Al la enhavo

La influo de la moderna japana lingvo al la moderna ĉina kaj korea lingvoj

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-10

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 11:24:58

Ĉi tiu artikolo kiel akademiaĵo estis verkita de Kim Guang-lin, kaj publikigita en la revuo "新潟産業大学人文学部紀要" (proksimume tradukita kiel "la resumo de la departamento de socia scienco en Niigata Sangyo Universitato") , No. 17, en aŭgusto 2005.

Mi provas ĉerpi kaj prezenti la ĉefpunkojn de la artikolo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-10 11:50:17

Komenco
Kiel sciite, la japana lingvo ricevis grandan influon de la ĉina lingvo, tra la enkonduko de la ĉinaj signoj (en la japana lingvo, Kanji). Aliflanke, la japana lingvo havas similecon kun la korea lingvo en gramatiko, en vortaro, kaj oni ne povas ignori la grandan influon de la antikva korea lingvo al la antikva japana. Aldone, oni diris ke la establigo de la japana hiragana kaj katagana rilatis kun la Sinla (aŭ Silla, la antikva korea regno dum 1a~9a jarcento) Hyangchalo (antikva korea skribsistemo).

Tamen, en moderna epoko, Japanio estas la plej frue azia lando kiu enkondukis la okcidentan civilizon kaj kreis multajn novajn vortojn, kiuj ĝenerale estas skribataj en la ĉinaj signoj (kanji) kaj enkondukitaj en la modernan ĉinlingvon kaj korean lingvon. Kompreneble , en la korea lingvo, ne nur estas ĉinkarakteraj vortoj, sed ankaŭ vortoj de japana deveno, pro ke Japanio estis koloniisto kiu regis la tiaman koreion. Post la milito, ambaŭ la suda kaj la norda koreioj malplimultigis la japanajn vortojn en sia lingvo laŭ la politiko "purigu la nacian lingvon". Tamen, la ĉinkarakteraj vortoj, ankoraŭ multe restas en la moderna korea lingvo. Krom tio, oni ankaŭ povus konsideri ĝisfunde, tiuj ĉinkarakteraj vortoj kreitaj en Japanio moderna, estas parto ne nur de la moderna ĉina kaj korea lingvoj, sed ankaŭ de la vjetnama lingvo kiu ankaŭ antaŭe uzis ĉinajn signojn.

En moderna epoko, la ĉinkarakteraj vortoj (kanji vortoj) kreitaj en Japanio, ofte enkondukiĝas en la ĉinlingvon kaj la korean lingvon. Ekzemple, "暴走族(angle, "hell's angels)“ ”日照権(rajto ricevi sunlumon)" "過労死( morto pro tro lacego)" "宅配(livero ĝis hejmo) " "援助交際( alinomo de "prostitucio")" ks. novaj vortoj komponitaj de ĉinaj signoj (kanji) senŝanĝe kaj rekte enkondukiĝis en la ĉinan kaj la korean. Samtempe, "电脑“(komputilo, laŭvorte, "elektra cerbo"), 空调 (klimatizilo), 洗脑 (cerbolavi) ,一边倒(superforte, laŭvorte,"fali komplete al unu flanko") ks. novaj vortoj, kreitaj en Ĉinio, ankaŭ enkondukiĝas al la japana kaj la korea. Lastatempe, la vorto kreita en Ĉinio, kiu indikas la nerezisteblan tendencon de la sudkorea populara kulturo, 韩流, ankaŭ estis tuj konata en Japanio kaj en Sudkoreio. Vortoj ne komponitaj de ĉinaj signoj (kanji) ankaŭ enkondukiĝas unu en la alian reciproke, tamen ĉinkarakteraj vortoj povas enkondukiĝas unu al la alia inter ĉi tri lingvoj, pli facile, pli senbare kaj pli senreziste. Ĝuste ĉar la ĉinaj signoj estas la komuna skribsistemo, kiu ludas neanstataŭeblan rolon ene de la orientazia kultura rondo.

La esploro en la kampo ke la moderna ĉina lingvo ricevis la karakterajn vortojn kreitajn de japanoj, jam havas multajn atingojn en akademio. Aliflanke, la korea lingvo ricevis pli grandan influon el la japana lingvo, pro ke Koreio estis kolonio de Japanio, kaj post la milito, la du Koreioj klopodis forigi la japanan influon en sia nacia lingvo, celante likvidi la malbonan heredaĵon de kolonismo de Japanio. Tial ili emfazas la negativan flankon de la influo de la japana lingvo. Tamen la pozitiva flanko de la japano-kreitaj ĉinkaraktaraj(kanji) vortoj ne povas esti ignorata.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 01:13:55

Ĉapitro Unu
la influo de la japana lingvo al la moderna ĉina lingvo

1. la influo de la japanaj kanji vortoj (ĉinkarakteraj vortoj)


En la fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a jarcento, la japano-kreitaj kanji vortoj grandskale enkondukiĝis al la ĉina lingvo. Ĉar Japanio pli frue akceptis la okcidentan kulturon. Ili enkondukis multajn novajn konceptojn el eŭropaj lingvoj kiel pruntvortojn, kiuj samtempe, estis re-inventataj per la ĉinaj signoj, kio estis tre oportuna por senŝanĝe kaj rekte enkonduki en la ĉinan lingvon.

