Späť na obsah

Novaj referendumoj de LPR, DPR kaj Zaporoĵska kaj Ĥersona regionoj je 23-27 de septembro kaj falsa demokratio de la Okcidento

od Серёга, 21. septembra 2022

Príspevky: 83

Jazyk: Esperanto

dobri (Zobraziť profil) 16. októbra 2022 9:34:50

Серёга:
dobri:Bedaŭrinde viaj asertoj estas nekompreneblaj. Mi tute ne skribis pri rusoj en Irako aŭ Sirio. Livion mi ne konas. Ĉu vi volis skribi Litovio aŭ Libio? Tamen por mi ne estas permesebla perforta okupado. Mi opiniis, ke tio estas klara el miaj komentoj. Rusio devas ĉesi la agresan militon, foriri el teritorio de Ukrainio kaj intertrakti kun ukrainanoj!
Foriri el teritorio de Ukrainio kaj ĉu tiam loĝantoj tie estos mortigita aŭ kiel?
Se mi bone komprenas, rusoj foriros el Ukrainio nur kiam ĉiuj loĝantoj estos mortigitaj?

Frano (Zobraziť profil) 16. októbra 2022 10:31:01

Серёга:... ni ne povas havi franojn en viaj landoj venintaj en NATO ...
Hm, hm!

Tonawand (Zobraziť profil) 16. októbra 2022 10:37:50

dobri:Se mi bone komprenas, rusoj foriros el Ukrainio nur kiam ĉiuj loĝantoj estos mortigitaj?
vi ĉion ĝuste komprenis
do, vidu historian analogion
sovetunio lasis Ĉeĥoslovak-landon, kiam ĉiuj loĝantoj estis mortigitaj, ĉu ne?
same okazis en german-lando
kaj nune rusaj soldatoj iris el la kieva, suma kaj ĉernigova regionoj, nur mortiginte ĉiujn tieajn loĝantojn
krome, ili manĝas novnaskitojn

SlavikDze (Zobraziť profil) 16. októbra 2022 16:17:30

Tute klaras, ke politikaj oportunistoj preferas memori, rememori kaj memorigi tion, kio por ili estas pli oportuna.
Kaj tute kompreneblas, ke la nunaj ĉehaj propagandistoj preferas ŝriki pri la sufiĉe milda "sovetia vizito" de 1968-a jaro, kvankam tiu evento estis certe malpli grava, malpli damaĝa kaj malpli viktimoza ol la germana-pola agresio de 1938-a jaro, ol la posta germana okupacio kaj ol anglosaksa bombado de ĉehaj urboj en la fino de la Dua Mond-milito.
Mi tamen konsentas kun pan Dobri pri tio, ke ne ĉiuj ĉeĥoj negative rilatas al Rusio. Multaj ĉeĥoj eĉ solidaras kun rusoj kaj Putin koncerne la nunan rusa-ukrajnan interbatiĝon, sed preferas silenti, ĉar laŭ nova ĉeha leĝo oni povas trafi en prizon pro pozitiva opinio pri Rusio.
Kaj ne indas iluzii pri iu defendo kaj protektado flanke de NATO. Tre dubindas, ke anglosaksoj pretas reale riski pro Ĉeĥio, Polujo kaj aliaj bagatelaj kvazaŭaj aliancanoj, kiuj estas simple mizeraj peonoj en ilia ekzistenciala lukto kontraŭ Rusio.

Altebrilas (Zobraziť profil) 16. októbra 2022 20:41:45

Mi ne longe antauxe legis tiajn argumentajxojn...

amigueo (Zobraziť profil) 16. októbra 2022 21:22:45

Kiam mi legis la vidpunkton de Usono, kiu estas grava vidpunkto, ĉe ties retejo,
mi rimarkis punktegon!
Laŭ Usono, la celo de Rusio estas invadi ĉiujn landojn de eks-Sovetunio.
Ĉu tio kredo estas kredinda. Kion vi opinias?

Altebrilas (Zobraziť profil) 16. októbra 2022 22:07:31

Ke gxi volas senti sin libera elekti kiam, kiel kaj laux kiu preteksto invadi kiun-ajn landon gxi deziras.

Ke unu lando ne anoncas siajn intencojn kaj ke la alia pro tio malkvietigas kaj timas la plej malfavoran hipotezon sxajnas al mi logike.

