Novaj referendumoj de LPR, DPR kaj Zaporoĵska kaj Ĥersona regionoj je 23-27 de septembro kaj falsa demokratio de la Okcidento
od uživatele Серёга ze dne 21. září 2022
Příspěvky: 83
Jazyk: Esperanto
amigueo (Ukázat profil) 25. října 2022 16:22:00
En Cxehxio ankaux!
Se vi havas opinion, informu vin antaux publike afisxi gxin.
dobri (Ukázat profil) 26. října 2022 17:38:50
> Se vi havas opinion, informu vin antaux publike afisxi gxin.
Via frazo ne havas sencon. Mi ne bezonas informi min pri mia opinio, ĉar ĝi estas mia propra!
Серёга (Ukázat profil) 28. října 2022 5:40:32
ĉeĥoj ankaŭ havas la honton ĉar iris en naton tial kunkuŝas sur la honto.
dobri (Ukázat profil) 28. října 2022 8:27:29
Серёга:Okcidentuloj, vi leĝigis samseksajn edzecojn - kia honto fi-est-aĉ-as ĉe vi.Se du viroj emas vivi kune, tio ne estas iu problemo por mi. Same du virinoj. Por mi problemo estus, se iu viro volus vivi kune kun mi. Kial mi hontu pri fremdaj homoj?
ĉeĥoj ankaŭ havas la honton ĉar iris en naton tial kunkuŝas sur la honto.
Eble vi ne scias, ke NATO ekestis pro defendo de Eŭropo antaŭ imperialisma Sovetunio. Hontu vi rusoj, ke via registaro komencis militon kontraŭ via najbaro! Mi tute ne miras, ke Ukrainio emis aliĝi al NATO, ĉar ĝi timis Rusion. Nun mi ĝojas, ke la NATO-landoj helpas al Ukrainio en ĝia justa defenda milito. Se NATO ne ekzistus, tiam rusaj barbaroj elmurdus la tutan ukrainan popolon. Rusoj asertas, ke ukrainanoj ne formas nacion, dume ŝtato en Kievo ekzistis multe pli frue ol en Moskvo.
Altebrilas (Ukázat profil) 28. října 2022 8:37:59
dobri:Opinion vi povas havi kian ajn. Punenda estas nur tia publika proklamo, kiu malhonestas iun nacion, rason, genton, virinon kaj simile. Fakte temas nur pri hommalamo.Laux tio, kion mi komprenis, la informado ne celas opiniojn mem, sed la konsekvencojn de ilia publika esprimado.
> Se vi havas opinion, informu vin antaux publike afisxi gxin.
Via frazo ne havas sencon. Mi ne bezonas informi min pri mia opinio, ĉar ĝi estas mia propra!
Серёга (Ukázat profil) 28. října 2022 10:28:47
dobri:Se NATO ne ekzistus, tiam rusaj barbaroj elmurdus la tutan ukrainan popolon...Ni havas nun renaskiĝo de kulturo de sub ruinoj kaj cindro post la ĝusta barbareco kiam al potenco venis tiuj kiuj portis la okcidentan "kulturon", fieco per kiu ni estis manĝigata posttagmeze kaj nokte, matene kaj vespere - konstante. Tial la ukrainianoj (ukrainoj 78 % kiuj "uzas" rusan lingvon kiel pri ili "parolas" en okcidento) volis esti rusianoj en liberigataj teritorioj de eŭropo. Mi havas kompaton al la tuta cetero de ukrainianoj kiuj devigita estas daŭrigi aŭskulti kia okcedento estas "bona" kaj "ĝusta". Mi sentas min nun ĝusta libera de tio!
dobri:Se du viroj emas vivi kune, tio ne estas iu problemo por mi...Ĉu ci pensas ke ci estas ĝusta eŭropano per ĝi?
Mi pensas ke estos nova ĝusta eŭropa nacio. Idoj de tiuj kiujn oni nun humiligas en eŭropo: idoj de rifuĝintoj de Irako, Libio, idoj de transloĝiĝinto el Afriko, Azio kaj alia. Ili estos paralanta angle aŭ per iu sia lingvo sed ne per unu lingvo de eŭropa kontinento. Ĝuste ili per sia ekzisto venĝos al vi pro ambaŭ via seksa leĝaro kaj pro vi ne rezistas kontraŭ ĝi.
SlavikDze (Ukázat profil) 28. října 2022 11:07:21
Precipe post kiam bravaj usonaj militistoj malglore fuĝis el Afganistano, lasinte en danĝero siajn malfeliĉajn indiĝenajn kunlaborantojn.
🐏🐏🐏🐏🐏
dobri (Ukázat profil) 28. října 2022 15:13:20
SlavikDze:Amuzas, ke sufiĉe maturaj ĉeĥoj emas infanece kredi je forto kaj defend-kapablo de NATO, pri kio jam dubas eĉ multaj usonanoj kaj okcident-eŭropanoj...Ke la rusoj daŭre kredas sian nevenkeblecon, tio min ne amuzas, ĉar tio signifas, ke ili batalos eĉ tiam, kiam NATO likvidos ilian armeon. Verŝajne militado estas baza rusa propraĵo. Kompreneble, la detruado estas pli facila ol konstruado.
Precipe post kiam bravaj usonaj militistoj malglore fuĝis el Afganistano, lasinte en danĝero siajn malfeliĉajn indiĝenajn kunlaborantojn.
🐏🐏🐏🐏🐏
Bravaj usonaj militistoj malglore fuĝis el Afganistano nur post bravaj rusaj militistoj, kiuj tiam vere surprizis min. Videblas, ke ankaŭ Rusio povas malvenki iun konflikton.
SlavikDze (Ukázat profil) 30. října 2022 7:40:29
Nu, al Sovetio, kiu subtenis sekularan kaj sufiĉe demokratian afganan reĝimon, fervore malhelpis Usono, Pakistano kaj Saŭd-Arabio, kiuj aktive sponsoris kaj armis islamecajn kontraŭ-sovetiajn batalantojn. Sed dum usona invado en Afganistanon al usonaj invaduloj helpis eĉ Rusio, tamen ili tutegale sukcesis "disgracefully" fiaski.
Krome, sovetiaj militistoj militis sufiĉe milde kaj ne bombadis senbride urbojn kaj vilaĝojn, kiel faris usonanoj ne nur en Afganistano, sed ankaŭ en Libio, Irako, Serbio kaj eĉ en Ĉeĥio fine de la Dua Mond-milito.
Kaj fakte sovetianoj ne detruis, sed eĉ konstruis en Afganistano hospitalojn kaj lernejojn.
Kaj post kiam sovetiaj armeanoj sufiĉe digne kaj nehaste forlasis Afganistanon, multaj "modĵahedoj" sincere bedaŭris pri tio, ĉar ili estis jam devigitaj memstare lukti kontraŭ taliboj, ricevante armilojn kaj municion jam el Rusio kaj aliaj eks-sovetiaj landoj.
Resume eblas diri, pan Dobri, ke malgraŭ viaj naivaj iluzioj egoistaj anglosaksoj apenaŭ pretas reale defendi siajn mizerajn vasalojn, kiujn ili malkaŝe disdegnas.
🧐🧐🧐🧐🧐
dobri (Ukázat profil) 4. listopadu 2022 8:51:54
SlavikDze:@DobriVi forgesis aldoni, ke fine de la Dua mondmilito ankaŭ Sovetunio bombadis ĉeĥajn urbojn (Mladá Boleslav, Čelákovice, Lysá nad Labem).
Nu, al Sovetio, kiu subtenis sekularan kaj sufiĉe demokratian afganan reĝimon, fervore malhelpis Usono, Pakistano kaj Saŭd-Arabio, kiuj aktive sponsoris kaj armis islamecajn kontraŭ-sovetiajn batalantojn. Sed dum usona invado en Afganistanon al usonaj invaduloj helpis eĉ Rusio, tamen ili tutegale sukcesis "disgracefully" fiaski.
Krome, sovetiaj militistoj militis sufiĉe milde kaj ne bombadis senbride urbojn kaj vilaĝojn, kiel faris usonanoj ne nur en Afganistano, sed ankaŭ en Libio, Irako, Serbio kaj eĉ en Ĉeĥio fine de la Dua Mond-milito.
Kaj post kiam sovetiaj armeanoj sufiĉe digne kaj nehaste forlasis Afganistanon, multaj "modĵahedoj" sincere bedaŭris pri tio, ĉar ili estis jam devigitaj memstare lukti kontraŭ taliboj, ricevante armilojn kaj municion jam el Rusio kaj aliaj eks-sovetiaj landoj.
Resume eblas diri, pan Dobri, ke malgraŭ viaj naivaj iluzioj egoistaj anglosaksoj apenaŭ pretas reale defendi siajn mizerajn vasalojn, kiujn ili malkaŝe disdegnas.
🧐🧐🧐🧐🧐
> Kaj fakte sovetianoj ne detruis, sed eĉ konstruis en Afganistano hospitalojn kaj lernejojn.
Ĉu tio signifas, ke Rusio nun bombas ukrainajn hospitalojn, por ke ĝi povu poste denove konstrui ilin?
Rilate NATO mi daŭre kredas ĝian potencon kaj malfortecon de rusa armeo.