La ĉinoj kiuj unue enkondukis la japano-kreitajn vortojn, estis ĉinaj intelektuloj, oficiroj kaj ambasadoroj loĝantaj aŭ vizitantaj en Japanio, dum la fino de Bakufu (幕府) ĝis la komenco de la imperiestro Meiji (明治). Post la unua milito inter Ĉinio kaj Japanio (1895), ĉinaj studentoj studantaj en Japanio, enkondukis multe da vortoj, okaze ke la tiama registaro serĉis la strategion por "plifortigi la landon" ( ĉar dum longa historio, Japanio nur estis la ”sekvanto“ de Ĉinio, tamen en la unua milito inter Ĉinio kaj Japanio, Japanio venkis, kio ŝokis la tiamajn ĉinojn, kaj kaŭzis la krizon de administrado de la registaro.)

Tamen, oni ne povas diri ke la enkonduko estas nur unudirekta, nome, nur el la japana flanko, al la ĉina. En la defremdlandaj libroj, kaj la angla-ĉinaj vortaroj tradukitaj kaj eldonitaj en la tiama Ĉinio, jam estis multaj novaj konceptoj tradukitaj de ĉinoj, kiuj poste enkondukiĝis en la japanan, la vjetnaman kaj la korean lingvojn. Alie, multe de la modernaj japano-kreitaj kanji vortoj, devenis el la antikvaj ĉinaj tekstoj. Do la enkonduko estis dudirekta.

Oni povas dividi la japano-kreitajn kanji vortoj en tri kategoriojn, laŭ la karakterizoj :
(1) nur uzitaj en la japana, tamen ne uzitaj en la ĉina ĝis la enkonduko.
場合 場面 場所 便所 備品 武士道 舞台 貯蓄 調製 大本営 道具 不景気 服従 服務 副食 復習 破門 派出所 必要 保険 方針 表現 一覧表 人力車 解決 経験 権威 化粧品 希望 勤務 記録 個別 交換 克服 故障 交通 共通 距離 命令 身分 見習 目標 内服 内容 認可 玩具 例外 連想 浪人 作物 作戦 三輪車 請求 接近 説教 節約 支部 支配 市場 執行 侵害 申請 支店 初歩 症状 処女作 処刑 集団 宗教 出席 総計 倉庫 想像 体験 退却 停戦 展開 手続 特別 取締 打消 話題 要素 要点 入口 貸方 借方 高利貸 茶道 柔術 立場 出口 肉弾 引渡 読物

(2) rekonstruitaj kanji vortoj
Kiam japanoj tradukis la vortojn de eŭropaj lingvoj, ili ankaŭ uzis la jam ekzistantajn ĉinajn vortojn en la antikvaj ĉinaj tekstoj, tamen rekonstruis la oldajn signifojn aŭ aldonis novajn signifojn, kiuj estas proksimaj al aŭ surbazitaj sur la originaj signifoj.