Mi revas mondon, kie la landoj obeas internaciajn legxojn kaj principojn, aux provas plibonigi ilin se ili ne estas aplikeblajn.

Frano (Zobraziť profil) 17. októbra 2022 6:36:22

amigueo:Laŭ Usono, la celo de Rusio estas invadi ĉiujn landojn de eks-Sovetunio.
Ĉu tio kredo estas kredinda. Kion vi opinias?
Ĉu la ekspansio de la ravino estas ĝia celo? Kompreneble ne, permanenta raviniĝo estas la natura maniero de ĝia ekzisto. Alie, ĝi baldaŭ ne plu estos ravino.
Invadoj ne estas la celo sed la sola vojo al sinkonservo.

amigueo (Zobraziť profil) 17. októbra 2022 9:44:36

1. Do, laŭ Usono, Rusio celas invadi aŭ elmeti el NATO ĉiujn aŭ kelkajn aliajn landojn de eks-Sovetunio.
Tio estas, laŭ Usono, profunda perverso de la naciismo rusia (akso de la malbono), kaj laŭ aliaj spertulo pro internaciaj rilatoj, simple Rusio pligrandiĝas por sindefendi, ĉar ĝi timas atakojn kaj ekstermon. Ĉu tiu timo baziĝas sur aktuala realo aŭ sur praa traŭmo?

Laŭ NATO, NATO ne minacas iun, ĝi estas pacema kaj nur sindefenda, nur kulpulo timus NATO, kiu estas kvazaŭ senmakula anĝelo de la justeco. Nur tiuj landoj kiuj regiĝas laŭ valoroj diferencaj al tiuj "okcidentaj" povus timi kontaĝon spontanan aŭ per pumpado de donacitaj dolarmiliardoj, milittrejno, NROoj, militbazoj, spionoj, amaskomunikiloj ktp. Neniam invado, aŭ nur por garantii respekton de okcidentaj valoroj en ekstremaj kazoj, kaj kiam Usono konsideros oportuna tiun invadon. Kompreneble, tio ne estos pro perverso, sed por defendo de tiuj belaj kaj superaj valoroj.

2. Laŭ Rusio, NATO estas ilo de Usono por malamikigi Rusion al EU
(EU+Rusio estas tro potenca rivalo por Usono; dankal la Ukrainia konflikto, Usono prenis el Rusio la tutan merkaton de civila nukleara teknologio (ĉu?) kaj prenis el Rusio la merkaton eŭropan de gazo kaj petrolo (ankoraŭ ne tute))
kaj por detrui aŭ malfortigi Rusion per ekonomiaj embargoj, financaj raboj, malamaj kampanjoj kontraŭ Rusio, kultura embargo. Ukrainio estas la koro de Rusio, eĉ la Tajvano de Rusio, malfacile adiaŭebla.
Ukrainio ne estas unupieca: unu triono estas naciisme ukrainia, unu triono estas rusa, kaj unu triono estas pola (la okcidentaj amaskomunikiloj preteratentas tiun ingredienton de la konflikto). Kompreneble, dankal la forto de Ukrainia naciismo (ĝi ricevas la armilojn kaj dolarmiliardojn) kiu proklamas sin indiĝena popolo de Ukrainio, kun beno de Usono kaj preteratento de EU, la aliaj du trionoj de la popolo estas duarangaj civitanoj kiuj en normala situacio, sen Rusia interveno, devus disimuli kaj akcepti sian subcivitanecon, aŭ plejrapide klopodi asimiliĝi kaj bone imiti la indiĝenan popolon de Ukrainio.

Mi konscias ke la situacio estas pli kompleksa, kaj mi esperas ke la kunforumantoj helpos. Dankon.

Frano (Zobraziť profil) 17. októbra 2022 15:38:45

amigueo:
Laŭ Rusio ... Ukrainio ne estas unupieca: unu triono estas naciisme ukrainia, unu triono estas rusa, kaj unu triono estas pola (la okcidentaj amaskomunikiloj preteratentas tiun ingredienton de la konflikto).
Censo de Ukrainio 2001:

Ukrainoj 77,8%
Rusoj 17,3%
Moldavoj / Rumanoj 0,8%
Belarusoj 0,6%
Krimeaj tataroj 0,5%
Poloj 0,3%
Bulgaroj 0,3%
Hungaroj 0,3%
Judoj 0,2%
Germanoj 0,1%
...
____________
Entute 51 naciaj grupoj

Nahor