إلى المحتويات

Novaj referendumoj de LPR, DPR kaj Zaporoĵska kaj Ĥersona regionoj je 23-27 de septembro kaj falsa demokratio de la Okcidento

من Серёга, 21 سبتمبر، 2022

المشاركات: 83

لغة: Esperanto

SlavikDze (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2022 6:03:38 م

@Dobri
Vi simple ridindas pro via mizera argumentado...
Sovetia Armeo bombadis en Ĉeĥio milit-objektojn kaj germanajn militistojn, dum anglosaksoj kvazaŭ erare bombadis tute evidentajn civilajn objektojn.
Kaj en Ukrainio rusiaj alte precizaj misiloj trafas ĝuste tiujn eks-civilajn konstruaĵojn, kiujn sakalecaj ukrajnaj militistoj transformis en milit-objektojn.
Sed tute kompreneblas, ke realaj faktoj kaj historia objektiveco malgravas por vasalecaj popoletoj, kiuj kutimas entuziasme leki pugojn al siaj suzerenoj.
😛😛😛😛😛

dobri (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2022 8:06:09 ص

SlavikDze:@Dobri
Vi simple ridindas pro via mizera argumentado...
Sovetia Armeo bombadis en Ĉeĥio milit-objektojn kaj germanajn militistojn, dum anglosaksoj kvazaŭ erare bombadis tute evidentajn civilajn objektojn.
Kaj en Ukrainio rusiaj alte precizaj misiloj trafas ĝuste tiujn eks-civilajn konstruaĵojn, kiujn sakalecaj ukrajnaj militistoj transformis en milit-objektojn.
Sed tute kompreneblas, ke realaj faktoj kaj historia objektiveco malgravas por vasalecaj popoletoj, kiuj kutimas entuziasme leki pugojn al siaj suzerenoj.
😛😛😛😛😛
La samon mi povus diri pri vi. Vi tute ne komprenas, ke Putin estas militkrimulo kiel ekzemple Hitler. Li ankaŭ asertis, ke germanoj batalas por sia patrujo. Rusiaj alte precizaj misiloj trafas hospitalojn aŭ infanludejojn, kiuj estis certe transformitaj al militaj objektoj, ĉu?
Vi certe ne lernis en lernejo, ke Sovetunio bombadis ankoraŭ la 8-an de majo 1945 post fino de la milito. Kompreneble kaj la sovetaj kaj la usonaj bomboj trafis ankaŭ civilajn objektojn.
Plu mi ne komprenas kelkajn viajn vortojn: "suzereno" devus esti "suvereno", sed "sakaleca" signifas kion? Bonvolu post via kontribuo tralegi ĝin, por ke vi ne skribu sensencaĵojn.

SlavikDze (عرض الملف الشخصي) 5 نوفمبر، 2022 2:22:50 م

@Dobri
Tio certe bonas, se vi reale ridas kaj ne ploras...
Mi, fakte, tute komprenas viajn vunditajn sentojn kaj probablan ĉagrenon pro tio, ke la sorto faris vin ĉeĥo kaj destinis polemike defendi neekzistantan honoron de via eterne vasaleca lando.
Fakte, laŭ vasta popola opinio Putin estas eĉ tro milda kaj delikata, kaj certe neniel similas al Herr Hitler, al kiu via lando aktive helpis militi kontraŭ Sovetio kaj kiun, miascie, adoras ankaŭ multaj nuntempaj ĉeĥoj, samkiel iliaj ukrajnaj naziaj samideanoj. Sed mi scias (kaj vi certe ankaŭ scias), ke en Ĉeĥio haveblas ankaŭ multaj klarvidaj homoj, kiuj solidaras kun Rusio, pri kio iom panike informas kelkaj ĉeĥaj komunikiloj.
Mi jam ne tute bone memoras, kion detale rakontis miaj lernejaj libroj, sed mi tamen scias, ke bataloj daŭris en Eŭropo (inkluzive en Ĉeĥio) eĉ post oficiala germana kapitulacio, proksimume ĝis septembro de 1945-a jaro.
La vorto "suzereno" jam delonge ĉeestas en eo-vortaroj kaj laŭ PIV ĝi signifas "feŭda senjoro, rilate al siaj vasaloj". Kaj pri la dua vorto vi tute certe nur ŝajnigas embarason... Vi ja sendube komprenis, ke mi simple mistajpis la vorton "ŝakaleca", kiun mi jam kelkfoje uzis.
Kaj koncerne al "sensencaĵoj" suposeblas, ke tia enhavo abundas ĝuste en via menso.

عودة للاعلى