文学: literaturo; el la 《论语》"analektoj de Konfuceo", origine signifante "artikolo","teksto".
文化: kulturo; el la "说苑“ (Ŝuo Juan, kolekto de noveloj, rakontoj, ktp), origine signifante "pace regi kaj observigi popolojn, per klerigi ilin, per edukado, moralo kaj leĝoj ktp."
文明: civilizo; el la 《易经》I-ching, origine signifante "la kulturo estas hela kaj prospera".
文法: gramatiko; el la 《史记》 "Registroj de la Granda Historiisto", origine signifante "principoj, reguloj kaj leĝoj, ks."
分析: analizo; el la 《汉书》"libro de historio de Han dinastio" kaj 《后汉书》"libro de historio de Post Han dinastio", origine signifante "disigi ion el sia origina korpo".
物理: fiziko(scienco); el la 《晋书》"libro de historio de Ĝin dinastio", origine signifante "la leĝo laŭ kio aĵoj formiĝas".
演说: prelego; el la《书经》"libro de dokumentoj", origine signifante "detale kaj ĝisfunde priskribi kaj klarigi".
讽刺: satiro; el la 《文心雕龙》"literatura menso kaj ĉizado de drako", origine signifante "per malrekta diro, riproĉi aŭ insulti homon".
学士: bakalaŭro; el la《史记》"Registroj de la Granda Historiisto", origine signifante "klerulo"; "nomo de posteno en imperia kortego ekde la 5a jarcento".
艺术: arto; el la《后汉书》"libro de historio de Post Han dinastio", origine signifante "teknologio" "kono".
具体: specifa, konkreta. el la《孟子》"Mencius", origine signifante "la enhavo estas proksimume kompleta."
博士: doktoro. En la antikva ĉina, signifante "nomo de posteno en imperia kortego en dinastioj", "klerulo kiu bone scias la historion kaj okazintaĵojn."
法律: leĝo; el 《管子》”Guanzi", ankaŭ signifante "leĝo, dekreto, kiun popoloj devas observi"
保障: protekto, rifuĝo; el《左传》“Zuo Zhuan", ankaŭ signifante "la aĵo per kiu oni kovras kaj protektas iun."
表情: vizaĝa esprimo; el 《白虎通》”diskutoj pri Konfucismo en Blanka Tigro Palaco", signifante "vizaĝa kaj korpa esprimo esprimanta humoron".
自由: libereco; el poeto de Du Fu 杜甫 en Tang dinastio, signifante "ago laŭ ies volo kaj plaĉo".
会计: librotenado, librotenisto; el 《孟子》"Mencius", signifante "kalkuli kaj administri financon".
阶级: sociaj klasoj; el 《三国志》“libro de la historio de la Tri Regnoj", signifante "la etaĝoj de postenoj en imperia kortego".
改造: rekonstrui; el 《宋史》"la libro de historio de Song dinastio", signifante "re-elekti, re-produkti, ks".
革命: revolucio; el 《易经》"I-ching", signifante "detronigi la oldan imperiestron kiu perdis la agnoskon de la ĉielo (de la Dio) , kaj surtronigi novan imperiestron de alia familio, kiu ricevis la subtenon de la ĉielo (de la Dio)."
环境: medio; el 《元史》"la libro de historio de mongola dinastio", signifante "kampo en ĉirkaŭaĵoj".
计画: plano; el《汉书》”la libro de historio de Han dinastio", signifante "artifiko, intrigo, ks."
保险: asekuro; el《隋书》“la libro de la historio de Sui dinastio", origine signifante "enŝlosi sin en ejo kiu estas facile defendata, kaj malfacile atakata."
経理: manaĝero; el《史记》"Registroj de la Granda Historiisto",origine signifante "la kutima logiko; la komuna racio".
経済: ekonomio; el 《宋史》"la libro de historio de Song dinastio", origine signifante "administri kaj sekurigi popolojn."
権利: rajto. el 《史记》"Registroj de la Granda Historiisto", origine signifante "rajto kaj interezo".
機械: maŝino; el 《庄子》"Zhuangzi", origine signifante "ruzo, artifiko, truko, ks, de homoj".
機会: ŝanco; el poezioj kaj poemoj de Han Yu kaj Su Ŝi en Tang dinastio kaj Song dinastio, origine signifante "la taŭga kaj ĝusta tempo por fari ion."
規則: regulo; el poemoj de Li Yu-qun, signifante "regulo"
抗議: protesto; el 《后汉书》"libro de historio de Post Han dinastio", origine signifante "serioze argumenti ion."
教授: profesoro; el 《史记》"Registroj de la Granda Historiisto", origine signifante " (verbo), instrui", "(substantivo) nomo de oficiala posteno kiu administris edukadon ekde la tria jarcento."
共和: respubliko; el nomo de historia epoko, ekde 841 a.K. en Zhou dinastio. La vorto indikas la situacion de tiu epoko, ke la du ministroj kune administris la landon, post kiam la imperiestro estis detronigita de la koleraj popoloj en la ĉefurbo, ĝis kiam la nova imperiestro surtroniĝis.
労働: laboro; el poemo de Bai Ju-yi en Tang dinastio; origine signifante "danko".
流行: populara; el 《孟子》"Mencius", origine signifante "influi vasteskale, same kiel akvo fluas dise kaj etende."
主席: antaŭsidanto (prezidento); el《史记》"Registroj de la Granda Historiisto", origine signifante "la gastiganto en bankedo".
運動: sporto; el artikolo de Dong Zhong-shu(179 a.K. ~ 104 a.K.) en Han dinastio, origine signifante "movi ĉirkaŭe, cirkle, tien kaj reen."
Inter la supraj menciitaj vortoj, estas tiuj kies signifoj ne fore malsamas ol la ekvivalentoj en la antikva ĉina, ekzemple 学士 博士 方面 表象 自由 住所 革命 権利 機会 規則 交際 構造 教授 政治 進歩 信用 自然 手段 投機 唯一 ktp. Eĉ se tiel, la signifoj ne estas tute samaj, kaj japanoj ankoraŭ aldonis iom da novaj signifoj kaj ŝanĝetoj. Krom tio, ankaŭ estas tiuj kiuj estas tute diferencaj ol la ekvivalentoj en la antikva ĉina, ekzemple, 分析 意味 環境 機械 抗議 故意 労働 社会 主席; dum tiuj kiuj estas bone komprenataj, havas tamen nuancon kun la ekvivalentoj en la antikva ĉina, ekzemple, 文学 文化 文明 芸術. Do, la tiel nomataj antikvaj vortoj, ne plu nur estas antikvaj, tamen jam kongruas kun la moderna civilizo.

(3) vortoj tradukitaj (ne transliterumitaj laŭ prononco) el la europaj lingvoj dum la epoko de la Meiji (明治) imperiestro per la kombino de ĉinkaraktaroj (kanji), kaj poste senpere enkondukiĝis en la ĉinan lingvon:

馬鈴薯 terpomo、弁証法 dialektiko、美学estetiko、美術belarto、美化 beligi、美感 sento pri beleco、微積分 kalkuluso、物質 materio、治外法権 eksterteritorieco、蓄電池 baterio、直覚 instinkto、調整 adapti、超短波 mikroonda、抽象 abstrakta、代表 reprezento、代理 peri、代数 algebro、談判 intertrakti、断定 aserti、瓦斯 gaso、電力 elektro、伝播 disvastigo、電報 telegramo、伝染病 pandemio、電信 telekomuniko、動機 motivo, intenco、動員 mobilizi、導火線 fuzo、動向 tendenco、独裁 diktatoreco、独占 ekskluziva okupo、動脈 arterio、導体 konduktoro、液体 likvaĵo、不動産 nemovebla propraĵo、概括 koncizigi、概念 koncepto、概論 enkonduko、学位、学期 semestro、劇場 teatrejo、現実 fakto、現象 fenomeno、原則 principo、下水道 forakvokanalo、議案 propono、議員 delegito en parlamento、議会 parlamento、義務 devo、互恵 merito reciproka、軍事 milito、軍国主義 militismo、背景 fono、配給 porciumo、迫害 persekuti、博覧会 ekspozicio、判断 juĝo、反動 reakcio、反映 respeguli、判決 arbitracii de juĝisto、反射 reago 、反対 kontraŭstari、破産 bankroto、偏見 partieco, stereotipo、批判 kritiki、批評 kritiki、否決 neigi、否認 neigi、否定 neigi、放射 radio、放射線 radiolumo、保障 asekuri、放送 elsendo、法廷 leĝa korto, tribunalo、法定 laŭleĝa、方程式 ekvacio、表演 aktori、表決 voĉdono、一元論 monismo、医学 medicino、意志 volo、意識 konscio、意図 intenco、自治 aŭtonomeco、自白 konfesi、自発的 spontane、人為的 artefarita、人格 personeco、蒸発 vaporiĝi、情報 informo、条件 kondiĉo、蒸気 vaporo、静脈 vejno、蒸留 distilado、科学 scienco、化学 kemio、解放 liberigi、海事 primara, prioceana、改良 plibonigi、回収 recikli、潰瘍 ulcero、改善plibonigi、客観 objektiva、関係 rilato、観念 ideologio、鑑定 gradigi、借方 enprunta flanko、仮説 hipotezo、貸方alprunta flanko、仮定 supozo、過渡 provizora、寡頭政治 oligarko、刑法 puna juro、警察 policano、系統 sistemo、経済学 ekonomiko、建築 arkitekturo、企業 firmao、金額 kvanto de mono、金庫 ejo kie la mono estas konservata、交易 transsakcio、雇員 dungatoj、甲状腺 tiroido、公開 publika 、根本的 fundamenta、拘留 aresto、交流 interkomuniko、光線 linio de lumo、組合 kombino, kompono、局限 limigi、供給 provizo、共産主義 komunismo、未知数 nekonata numero、民主 demokratio、目的 celo、目的物 celo、無機 neorganika、入場券 bileto de eniro、冷蔵庫 fridujo、瀝青 asfalto、歴史 historio、列車 vagonaro、領土 teritorio、領域 kampo、領海 teritoria maro、流体 fluido、催眠術 hipnotismo、索引 indekso、算術 kalkuli、三角(法)trigonometrio、作用 funkcio、生物学 biologio、政府 registaro、制裁 sankcio、政策 politiko、政党 partio、積極 pozitiva、専売 monopolo、説明 klarigo、社団 komunumo、社会学 sociologio、試験 eksperimento、新聞 novaĵo、信号 signo、侵犯 invado, insulto、進化 evoluo、消防 fajrolimigo、消毒 seninfektigi、商業 komerco、消費 konsumo、商品 varo、消化 digesti、消極 negativa、承認 agnoski、主義 ismo、集合 aro、主観 subjektiva、周期 periodo、宿舎 dormitorio、出版 eldono、総理 ĉefministro、数学 matematiko、体育 fizika edukado、退化 degenerita、体積 volumeno、対象 objekto、対称 simetrio、単位 unuo、定義 difino、提供 provizi、鉄道 fervojo、哲学 fizolofio、投票 voĉdono、登記 registri、特権 privilegio、唯物論 materialismo、唯神論 teismo、唯心論 idealismo、有価証券 valorpapero、有機 organika、財務 financo、材料 materialo、前提 premiso、絶対 absoluta

La supraj menciitaj vortoj tradukitaj el la eŭropaj lingvoj, preskaŭ temas pri ideologio, leĝo, politiko, scienco, teknologio, medicino, arto ktp. Kaj la japanoj pli frue renkontis tiujn novajn konceptojn ol ĉinoj kaj koreoj, do ili unue tradukis per ĉinaj signoj (kanji) ilin, kiuj poste enkondukiĝis en la ĉina kaj la korea lingvoj.

Aldone, la afiksoj en la moderna ĉina lingvo, ekzemple, ~化 (-igo) ~手(-ulo) ~员(-ulo) ~性 (-eco) 反~(kontraŭ-, mal-) 超~ (super-) ankaŭ estis stabiligitaj pro la enkonduko de la japano-kreitaj kanji vortoj, en kiuj la afiksoj estis amplekse uzataj. Kvankam antaŭ la enkonduko de ĉi tiuj afiksoj, ĉinoj jam uzis afiksojn en la tiamaj angla-ĉinaj vortaroj eldonitaj en Ĉinio, ekzemple ~论 (-ismo) ,~师(-isto), ~家(-isto) ktp. Tamen, post la enkonduko de la japano-kreitaj kanji vortoj, la afiksoj estis pli diversaj kaj uzataj pli komune.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 01:24:32

2. la influo de la japana-aborigenaj vortoj

La influo de la japana-aborigenaj vortoj ne estis tiom granda kiom la ĉinkarakteraj vortoj (kanji vortoj). La ĉefaj ekzemploj, estas, 榻榻米 欧巴桑 俳句 浮世绘 假名 狂言 能乐 歌舞伎 昆布 三味缐 物语 和服 美濃纸 ktp., inter kiuj, la 榻榻米 昆布 ktp estas skribataj per tiuj ĉinaj signoj kiuj imitas la japanan prononcon, nome, ili estas transliterumitaj anstataŭ tradukitaj: 榻榻米 (tà tà mǐ) estas elparolata simile kun la japana 畳(たたみ) (tatami). kaj la restaj, ekzemple, 浮世绘 狂言 歌舞伎 三味缐 假名 物语 俳句ktp estas tiuj kiuj indikas la tipon de literaturo, arto, ks. kaj kiuj ne ekzistas en Ĉinio, kvankam ili ankaŭ estas skribataj en la ĉinaj signoj (kanji). Kaj 株式会社 日和見主义 味素ktp estas kombino de la japana prononco kaj la signifo de la ĉinaj signoj (kanji), kaj estas apartaj ol tiuj ĉinkarakteraj vortoj menciitaj en la unua parto.

