Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-03 02:52:08

(19)

Post kiam la Xianbei armeo eniris la landon de Sima Yin, ili rabis posedaĵojn kaj inojn. Wang Jun ne plu volis dungi ilin, kaj volis ke ili revenu al mongolio. Xianbei armeo kunportis multon da trezoro kaj inoj, pri kio Wang Jun ne konsentis. la Xianbei soldatoj indignis kaj mortigis okmil inojn, metis la kadavrojn en la riveron, kio blokis la fluon de la rivero.

Sima Yong aŭdis ke Zhang Fang jam trovis la imperiestron Sima Zhong, do li ordonis ke Zhang Fang alportu la imperiestron al li. Sed la imperiestro ne volis vojaĝi plu, do li kaŝis sin en la arbaro de bambuo. Zhang Fang trovis lin kaj perforte ligis lin sur la vagonon. La soldatoj ankaŭ rabis en la palaco kaj ĉefurbo, trovante multon da trezoro. Tiuj, kiuj estis tiel grandaj ke ili ne povis kunporti, estis rompitaj en pecojn. La restantaj belulinoj en la palaco, estis dissenditaj al la soldatoj.

Nun Sima Yong estis la nova ĉefministro, kiu hejm-arestis la imperiestron, en decembro, 304 post Kristo.

La Donghai princo Sima Yue, kiu fuĝis el la ĉefurbo kiel menciite antaŭe, denove volis preni tion kion li perdis. En julio, 305, pensante ke jam estas la ĝusta tempo, li iniciatis puĉon kun aliaj militestroj, en la nomo de tio, ke "revenigu la imperiestron al la olda ĉefurbo".

La armeo de Sima Yong, ankoraŭ estis gvidata de Zhang Fang, dum la flanko de Sima Yue, faris aliancon kun kelkaj militestroj, kaj kun armeoj de Xiongnu kaj aliaj minoritatoj. Ili militis en la nuna Kaifeng, Henan provinco. Zhang Fang malvenkis, kio timigis Sima Yong, kaj faris lin perdi la menson. Li naive elpensis unu solvon por haltigi la aliancon de Sima Yue, ke mortigu sian propran generalon Zhang Fang, kaj sendu lia kapon al Sima Yue, petis lin haltigi la militon. Sima Yue tre ĝojis, ĉar Zhang Fang estis la ununura kapabla kaj lerta generalo de Sima Yong. Aŭdinte ke Sima Yong mortigis sian propran generalon kaj sendis la kapon al la malamiko, la soldatoj ne plu volis batali por li, kaj kapitulaciis.

Sima Yong kaj Sima Yin ne havis elekton sed fuĝis kaj kaŝis sin. Sima Yin estis kaptita de soldatoj de Xiongnu, kaj altrudite mortigis sin. Sima Yong revenis al la ĉefurbo post kaŝo dum kelkaj tagoj, tamen estis mortigita survoje per ŝnuro ĉirkaŭ kolo, en unu ĉaro.

La armeo de Sima Yue, rabis la urbon dum tri tagoj, kaj dudek mil popoloj mortis pro la perturbo. Sen manĝaĵoj en la urbo, ĉiuj inkluzive de la aristokratoj kaj ministroj devis serĉi sovaĝajn fruktojn en montoj. En la ĉefurbo, estis neniu persono en la iam pasinte plej homoplena strato, kaj estis herboplena en la palaco.

Nun, jam mortis sep princoj de la Sima familio. Kaj Sima Yue, estis la ununura kaj la lasta princo de la Sima Familio. Sed ne simile al la antaŭaj princoj, kiuj utiligis la imperiestron Sima Zhong, Sima Yue mortigis la imperiestron per veneno, kion la historiistoj tute ne povas kompreni kial.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-03 06:22:16

(20)

La fondinto de la Ĝin imperio, Sima Yan, ne povis prognozi ke lia imperio nur daŭris tridek jarojn, kaj fine estis rompita de siaj idoj, la okaj princoj. La perturbo de la okaj princoj daŭris 16 jarojn, ĝis kiam Sima Yue mortigis la stultan imperiestron Sima Zhong, per veneno. Alia nova epoko kun plia perturbo en la ĉina historio komencis ekde tiam.

La heredanto de la trono de Sima Zhong, estis Sima Chi, kiu ne estis stultulo kiel sia eksulo. Tamen la regno estis fakte kontrolata de Sima Yue, kiu probable havis psikologian malsanon kaj mensan problemon. La historiisto ne povas kompreni kial Sima Yue, havis fortan deziron detrui la imperion fonditan de sia antaŭulo.

