Al la enhavo

La situacio de la japanalingva edukado en la Mongola-parolataj regionoj

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-12

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-14 04:50:34

Kaj Okasaki, proponis ke la fako, la denasklingvo kaj la japanalingvo estu kune kaj reciproke helpe ellernataj. Inkluzive de la sekvantaj tri punktoj:
1. per la helpo de la denasklingvoj, oni formu la skemon de la faka enhavo.
2. surbaze de la skemo,oni enmetu pli da faka kono per la japanalingvo, kaj samtempe lernu la japanalingvon necesan.
3. Oni konservu la denasklingvo-uzon dum la proceso de lernado.

Laŭ la rezulto de eksperimento inter mongolaj denasklingvanoj, la objektoj en la eksperimetno:
1. forte esperis ke lernu la fakon per la helpo de la denasklingvo.
2. kredis la efikon de la metodo de lerni la duan lingvon.
3. vere sentis ambaŭ la konservadon de la denasklingvon kaj la pliboniĝon de la japanalingvo.
4. ekrekonis kaj asertis ke la "dulingva" lernado estas necesa por si mem.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-14 05:04:51

La objekto de ĉi tiu esploro estas la mongolalingvanoj lernantaj la japanalingvon, kiuj devas lerni la japanan per la ĉinaj kaj la originalaj japanalingvaj lernolibroj, kaj oni jam povas vidi ke la kapablo de la ĉinlingvo, forte influas la poentojn en la japanalingvaj kursoj. La ĉina lingvo estas la komuna lingvo en Interna Mongolio, pro kio la mongoloj devas lerni ĝin kune kun sia denasklingvo. Tamen, nun la edukado jam progresas el la dulingva (la ĉina kaj la denasklingvo, la mongola) al la trilingva: la elementaj lernejanoj devas lerni la ĉinan kaj la anglan ekde la dua grado en multaj bonaj lernejoj en urboj. Surbaze de la distingo inter la "lingvokapablo por lerni " kaj la "lingvokapablo por vivi" de Cummins, oni povas konkludi ke estas multaj mongolaj japanalingvon-lernantoj kiuj ankoraŭ ne akiras la "lingvokapablon de lerni" laŭ ilia kapablo de la ĉinlingvo. Do verki la lernolibron en la mongola, estas urĝe kaj necese.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-16 05:39:42

La situacio de la japanalingvon-lernantoj en (ekstera) Mongolio
de Danzannyam Burenĉimegu, de la Kultura kaj Edukada Universitato en Mongolio;
eldonita en iu revuo de Saitama 埼玉 Univertitato en 2009.

Mi prezentos la ĉefpunktojn en Esperanto.

1. fonaj informoj de la edukado de la japanalingvo en Mongolio
1.1 la disvolviĝo de la japanalingva edukado en Mongolio

La oficiala komenco de la japanalingva edukado estas ekde la jaro 1975. En la departamento de lingvistiko de la Nacia Unviersitato de Mongolio, oni elektis ĉiujare tri ĝis ses lernantojn lerni la japanalingvon kiel ne deviga kurso.

En 80aj jaroj, la nombro de la japanalingvon-lernantoj ankoraŭ estis eta. Unu de la kialoj, estas ke ne estis laborpostenoj por la japana lingvo en la tiama Mongolio. En 90aj jaroj, post kiam Mongolio demokratiiĝis, la bezono de la internacia komuniko vaste kreskis, kun kio, multaj universitatoj lanĉis la prelegojn pri la japanalingvo, kaj la nombro de lernantoj ankaŭ pliiĝis. Unu de la motivoj de lerni la japanan, estis ke la japana estas malfacila kaj ili scivolis ĝin. Alia motivo, estas ke tiam ne estis tiom da fakuloj de la japanalingvo, kaj ili volis studi pro scivolemo tion kion aliuloj tute ne scipovis.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-16 05:53:56

Enirinte en la 21an jarcenton, la lernantoj kies fako estis la japanalingvo, draste pliiĝis. Pro la amikeco inter Japanio kaj Mongolio, la japanalingvaj kursoj ne nur aperis en Universitatoj, sed ankaŭ en fundamentaj kaj mezaj lernejoj, eĉ en infanĝardenoj. En Mongolio, oni diras ke tio estas malavantaĝo se iu ne havas lingvokapablon, pro kio, pliiĝas lernantoj de la japanalingvo, kiuj celas plialtigi sian klerecon.

En 2007, laŭ la enketo de la instituto de la japanalingvaj instruistoj en Mongolio, estas pli ol 90 entoj kiuj havas kursojn de la japana, 90% de tiuj entoj estas en la ĉefurbo Ulaan Bator. Inter la lernantoj de la japanalingvo, 5452 estas Universitataj studentoj, 5304 mezlernejanoj, kaj 1968 restaj. Estas 317 instruistoj, 64 el kiuj estas japanoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-16 06:04:05

La tuta populacio de Mongolio estas 2.5 milionoj,do estas po unu japanalingva instruisto en 200 homoj, kaj sume 12724 lernantoj estas peza laboro por instruistoj.

La kialoj, pri kial lerni la japanan (laŭ enketo en 2004):

40% esti tradukisto aŭ turisma gvidisto
21% labori en Japanio
7% komerci kun Japanoj
22% interesata pri la japanalingvo
10% aliaj

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-16 09:31:28

El la supra listo, oni povas vidi ke la plejparto de la lernantoj volis esti turismaj gvidistoj aŭ interpretistoj de la japanalingvo. Dum la lastaj dekkelkaj jaroj (antaŭ 2009), la turismo en Mongolio disvolviĝis amplekse, pro kio, la kursoj de turismo en la japanalingvo estis lanĉitaj en ambaŭ la naciaj kaj privataj universitatoj, kaj la japanalingvo jam estas la deviga subjekto ekde la unua grado en Universitato. Pro la ekonomia profito, tiuj kiuj elektis kursojn de turismo en la japanalingvo, estas pli ol tiuj kuj volis esti la japanalingvaj instruistoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-16 09:58:13

1.2 la situacio de la japanalingvon-lernantoj

En 2008, nova enketo estis lanĉita celante esplori la situacion de la japanalingvo en Mongolio.
La celo kaj la metodo de la esploro, estas:

a. celo:
por montri:
la impreson pri la lingvo de la lernantoj;
la problemojn dum la lernado;
la gravecon de la instruistoj;
la motivo de la lernantoj;

b. objektoj:
277 lernantoj en Mongolio

c. tempopunkto:
2008.04~05

d. metodo:
paperaj enketoj verkitaj en la japana, kaj tradukitaj en la mongolan post iom da necesaj adaptigoj.

c. enhavo:
(1) kial vi elektis lerni la japanalingvon
(2) la nuna lingvokapablo
(3) la sperto de la lernado
(4) la opinio pri la malfacilaĵo de la japana
(5) la kampoj en la japanalingvo, kiujn vi plej volas lerni
(6) la kapablo de la parola lingvo
(7) la kapablo pri la kanji
(8) kiuj lernolibroj estas necesaj laŭ via opinio
(9) la subteno de lernado, kaj la espero
(10) la sonĝo pri la lernado
(11) fremdlingvo kiun vi ŝatas
(12) fremdlingvo kiun vi scipovas
(13) la volo interrumpi la lernadon
(14) la plano de lernado post diplomiĝo
(15) rekono pri la malfacileco de la lingvo
(16) forta deziro al la japana retpoŝto
(17) aferoj kiujn estas bone lerni
(18) la deziro de lernado
(19) ŝato aŭ malŝato pri la ekzamenoj
(20) la favora frekvenco de la ekzamenoj laŭ vi
(21) la frekvenco de la instruado
(22) kiajn instruistoj vi ŝatas
(23) la metodo de sola lerno
(24) tempodaŭro de lernado en hejmo
(25) ĉu estas plia lernado krom la kursoj
(26) cela nivelo
(27) la impreso al la japanalingvo

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-16 13:45:04

Ĉi tiu enketo ne samas kun tiu en 2004, do oni ne tiom facile povas kompari la rezultojn de la du enketoj. Tamen, kompare kun tiuj motivoj ke oni volas esti interpretistoj kaj turismaj gvidistoj en Mongolio, aŭ ke oni volas vivi en Japanio laŭ la celoj de laboro, studo, kaj aliaj celoj, eble ankoraŭ ekzistas multaj, kiuj nur deziras lerni la lingvon. Do, oni devas atenti la pliiĝon de tiuj, kiuj lernas nur pro la interesiĝo. La sekvanta tabelo montras ke estas 35%, kiuj volas studi en Japanio, nur por lerni la japanalingvon, aŭ nur por tuŝi la japanan kulturon, kio estas konsiderata kiel pli valora motivo.

(la aldemandatoj povas elekti pli ol unu elekton)
65 (23%) por esti interpretisto
39 (14%) por labori en japanaj firmaoj
89 (32%) por viziti Japanion
105(38%) por studi en japanaj lernejoj
37 (14%) por labori en japanaj firmaoj en Mongolio
97 (35%) kialoj koncernantaj la japanalingvon
23 (8%) aliaj

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 00:54:16

La kialo pri "kial vi lernas la japanalingvon" ŝanĝiĝis: unuflanke, tiuj kiuj intencas studi en Japanio pliiĝas, aliflanke, tiuj kiuj interesiĝas pri la japanaj sportaj konkurencoj kaj televidaj dramoj, ankaŭ pliiĝas. Laŭ la antaŭe menciita datumo, tiuj kiuj ŝatas la lingvon, okupas 54%, tial oni povas diri ke pli kaj plifortiĝas la el-interna motivo de lernado. Aldone, lernantoj kiu ŝatas la lingvon ĝuste pro ke ili ŝatas la instruistojn, okupas 31%, el kio, oni povas vidi ke la interrilato kun personoj ankaŭ estas la motivo de lernado. Do ne nur la eksteraj motivoj (studi en Japanio, labori en japanaj firmaoj, ekonomiaj profitoj ktp), sed ankaŭ la el-internaj motivoj ankaŭ havas pli kaj pli da influo al la decido de lerni la lingvon.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-17 01:05:56

1.3 la situacio de la japanalingva edukado

1.3.1 pri la parola kapablo :

grado 1
1% tre bone posedas la japanalingvon
5% bone posedas la lingvon
38% iomgrade posedas
44% ne tiom bone posedas
11% apenaŭ posedas
1% posedas nenion

grado2
1% tre bone posedas la japanalingvon
8% bone posedas la lingvon
47% iomgrade posedas
39% ne tiom bone posedas
5% apenaŭ posedas
1% posedas nenion

grado3
6% tre bone posedas la japanalingvon
17% bone posedas la lingvon
35% iomgrade posedas
30% ne tiom bone posedas
11% apenaŭ posedas
1% posedas nenion

grado4
9% tre bone posedas la japanalingvon
27% bone posedas la lingvon
36% iomgrade posedas
23% ne tiom bone posedas
5% apenaŭ posedas
0% posedas nenion

Reen al la supro