3. la japana-stilaj pruntvortoj el la eŭropaj lingvoj.
Ne nur ĉinkarakteraj vortoj kaj japana-aborigenaj vortoj enkondukiĝis en la modernan ĉinlingvon, sed ankaŭ japana-stilaj pruntvortoj devenantaj el la eŭropaj lingvoj, skribataj per la nove kreitaj ĉinaj signoj (kanji), enkondukiĝis en la ĉinan. Ekzemple, 吋("inch", tamen ĉi tiu karaktero jam ne plu estas uzata en la hodiaŭa ĉina, anstataŭe, ni uzas vorton "英寸"), 瓩 (kilogramo, ankaŭ ne plu uzata, anstataŭe, "千克“ uzata), 粁(kilometro, tamen ne plu uzata, anstataŭe "千米” aŭ “公里”), 糎 (centimetro, sed nun "厘米"), 哩 (mejlo, sed nun "英里"), 酸素(oksigeno, sed nun "氧"), 水素(hidrogeno, sed nun "氢"), 淋巴 (limfo) ktp, kiuj estis kreitaj, kaj kies formoj povas montri ambaŭ la prononcojn kaj la signifojn, ankaŭ enkondukiĝis. Tamen, en la 50aj jaroj, la registaro de la komunisma Ĉinio, sisteme normigis nomojn de la kemiaj elementoj per nove kreitaj ĉinaj signoj, do la "水素(hidrogeno)" "酸素(oksigeno)" ktp. ne plu estas uzataj en Ĉinio.

Ankaŭ la mezuraj unuoj ne plu estas uzataj ĉar Ĉinio kreis siajn proprajn novajn vortojn (aŭ ĉinaj signoj). Do en la moderna ĉina lingvo, la japana-stilaj pruntvortoj el la okcidenta mondo, samaj kiel la japana-aborigenaj vortoj, ne plu havas tiom grandan influon, kontraste kun la moderna korea lingvo. La japana-stilaj pruntvortoj el la okcidentaj lingvoj kaj la koncernaj nove kreitaj kanji (ĉinaj signoj) estas ankoraŭ konservataj kaj uzataj en la korea lingvo nun.

4. la influo de la japana al la moderna ĉina lingvo
Pro la manko de la antaŭaj esploroj, pri kiom la japanalingvo influis la modernan ĉinan lingvon, estas malfacile vidi la kompletan bildon nur en ĉi tiu artikolo. Eĉ se tiel, ankaŭ estas kazoj, ekzemple, ke la japana カラオケ (karaoke) en la ĉina lingvo estas 卡拉OK(kǎ lā ō kèi); ke imitante さん de la japana, ĉinaj gejunuloj ankaŭ uzas 桑(sang) post la familinomon de aliuloj. ktp. Ankaŭ estas aliaj kazoj, ke la lastatempe kreitaj vortoj kiel "暴走族“”过劳死“”日照权“ktp, ankaŭ menciitaj antaŭe, estas uzataj de ĉinoj, kiuj sentas ke ili estas veraj ĉinaj vortoj. Aldone, la aŭtoro iam vidis "新聞最前線" (laŭvorte, la plej antaŭa linio de novaĵoj") kiu havis fortan japanan stilon, en Hongkong-aj televidilaj programoj. Do oni diris ke Tajvano kaj Hongkong enkondukas pli da modernaj kreitaj vortoj el la japanalingvo ol Ĉinio faras.

Oni povas certe vidi ke en terminoj en multaj kampoj en la moderna ĉina lingvo, speciale, la kampoj de scienco, teknologio, ktp, la japano-kreitaj ĉinkarakteraj (kanji) vortoj estas eksterordinare multaj. Kontraste kun la enkonduko okazanta en la epoko antaŭ pli ol 100 jaroj, la aktuala enkonduko draste malmultiĝas. La kialo, estas (1) la moderna Ĉinio sendepende kreis multajn novajn vortojn kun la disvolviĝo de la socio, ekzemple, 网吧(reta kafejo), 网民(retumantoj, reto-uzantoj), 下载(elŝuti), ktp. do ne plu estas necese prunti vortojn el la japana. (2) la modernaj japanoj rekte enkondukis kaj transliterumis vortojn de la angla lingvo, anstataŭ traduki kaj krei per la kanji, kio malfaciligas la enkondukon.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 01:32:12

Ĉapitro Du
la influo de la japana lingvo al la moderna korea lingvo

1. la influo de la japanaj kanji vortoj


La proceso menciita antaŭe ankaŭ okazis en la kazo de la korea lingvo. Tamen la nombro estis pli alta, pro ke koreio estis kolonio de Japanio, kaj koreoj ricevis la okcidentan civilizon ĉefe tra Japanio, kiel fenestro. Aldone, la gramatiko inter la japana kaj la korea, vaste similas, kaj antaŭ la dua mondmilito, koreoj ankoraŭ uzis la ĉinajn signojn kune kun Hangulo, pro kio, la enkonduko de la japano-kreitaj kanji vortoj estis tute senbara; eĉ tiuj vortoj, kiujn ĉinoj sentis "strangaj", estis bone akceptataj de koreoj. Ekzemple, 待合室(en la ĉina lingvo 候车室) , 品切( la ĉina 卖光、缺货), 贷切(la ĉina 包租) ktp, tute ne povis esti akceptata en la ĉinan lingvon, sed komplete akceptata en la korean lingvon.

Krom la jam menciitaj vortoj en la unua ĉapitro, kiuj ankaŭ enkondukiĝis en la korean lingvon, ankoraŭ ekzistas multaj vortoj el la japana, nur en la korea lingvo. Tamen, la malo ankaŭ ekzistas, ekzemple, 场合 借方 贷方 ktp, malmultaj vortoj ekzistas nur en la ĉina sed ne en la korea, kio rezultis el la uzokutimo, ne el la problemo de la vortofarado.

