Al la enhavo

Rigardu tra la fenestro kiu/kniu/kikniu troviĝas tie

de amigueo, 2022-septembro-29

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-29 15:06:13

(Ne por komencantoj)

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...

""PIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto estas demanda, kaj ne rilata: Rigardu tra la fenestro, kiu do troviĝas tie. = ...por vidi, kiu troviĝas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro troviĝanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed ankaŭ konkluda do povas iafoje aperi ĉe rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgraŭ do la vorteto kiu estas ĉi tie rilata, ne demanda.""

"Rigardu tra la fenestro, kiu do troviĝas tie"
Estas defio de klareco: KIU kontraŭ KIU!

(Ne por komencantoj)

Ĉu marki diferencon?
Rigardu tra la fenestro kikiu troviĝas tie vs Rigardo tra la fenestro kiu troviĝas tie.

kiki- estas fantazia rimedo, sed DO estas pli ridinda!

amigueo (Montri la profilon) 2022-oktobro-27 06:45:09

Alia rimedo estas:
Rigardu tra la fenestro kíu troviĝas tie vs
Rigardu tra la fenestro na kiu troviĝas tie.

Metsis (Montri la profilon) 2022-oktobro-27 07:41:26

La rimedo jam ekzistas.

Rigardu tra la fenestro, kiu troviĝas tie.

Kutime la tabelvorto "kiu" rilatas al la ĵusantaŭa vorto aŭ vortparo, jen "fenestro". Do la subfrazo priskribas la lokon de la fenestro.

Rigardu tra la fenestro, kio troviĝas tie.

La tabelvorto "kio" ne strikte rilatas al la ĵusantaŭa vorto aŭ vortparo. Do oni komprenu la subfrazon kiel demando.

Notu, oni uzas la tabelvortojn kun "-u" ofte pri homoj, ekz. "Kiu estas tie?" Se volas admoni iun por rigardi, ĉu iu persono estas ie, vi diru "Rigardu tra la fenestro, kiu persono troviĝas tie".

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-27 16:13:40

Rigardu tra la fenestro, kiu troviĝas tie
Se ni volas necese demandi, ni skribu:

Rigardu tra la fenestro: kiu troviĝas tie?

En parola lingvo ni uzas ĝustan intonacion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 13:51:30

Kiel inventi komplikajn frazojn por diri ion, kio esprimigxas tutsimple en praktikaj situacioj?

Kiu estas trans la fenestro? (Normala homo komprenas, ke li devas rigardi por respondi)

Rigardu tra tiu fenestro! (Tiu samsignifas kiel "kiu trovigxas tie") aux:

(Iru en la kuirejon kaj) rigardu tra la fenestro.

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-31 10:33:06

Altebrilas:Kiel inventi komplikajn frazojn por diri ion, kio esprimigxas tutsimple en praktikaj situacioj?

Kiu estas trans la fenestro? (Normala homo komprenas, ke li devas rigardi por respondi)

Rigardu tra tiu fenestro! (Tiu samsignifas kiel "kiu trovigxas tie") aux:

(Iru en la kuirejon kaj) rigardu tra la fenestro.
Vi pravas, Altebrilas. Sed kion fari, kiam ni legas tekston jam skribitan kaj penas kompreni ĝin? Aŭ kiam iu demandas nin pri klarigo de la problemo, ekz. amigueo?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-oktobro-31 22:26:33

Ni povas tiam
- forlasi la tekston, se gxi ne estas suficxe grava aux interesa,
- peti klarigojn, se la auxtoro estas atingebla
- kuspi la manikojn, kaj provi malcxifri la tekston, kiel faris JF Champollion pri hieroglifoj.

Lingvo ne celas priskribi matematikece la realon, sed elvoki plej klare, en la menso de auxskultanto aux legonto, la ideon ke ni mem havas en la kapo. Por tio, oni uzu tiom da vortoj aux radikoj, kiom necesas.

Tiel, de longtempe, oni nature esprimas ideojn kaj verkas tekstojn uzante la lingvon tian, kia gxi estas.

StefKo (Montri la profilon) 2022-novembro-01 09:57:17

- kuspi la manikojn, kaj provi malcxifri la tekston, kiel faris JF Champollion pri hieroglifoj.
...kion ni ĵus faras tie ĉi!

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-02 19:19:11

Lasi la lingvon kia ĝi estas?

Tiu ambiguo inter KIU adjektivo kaj KIU pronomo ne estas prononce sed estas skribe.
Ĉu estas diakrita skribita metodo por ĉiam aŭ nur kiam oni volas foreviti la ambiguon?

Hispana lingvo uzas grafikan akcenton: QUÉ vs QUE, CUÁL vs CUAL ktp.
Tiu ne estas stilo de esperanto. Pro tio mi proponis: diru tra la fenestro KIKIU estas pretere.

amigueo feliĉus se ekkria KIA estus (ĴI)ĴIA.

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-02 19:27:55

per pripensado mi trovis dubon inter :
1. rigardu tra la fenestro kiu estas pretere (la fenestro estas pretere).
2. rigardu tra la fenestro kikiu estas pretere (vi malkovru kiu estas pretere).
3. rigardu tra la fenestro tiun kiu estas pretere, ĉu ri portas valizon (gravas ke vi rigardu rin, eble oni jam konas kikiu ri estas).

Reen al la supro