En 309, Sima Yue portis armeon en la ĉefurbon, kaj mortigis dekkelkajn altnivelajn ministrojn antaŭ la imperiestro Sima Chi. Tiam la teritorio de la Ĝin imperio, estis pli kaj pli malgranda. Nova imperio Han-zhao, sendis generalon Shi Le, kiu sieĝis la ĉefurbon de la Ĝin imperio, dum longatempo. La imperiestro Sima Chi ordonis ke armeoj el aliloko savu lin kaj defendu la ĉefurbon, tamen estis neglektita. En la printempo 311, Sima Yue, la de fakto reganto de la imperio, ankaŭ perdis esperon, fuĝis el la ĉefurbo kun eta grupo, mortis poste pro malsano.

Shi Le kaptis aliajn altnivelajn oficistojn, kiuj ploris ke "ni estas senkulpa por la pertubo de la regno." "ĉiuj decidoj estis faritaj de aliaj, ne mi!" Shi Le ne volis aŭskultis tiujn pretekstojn, enterigis ĉiujn vivante.

Ankaŭ la familianoj de Sima Yue, kaj la imperiestro Sima Chi estis kaptitaj. La imperiestro de la Han-zhao imperio, Liu Cong, demandis al Sima Chi, "kial familianoj en via familio, ŝatis mortigi unu la alian? " Sima Chi respondis,"via majesto estis la unu, elektita de la dio, por anstataŭi la Ĝin regnon, kaj la Sima Familion. Do miaj familianoj mortigis nin reciproke, kaj detruis nian regnon, por bonvenigi vian majeston!"

Post tagoj, la imperiestron de Han-zhao Liu Cong, mortigis la imperiestron de Ĝin, Sima Chi. La nevo de Sima Chi, kies nomo estis Sima Ye, iĝis la nova heredanto. Post kvar jaroj, kiam Sima Ye estis 18 jaraĝa, li kapitulaciis al la Han-zhao imperio, en 316. La Ĝin imperio fine disfalis.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-03 11:10:34

Ĉapitro 2
(21)
La bona sonĝo de Wu imperiestro de Liang

En 547 post Kristo, Wu imperiestro, kies nomo estis Xiao Yan, kiu estis la fondinto de la Imperio Liang, jam estis 83 jaraĝa. Ununokton en la unua monato de 547, li dormis en sia palaco, kaj sonĝis ke la regionaj estroj de la imperio Okcidenta Wei kaj la imperio Orienta Wei, kapitulaciis al li kaj donacis la landojn. En la sekvanta mateno, li diris la sonĝon al la ministroj. Kaj unu de ili, la sekretario Zhu Yi deĉifris la sonĝon:" ĉi tiu estas la bona signo ke via majesto unuigos tutan ĉinion. " Xiao Yan estis tre ĝoja, kaj diris "jes, mi malofte sonĝis. Tamen kiam mi sonĝis, ĉiam la sonĝoj realiĝis. "

Post tagoj, unu mistera mesaĝero sekrete venis el la norda ĉinio kaj alvenis al Jian-kang, la ĉefurbo de Liang. Li asertis ke li estis sendita de unu altnivela ministro de Orienta Wei, Hou Jing, kaj li kunportis leteron de Hou Jing. En la letero, Hou Jing diris ke "via majesto, mi ne amikiĝas kun Gao Cheng. Kaj mi volis donaci la teritorion orientan de Han'gu, kaj okcidentan de XiaQiu, inkluzive de 13 prefektujoj. "

Plejparto de la ministroj de Liang, ne kredis la senradikan bonŝancon. Ili pensis ke la letero estis intrigo. La vic-ĉefministro Xie Xing diris, "lastatempe, nia regno kaj la Orienta Wei havis stabilan pacon. Se ni akceptis la proponon en la letero, kio eblas alporti al ni malbonaĵon. "

Sed la sekretario Zhu Yi, proponis "ni devas akcepti tion, kion oni aktive donacis." " la dio donis al ni la bonŝancon, se ni ne akceptis, la dio punos nin. Aliflanke, la bonsonĝo de lia majesto, jam montris la bonan signon. La hodiaŭa letero estas la realigo de la sonĝo. Ni devas akcepti!"

La 83 jaraĝa imperiestro Xiao Yan, ankaŭ ĝojis pri tio. Tamen li hezitis kaj dubis iom. "se la letero estus intrigo, kio kaŭzus malbonaĵon al nia regno, ni ne havus ŝancon bedaŭri." Zhu Yi diris "via majesto, la letero kaj la landoj de 13 prefektujoj estas donaco de la dio. Se ni rifuzus, ne plu estos posteuloj kiuj volas kapitulacii al ni. "

Xiao Yan ĉiam volis unuigi la tutan ĉinion. Aŭdinte la diron de Zhu Yi, li decidis: akceptu la kapitulacion de Hou Jing kaj la landojn de 13 prefektujoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-03 11:29:51

(22)
Hou Jing deklaris ke li havis racian kialon por ribeli.


Hou Jing naskiĝis en la Norda Wei, kiu poste disapartiĝis en du imperiojn, la orienta Wei kaj la okcidenta Wei. Li eniris en armeon kaj suprengradiĝis pro siaj atingoj, kaj fine estis nomumita la estro de la prefektujo Ding.