2. vortoj el la japana, kiuj ekzistas nur en la korea

Kiel menciite, la vortoj kiuj nur enkondukiĝis en la korean sed ne en la ĉinan, estas multaj, (la malo estas malmulta). Laŭ "la dokumento de la purigita nacia lingvo" (1997) kaj "la dokumento de la purigitaj japana-stilaj vortoj en ĉiutaga vivo"(1995) de la ministerio de "kulturo kaj sporto" de Sudkoreio, estas sekvantaj ekzemploj montrotaj (en la parentezoj estas la ĉinaj ekvivalentoj):

暗記(背)parkeri、医師(医生)kuracisto、言渡(宣告)deklari、請負(承包)kontrakti、売上(銷售額)sumo de vendoj、売切(售罄)elvendita、運転(開車)veturi、映画(電影)filmo、応援(声援・助威)subteni、追越(超越)iri preter ion、会社(公司)firmao; kompanio、家屋(房屋)domo、仮処分(臨時處分)provizora puno、加筆(修改)revizii、仮建物(臨時建築)portempa konstruaĵo、改札口(剪票処)pordo de biletokontrolo、貸出(出租)luigi、株式(股分)akcio、官庁(政府機関)ministerioj en registaro、寄贈(捐贈)donaci、気分(情緒・心情)humoro、休憩(休息)ripozo、急行(快車)rapida trajno、給仕(服務員)servi; servisto、牛乳(牛奶 )lakto、競技(比賽)konkurenco、教壇(講壇)podio、勤務(服務)servo、景観(景色)pejzaĝo、下宿(公寓)apartamento、月給(月薪、薪水)salajro、月賦(分期付款)pago poparte por monato、好調(順利)bonfarto、古参(老手)veterano、差押(扣押)kapti、砂糖(糖)dolĉaĵo、車掌(列車員・售票員)konduktoro en trajno、写真(相片)foto、出荷(出貨・上市)liveri varon al merkado、授業(講課)instrui、主催(主办)gastigi、食事(吃飯)manĝo、寝台(床)lito、生徒(学生)studento、石炭(煤)karbo、卒業(畢業)diplomiĝo、受領(領取)ricevi、受理(接受)akcepti、世帯(家庭)familio、切取(剪下)fortranĉi、送達(配送)liveri、代金(貨款)pruntita mono el banko、談合(商議)diskuti、注文(訂貨)mendi、貯金(存款)deponita mono、到着(到達)atingi, alveni、手当(補貼)subvencio、手順(程序・順序)proceduro、手荷物(隨身行李)pakaĵaro、名札(名牌)karto kun nomo、入荷(進貨・到貨)alveno de varoj、能率(効率)efiko、発売(出售)vendi、飛行機(飛機)aviadilo、分野(領域)kampo、平和(和平)paco、便所(厠所)necesejo、待合室(候車室)ĉambro de atendo、万年筆(鋼筆・自来水筆)plumo、見本(様本)ekzemplo、見習(実習)internuliĝi、見積(估計)taksi、無料(免費)senpaga、野球(棒球)basbalo、役割(作用)efiko、曜日(星期)tago en semajno、行先地(目的地)celloko、輸入(進口)importi、輸出(出口)eksporti、呼出(呼叫)voki, altelefoni、料金(費)kotizo、労賃(工資)salajro

Inter tiuj vortoj, ne nur estas kanji (ĉinkarakteraj) vortoj, sed ankaŭ la japana-aborigenaj vortoj senŝanĝe enkondukitaj en la korean lingvon, ekzemple, 請負、売上、売切、差入、差押、受付 ktp. kiuj kvankam estas skribataj en kanji, tamen prononcataj laŭ la japana elparolo en la japanalingvo. Ĉi tiaj vortoj tute ne povas kongrui kun la kutimo de la ĉinlingvo, kio rezultis el tio, ke la vortfarado de la korea lingvo estas pli simila ol tiu de la ĉina, kun tiu de la japana.

En la moderna korea lingvo, vortoj kiel 哲学 filozofio 物理 fiziko 法律 leĝo ktp. jam estas fiksitaj kaj stabilaj. La instituto de la Purigo de la Nacia Lingvo rekomendas tiujn "purigitajn" vortojn, krom tiuj kiuj ne havas anstataŭaĵojn. Tamen la fakto ne progresas tiel kiel oni anticipis. Ekzemple, ili rekomendis ke ŝanĝu 加筆(가필) al 고쳐씀 (reskribi); 見本(견본) al 본(ekzemplo); 見学(견학) al 보고배우기(internuliĝi); 代金(대금) al 값 (mono, kotizo), ktp. Tamen ordinaraj popoloj ankoraŭ uzas la antaŭajn kanji vortojn. Same kiel la situacio en Japanio, la instituto koncerna la nacian lingvon ankaŭ rekomendis ke uzu japanajn vortojn anstataŭ pruntvortojn de hind-eŭropaj lingvoj, tamen la japana-stilaj anstataŭaĵoj ne estas stabile uzataj.

3. la influo de la ĉiutagaj vortoj de Japanio.

