Novaj referendumoj de LPR, DPR kaj Zaporoĵska kaj Ĥersona regionoj je 23-27 de septembro kaj falsa demokratio de la Okcidento
ya Серёга, 21 Septemba 2022
Ujumbe: 83
Lugha: Esperanto
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 28 Septemba 2022 1:13:22 alasiri
La cetero estas nur asertoj. Tiaj pruvas nenion, krom ke tion opinias la asertinto. Ekz. Vi asertas, ke en Britio, la cxefministro ne estas elektata. La estro de la plimultecan partion estas alpetata igxi cxefministro, kaj balotantoj scias tion antauxe. Nek britoj, nek aliaj landoj plendas pri manko de demokratio en Britio.
Demokratio en okcidentaj landoj ne estas perfekta, estas temoj, kiuj neniam estas debatitaj (evoluo de ekonomia sistemo, komputiligado, ... lingva politiko!), sed mi povas almenaux kritiki gxin, kaj subteni EDE, kies slogano estas precize "demokratio urgxas en Euxropo ".
SlavikDze (Wasifu wa mtumiaji) 29 Septemba 2022 1:20:19 alasiri
Via hipokriteco montriĝas jam en tio, ke vi penas ŝajnigi vin objektiva homo, kvankam tute klaras, ke vi estas anti-rusia ulo, volonte kredanta je anti-rusiaj "fejkoj".
Riproĉante min pri senpruvaj asertoj, vi mem senpruve asertas, ke referendumoj en dekomence rusaj kaj nur kondiĉe ukrajnaj regionoj "ne plenumas kriteriojn de justeco, sendependeco kaj travidebleco", kvankam tie estis multe da observantoj el diversai landoj.
Vi deklaras, ke neniu "plendas pri manko de demokratio en Britio"... Nu, certe ke neniu "plendas", ĉar en Britio kaj tutmonde oni simple kritikas kaj priridas la britajn politikan sistemon kaj klaunecan monarkion.
Sed kial vi, "msjö" Altebrilas, ne kontestis miajn argumentojn pri la enpostenigoj de nunaj usona kaj franca prezidentoj?.. Ĉu vi konsentas kun mi koncerne al ĉi-tiuj "regantoj"?
thyrolf (Wasifu wa mtumiaji) 29 Septemba 2022 1:48:58 alasiri
thyrolf (Wasifu wa mtumiaji) 29 Septemba 2022 1:51:13 alasiri
Ujumbe umefichwa.
Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 29 Septemba 2022 9:18:00 alasiri
thyrolf:Ex iniuria ius non oritur, denoveOmne non est recte si non placet
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 30 Septemba 2022 2:28:17 alasiri
Spektante la televidon, mi ne konstatis, ke la reagoj de la diverslandaj publikoj dum la jxusaj ceremonioj pravigis vian opinion pri brita monarkio.
Pri nia franca prezidento, mi kontestegas, ke la nura adverbo "fakte" estus tauxga kaj suficxa argumento por pravigi vian aserton.
Mi tamen deziras kompreni la rusian vidpunkton: kion vi nomas "nazioj", kaj kial? Des pli ke la ukrajna prezidento mem estas juddevena.
Same pri la plilargxigo de NATO. Se Rusio sentas sin malsekura pro tio, kial ne debati la aferon en UNO? Tuja milito retroigas la mondon je unu jarcento...
SlavikDze (Wasifu wa mtumiaji) 2 Oktoba 2022 5:52:07 alasiri
Via deklaro, ke vi persone "ne estas kontrauxrusia" estas nur-nure senpruva (kaj, miasuspekte, hipokrita) aserto. Ankaŭ viaj vortoj, ke "la plejmulto de la francoj...taksas Rusion kiel historie amika lando" estas tre dubindaj. Sed pri tio, ke plejmulto da franculoj "ne aprobas la politikon de gxia registaro", mi certe konsentas, ĉar (plejofte) francaj filistroj, samkiel iliaj sam-mensuloj en aliaj okcidentaj landoj, emas mal-kritike "gluti" negativan informon pri Rusio.
"Spektante la televidon" (des pli, se tiu estas okcidenta televido), vi apenaŭ povas sen-erare "konstati", kiel reale statas aferoj en diversaj landoj. Krome, dum funebra ceremonio maldecas iel esprimi kritikon pri mortinto, des pli ke multaj britoj adoris la forpasintan reĝinon kiel amindan personon, kio apenaŭ rilatas al tiu ulo, kiu heredis la tronon. Abolicio de la monarkio oni jam delonge pridiskutas en la brita socio.
Tio, ke Macron estas "creature" de Rotŝildoj, estas ne mia propra aserto, sed opinio de multaj francaj kaj alilandaj analizistoj.
Se vi reale "deziras kompreni la rusian vidpunkton", ĉerpu informon el rusiaj komunikiloj aŭ el alternativaj kaj sendependaj okcidentaj fontoj — oni jam konsilis tion al vi kaj aliaj ĉi-forumaj disputantoj. Tio, ke "la ukrajna prezidento mem estas juddevena", ne havas iun signifon, ĉar li similas al tiu pupo, kiun oni movigas, metinte sur mano. Li nur "sidas sur trono", sed reale ne regas kaj des pli ne kontrolas ukrajnajn militistojn.
Kaj koncerne vian lastan argumenton... Supozi, ke per debatoj en UNO eblas decidi problemon pri "plilargxigo de NATO", povas aŭ naivulo, aŭ hipokritulo. Kaj mi daŭre opinias, "msjö" Altebrilas, ke por vi taŭgas ĝuste la dua defino. Krome, miaopinie, por vi indas iel ŝanĝi vian pseŭdonimon — ekzemple, je "Base-obskuras".
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 2 Oktoba 2022 9:57:59 alasiri
Quod erat demonstrandum (tio, kio estis pruvenda, en la latina).
SlavikDze (Wasifu wa mtumiaji) 3 Oktoba 2022 8:58:29 asubuhi
--------------------
Por rigidaj mensoj tre malfacilas akcepti argumentojn, kiuj ne konkordas kun iliaj delonge fiksitaj konvinkoj.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 3 Oktoba 2022 9:45:22 asubuhi