboj.

6) La ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio, preskaŭ ĉiuj markas la prononcon de ekzemplaj frazoj per Pin-yin, kio faciligas la lernadon de elparolo de ĉinaj signoj. Dum la japanaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio, ne ĉiuj markas per hiragana la prononcon de kanji en ekzemplaj frazoj.

7) La ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio, ofte markas la oftecon de uzo aŭ la uzofrekvencon de vorto, kio faciligas la komprenon pri la graveco de la vorto. Kaj ĝenerale, la vortoj estas dividataj en tri nivelojn, laŭ la graveco (la uzofrekvenco). Tamen en Ĉinio, tiaj vortaroj markantaj uzofrekvencon, ankoraŭ ne estas vidataj.

8) La ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio, ofte prezentas la uzmanieron de vorto, la komparon de samformaj vortoj en la ambaŭ lingvoj, kaj la analizon de sinonimoj (samsignifaj vortoj) . Tamen, en Ĉinio, la vortaroj preskaŭ ne estas tiaj.

9) La ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio, valorigas la enhavon escepte de kapvortoj. Ezkemple, la "kolumno" de la "Koudansha講談社 ĉina japana vortaro" estas komponita de kvar partoj. (1) "la arbaro de kulturo" pri ĉina kulturo, (2) "ĉinaj signoj kaj prononcoj" (3) "klarigo pri la gramatiko" (4) "sinonimo" inkluzive de la analizo de 417 grupoj da sinonimoj. En la japanaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio, oni ne povas trovi tian ekvivalenton. La verkistoj en Ĉinio apenaŭ tiom prizorgas pri la legantoj, verŝajne ili ne volas fari tian laboron kiu konsumas multe da energio.

10) En la ĉinaj vortaroj eldonitaj en Japanio, la redaktoroj uzas multe da bildoj kaj fotoj, por ke la legantoj pli facile komprenu la ĉinan kulturon kaj la difinon de kapvorto, kio estas alttaksata aranĝo. Tamen, en Ĉinio, oni apenaŭ trovas bildojn kaj fotojn en vortaroj, verŝajne pro ke la eldonejoj klopodas etigi la kvanton de elspezo.

11) la apendico havas abundajn informojn. Ekzemple, la apendico de la "Koudansha講談社 ĉina japana vortaro" (la tria eldono) estas:
a. la eta vortaro de propraj substantivoj
(nomo de verkaĵo, nomo de komercomarko, homa nomo, landnomo kaj nomo de regiono)
b. la regnonomoj de ĉiuj dinastioj en ĉina historio
la nomoj de la ĉinaj administraj dividoj
la listo de ĉinaj minoritatoj
la listo de unuoj de mezuro
la listo de parencaj rilatoj
Krom tiuj, en la vortaro ankaŭ estas la ĉina mapo kun ĉefaj (arteriaj) fervojoj, kaj la listo de mondaj heredaĵoj en Ĉinio.
Komparinte kun la japanaj vortaroj, la ĉinaj ekvivalentoj estas "ruboj" (お粗末).

Konkludo

(ellasita, pro ke la enhavo jam aperis antaŭe. Li denove kritikas la fenomenon en la kampo de vortara eldono en Ĉinio. Kaj li diris ke tio rilatas kun la malbona etoso kaj moro de la tuta socio en Ĉinio, Li diris ke ĉiuj profesiuloj en la kampo de la japanalingvo, inkluzive de li mem, devas sinkontroli kaj memkritiki. )

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 10:58:40

La mesaĝo estas kaŝita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 10:58:52

La mesaĝo estas kaŝita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 10:59:06

La mesaĝo estas kaŝita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 23:13:17

La mesaĝo estas kaŝita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 23:20:33

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro