Więcej

Ŝanhaja Organizaĵo de Kunlaborado nuntempe

od Серёга, 16 września 2022

Wpisy: 8

Język: Esperanto

Серёга (Pokaż profil) 16 września 2022, 20:50:54

Altebrilas (Pokaż profil) 19 września 2022, 12:53:52

Pri kio temas?

Eta resumo estus bonvena...

Metsis (Pokaż profil) 20 września 2022, 06:30:28

Origino estas en la grupo Ŝanhaja 5, kiun fondis Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ), Rusio kune kun Kazaĥstano, Kirgizio, Taĝikistano por kreskigi fidon inter la landoj pri militaj aferoj sur la landlimoj. Poste oni fondis oficialan organizon Ŝanhaja Organizo por Kunlabro kun pli vasta celo: batali kontraŭ terorismo, separatismo kaj ekstremisto. Nuntempe ankaŭ Barato, Pakistano, kaj Uzebekistano estas membroj en la organizo. Observantoj estas Afganistano, Belorusio, Irano kaj Mongolio.

Ekde 2005 la organizo pritraktas krom energiajn aferojn ankaŭ komunajn akvorezervojn. Aparte PRĈ volas plivastigi la organizon por ampleksi liberan komercon.

Metsis (Pokaż profil) 20 września 2022, 06:34:23

La kritikantoj konstatas, ke multaj el la membrolandoj ne estas demokrataj kaj sub la preteksto de kontraŭterorisma batalo oni povas subpremi kaj individuojn kaj tutajn grupojn de homoj, ekz. ujgurojn.

SlavikDze (Pokaż profil) 20 września 2022, 14:41:02

Por okcidentaj sur-divanaj analizistoj tempas jam ĉesigi sian baraktadon en liberastaj iluzioj.
Por subpremi ribelantajn ujgurojn Ĉinio ne bezonas helpon de ŜOK. Ĉinaj militistoj kapablas fari tion memstare.
Kaj se la ĉinoj preferus utiligi "demokratiajn" okcidentajn metodojn, ili eble jam en 19-a jarcento genocidus buĉemajn ujgurojn, samkiel faris anglosaksoj koncerne al nord-amerikaj indianoj.

thyrolf (Pokaż profil) 21 września 2022, 05:49:40

Ex iniuria ius non oritur

SlavikDze (Pokaż profil) 21 września 2022, 16:57:39

Brave, Thyrolf...
Vi lerte demonstris vian scion de latinaj sentencoj, kaj aliaj forumanoj sendube rimarkis tion. Kvankam la citita de vi latinaĵo apenaŭ iel rilatas al la temo de ĉi-fadeno.
🍄🍄🍄🍄🍄
Mi ankoraŭ aldonu, ke t.n. rusaj koloniigantoj, malkiel okcidentaj koloniigantoj, ne subpremis, ne ekspluatis kaj des pli ne genocidis koloniigitajn popolojn, sed faris ilin plen-rajtajn membrojn de sia imperio. Rusiaj regantoj estis indulgaj eĉ al mongoloj kaj tataroj, kiuj antaŭe intense murdis, rabis kaj sklavigis orientajn slavojn. Supozeblas, ke anglosaksoj kaj aliaj kvazaŭ civilizitaj okcidentuloj ne estus same humanecaj, se Ora Hordo siatempe kaŭzus al ili similajn problemojn.
💀💀💀💀💀

Altebrilas (Pokaż profil) 22 września 2022, 10:13:46

La demando ne estas pri kiu agis plej fie antaux kelkaj jarcentoj, sed pri kiel estigi pli bonan kaj pacan mondon por niaj posteuloj.

Almenaux laux esperantista vidpunkto.

Wróć do góry