Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-24 03:15:32

(10)
Alia koncerna rakonto pri la adulto de la edzino de la idiota imperiestro.
En la ĉefurbo, estis bela tamen malriĉa oficisto, kiu abrupte kapablis dungi servistojn kaj vesti sin per luksaj vestaĵoj. La ĉirkaŭaj homoj dubis ke li eblus esti ŝtelisto kiel la dua profesio, do ili kaptis lin kaj pridemandis lin serioze.

Li konfesis "unutagon, kiam mi marŝis surstrate, unu maljunulino haltigis min kaj promesis doni multon da mono se mi sekvu ŝin al ŝia hejmo, helpu kuraci la malsanulon en ŝia hejmo, ĉar la kuracisto kaj ŝorcisto sugestis ke uzu junan viron por forpeli la malsanon. Kaj mi akceptis, sekvis ŝin en tre grandan kaj komplike dezegnitan konstruaĵon. Mi kurioziĝe demandis kie estas, kaj la maljunulino respondis "la paradizo super la ĉielo."

Pluraj belaj servistinoj venis helpi senvesti kaj bani min, doni al mi multon da manĝaĵoj. Post ĉi tio, ili petis ke mi seksumu kun unu mezaĝa virino, kiu estis kurta, dika, malhelhaŭta. Mi loĝis tie dum kelkaj tagoj; kaj foriris ricevinte ĉi tiujn luksajn vestaĵojn kaj multekvanto da mono. "

Aŭdinte la konfeson, la oficisto kiu pridemandis lin, sciis ke la kurta malhelhaŭta mezaĝulino estis la edzino de la idiota imperiestro. Do li liberigis la junan oficiston, kaj ne diris tion al aliuloj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-24 03:45:29

(11)
En la jaro 290 post Kristo, la olda imperiestro Sima Yan, kiu seksumis multe, mortis en la aĝo de 54. Kaj lia idiota filo, Sima Zhong fine surtroniĝis en la aĝo de 32. La ĉefedzino de la multe seksuminta imperiestro, kiu ankaŭ estis la kuzino de la eks-ĉefedzino menciita antaŭe, nun suprengradiĝis kiel Tai Hou (ĉina imperia titolo, por indiki aŭ signifante, la patrino de la imperiestro). Kaj la fratoj de la Tai Hou, ankaŭ posedis pli da potenco en la imperia kortego. Unu de la potencaj fratoj, Yang Jun, kiu estis la ĉefministro, laŭvole forigis multajn oficistojn kiujn li ne ŝatis forde la postenoj, kaj nomumis tiujn kiujn li ŝatis. La tuta regno fakte falis en la manojn de la ĉefministro Yang.

Multaj oldaj kaj spertoriĉaj ministroj, ne respektis Yang, kvankam li posedis la plej fortan potencon en la tuta imperio. Yang ankaŭ sciis ke li ne havis bonan reputacion por ricevi elkoran respekton de aliaj. Do li promociis ĉiujn oficistojn en la ĉefurbo, je unu grado. Tamen la ministroj kaj oficistoj, tute ne dankis al li, ĉar ili opiniis ke estas peko, promocii oficistojn tuj post la morto de la olda imperiestro, laŭkutime.

Estis unu fama intelektulo, Wang Zhang (Wang estas la familia nomo) , kiun invitis Yang, pro ke Yang volis ricevi bonan reputacion ke li respektas intelektulojn. Tamen Wang eskapis tranokte el la ĉefurbo, kaj klarigis la kialon poste, "Yang estis malbonulo, kaj la regno disfalos en liaj manoj. Mi devas fortranĉi ĉiujn rilatojn kun li. "

Yang estis kolera, decidante ke ĉiuj gravaj aferoj estis decidotaj laŭ sia volo, anstataŭ diskutataj kun aliaj ministroj. Li pensis ke se tiel, li povus posedi, mastri kaj regi la imperion eterne, kio estas la komuna psikologio de ĉiuj diktatoroj. Tamen, se ĉiuj estus tiom idiotaj kiel la nova imperiestro Sima Zhong, eblus lia opinio; Sed la edzino de la idioto, kiu ofte adultis kun junuloj, kiel menciite antaŭe, ne estis idiota sed ruza kaj kruela.

Du de la eks-sekvintoj de Yang, perfidis lin kaj rifuĝis al la edzino de la idiota imperiestro, post kiam Yang punis ilin pro ilia eraro. Kaj la edzino ĝoje diskutis kun la du pri kiel neniigos Yang.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-25 07:48:02

(12)

Unu de la du perfidintoj, Li Zhao, proponis voki la Princon de Runan (nomo de loko), Sima Liang alporti armeon en la ĉefurbon. Bedaŭrinde, Sima Liang ne kuraĝis fari tion. Kaj tiam la Princo de Chu, Sima Wei gastiĝis en la hejmo de Sima Liang, sugestis ke li volis alporti sian armeon en la ĉefurbon, aŭdinte la intrigon.