La norda Wei estis regno fondita de Xianbei etno, kiu havis timiga leĝo: post kiam oni el la filoj de imperiestro estis nomumita kiel heredonto de la trono, lia patrino devis esti ekzekutota. La oka imperiestro de Norda Wei, Yuan Ke, nomumis sian filon Yuan Xu la heredonto de la trono. Sed li pensis ke la leĝo estas tre kruela, li ne povis akcepti ke lia edzino mortis pro la leĝo, do li aboliciis ĝin.

Post la morto de Yuan Ke, Yuan Xu estis la nova imperiestro, sed li ankoraŭ estis knabo je la aĝo de ses. Lia patrino, Hu, estis la de fakto reganto de la imperio. Laŭ iu historiisto, la patrino Hu, konstruis multe da budhaj temploj kaj statuoj, sed faris preskaŭ ĉion por detrui la imperion. La ribeloj en la 6a jarcento, plejparte estis instigitaj pro ŝi, aŭ nerekte rilatis kun ŝi. "

Kiam la imperiestro Yuan Xu estis 19 jaraĝa, li decidis preventi sian patrinon. Li sekrete ordonis ke Er Zhu-rong, kiu estis la superulo de Hou Jing, alportu armeon en la ĉefurbon. Sed kiam la armeo ankoraŭ estis sur la vojo, la patrino de la imperiestro, Hu, jam mortigis sian filon, la imperiestron Yuan Xu, per veneno, kune kun siaj du adultopartneroj.

Ŝi nomumis unu tri monatojn aĝan bebon, kiu estis ŝia nevo, la sekvanta heredonto de la trono. Er Zhu-rong rifuzis agnoski la novan imperiestron, kaj daŭrigis marŝigis sian armeon sur la vojo al la ĉefurbo. Post du monatoj, la patrino de la imperiestro Hu, ŝiaj du adultopartneroj, kaj ŝia du-monatojn aĝa nevo, estis enmetitaj en unu granda korbo, kaj ĵetitaj en la flava rivero, dronitaj. Multaj ministroj estis forpelitaj el la ĉefurbo, kaj pafitaj per sagoj. La centra registaro estis vakuo.

En 532, Er Zhu-rong estis mortigita de la nova imperiestro Yuan Zi-you, per intrigo. La adeptoj de Er Zhu-rong, Gao Huan kaj aliaj, ribelis. Hou Jing estis amiko de Gao Huan ekde infano, do li ankaŭ sekvis Gao Huan en la ribelo. Post tri monatoj, la ĉefurbo estis en-atakita de la armeo de Gao Huan. La imperiestro Yuan Zi-you estis mortigita, kaj lia nevo Yuan Xiu estis nomumita la nova imperiestro. Gao Huan iĝis la de fakto reganto de la regno.

En 534, Yuan Xiu fuĝis el la ĉefurbo al la Chang'an, petis protekton el Yuwen Tai. Gao Huan denove starigis Yuan Shan la nova imperiestro, pro kio, la norda Wei disapartiĝis en du regnojn: la orienta Wei, kiu estis regata de la familio Yuwen, kaj la okcidenta Wei, kiu estis regata de la familio Gao. Kaj Hou Jing, estis adepto de la familio Gao, kompreneble.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-04 05:08:57

(23)
En 547, Gao Huan malsaniĝis tre severe, kaj vokis sian filon Gao Cheng, por diri la lastan diron. "mi jam planis por vi, ke post mia morto, Hou Jing absolute ribelos. Li jam kontrolis la teritorion de He'nan dum 14 jaroj, nur mi en ĉi tiu regno povas obeigi lin, sed vi ne povas. Do ne publike sciigu pri mia morto, kaj voku lin al la ĉefurbo en mia nomo. Vi povus mortigi lin tiam. "

Gao Cheng skribis leteron en la nomo de sia patro, ordonante ke li venu kaj partoprenu kunvenon. Sed mankis unu grava detalo, kiun Gao Huan forgesis diri al sia filo, eble pro sia neklara menso en la severa malsano. Tio estas ke Hou Jing antaŭe interkonsentis kun Gao Huan, "por preventi falson, bonvolu aldonu unu markon en viaj leteroj estonte." kion nur Gao Huan kaj Hou Jing sciis pri tio.

Sed en la letero skribita de Gao Cheng, ne estis tiu marko, kio montris al Hou Jing, ke la letero ne estis vera. Li rifuzis iri, kaj sendis sekrete spionojn al la ĉefurbo. La spionoj estis lertaj kaj akiris la informojn pri tio ke Gao Huan jam mortis. Hou Jing pensis iom, kaj decidis ribeli kontraŭ Gao Cheng. Do estis tio kion mi antaŭe menciis, ke li sendis leteron al la imperiestro de Liang, Xiao Yan. Kaj hazarde, Xiao Yan sonĝis tiun strangan sonĝon.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-04 06:21:13

(24)
La imperiestro de Liang, Xiao Yan, estis komikulo


Ĝenerale en la ĉina historio, fondito de iu dinastio aŭ regno, estis pli saĝa kaj kapabla. Tamen Xiao Yan estis escepto. Lia konduto estis kvazaŭ komikulo kompare kun aliaj ĉinaj imperiestroj kiuj fondis regnojn. Li antaŭe estis estro de unu prefektujo en la regno Suda Qi, kaj lia frato, kiu estis tre lojala generalo de Suda Qi, estis murdita de la tiama imperiestro Xiao Bao-juan. Xiao Yan estis tre indigna pro la morto de sia frato, do li starigis alian centran registaron kaj nomumis Xiao Bao-rong nova imperiestro. Li ribelis kaj enatakis kun sia armeo laŭlonge de la Yangtze rivero, la ĉefurbon Jian-Kang, mortis la imperiestron Xiao Bao-juan. La sekvantan jaron, la nova imperiestro Xiao Bao-rong ankaŭ estis detronigita, kaj preskaŭ ĉiuj familianoj de la familio Xiao, kune kun la regno Suda Qi, falis en la infernon.

Poste la regno Liang, estis fondita de Xiao Yan, kaj lia najbara regno estis la Norda Wei kiun ni jam menciis. Antaŭ ol la regno Liang anstataŭis la Suda Qi, la du landoj suda kaj norda havis pacon dum pli ol dudek jaroj. Sed post kiam la nova regno Liang, estis fondita, Xiao Yan ne volis tiun pacon, memfidante kaj fiere pensis ke li estis la elektita unu, kiu povos unuigi la sudan kaj la nordan Ĉinion.

En 505, Xiao Yan nomumis sian frato Xiao Hong la komandanto de la nordenatakanta armeo. Xiao Hong komandis sian armeon en la teritorion de Norda Wei. Sed Xiao Hong, kiu estis malprofesiulo en milito, ne plu kuraĝis antaŭeniri, kvankam li ankoraŭ ne alfrontis malamikan armeon. Pro la hezito kaj la prokrasto, Norda Wei finis deploji la armeon, kaj antaŭeniris al la invadantoj. Xiao Hong estis pli tima kaj ununokton kun ŝtormo, li fuĝis suden, pensinte ke la armeo de Norda Wei jam venis, kaj postlasante sian armeon. En la sekvanta mateno, soldatoj trovis ke ilia komandanto jam fuĝis, kio kaŭzis malordon en la armeo. La soldatoj ankaŭ disfuĝis suden kaj batalis sin reciproke, por okupi boatojn ne tiom sufiĉaj. Mortis kvindek mil.

Laŭ kutimo, la komandanto Xiao Hong devus senkapigita. Sed la imperiestro Xiao Yan, tute ne kritikis sian fraton pro tio. Li ankoraŭ ne volis haltigi la norden-atakon. En 514, nome naŭ jarojn poste, li persone komandis armeon invadi la nordan regnon denove.

Por preni la urbon Shou Yang, Li elpensis ideon kiun li pensis estas saĝa, ke konstruu digon por inundi la urbon. Tamen la ideo ne estis proponita laŭ scienca esploro. Potenco estis pli granda ol scienco. Post kvin monatoj de konstruado kun ducent mil laborantoj, la preskaŭ finota digo disfalis pro ke ĝi ne povis rezisti la premon de la akvo de rivero. Sed la imperiestro, ne akceptis la fakton. Li pensis ke la kapablo de homoj konkeris la dion. Li tuj komencis alian konstruadon, kaj post pli ol unu jaro, nova kvar kilometrojn longa digo estis finita.

Sed, la digo ne funkciis laŭ la ideo de la imperiestro. Male, la regionoj sub la rivero, estis inunditaj. Ununokton kun ŝtormo en septembro 516, la akvo de rivero plialtiĝis. Post unu bruego, la digo denove disfalis, cent mil homoj, inkluzive de popoloj kaj soldatoj, subeniris sub la fundon de rivero.

Post la fiasko, la imperiestro tute ne lernis. Li komencis perturbi ene de la regno. Li ŝajnigis abandoni sian tronon kaj iĝis budhisma monaĥo en Tong-Tai templo. Li ankaŭ instruis “Nirvana Sutra" al aliaj monaĥoj kaj popoloj. Por aktori kiel eble plej vere, li eĉ vere dormis ĉiunokte en dormitorio de monaĥoj, kaj laboris en legomo-ĝardeno de la templo.

Se li vere volus esti monaĥo, kaj nomumus novan imperiestron, eble tio estus la bonŝanco de la regno. Tamen, li nur "aktoris" tiel, kaj tute ne volis abandoni sian potencon. Post dek tagoj, la zorgemaj ministroj elpensis ridindan ideon: ili pagis cent milionon al la templo, kaj elaĉetis la imperiestron. Oni ĉiuj sciis, la mono el la konto de la registaro, ne fluis en la templon, sed en la privatan konton de la imperiestro.

La imperiestro trovis ke tio estas bona maniero, por transiri monon el la regno al sia privata konto. Li faris tion kvarfoje, kaj la registaro elspezis kvarcent milionon por tio. Ironie, en la sekvanta tago tuj post la duafoja elaĉeto, okazis stranga fajro en la templo. La imperiestro pensis ke tio estis pro la monstroj, do li ordonis konstrui 12 etaĝojn altan budhan turon en la templo. Sed antaŭ la fino de la konstruado, Hou Jing en la norda regno, jam ribelis.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-04 10:46:11

(25)

Post prezenti la fonon, ni revenu al la rakonto pri tio, ke Hou Jing volis kapitulacii al Liang.

La imperiestro de Liang, Xiao Yan akceptis la kapitulacion de Hou Jing, kio okazis en 547. Sciinte la kapitulacion, la orienta Wei iniciatis atakon al la armeo de Hou Jing, kiu ne povis rezisti la atakon, kaj fuĝis suden. Pro tio, la 13 prefektujoj kiujn li promesis donaci al Liang, estis tute perditaj. La imperiestro de Liang, Xiao Yan ne povis ne subteni Hou Jing per sendi armeon.

Ĉifoje, Xiao Yan nomumis sian nevon Xiao Yuan-ming la komandanto. Sed Xiao Yuan-ming komplete malvenkis kaj estis kaptita de la orienta Wei. Sed Hou Jing sukcesis forfuĝi dum la batalo inter Xiao Yuan-ming kaj la orienta Wei. Post kiam la informo de malvenko de Hou Jing flugis al Jian-Kang, la ĉefurbo de Liang, ĉiuj ministroj malĝojis escepte de la mentoro de la heredonto, He Jing-rong. Li diris al la heredonto, "se Hou Jing mortus en la batalo, tio estus la bonŝanco de Liang." La heredonto demandis kial, li respondis " Hou Jing estas ŝanĝema persono, kiu perturbos nian regnon Liang, se li vivas!"

La heredonto ne povis kompreni la klarigon.

Xiao Yan unue starigis sian filon Xiao Tong la heredonto de la trono, sed li mortis june. Poste Xiao Yan starigis sian nevon, Xiao Zheng-de la heredonto. Sed post nelonge, Xiao Yan naskis alian filon Xiao Gang, kiun li nomumis la heredonto.

La saĝa mentoro He estis la mentoro de Xiao Gang. Xiao Gang ne interesiĝis pri kiel administri regnon, sed pri supernaturaĵoj. La mentoro He persvadis al li "la regantoj en la Ĝin dinastio, ankaŭ ŝatis supernaturaĵojn, el kio rezultis ke la regno falis en la manoj de nomadaj minoritatoj. Do mi proponis ke vi ne faru tiel. " Sed la persvado ne interesis al Xiao Gang.
.......

Hou Jing okupis unu prefektujon de Liang perforte kaj senleĝe, dum sia fuĝado. Li ankaŭ scii ke tio estis senleĝa. Do li pardonpetis al la imperiestro de Liang, Xiao Yan. Strange, Xiao Yan tute ne riproĉis lin, male, nomumis lin la estro de la okupita prefektujo. Hou Jing estis tre gaja, kaj eksciis kiel korupta la regno Liang iĝas !

La malvenko de Hou Jing, ankaŭ kaŭzis la ĉenan reagon: du aliaj prefektujoj de Liang proksimaj al la landlimo kun la orienta Wei, ankaŭ estis aktive abandonitaj de la estroj, kiuj fuĝis suden, postlasinte la prefektujojn en la manojn de la orienta Wei.

La orienta Wei estis ekscita, ĉar ili ne nur denove mastris la 13 prefektujojn promesitaj donaci al Liang, de Hou Jing, sed ankaŭ akiris du pluajn prefektujojn poseditajn de Liang antaŭe.

La de fakto reganto de la orienta Wei, Gao Cheng sendis leteron al Xiao Yan, proponante ke la du landoj riparu la rilaton kaj revenigu pacon. Xiao Yan kaj la ministroj, ĉiuj ĝojis pri la propono, escepte de la ministro de agrikulturo Fu Qi. Li avertis "Gao Cheng tute ne malvenkis, kial li aktive petas pacon ? Laŭ mi, tio estas intrigo instigi Hou Jing ribeli kontraŭ Liang. Ĉar se la du landoj denove estis amikecaj landoj, Hou Jing, kiu ribelis kontraŭ la orientan Wei, ne povis pluvivi. Do li absolute ribelos kontraŭ Liang. Tial, ne akceptu la proponon !"

