Więcej

Kiam uzu la -ul- en belulino?

od Iĉo, 29 listopada 2008

Wpisy: 13

Język: Esperanto

swalf (Pokaż profil) 11 czerwca 2013, 10:34:23

fajrkapo:
Nu, laŭ permesebla kunteksto, bela povus esti iu bela (homo) kiu estas viro aŭ ino.
"Bela( viro aŭ virino) opinias ke..." ja estus eble laŭ ia kunteksto.
La sufikso -in- estas por aldoni al la o-vortoj, mi scias, sed en tiu kunteksto "bela opinias ke... ", la vorto bela ludas la rolon de o-vorto, do, ĉu oni ne povus aldoni -in- por esprimi ke estus iu bela (homo) kiu estas ino?. Sed ankaŭ per a-vorto bel-in-a, kiu daŭrus ludante la rolon de o-vorto...
Eble mi estas tute erarega...sed ŝajnis interesa al mi tiu escepta eblo.
Se vi dirus "Bela opinias ke"-n vi devus ŝangi tute la bazan strukturon de la Esperanta kaj nuligi la sencon de -a, -o, -e, -i, -u, finaĵoj. Vi povas fari tia uzo nur se la adjektivo rimarkas ion, kiu antaŭ estas jam nomata, aŭ tamen se ĝi sekvas artikolon . Do frazo kiel "Estis du uloj, La bela opininias ke ..." povas esti akceptebla sed, laŭ mi, neniam belas diri "Bela opinias ke"-n
Se ne gravas sekson uzu "Belulo/Iu bela opinias ke..."-n, se gravas sekson uzu "Belulino/Beluliĉo/Vira belulo/belulmalino ktp. opinias ke..."-n

fajrkapo (Pokaż profil) 11 czerwca 2013, 13:23:01

swalf:
Se vi dirus "Bela opinias ke"-n vi devus ŝangi tute la bazan strukturon de la Esperanta kaj nuligi la sencon de -a, -o, -e, -i, -u, finaĵoj. Vi povas fari tia uzo nur se la adjektivo rimarkas ion, kiu antaŭ estas jam nomata, aŭ tamen se ĝi sekvas artikolon . Do frazo kiel "Estis du uloj, La bela opininias ke ..." povas esti akceptebla sed, laŭ mi, neniam belas diri "Bela opinias ke"-n
Se ne gravas sekson uzu "Belulo/Iu bela opinias ke..."-n, se gravas sekson uzu "Belulino/Beluliĉo/Vira belulo/belulmalino ktp. opinias ke..."-n
Jes, vi pravas, ankaŭ DW.
Sed eble estis konfuzo el la vorto mult-. Malsame al aliaj adjektivoj, mult-ulo- j, pro sia mem strukturo, havas alian signifon, tial oni uzas multaj kaj ne multuloj.

Malsame estus riĉ-uloj, dik-uloj, mort-uloj, ktp. Sed precize mult-, ne taŭgas kun -ul, ĉar ĝi akiras alian signifon, multulo: ulo kiu havas multon, kaj ne ulo inter el multaj uloj...interese.

Aliflanke mi nun volus klarigi pri belino kaj belina. se mi ne pravus, bonvole, korektu min:
Belo estas abstrakta kvalito el bela, belino estus la imaga ino de belo (eble por poezio, kaj metaforoj, au rakontoj), kaj belina estus la ina de belino, tio kio apartenas al belino. Belino do, estus praktike neebla vorto, kaj tial, ni devas uzi bel-ul-ino aŭ bela ino.

swalf (Pokaż profil) 12 czerwca 2013, 06:31:43

En la komponitaj vortoj la unuaj radikoj havas noman signifon kaj ili pliklarigas la lastan radikon. Belino estas do ĉirkaŭ "ino de la beleco".

Wróć do góry