La printempe de la sekvanta jaro, Sima Wei alportis armeon en la ĉefurbon el la suda Ĉinio, kaj la ĉefministro Yang tute ne sciis pri tio ke tiu granda armeo moviĝis longedistance kaj longetempe, cele al la ĉefurbo. La alveno de Sima Wei, markis ke venis la fino de la ĉefministro Yang kaj liaj familianoj. En la vespero kiam Sima Wei atingis, la edzino de la imperiestro, skribis edikton en la nomo de la imperiestro, ke Yang perfidis la imperion, kaj ordonis Sima Wei mortigu Yang kaj siajn familianojn.

Tiam, nevo de Yang laboris en la palaco, trovante multajn flagojn de la armeo de Sima Wei. Li sciis ke venos malbonaj aferoj. Do li haste iris al Yang, kiu rapide vokis liajn sekvantojn elpensi strategion. Unu de la sekvantoj proponis ke bruligu unu de la pordegoj, por fari malordon, per kio, ili povas voki la armeon de pretoriano, kaj prepari reziston.

Tamen, en tia urĝa tempo, Yang diris ke future rekonstrui la portegon kostos multe, kaj rifuzis la proponon ! La sekvantoj ne kredis tion kion ili aŭdis, kaj ili tute ne plu volis sekvi ĉi tiun malsaĝulon, disfuĝante el la ĉefurbo. La armeo de Sima Wei ne renkontis reziston en la domo de Yang. La familianoj kaj servistoj, sume kelkaj centoj da homoj, de Yang, ne vidis la sunon de la sekvanta tago.

Kiam la soldatoj mortigis, ili ne trovis Yang, timante ke li jam fuĝis. En la ĉevalstalo, furaĝo tremis, kio montris ke sub tio estis persono. Du soldatoj forte penetradis kaj pikadis la furaĝon per glavoj. Post kelkaj krioj, la kadavro de Yang estis eltirita el sub la furaĝo. Kelkaj sekvantoj de Yang, kaj siaj familianoj, ankaŭ estis senkapigitaj surloke.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-septembro-25 08:33:20

(13)

Alia malamiko de la edzino de la imperiestro, estis Tai Hou, la patrino de la imperiestro, kiu kiel menciite antaŭe, estis la fratino de la mortigita ĉefministro Yang. En la nokto de la mortigo, la Tai Hou volis savi sian fraton, kaj ordonis skribi sur silko-strio "tiuj kiuj savas la ĉefministron, estos rekompencataj. " kaj pafi eksteren de la urbo. Tamen, la strio de silko, estis la evidento ke ŝi estis komplico de la ĉefministro. Do la edzino de la imperiestro ordonis ke la Tai Hao estu enŝlosata en unu ĉambro de la palaco, kaj ok tagojn poste, mortis pro malsato.

La milita puĉo sukcesis dum nur unu nokto. En la matena kunveno de la sekvanta tago, ministroj konsterne trovis ke la ĉefministro ne aperis kaj la edzino de la imperiestro kaj la princo Sima Wei estis la ĉeffiguroj.

La ĉeffiguroj sciis ke ilia potenco ankoraŭ ne tiom stabilis. Do, ili nomumis Sima Liang kiel estron de la departamento de organizo, Wei Guan kiel la ĉefestron de oficistoj, Sima Wei kiel la generalon de pretoriano.

Sima Liang estis nomumita ne pro ke li estis kapabla, inverse, li estis mallerta, tamen li estis onklo de la olda imperiestro Sima Yan, la avo de la idiota imperiestro Sima Zhong.

En la komenco, Sima Liang promociigis 1081 generalojn kaj oficistojn, same kiel la senkapigita eks-ĉefministro Yang faris antaŭ unu jaro. Do la ministroj kaj aliaj oficistoj pendis pri tio, tamen Sima Liang tute neglektis.