Bedaŭrinde kaj ne surprizite, la propono ne estis akceptita de Xiao Yan. Li senpacience respondis la leteron, kaj la du landoj denove estis la amikecaj landoj. Hou Jing, nun estis en tre malavantaĝa situacio. Li skribis al Xiao Yan, "se la du landoj estos amikecaj landoj, Gao Cheng absolute forigos min per ĉiaj metodoj !" Xiao Yan diris "ne zorgu, mi estas la imperiestro de Liang, kiu devas akiri la kredon de la mondo. Do fidu min kaj kredu mian promeson ke mi protektos vin! "

Xiao Yan sendis ambasadon de Liang partopreni la funebron de Gao Huan en la orienta Wei, kio instigis Hou Jing severe. Li denove skribis al Xiao Yan, " via majesto! Mi estis ribelinto kontraŭ la orienta Wei, kaj mi jam ne havis ŝancon esti pardonota de ili. Do bonvolu rajtigi min militi kun la familio Gao!"

Xiao Yan respondis "vi jam estas mia adepto, do mi ne povas fari tion, ke mi akceptas vin pro vi estas utila, dum mi abandonas vin pro ke vi estas senutila. Ne zorgu! Mi protektas vin! "

Hou Jing tute ne kredis la promeson de Xiao Yan. Li elpensis artifikon por ekzameni la imperiestron de Liang. Li falsigis leteron en la nomo de Gao Cheng, sendita al Xiao Yan, temante pri unu propono, ke "la orienta Wei redonu la kaptiton Xiao Yuan-ming, dum Liang redonu Hou Jing."

Xiao Yan ricevis la leteron, kaj senhezite jesis, "ni konsentis redoni Hou Jing al la orienta Wei."

Sciinte la respondon, Hou Jing indignis, kaj decidis ribeli denove, sed ĉifoje, kontraŭ Liang. Li sciis ke per sia propra povo, kaj sia prefektujo, ribeli estas neebla. Do li intrigis utiligi Xiao Zheng-de, la nevo de Xiao Yan, kaj la eks-heredonto de la trono. Pro ke Xiao Yan naskis novajn filojn, li ne plu bezonis ĉi tiun nevon kiel sian heredonton.

Xiao Zheng-de estis kolera, pro deprenita je la trono. Hou Jing sendis sekretan leteron al li, dirante "la nuna imperiestro Xiao Yan, estis sensaĝa. Laŭ mia opinio, baldaŭ estos lukto ene de la regno. Kaj vi, mia princo, estis deprenita je la trono, kio kaŭzis malkontenton de popoloj. Ĉiuj volas ke vi estu la nova imperiestro. Mi volis estis via adepto, kaj helpi vin repreni la tronon !" Xiao Zheng-de feliĉegis.

Alia nevo de Xiao Yan, nomita Xiao Fan, kiu estis estro de la prefektujo najbara de tiu de Hou Jing, jam konsciis ke Hou Jing planis fari ion malbonan. Do li skribis leteron al sia onklo, Xiao Yan. Sed Xiao Yan tute ne zorgis pri tio, ĉar li ne kredis ke Hou Jing ribelos. Pli ol prizorgi la "neeblan" ribelon, li preferis esti okupita disvastigi budhismon en sia regno. Li ordonis ke ĉiuj monaĥoj ne rajtas manĝi viandon, kio ankoraŭ validas en la hodiaŭa Ĉinio, tamen monaĥoj en aliaj landoj, ekzmeple, en Barato, en Japanio, ktp, ne havas tian disciplinon.

Hou Jing petis estron de alia prefektujo ribeli kune kun li. Tamen la estro ne kuraĝis kaj sciigis tion al la centra registaro. Sed la malsaĝa imperiestro Xiao Yan, ankoraŭ ne kredis ke Hou Jing ribelos. Sciinte tion, Hou Jing ankaŭ skribis al Xiao Yan, "se via majesto havus evidenton pri la tielnomata ribelo, mi akceptus forhaki mian kapon. Se ne, bonvole mortigu la estron kiu kalumniis min. "

Li ankaŭ minacis en la letero "bonvolu rajtigi min regi la landojn okcidentajn de la rivero. Se ne, mi komandos armeon preni la sudorientan ĉinion!"

Surprizige, Xiao Yan tute ne koleris, leginte la leteron. Kiel budhisto, li kritikis sin, ke "mi ne bone gastigas Hou Jing, kio malĝojigis lin. Tio estas mia eraro!" Li, kiel imperiestro, jam perdis la bazan kapablon de juĝo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-04 13:17:45

(26)
En la jaro 548, Hou Jing lanĉis ribelon. Li devis havi pretekston, kiun lia adepto Wang Wei elpensis por li: ĉe la imperiestro estis malbonaj ministroj kiuj misgvidis la imperiestron kaj damaĝis la politikan sekuron de la regno. Kaj lia ribelo, celis forigi ĉi tiujn koruptajn kaj malbonajn ministrojn.

Aŭdinte la ribelon de Hou Jing, la imperiestro Xiao Yan ridegis " Mi povas subpremi lin nur per unu eta branĉo de arbo." Sed la armeo de Hou Jing antaŭenmarŝis kvazaŭ vento, kaj okupis plurajn gravajn urbojn. Malhaste la imperiestro fine finis deploji la registaran armeon kaj ordonis subpremi la armeon de Hou Jing.

Laŭ la strategio de Hou Jing, ili ne batalis rekte kun la registara armeo. Li volis invadi la ĉefurbon, kaj celis la finan venkon per nur unu batalo. La registara armeo ankoraŭ ne trovis la ribelantojn, kiuj jam atingis proksime al la ĉefurbo. La ministro de milito, proponis al la imperiestro, ke preparu por defendi la ĉefurbon. Sed la imperiestro, pensis ke la ribelantoj ankoraŭ estis for, kaj ne bezonas preparon. La komplico Xiao Zheng-de estis nomumita de la imperiestro, kiel la ĉefkomandanto de armeoj en la ĉefurbo. Lia unua laboro post nomumita, estis liveri necesaĵojn al la armeo de Hou Jing. Per la helpo de la sekreta perfidanto Xiao Zheng-de, Hou Jing malstreĉe transiris la Yangtze riveron. Aŭdinte la transiron, ĉiuj en la imperia kortego de Liang konsterniĝis. La heredonto Xiao Gang petis decidon de la imperiestro Xiao Yan, sed la imperiestro diris "mi jam rajtigis vin administri la regnon. Do vi decidu, ne demandu min."

Sciinte ke li jam ne povis dependi sur sia patro, la heredonto ne havis elekton sed komandis la armeon rezisti la invadon de la ribelantoj. Sed pro la longatempa paco de Liang, la kapablaj generaloj estis en landlimoj anstataŭ en la ĉefurbo. Kaj Xiao Zheng-de, pri kiu neniu trovis ke li estis komplico de Hou Jing, estis sendita por defendi la plej gravan pordegon de la urbo. Kiam la atingo de la armeo de Hou Jing, Xiao Zheng-de rekte ordonis malfermi la pordegon. La armeo de Hou Jing eniris la urbon senreziste.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-04 14:08:30

(27)

Neniu prognozis ke la disfalo de la ĉefurbo estis tiom rapida. La restantaj armeoj kaj ministroj retroiris en la imperian palacon. La muroj de la palaco estis altaj kaj duraj, pro kio, Hou Jing ne povis facile disfaligi ĝin. Li ordonis ke la armeo ĉirkaŭbloku la palacon, kaj skribis leteron, pafatan per sago en la palacon, dirante "Via majesto, mi ribelis pro ke estas ĉe vi koruptaj ministroj kiuj damaĝas la regnon. Se vi mortigos ilin, mi retrotiris mian armeon."

La malsaĝa imperiestro volis ekzekuti la ministrojn kiujn Hou Jing listigis en lia letero. La heredonto Xiao Gang preventis lin, "ĉi tiu nur estas la preteksto de Hou Jing. Ni devas unue forpuŝi lian armeon."

Hou Jing ankaŭ estis nervoza, ĉar la armeoj el aliaj prefektujoj, kiuj venis defendi la imperiestron, jam atingis ekster la ĉefurbon. Sed tio kio ĝojigis lin, estas ke tiuj armeoj tute ne havis volon batali. Ili nur estis okupitaj je rabi la popolojn. Kaj la generaloj de tiuj armeoj ankaŭ volis konservi sian potencon, do neniu vere volis savi la imperiestron el la palaco.

En la sekvanta jaro, Xiao Zheng-de estis la nova imperiestro, kaj nomumis Hou Jing la ĉefministro. Sed la alta kaj dura palaco ankoraŭ ne falis. Se Xiao Yan, la olda imperiestro ne estis forigota, Hou Jing kaj la nova imperiestro Xiao Zheng-de ne povis dormi trankvile. Sed problemo aperis: pro la longatempa atako al la palaco, mankis manĝaĵoj, kaj la moralo de soldatoj ankaŭ iĝis malstabila.

Hou Jing maltrankviliĝis. Li ordonis konstrui altan artefaritan monton, sur kiu la soldatoj povis pafi sagojn en la palacon. Li trudis homojn en la ĉefurbo liveri teron, inkluzive de multaj aristokratoj. Tiuj kiuj ne kapablis labori, estis mortigitaj kaj la kadavroj estis enterigitaj en la monton. Li ankaŭ inventis unu brutalan punilon, kiu estis granda muelilo. La punatoj estis puŝitaj en la grandan muelilon, kaj muelita en vianderojn.

En la ĉirkaŭblokita palaco, ankaŭ mankis manĝaĵoj. Kuiro bezonas fajron, do ili malkonstruis domojn ene de la palaco, kaj akiris lignon. Poste, ĉiuj manĝaĵoj estis elmanĝitaj, do la soldatoj ne havis elekton sed bolis la arkon, aŭ kaptis musojn kaj birdojn, aŭ mortigis ĉevalojn, manĝante kune kun la homa viando. Multaj soldatoj malsaniĝis pro manĝi homviandon.

Krom la milita atako, Hou Jing ankaŭ utiligis politikajn metodojn. Li liberigis multajn sklavojn, kiujn li nomumis poste en altaj postenoj. Vidinte tion, multaj servistoj ĉe la olda imperiestro Xiao Yan en la palaco, fuĝis kaj kapitulaciis al Hou Jing. En la jaro 549, la palaco fine falis. La historiisto rikordis "en la palaco, estis multaj kadavroj, kiujn neniu helpis enterigi. Komence de la defendo, estis centmil popoloj kaj dudek mil soldatoj, dum post la falo de la palaco, nur restis kvar mil homoj, kiuj estis tre malfortaj, kaj mortontaj."

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-04 14:55:46

(28)

Laŭ la interkonsento inter Hou Jing kaj Xiao Zheng-de, la olda imperiestro Xiao Yan kaj la heredonto Xiao Gang devis esti senkapigataj. Sed Hou Jing ne volis fari tion, pro la politika intenco. Li ordonis ke la soldatoj gardis antaŭ la pordo de la palaco, prevente ke Xiao Zheng-de mortigus la oldan imperiestron kaj la heredonto.

Li ankaŭ deklaris dekreton ke Xiao Zheng-de estu la ministro de milito. Xiao Zheng-de konsterniĝis, ĉar li jam estis la nova imperiestro, sed eksiĝis fare de sia ĉefministro, nur post kelkaj monatoj sur la trono.

La olda imperiestro Xiao Yan renkontis Hou Jing, babilante reciproke, post la falo de la palaco.
"kie estas via edzinoj kaj gefiloj?"
"via majesto, ili estis mortigitaj de Gao Cheng en la orienta Wei."

]"kiom da soldatoj vi havis kiam vi transiris trans la Yangtze rivero?"
"nur mil"

"kiom kiam vi ĉirkaŭblokis la palacon?"
"centmil."

"nun, kiom?"
"via tuta regno nun estas la mia."

La imperiestro Xiao Yan, silentiĝis. Hou Jing ne tuj mortigis lin, nek trudis lin detroniĝi. Li nur hejm-arestis lin, kaj malpliigis la kvanton de la manĝaĵoj. Xiao Yan, la 86 jaraĝa maljunulo, ne povis elteni tion, kaj mortis pro malsato post du monatoj.

En la urbo kaj la palaco, estis multaj kadavroj, kiujn Hou Jing devis forigi. Lia armeo brulis la kadavrojn, kaj la malbonodoro povis esti sentita kelkdek kilometrojn fore. Tiuj kiuj ankoraŭ spiris, ankaŭ estis ĵetitaj en la fajron. La vic-ministro de milito, kiu malsaniĝis sur la lito, ankaŭ estis ĵetita en la fajron. Li luktis, kaj kriis terure, ĝis kiam li mortis post longa brulo.

Post la morto de Xiao Yan, Hou Jing starigis Xiao Gang la nova imperiestro. Kaj tiu Xiao Zheng-de, la komplico, jam estis sendita al la dio de Hou Jing.

Hou Jing nomumis sin la ĉefministro, kaj la komandanto de la universo. La nova imperiestro konsterniĝis," kial 'universo' estis aldonita al la titolo komandanto?“ Sed al Hou Jing ne gravas alies opinioj.

Iutagon, Hou Jing kaj Xiao Gang drinkis kune. Hou Jing trudis Xiao Gang, ke lia filino, la princino, edziniĝu kun Hou Jing. Sed la filino nur estis 14 jaraĝa. Xiao Gang ne havis elekton sed sendis sian adoleskantan filinon al Hou Jing.

Oni diris ke Hou Jing faris tion por venĝi. Ĉar antaŭe li petis la oldan imperiestron ke trovu filinon el unu de la reputacionhavaj familioj, edziniĝi kun li. Sed Xiao Yan diris al li "via familio ne estas en tiom alta klaso, do serĉu en familioj kun malpli altaj klasoj !" Hou Jing sentis humiligita, kaj li diris al si, "iutagon, vi ĉiuj estos miaj sklavoj !"

Nun li regis la regnon, kaj li venĝis. Unue li mortigis ĉiujn anojn de la reputacionhavaj familioj, kiuj estis formortintaj en la ĉina historio. Laŭ Hou Jing, "la 14 jaraĝa princino, jam estis mia ino; Lasu min vidi, kiu ankoraŭ kuraĝas diri kun mi pri "klaso"? "

Reen al la supro