Laŭ la dokumento de la Purigo de la Japana-stilaj Ĉiutagaj Vortoj en 1995, 702 vortoj estis deciditaj kiel objekto de purigo, en kiu, 259 estas ĉinkarakteraj (kanji) vortoj, 132 transliterumitaj pruntvortoj el hind-eŭropaj lingvoj, 311 japana-aborigenaj vortoj. La ekzemploj pri la lasta kategorio:
柄(紋様)、ガリ版、蒲鉾、掛け持ち、かけうどん、肩(不良輩)、脚絆、缶詰、缶
切、源平、勾配、五分、炬燵、鏝、蒟蒻、根性、生地、口紅、子分、土方、二分、盥、
たま、たまねぎ、たくあん、たんどり、箪笥、梃子、電池、天婦羅、目地、餅、もん
ぺ、無鉄砲、弁当、皿、さしみ、桜、猿股(パンツ)、背広、煎餅、袖、鋤焼、刷り、
素人、仕舞、新米、湿布、すり、おでん、襟、押ピン、帯、親分、おこし、割り箸、
割り勘、わさび、賄賂、うどん、うめぼし、上着、半そで、箆、呼出、冷やかし。

En tiuj vortoj, は「うどん」「もんぺ」「おでん」「鋤焼」「うめぼし」ktp jam estis fiksitaj kaj stabilaj en la korea lingvo, sed nuntempe estas malpli kaj malpli ofte uzataj, pro ke malpliiĝas la generacioj kiuj ricevis la japanan edukadon dum la kolonia epoko. La plej sukcesa kazo de tiu, kiun la instituto ŝanĝis al la korea vorto, estas ŝanĝi 弁当 al 도시락. Nuntempe, 弁当 estas preskaŭ formortinta.

Kvankam tiel, la korea televida dramo, tre populara en Japanio, "la Vintra Sonato" havis dialogon, en kiu 根性 곤조 estis uzata. Oni povas diri ke la juna generacio ankoraŭ senkonscie uzas la japana-aborigenajn vortojn en ĉiutaga vivo. Tamen, kompare kun ĉinkarakteraj (kanji) vortoj, la japana-aborigenaj vortoj malmulte enkondukiĝis, kaj aliflanke malpliiĝis kun la paso de tempo.

En la korea lingvo, tre ofte uzataj vortoj, la japana-aborigenaj 鶏スープ 닭도리탕 supo de kokaĵo 豆 마메콩 fazeolo お餅 모치떡 kuko, kaj siaj korea-indiĝenaj ekvivalentoj ambaŭ estas uzataj en ĉiutaga vivo. Kvankam ĉi tiaj ekzemploj ne estas tiom multaj, tamen la fenomeno estas interesa kaj atentinda.

4.la influo de la japanaj fakterminoj

La dokumento de la Purigitaj Vortoj de la Nacia Lingvo (1997) de la departamento de Edukado kaj Sporto, montris 6912 purigitajn uzendajn vortojn, kiuj enhavas la japana-stilajn vortojn, la pruntvortojn el eŭropaj lingvoj, la tro malfacilajn ĉinkarakterajn vortojn, kaj aliajn ne normajn vortojn.

La japana-stilaj vortoj, kiuj estas la plejparto en la listo, inkluzivas de la japana-aborigenaj vortoj, la japana-stilaj kanji vortoj, la japana-stile prononcataj pruntvortoj el eŭropaj lingvoj. En la listo, oni kategoriigis ilin en "terminoj en konstruado""terminoj en belarto""terminoj de tajloro""pruntvortoj en ĉiutaga vivo""terminoj en politiko kaj voĉdono""terminoj pri manĝo kaj kuirado""terminoj en komputilo""terminoj en novaĵoraporto""japanastilaj ĉiutagaj vortoj""terminoj en arbaroscienco"ktp.

La fakterminoj en la korea lingvo originis el la japana, kiel menciite, pro ke Japanio estis la fenestro, tra kio, koreoj tuŝis la okcidentan civilizon. Do trovi anstataŭaĵojn de tiuj vortoj estas malpli facile, ol trovi tiujn de la ĉiutagvivaj vortoj, el kio rezultis ke la vortoj ankoraŭ estas uzataj tiel kiel antaŭe.

5. la influo de la japana-stilaj pruntvortoj el eŭropaj lingvoj

La ekzemploj de la japana-stile prononcataj pruntvortoj estas :
カラー el "collar"
la japana-stila elparolo:가라
la nuna prononco:칼라