Krom promociigi oficistojn kaj oficirojn, la ĉeflaboro de Sima Liang estis kontaŭstari Sima Wei kiu posedis armeon, kiu ankoraŭ estis ekster la urbo. Do li ĉiutage cerbumis kun Wei Guan kiel forigi Sima Wei. Tamen Sima Wei estis pli saĝa ol Sima Liang. Kiam li sentis la insidon, li tuj kunvenis kun la edzino de la imperiestro, elpensante strategion por neniigi Sima Liang, en la nomo de perfido kontraŭ la imperio. La edzino de la imperiestro, kiu jam faris tion unufoje, skribis edikton kaj deklaris la perfidon de Sima Liang kontraŭ la imperio. En la vespero, Sima Wei kaptis Sima Liang kaj Wei Guan, sendis ilin al la dio antaŭ ol la suno supreniris.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-02 11:24:30

(14)
Dum ili kaptis kaj mortigis Sima Liang kaj Wei Guan, unu adepto de Sima Wei proponis ke la nevoj de la edzino de la imperiestro, Jia Mi kaj Jia Mo estos estonte granda minacoj. Do mortigu ilin ankaŭ. Tamen Sima Wei pensis ke ne gravas, kaj la soldatoj ripozu pro ke ili jam mortigis tiom da homoj tranokte kaj ili estis lacaj.

Kiam tagiĝo, la altnivelaj oficistoj de la imperia kortego en la ĉefurbo, aŭdis ke estis alia puĉo tranokte, kio faris ilin koleraj. La mentoro de heredonto, reputacionhava Zhang Hua, proponis al la edzino de la imperiestro, "Sima Wei ne laŭleĝe mortigis altnivelajn ministrojn, kio estas malrespekto al la aŭtoritato kaj la famo de la imperiestro. Bonvolu mortigi Sima Wei pro la akuzo de ne laŭleĝa mortigo."

La edzino de la imperiestro, ĉiam atendis ĉi tian proponon de iu. Ŝi ĝojis ke ŝi akiris la pretekston por forigi Sima Wei, kiu estis ŝia helpanto antaŭe. Sima Wei estis elprenita el sia lito, pensante ke li jam estis la plej potenca persono de la tuta imperio, kaj senkapigata sen proceso de pridemando kaj juĝo, pro la akuzo de "forĝi malveran edikton".

Sima Wei kriis ke li estis senkulpa, kaj elprenis la edikton verkitan de la edzino de la imperiestro, pri tio, ke "mortigu Sima Liang".
"Ne estis mi kiu volis fari tion, sed la edzino kiu ordonis ke mi mortigu Sima Liang. Mi nur faris tion laŭ la edikto! Do mi estas senkulpa !"
Tamen, la juĝisto ne kuraĝis aŭskulti lian eldiron, kaj rapide plenumis la ekzekuton.

Ekde tiam, la tuta imperio, falis en la manoj de la edzino de la stulta imperiestro.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-02 12:33:21

(15)
La edzino de la stulta imperiestro, elspezis dudek jarojn, esti la plej potenca persono en la tuta imperio, per puĉo, intrigo, mortigo ktp. Ŝi nomumis siajn nevojn adminstri la registaron, kaj ankaŭ nomumis Zhang Hua, la reputacionhava mentoro de heredonto, kiel la ĉefministron.

Tamen ŝi ankoraŭ ne tiom trankviliĝis. Ĉar ŝi ne naskis filon kvankam ŝi estis la edzino de la imperiestro. La nura filo de la stulta imperiestro, kies nomo estis Sima Ju, naskiĝis de unu konkubino. Ĉar la eks-imperiestro, la multe seksuminta Sima Yan, timis ke sia stulta filo Sima Zhong, ne povis naski filon kiu heredos la tronon. Do li sendis la konkubinon al sia idiota filo, kaj postulis ke li "ludu" kun la konkubino.

Sima Ju kiel la filo de la stulta imperiestro Sima Zhong, estis tamen tre saĝa, centoble pli saĝa ol sia stulta patro. La multe seksuminta eks-imperiestro Sima Yan tre ŝatis ĉi tiun nepon.

En la aĝo de kvin de Sima Ju, unu nokton, fajrego okazis en la palaco. La eks-imperiestro Sima Yan volis rigardi kio okazis, tamen la nepo Sima Ju preventis lin, kaj diris "nun estas nokto, kaj vi, mia kara avo, estus en danĝero se vi rigardus starante sur la altaĵo, kaj vi estus klara celo, kaze ke la fajro estus laŭ-intence farita de la murdisto kiu intencis murdi vin." Kia saĝa estis ĉi tiu nur kvin jaraĝa knabo !

Tamen, por la edzino de la stulta imperiestro, ĉi tiu saĝa heredonto, kiu ne estis naskita de ŝi, estis ŝia potenciala minaco. Kiam la eks-imperiestro Sima Yan ankoraŭ vivis, ŝi ne kuraĝis fari ion por forigi lin. Tamen, nun ŝi jam esits la plej potenca ino en la tuta imperio, ne estis tiom malfacile pritrakti ĉi tiun filon de la konkubino.

Strange, Sima Ju estis saĝa kaj fama pro la saĝeco, dum infano, tamen li ne ŝatis lerni kaj nur ludis kun ĉirkaŭuloj dum la adoleskeco. La edzino de la stulta imperiestro, volis plu detrui lin. Ŝi ordonis ke la eŭnukoj kiuj servis Sima Ju, diru al li "estas grave ke ludi kaj ĝui vivon dum juna epoko." "se vi ne mortigas tiujn kiuj ne obeas vin, kiel vi havos la reputacion post kiam vi estos la imperiestro estonte ?" ktp. Sima Ju aŭskultis tiajn proponojn, kaj faris multon da sendecaj aferoj, tamen tiuj kiujn li devis fari kiel heredonto de la trono, estis nenio faritaj.

La sekretario de la heredonto, Du Xi ofte persvadis la heredonton, Sima Ju. Tamen Sima Ju ne volis aŭdi la "bruon", kaj metis grandan kaj akran nadlon sur la kusenon kie Du Xi ofte sidis, kaj trapenetris la pugon de Du Xi.

Ĝis nun, la famo de la heredonto jam detruiĝis, kaj jam estis la ĝusta tempo por la edzino de la stulta imperiestro ekagi. En la jaro 299, la edzino sendis voki Sima Ju eniri la palacon, per la preteksto ke lia patro, la imperiestro, Sima Zhong, malsaniĝis. Sed enirinte la palacon, li ne renkontis sian patron, tamen estis enŝlosita en ĉambro, kun unu seksa belulino, kiu petadis lin drinki multon da alkoholaĵo. La heredonto, drinkis multe pro la akompano de la seksa belulino. Kaj tiam unu letero pri preĝo al la Dio, verkita laŭ la ordono de la edzino de la imperiestro, kaj unu ordono en la nomo de la imperiestro, ke la heredonto kopiu la leteron, estis senditaj al Sima Ju. La ebria Sima Ju, laŭ la ordono kopiis la leteron, kiu sendis lin poste al la inferno. Ĉar la letero, estis verkita imitante la starigon de la heredonto, dirante ke "mi preĝas kaj deziras ke la Dio en la ĉielo, forigu la imperiestron kaj lia edzinon, kaj faru min la nova imperiestro. Kaj mi oferos al la Dio."

La letero kopiita de la heredonto, estis sendata al la stulta imperiestro. Li estis kolera, ĉar lia filo preĝis al la Dio ke li mortu! Li senhezite ordonis ke la heredonto, Sima Ju, mortu. Tamen la ĉefministro, Zhang Hua, persvadis " Sima Ju estas via ununura filo, ne ordonu ke li mortu, bonvole!" La edzino vidis, kaj timis ke la intrigo estis eltrovota, do ŝi ankaŭ ŝajnigis persvadi ke la imperiestro ne mortigu la heredonton, tamen nur subengradigu lin kaj faru lin ordinara persono, forpelota el la palaco.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-02 12:40:04

Altebrilas:Cxu post 30 jaroj la belulinoj tiom allogis la imperiestron? Aux cxu li ne dungis pli junajn?
Amiko,mi pardonpetas ĉar mi forgesis respondi vian afiŝon. Se li seksumus unu de tiuj belulinoj ĉiutage, lia energio velkis rapide, kaj li ne povus vivi pluajn tridek jarojn. ridulo.gif Liaj peniso kaj renoj kaj prostato ktp, perdos funkcion antaŭ la alveno de la trideka jaro. Hahaha ridulo.gif

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-02 14:28:52

(16)

Du altnivelaj oficiroj, Sima Ya kaj Xu Chao, en la pretoriano, ne estis kontentaj pro la intrigo cela al la heredonto. Ili sekrete diskutis forigi la edzinon de la imperiestro, kaj renomumi Sima Ju la heredonto de la trono. Tamen la du oficiroj ne havis armeon pro ilia posteno en la pretoriano, do ili petis Sima Lun, la Zhao princo, kaj ankaŭ la komandanto de la armeo de la Dekstra Flanko, ke alportu armeon en ĉefurbon por puĉo. Sima Lun, kiu ne interesiĝis al inoj, diskutis kun sia koramiko, la barbo-riĉa Sun Xiu. Tamen Sun Xiu ne konsentis kun li pri la puĉo. "Sima Ju estis saĝa, kaj kruela, se li denove estus estonta heredonto de la trono, li ne estus volonta aŭskulti nin kaj fari tion kion ni petas. Aliflanke, la edzino de la imperiestro, rigardis vin kiel sian proksimulo. Kaj oni ĉiuj ankaŭ rigardis vin kiel ŝia proksimulo. Do heredonto ne estus dankonta kaj fidonta vin eĉ se vi helpos lin retroniĝi. Do mi proponas, ke lasu la edzinon mortigi Sima Ju. Kaj tiam vi gvidu la situacion, ĉu tio ne estas bona?"

Sima Lun ĝojis aŭdinte la proponon de Sun Xiu. Do li poste diris al la edzino de la imperiestro, "nun Sima Ju kvankam ne estas heredonto de la trono, tamen multaj ankoraŭ respektas kaj sekvas lin. Ili volas forigi vin. Mortigu lin, kaj neniigu la potencialan estontan minacon. "

Sima Ju loĝis en Xu Chang, estinte subengradigita kaj forpelita de la ĉefurbo, kaj superrigardita de la spionoj senditaj el la ĉefurbo. Li timis ke la edzino de la imperiestro ordonis meti venenon en sian manĝaĵon, do li kuiris per si mem. La murdisto sendita de la edzino, estis lerta je fari venonon, tamen li ne havis ŝancon pro ke Sima Ju kuiris per si mem. Do li uzis bastonon uzatan normale por mueli medikamentojn, forte bati la malantaŭan flankon de la kapo de Sima Ju, dum Sima Ju estis en necesejo, ĝis kiam la kapokrusto estis rompita kaj la cerbo iĝis plasmo.

Post la morto de Sima Ju, la loka registaro planis subterigi lin laŭ la normo de ordinara persono. Tamen la edzino de la imperiestro, petis ke subterigu lin laŭ la normo de princo, kaj ŝajnigis plori "mi esperis ke li povus lerni konduti prave kiel heredonto de la trono, tamen li ne volis rektigi sian konduton. Mi estas tre malĝoja kaj bedaŭras pri tio. Kiom mi esperis ke li povus denove re-esti la heredonto de la trono!"

Nun, estis la vico de Sima Lun, kiu atendis ĉi tiun tempopunkton. Li ankaŭ elektis unu nokton, gvidis kune kun Sima Tong, la Liang princo, kaj Sima Jiong, la Qi princo, siajn armeojn en ĉefurbon. Dum la puĉo, la edzino ankoraŭ diskutis kun sia nevo Jia Mi. Ili aŭdis bruon ekstere. Malferminte la pordon, Jia Mi estis hakita en duonojn fare de Sima Jiong.

La edzino de la imperiestro, konsterniĝis, "Kial vi venis?"
Sima Jiong respondis, "mi arestu vin laŭ la edikto." La edzino ridis "ĉiuj ediktoj de la imperiestro, estis verkitaj de mi, do de kie vi havigis al vi la edikton!"

Sima Jiong, senpacience respondis ŝin.
La edzino kriis al la ĉambro de la imperiestro Sima Zhong, "via majesto! Mi, via edzino, estos forigata de aliulo!" Fininte la krion, soldatoj ĉirkaŭvolvi ŝnuron sur ŝi. Kaj post tagoj, Sima Lun sendis grandan tason da vino kun oropulvoroj, fini mortigi ŝin.

Post la puĉo, ĉiuj familianoj de la edzino, estis senkapigitaj. La reputacionhava Zhang Hua, ankaŭ estis murdita. Sima Lun nomumis sin kiel la ĉefkomandanto de la armeoj de la tuta imperio, kaj sian koramikon, Sun Xiu, kiel la ĉefministro, administri la registaron. La stulta imperiestro, perdis sian edzinon, do Sima Lun trovis alian belulinon kun la familionomo Yang, kiel sia nova edzino. Kaj lia juna frato Sima Yun, la Huai-nan princo, estis nomumita kiel heredonto de la trono.

Sima Yun, kiel nova heredonto, ne estis kontenta. Li ne ŝatis Sima Lun kaj lian koramikon Sun Xiu, do li kontaktis sekrete la riĉulon Shi Chong, kaj la klerulon Pan Yue, plani alian puĉon.

Tamen la puĉo fiaskis pro unu ino. La koramiko de Sima Lun, Sun Xiu estis duseksulo. Li aŭdis ke unu de la konkubinoj de Shi Chong estis tre bela, do li proponis ke Shi Chong donacu la konkubinon al li. Shi Chong rifuzis. Sun Xiu estis indigna kaj petis ke Sima Lun kaptu Shi Chong, kiu estis tre timega, kaj petis helpon de Sima Yun, la heredonto. Sed Sima Yun nur havis miloj da soldatoj, kaj li ordonis ilin fari fajron en la ĉefurbo kaj kriis "la Zhao Princo (Sima Lun) ribelas!" tien kaj reen.

Ĉi tiuj mil soldatoj, inkluzive de Sima Yun, estis senkapigitaj. Ŝhi Chong kaj Pan Yue, ankaŭ estis hakitaj. La bela konkubino mortigis sin per fali el la altaĵo.

Sima Lun ne kontentis post duonjaro kiel ĉefministro kaj ĉefkomandanto. Li volis esti la imperiestro. Do alia puĉo, intrigita de li kaj lia koramiko Sun Xiu, estis sur la vojo. Ili enŝlosis la imperiestron Sima Zhong kaj sian novan edzinon Yang, en unu palacon, kaj nomumis Sima Zhong kiel emeritiĝanta-imperiestro. Tamen, Sima Lun estis frato de avo de Sima Zhong, do estis la ununura kazo ke avo nomumis nepon kiel emeritiĝanta imperiestro en la ĉina historio.

Tiuj kiuj subtenis ke Sima Lun estu la nova imperiestro, estis promociitaj. La oficialaj ĉapeloj en la imperia kortego, estis faritaj el la vostoj de vizonoj. Sed ĝuste pro ke Sima Lun nomumis multon da novaj oficistoj, mankas en la ĉefurbo la vostoj de vizonoj. Do ili uzis vostojn de hundoj anstataŭ la vizonoj. Nur post kelkaj semajnoj, oni ne povas aŭdi la bojon de hundoj en la ĉefurbo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-03 00:10:25

(17)

Estas la jaro 301, kiam Sima Lun surtroniĝis kiel la imperiestro. Komence de la puĉo, Sima Lun, faris ligon aŭ aliancon kun Sima Jiong, tamen post la sukceso de la puĉo, li pensis ke Sima Jiong estis obstaklo sur lia vojo. Sima Lun cerbumis kiel forigi lin.

En la starigo de Sima Jiong, kiu kontribuis la plej en la puĉo, tamen ne akiris bonaĵon. Li ne estis kontenta pri la rezulto: la helpato jam estis la imperiestro, tamen, li, kiel la helpanto, ankoraŭ estis tiel, kiel antaŭ la puĉo. Li decidis kaj planis alian puĉon.

Sima Jiong ĉifoje kontaktis la Chengdu princo Sima Yin, kaj la He-jian Princo Sima Yong, kaj proponis ke ili kune detronigu Sima Lun. Sima Yin ĝojis ricevinte la leteron de Sima Jiong. Li tuj varbis en la armeon la popolojn, kiuj volis solvi la problemon de malsato. La armeo baldaŭ havis 200 mil soldatojn.

La He-jian princo Sima Yong, planis aliĝi al Sima Lun en la komenco. Tamen li ŝanĝis sian ideon kaj aliĝis en Sima Yin pro ke li eksciis Sima Yin jam havis armeon kun 200 mil soldatoj, kio timigis lin. Li pardonpetis kaj senhezite gvidis sian propran armeon aliĝi en la aliancon de Sima Jiong kaj Sima Yin.

Sur la vojo al la ĉefurbo, la Chang-shan Princo, Sima Yi ankaŭ aliĝis en la alianco. Sima Lun estis malkuraĝulo, ne sciante kion fari post scii ke armeoj kun kelkaj centoj da miloj da soldatoj jam ĉirkaŭis la ĉefurbon. Lia koramiko Sun Xiu varbis nur ses mil soldatojn por rezisti la malamikojn. Tamen Sima Lun nur petis la helpon de taoistoj, kiujn li nomumis kiel generaloj. Kaj li ordonis sendi la religiajn simbolojn, skribitajn kaj pentritajn de taoistoj, al la armeo, por rezisti la malamikojn per la helpo de dioj.

Tamen, la dioj en taoismo ne helpis lin. Lia armeo kun nur ses mil soldatoj, malvenkis. Unu de liaj sekvantoj, perfidis lin kaj kaptis lin kaj lian koramikon. Sima Jiong, Sima Yin, kaj Sima Yong akiris la regon de la imperio. Ili subtenis la emeriĝantan stulta imperiestro Sima Zhong, resurtroniĝi. La Liang princo, Sima Tong, kiu helpis Sima Lun, ankaŭ esprimis sian lojalecon al la stulta Sima Zhong, kaj proponis ke mortigu Sima Lun kaj lian koramikon Sun Xiu. Tamen Sima Jiong ne akceptis lian lojalecon, kio timigis Sima Tong. Li mortis pro elkora timo baldaŭ.

Sima Lun, kiu nur estis imperiestro dum kelkaj monatoj, estis mortigita per la sama maniero, per kiu li mortigis la edzinon de la stulta imperiestro, nome, drinki la vinon kun oropulvoro.

Post la puĉoj, oni ĉiam faris la samajn aferojn, 1) mortigi personojn. 2) promocii kaj nomumi oficistojn. Ĉifoje, Sima Jiong nomumis sin kiel la ĉefkomandanto de ĉiuj armeoj de la tuta imperio. Li ankaŭ ŝajnigis pardonpeti al la stulta imperiestro Sima Zhong, kiu jam alkutimiĝis al la puĉoj ofte okazintaj. La ununura afero, al kiu li ankoraŭ ne alkutimiĝis, estas ke la altnivelaj ministroj kaj oficistoj estis tro frekvence ŝanĝataj, kaj lia stulta cerbo ne povis memori ilin antaŭ ol ili estis denove ŝanĝotaj.

Sima Jiong pensis ke li estis la pleja kontribuanto en la puĉo de resurtronigi la emeritiĝantan imperiestron. Do li iĝis aroganta kaj vastigis, novigis sian propran domon tiom luksa kiel imperia palaco. Post la konstruado, li ne ĉeestis kunvenojn en la palaco, sed laboris en sia domo. La ministroj kaj oficistoj kiuj devis obei la decidon kaj ordonon de Sima Jiong, ankaŭ ne ĉeestis en la imperia palaco. Ĉar la domo de Sima Jiong jam estis la nova "palaco". La imperiestro stulta Sima Zhong, solece sidis sur sia trono, en sia palaco.

Nova puĉo denove estis sur la vojo, la fuzeo estis ke Sima Jiong nomumis la filon de He-qing Princo Sima Xia, kiel heredonto de la trono. La nova heredonto nur estis ok jarojn aĝa, kaj laŭ la jam decidita ordo de heredo, la unua heredonto post la stulta Sima Zhong, estis la Chengdu Princo Sima Yin, kiu estis la frato de la stulta Sima Zhong.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-03 02:44:10

(18)
La malĝojo de Sima Yin, estis antaŭvidebla. Li fuĝis el la ĉefurbo al sia lando Chengdu, per la preteksto ke lia patrino estis malsana, kaj vigle vastigis sian armeon. Ĉi foje, lia alianco estis la He-jian Princo Sima Yong, kaj la Chang-sha Princo Sima Yi.

En decembro, 302, Sima Yong unue sendis generalon Zhang Fang, gvidi armeon kun cent mil soldatoj ataki Sima Jiong, kiu tamen samas kiel lia eksulo, Sima Lun, kiu preparis nenion por la potenciala puĉo kaj ribelo. Li eĉ ne sciis la puĉon sur la vojo ĝis kiam la armeo jam atingis kvindek kilometrojn for de la ĉefurbo.

Tiam en la ĉefurbo estis la Chang-sha Princo Sima Yi, kiu aŭdis ke la armeo de Sima Yong, gvidata de Zhang Fang, jam estis ekster la urbo. Do li ankaŭ ribelis per sia propra armeo. Fajrego okazis kaj la posedaĵoj de riĉuloj en la ĉefurbo detruiĝis severe. Dum la perturbo, Sima Yi pensis ke li ne povos facile venki, do li ordonis ke unue kaptu la imperiestron kaj altnivelajn ministrojn. Li postulis ke la imperiestro deklaru ke Sima Jiong ne estis lojala. Tamen, liaj soldatoj pafis la ministrojn antaŭ ol la imperiestro deklaris tion.

La perturbo daŭris dum tri tagoj, Sima Jiong malvenkis kaj estis senkapigita. Sima Yi nomumis sin kiel la ĉefkomandanto de la armeo de la imperio. Sima Yong, kies armeo konstante restis ekster la urbo, ne anticipis ke la perturbo finiĝis tiom baldaŭ. Kaj li akiris neniun profiton en la puĉo. Ĝuste kiam li volis ataki en la urbon, ribelo de popoloj okazis en sia propra lando, kaj li ne havis elekton sed revenis al sia lando por subpremi la ribelon.

Sima Yi nun estis la de fakto reganto de la imperio. Tamen Sima Yin, kiu proponis kaj iniciatis la puĉon, ne volis vidi tia rezultaton. Kaj Sima Yong, kiu ne akiris profiton dum la puĉo, ankaŭ decidis subteni Sima Yin depreni la regadon el Sima Yi.

En aŭgusto 303, Sima Yong ankoraŭ ordonis ke Zhang Fang gvidu la armeon kun sepdek mil soldatoj, invadi el la okcidenta flanko de la ĉefurbo, dum Sima Yin per si mem gvidis armeon kun ducent mil soldatoj invadi el la nordorienta flanko de la ĉefurbo.

Sima Yi havis nur dekmil soldatojn por defendi la ĉefurbon. Tamen surprizite, lia armeo kun nur dekmil soldatoj, venkis la armeon kun ducent mil soldatoj de Sima Yin. Ĉar la generaloj de la armeo de Sima Yin, estis verkisto kaj literaturisto Lu Ji, kiu tute ne estis profesiulo en milito.

Post la venko, Sima Yi tuj deplojis sian armeon kun nur dekmil soldatoj rezisti la invadon de la okcidenta flanko. Li postulis ke la stulta imperiestro Sima Zhong aperu kaj ŝajnigu gvidi la armeon. Zhang Fang vidis ke la imperiestron aperis sur la muro de la urbo, kaj haltis la invadon. Do la du flankoj, la ataka kaj la defenda flankoj, estis en blokiĝo kaj neniu flanko progresis plu. La ĉirkaŭŝloso al la ĉefurbo daŭris ĝis la unua monato de la sekvanta jaro. Mankegis la manĝaĵoj en la ĉefurbo. La Dong-hai Princo Sima Yue, kiu subtenis Sima Yi defendi la urbon, nun perdis sian lojalecon, kaptis Sima Yi, kapitulaciis al la generalo Zhang Fang ekster la urbo.

Zhang Fang ordonis ke ligu Sima Yi sur metala bastono, faru fajron sub la bastono, rostu Sima Yi kvazaŭ rosti ŝafaĵon en Mongolio. Sima Yi mortis kun grandega doloro post kelkaj horoj. Sima Yin, kiu venkis en la puĉo, kaj kiu fakte estis kuzo de la rostata Sima Yi, spektis la roston tre intereso-plene.

Rostinte sian kuzon, Sima Yin fine estis la heredonto de la trono. Por danki al la Sima Yong kaj Zhang Fang, li permesis ke la armeo de Zhang Fang povu rabi monon kaj inojn en la ĉefurbo. Oni diris ke almenaŭ dekmil belulinoj estis rabititaj el la urbo, kaj nekalkulebla mono, trezoro ktp estis forrabitita.

La malsato disvastiĝis pro la longatempa ĉirkaŭŝloso. La armeo de Zhang Fang, mortigis kaj manĝis tiujn belulinojn dum la reveno el la ĉefurbo.

Sima Yin jam estis la laŭleĝa heredonto, tamen li ankaŭ rabis la ĉefurbon, kio estis malofte vidata en la historio. Kiam ne estis tiom kiom li povis rabi, li kaj lia armeo revenis al sia propra lando. Kaj aperis la potenca vakuo en la ĉefurbo.

Sima Yue, kiu antaŭe donis Sima Yi al Sima Yin, nun intrigis alian puĉon, nur duonjaron post la lasta puĉo, kaj forpelis la agenton de Sima Yin, Shi Chao. En julio 304, Sima Yue trudis la stultan imperiestron Sima Zhong, ataki Sima Yin, en la nomo de mallojaleco. Sima Yin haste kaj senprete defendis sian propran landon, kaj neatendite, li venkis la armeon de Sima Yue, kiu fuĝis al sia propra lando, postlasinte la stultan imperiestron.

La postlasita imperiestro Sima Zhong, nun estis sola, sen servistoj, nek gardistoj, nek soldatoj. La soldatoj de Sima Yin, pafis sagojn kaj tri trafis en la vizaĝon de la imperiestro. Bonŝance, unu oficiro rekonis la imperiestron, kaj sendis lin al Sima Yin. Sima Yin hejm-arestis la imperiestron, kaj administris la tutan regnon en la nomo de la imperiestro.

Unu generalo, Wang Jun, kiu ankaŭ posedis grandan armeon, ne estis kontenta pri tio kion Sima Yin faris. Li invitis la armeon de la norda nomada regno, Xianbei, invadi Sima Yin. Xianbei estis nomada etno, kiu estis lerta je batali sur la ĉevaloj. Sima Yin ne povis venki kaj sendis unu de liaj generaloj, Liu Yuan, kiu estis persono de Xiongnu, alia nomada etno en la norda mongolia altebenaĵo, inviti armeon de Xiongnu, por rezisti la armeon de Xianbei. Tamen, antaŭ la alveno de Xiongnu armeo, Sima Yin jam perdis sian landon kaj fuĝis al la ĉefurbo, kun la arestita imperiestro Sima Zhong. Ili ne havis monon dum la fuĝado, do nur manĝis krudajn manĝaĵojn survoje.

Reen al la supro