ガソリン el "gasoline"
la japana stila elparolo: 가소란
la nuna prononco: 휘발유 가솔린

カタログ el "catalog"
la japana stila elparolo: 가타로그
la nuna prononco: 목록 설명서

ゲラ el "galley"
la japana stila elparolo: 게라
la nuna prononco: 교정쇄

コップ el "cup"
la japana stila elparolo: 고뿌
la nuna prononco: 잔 컵

コンクリート el "concrete"
la japana stila elparolo: 공구리
la nuna prononco: 콘크리트 양회반죽

クラブ el "club"
la japana stila elparolo: 구락부
la nuna prononco: 클럽

ランニング el "learning"
la japana stila elparolo: 난닝구
la nuna prononco: 러닝셔츠

ナンバ el "number"
la japana stila elparolo: 남바
la nuna prononco: 넘버 번호

リックサック el "rucksack"
la japana stila elparolo: 니꾸사꾸
la nuna prononco: 배낭

ダス el "Dass"
la japana stila elparolo: 다스
la nuna prononco: 타

タオル el "towel"
la japana stila elparolo: 다오루
la nuna prononco: 수건 타올

ドラム el "drama"
la japana stila elparolo: 도라무
la nuna prononco: 드럼통

トラック el "truck"
la japana stila elparolo: 도랏꾸
la nuna prononco: 트럭 짐차 화물차

ダブル el "double"
la japana stila elparolo: 따불
la nuna prononco: 곱 갑절

ロータリ el "lottery"
la japana stila elparolo: 로타리
la nuna prononco: 로터리

リヤカー el "rear car"
la japana stila elparolo: 리야카
la nuna prononco: 손수레

マフラー el "muffler"
la japana stila elparolo: 마후라
la nuna prononco: 목도리

メロドラマ el "melodrama"
la japana stila elparolo: 멜로
la nuna prononco: 통속극

モーター el "motor"
la japana stila elparolo: 모타
la nuna prononco: 모터

ミシン el "machine"
la japana stila elparolo: 미싱
la nuna prononco: 재붕틀

バケツ el "bucket"
la japana stila elparolo: 바게쓰
la nuna prononco: 양동이

バンド el "band"
la japana stila elparolo: 반도
la nuna prononco: 밴드

バッテリ el "battery"
la japana stila elparolo: 밧타리
la nuna prononco: 배터리 축전지

ベニヤ el "veneer"
la japana stila elparolo: 베니야
la nuna prononco: 합판 베니야

ボーナス el "bonus"
la japana stila elparolo: 보나스
la nuna prononco: 상여금 보너스

ブローカー el "broker"
la japana stila elparolo: 부로카
la nuna prononco: 중개인 브로커

バック el "bag"
la japana stila elparolo: 빠꾸
la nuna prononco: 후진 뒤로

パンツ el "pants"
la japana stila elparolo: 빤쓰
la nuna prononco: 팬티

パンク el "punk"
la japana stila elparolo: 빵꾸
la nuna prononco: 펑크

ポンプ el "pump"
la japana stila elparolo: 뽐뿌
la nuna prononco: 펌프

サラダ el "salad"
la japana stila elparolo: 사라다
la nuna prononco: 샐러드

シャッター el "shutter"
la japana stila elparolo: 샷타
la nuna prononco: 셔터

センター el "center"
la japana stila elparolo: 쎈타
la nuna prononco: 센터

スリッパ el "slipper"
la japana stila elparolo: 쓰레뻐
la nuna prononco: 실내화 슬리퍼

ズボン el "jupon" (franca)
la japana stila elparolo: 쓰봉
la nuna prononco: 양복바지

アクセサリー el "accessory"
la japana stila elparolo: 악세사리
la nuna prononco: 액세서리

アルバム el "album"
la japana stila elparolo: 알밤
la nuna prononco: 사진첩 앨범

エキス el "extract"
la japana stila elparolo: 에키스
la nuna prononco: 진액

エプロン el "apron"
la japana stila elparolo: 에프롱
la nuna prononco: 앞치마

オーナー el "owner"
la japana stila elparolo: 오나
la nuna prononco: 소유주

オーバコート el "overcoat"
la japana stila elparolo: 오바
la nuna prononco: 외투 오버코트

ハンカチ el "handkerchief"
la japana stila elparolo: 한카치
la nuna prononco: 손수건

Laŭ la politiko de Purigo de la Nacia Lingvo en la korealingvo, ili emas ŝanĝi la japana-stilajn pruntvortojn el eŭropaj lingvoj per korea-indiĝenaj vortoj, aŭ ĉinkarakteraj vortoj; aŭ re-inventas ilin laŭ tio,ke la prononco pliproksimiĝu al tiu en la originaj lingvoj, samtempe observu la principon de la elparolo de la korealingvo. Tamen, laŭ iu eseo de Kim Xiĝin, la nordkoreio vigle progresas la ŝanĝon el la pruntvortoj al la korea-indiĝenaj vortoj, sed en Sudkoreio ankoraŭ restas pluraj kazoj de tio,ke la japana-aborigenaj vortoj estas uzataj.

6. la influo de la japana en la moderna korea lingvo
En la moderna epoko (post 1945), speicale ekde la 80aj jaroj, multaj japanaj animacioj, mangaoj, romanoj, kinoj, dramoj ktp amase enkondukiĝis en Sudkoreion, donis grandan influon al la koreaj gejunuloj. Same kun la kazo de la ĉina lingvo, 暴走族 宅配 过劳死 日照权 半导体 援助交际 ktp nove kreitaj ĉinkarakteraj vortoj ankaŭ estas uzataj en Sudkoreio. Samtempe, tiuj kiuj tute ne estas uzataj en Ĉinio, ekzemple, 「春闘」「宅地」「核家族」「不快指数」「知的所有権」(en la ĉina, 知识产权) ktp, probable kreitaj en Japanio, estas ankaŭ uzataj en la korea lingvo. Post la milito, la japana preskaŭ unudirekte influis la korean lingvon forte, speciale en la kampo de la enkonduko de la fakterminoj en scienco kaj teknologio, pro ke Japanio konservis la avantaĝon en scienco kaj teknologio. Tamen, nuntempe, la korea populara kulturo estas modo en Japanio, do la unudirekta influo ekiĝas dudirekta.

Same kun la kazo de la ĉinlingvo, draste malmulitĝas la enkonduko de la japanaj vortoj en la aktuala epoko, kompare kun la epoko antaŭ kelkdekoj da jaroj; pro la evoluo de la sudkorea socio, la unika politika sistemo de la nordkoreio, kaj sendependa kreado de novaj vortoj per ĉinaj signoj (ekzemple, 爆弹酒 远征出产 ~废人 白手 ktp, kiuj ne estas uzataj en la ĉinlingvo kaj en la japanalingvo.). Kaj en la aktuala Sudkoreio, ili kreis multajn novajn vortojn el pruntvortoj kaj indiĝenaj vortoj, pli ol el la ĉinkarakteraj vortoj.

Nuntempe, inter gejunuloj en Sudkoreio, 【感じがいい】 간지난다 【凄い】 스고이 【綺麗】 기레이 【可愛い】 가와이 ktp japanaj adjektivoj pli kaj pli populariĝas, tamen, ĉu tiuj vortoj estos fiksataj kaj stabilaj en la korea lingvo, oni nun ankoraŭ ne povas respondi.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 02:09:10

La mesaĝo estas kaŝita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 02:55:01

La mesaĝo estas kaŝita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 04:06:38

La mesaĝo estas kaŝita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 07:35:29

La mesaĝo estas kaŝita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-12 07:59:21

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro