Till sidans innehåll

Stängd

la fiska logiko de la dinastio-ŝanĝiĝo en la ĉina historio: ĉu la interveno de la registaro al la merkato, estas nova afero en la ĉina historio?

av 呼格吉勒图, 15 oktober 2022

Meddelanden: 15

Språk: Esperanto

呼格吉勒图 (Visa profilen) 15 oktober 2022 05:12:12

La fiska kodo de la centriĝa imperio estis verkita de la ĉina aŭtoro Guo Jian-long. La sekvanta serio de afiŝoj ne estos traduko de la libro, sed mia noto dum la legado de la libro.

La fiska logiko de la ĉina historio
Ĉinio estis regno frumatura, kaj evoluigis la sistemon de centriĝo antaŭ 2 mil jaroj. Antaŭ ol la sistemo aperis, homaro ne povis establi unuiĝantan regnon ene de areo de kelkaj milionoj da kvadrataj kilometroj. Ĉar regantoj ne povis obeigi popolojn loĝantajn kelkmil kilometrojn fore.

La dinastio Zhou (1046 a.K ~256 a.K) establis la feŭdalismon, pro kio la centra registaro havis malfortan regadon sur la feŭdistoj, kies landoj iom post iom iĝis la sendependaj regnoj. Dum la dinastioj Ĉin(221~207 a.K) kaj Han (202 a.K~220 p.K), la centra registaro fondis la sistemon de bŭrokratio en lokaj regionoj. La estroj kaj oficistoj en lokaj regionoj estis nomumitaj de la centra registaro. Ili kontrolis kaj regis la popolojn, reprezentante la centran registaron, samtempe, ili ankaŭ kontrolis kaj luktis unu la alian.

La plej grava metodo per kio la centra registaro kontrolis kaj regis la grandskalan bŭrokration, estas la povo de financo. Krom la centra, la lokaj registaroj ne rajtis posedi impostojn, kaj ne rajtis distribui salajrojn al siaj dungitoj. Tiel, la lokaj registaroj, nur estis la "ilo" de la centra registaro, por enkasigi impostojn, sendatajn poste al la centra registaro, kiu denove distribuis la monon al la lokaj regionoj.

Sed la plej severa problemo de ĉi tiu sistemo, estas ke ĝis la fino de dinastio, estos pli kaj pli grandskala bŭrokratio, kio faris la koston de la regado pli kaj pli kolosa, ĝis kiam la tiama agrikultura socio tute ne povis subteni la tutan regnon, kio estis la tempopunkto de la disfalo kaj kolapso de la imperio. En la komenco kaj en la paca epoko de dinastio, normala agrikultura produktado povis subteni la bŭrokration. Sed je la fino de dinastio, kiel menciite, la financo ne povis subteni la iradon de la imperio, la imperiestroj ne havis elekton sed ekspluatis pli forte la popolan socion.

Tiu kiu eniris la okulojn de la imperiestroj, estas la regno-posedantaj entreprenoj. La imperiestro Wu de Han (156 a.K.~87 a.K.), heredis tre riĉan regnon el siaj antaŭuloj, sed li, same kiel ĉiuj diktatoroj, lanĉis la militon kontraŭ la Hun etno (en la ĉina lingvo, Xiong-nu etno) sur la mongola altebenaĵo. La financo de la centra registaro rapide vakuiĝis, kaj nur agrikultura imposto ne povis plenigi la vakuon. Do li talente establis serion de regno-posedantaj entreprenoj, por monopoligi la naturajn risursojn, ekzemple, salo kaj fero. La imperiestro monopoligis la produktadon kaj vendadon de salo kaj fero, pro kio, popoloj devis pagi multe kiam aĉeti. La diferenco de la prezo, iĝis la plej grava fonto kaj enspezo de la milita elspezo.

Krom tio, la imperiestro ankaŭ monopoligis la rajton de elsendi valuton, per kio li povis krei inflacion por sorbi la riĉon el popoloj, kio estis la unua fojo en la ĉina historio,

La sekvantaj dinastioj, preskaŭ ĉiuj heredis la sistemon de Han. La ĝenerala solvo de ili estis monopoligi pli kaj pli da naturaj risurcoj.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 15 oktober 2022 05:36:36

En la Tang dinastio, la imperiestroj establis novan metodon: la ŝtatigo de landoj en la regno. Laŭ la dekretoj, ĉiu individuo rajtis havi landpecon post naskiĝo, kaj li devis pagi imposton al la registaro; post lia morto, la registaro rehavis la landpecon, kaj distribuis al novaj naskatoj. Nome, la centra registaro estis la plej granda landestro, kaj la farmistoj nur estis dumvivaj luantoj, dum la impostoj estis la lu-kotizoj.

Simile al la nuna ĉinio, la Tang dinastio ankaŭ estis tia ke la registaro partoprenis en la merkato. La imperiestroj permesis registarojn en ĉiuj niveloj, havi siajn proprajn landojn kaj fondusojn por partopreni en la merkato. Sed la registaroj en Tang dinastio, ofte havis deficiton, ĉar la kosto de tio ke ili kontrolis kaj administris la landojn, estis nekredeble alta. Do la financo en la meza epoko de Tang, falis en krizo.

Por grandigi la fonton de financo, la imperiestro Xuan en la meza Tang, iniciatis la postenon Jie-du-shi, kiuj estis la estroj de lokaj regionoj kaj rajtis havi povon de milito, de financo kaj de administrado, kvazaŭ reĝoj en sendependaj regnetoj. Ĉar la centra registaro ne povis subteni la armeojn en lokaj regionoj, do ili permesis lokajn regionojn esti pli aŭtonomaj. Ĉi tiu sistemo, kaŭzis la ribelon de la lokaj regionoj, kaj kaŭzis la ne-renverseblan disfalon de Tang.

Krom Han kaj Tang, dum Song dinastio, la centra registaro kreis alian efikan ilon: la papera mono. Ekde Song, preskaŭ en ĉiuj sekvantaj dinastioj ofte okazis severa inflacio.

Ni povas vidi ke la ŝtato-posetantaj entreprenoj, la ŝtatigo de landoj kaj la monopolo de financo, estis ne novaj aferoj dum la ĉina historio. Ili ripetadis dum 2 mil jaroj en ĉi tiu olda lando.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 15 oktober 2022 06:19:52

la tri periodoj de la financo de centralizo

En la kampo de historio de financo en Ĉinio, ekzistas granda breĉo: la historiistoj ne tiom scipovas ekonomikon, pro kio ili ne povas analizi la ĉinan historion per la ekonomika vidpunkto. Dum ekonomikistoj konsideras la ĉinan antikvan ekonomian staton tre simpla, kaj ne volas profunde studi la antikvan ekonomian sistemon.

En ĉi tiu libro, la aŭtoro prezentis kvar partojn:
En la enkonduko de la libro, li prezentis la fiskan sistemon de la imperio Wu de Han, menciita. Kaj la restaj tri partoj, respondas al la tri periodoj en la fiska historio de antikva ĉinio.

Antaŭ la dinastio Ĉin, estas la epoko de feŭdalismo, kaj ekde Ĉin, ĉinio eniris la centrigan epokon. La unua periodo komencis en Ĉin kaj Han, kaj finiĝis en la 6a jarcento post Kristo. La trajtoj de ĉi tiu epoko, estis ke centrigo ne estis tiom forta, kvankam jam estis kompleta formo en bŭrokratio, sed regionoj ankoraŭ konservis iomgrade aŭtonomecon. La landoj en regno estis privataj, kaj impostoj de landoj kaj agrikulturo estis la ĉefa speco de impostoj. La ŝtato-posedantaj entreprenoj kaj monopolo de financo aperis, kio alportis al la imperiestroj tre abundan riĉon. La imperiestroj eĉ vendis postenojn en la registaro, por enspezi monon.

En ĉi tiu periodo, la unuaj imperiestroj en Han dinastio, heredis la restaĵon de forta feŭdalismo, do ili kuraĝigis la liberan merkadan ekonomion, kaj malfortigis la rajton de financo de feŭdistoj, iom post iom establis la centrigan sistemon. Sed dum la epoko de la imperiestro Wu, kiel menciite, pro la milito kontraŭ Xiong-nu en mongola altebenaĵo, li lanĉis ŝtato-posedantajn entreprenojn, kaj monopolon de financo. Li plifortigis la centrigan sistemon. Dum la epoko de regado de Wang Mang (9 p.K.~23 p.K.) ,kiu lanĉis ferocan kaj planekonomio-similan reformon, kaŭzis la disfalon de lia regado.

La posta Han(25 p.K. ~220 p.K.) heredis la ekonomian kaj politikan sistemon de la antaŭa Han (202 a.K~ 8 a.K.). La strukturo de oficistoj-komercistoj jam stabiliĝis kaj solidiĝis. Jam formiĝis la monopolaj grupoj, kiuj iĝis la novaj aristokrata grupo, kiu havis fortan influon sur la politiko de la sekvantaj dinastioj kaj regnoj dum kelkaj centoj da jaroj. Multaj popoloj iĝis la alligitoj de la bŭrokratio kaj de la novaj aristokratoj, anstataŭ liberaj personoj. Ili ne plu pagis impostojn post la perdo de persona libereco.

Pro tio, la situacio de financo estis pli kaj pli severa, la centra registaro iĝis malforta kaj la disfalo de la unua periodo venis, okcent jarojn post la komenco de la periodo.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 15 oktober 2022 08:46:11

La dua periodo komencis ekde la Norda Wei (386 p.K. ~534 p.K.) , kaj finiĝis en la Suda Song (1127 ~ 1279 p.K.). La trajtoj dum ĉi tiu periodo, estas ke jam ekzistis pli kompleta centriĝa sistemo kaj la ekzamenosistemo por elekti oficistojn en bŭrokratio el popola socio. La ŝtatiĝo de landoj ankaŭ stabiliĝis. Kaj la registaroj sur diversaj niveloj ankaŭ estis permesitaj partopreni en merkato. Kiel menciite, la ŝtatigo de landoj disfalis en Tang, ĉar homoj ĝojis ricevi landojn post naskiĝo, sed la idoj ne volis redoni landojn post morto de la gepatroj. Ili sekrete heredis la landojn kaj ne sciigis al la registaro. Ankaŭ estis alia politiko, ke la registaroj devis kalkuli la populacion, la landojn kaj la konsiston de familioj, kio estis tute super la kapablo de tiamaj registaroj. La kalkulo aŭ la statistiko mem jam iĝis la peza ŝarĝo de la financo.

Ĝuste pro tio, kvankam la ekonomio en Tang evoluiĝis tre prospere, sed la financo de la centra registaro estis malsana, kio kaŭzis la ribelon de la lokaj regionoj, kiel menciite. En la posta epoko de Tang, la centra registaro jam nepublike permesis la privatiĝon de landoj, dum ili plifortigis la monopolon de naturaj risurcoj, kaj formis fortan ŝtato-posedantan ekonomian sistemon. Kaj ĉi tiu sistemo estis heredita de la sekvantaj dinastioj.

En la dinastio Song, pro la alta kosto de milito kaj bŭrokratio, la centra registaro bezonis grandan subtenon de financo, el kio rezultis la plej forta monopola sistemo en la ĉina historio. Kaj ankaŭ la eksperimento de papera mono okazis. La papera mono aperis unue en la popola socio, kaj montris la grandan aktivecon, tamen malstabilecon al la merkato. Do la centra registaro havis ekskluzive la rajton de la elsendo de papera mono, kaj trovis la grandan profiton de redistribui la socian riĉon. Ekde tiam, la sekvantaj dinastioj, ekskluzive de la Qing dinastio (1644~1912), ĉiuj ŝatis senmodere elsendi paperan monon, por krei inflacion, per kio ili ĉerpis la riĉon el la popola socio.

La tria periodo komencis ekde la dinastioj de Ĥitano (907~1125) kaj Jurĉeno (1115~1234). En la dinastioj de Yuan ( fondita de Mongolo) (1271~1368), Ming (1368~1644) kaj Qing (1644~1912) , la sistemo stabiliĝis. La trajtoj de ĉi tiu periodo estis ke landoj estis privataj; la sistemo de bŭrokratio estis ekstreme centriĝa; la regantoj subpremis la penson kaj kuriozon de homoj, kio malhelpis Ĉinion moderniĝi kaj industriiĝi. Sed la socio estis ekstreme stabila, aŭ mortanta, tute ne havis aktivecon kaj vivecon. La impostoj dum ĉi tiu periodo ĉefe estis landimposto. La centra registaro ankaŭ iom post iom rezignis la paperan monon, reiris al la sistemo de oro kaj arĝento kaj kupra mono. Ĉi tiu fiska sistemo estis sufiĉe simpla, ke ĝi povis daŭri dum longa tempo.

Se sur la tero, nur estus unu regno, Ĉinio, la stabila sistemo povus daŭri eterne kaj faris Ĉinion ĉiam resti en la tria periodo; Se tiel, la ekonomio tute haltus kaj la vivokvalito de homoj ankaŭ eterne frostus. Sed la okcidenta civilizo, la moderna kaj industria civilizo venis je la fino de Qing dinastio (la 18a ~la 19a jarcento). Ĉinio neeviteble renkontis la modernan ekonomian kaj politikan sistemon, kaj ankaŭ akiris la ŝancon por trarompi la limon de la agrikultura civilizo.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 15 oktober 2022 09:20:03

Enkonduko:
La imperiestro Wu de Han: la lernolibro de la imperia financo dum 2 mil jaroj


La impeirestro Wu de Han, estis la fondinto de la centriga fiska modelo, kiu influis la sekvantan dumil jaran historion. Posteuloj ĉiam atentis lian militokapablon per kio li venkis Xiong-nu sur la mongola altebenaĵo, sed neglektis ke lia milito vakuigis la kason de la centra registaro.

En la Han dinastio, la kosto de milito, povis esti plurdekobla tiom kiel la salajroj de imperiaj oficistoj. Do nur per la agrikultura produktado, oni ne povis subteni tiom grandan elspezon en milito. La imperiestro Wu de Han, provis preskaŭ ĉiujn metodojn kiujn li povis elpensi. Ekzemple, li vendis postenojn de la registaroj, elsendis monon kun malbonkvalito, plialtigis la impostojn, ktp, kio ankoraŭ ne povis plenigi la deficiton kaŭzitan de la milito. Do li fine celis monopoligi la naturajn risurcojn, kaj establis ŝtato-posedantajn entreprenojn, kiel menciite.

Liaj novaj politikoj, faris la registaron iĝi la komercistoj. La registaroj sur diversaj niveloj, iĝis firmaoj kaj kompanioj, pro kio, la skalo de la registaroj estis pli kaj pli granda.

La sistemo ankaŭ alportis unu problemon nesolveblan: se la centra registaro volas ke la socio restu stabila, ili devas enkasigi pli da impostoj; Kaj ili devas fondi pli da ŝtato-posedantaj entreprenoj kaj financan monopolon, kiuj tamen damaĝis la evoluon de ekonomio; Kaj la damaĝo alportis malstabilecon, kio fine kaŭzis la disfalon de dinastio.

La argumento pri la fiska sistemo

En la jaro 133 antaŭ Kristo, okazis milito kiu oni povas diri ke influis la sekvantan ĉinan historion. Ĉi tiu milito rompis la fidon inter Ĉinio kaj Xiong-nu sur la mongola altebenaĵo. Ili komencis senfinan militon dum la sekvantaj kelkdekaj jaroj. Kaj la milito ankaŭ rompis la fiskan sistemon fonditan en la komenco de la Han dinastio, trudis la imperiestron Wu devi dezegni novan sistemon kiel menciite.

La fono kaj la proceso de la milito:

En la jaro 202 a.K., Liu Bang fondis la dinastio Han, sekve de la dinastio Ĉin. Tuj post la milito enlande, li devis militi kun la Xiong-nu el la mongola altebenaĵo, kiuj ĉirkaŭsieĝis lin en unu urbo proskima al la landlimo. Post la milito, li kaj la sekvantaj imperiestroj, ĉiam sendis princinojn al la mongola Xiong-nu, por konservi la pacon. La princinoj ne estis veraj princinoj el la imperia familio, sed filinoj de aliaj familioj. Sed la strategio estis pli disputebla post la surtroniĝo de la imperiestro Wu. La aktiva diskuto okazis en la imperia kortego, pri ĉu paco aŭ milito. Du reprezentantoj de la du flankoj, estis Han An-guo, kiu proponis pacon, kaj Wang Hui kiu proponis militon. Wang bone sciis pri la nomada etno, ĉar li loĝis dum jaroj proksime al la landlimo. Li forte asertis ke Xiong-nu ne obeos la interkonsenton. Sendi princinojn al ili, jam ne povas haltigi la perturbon en la landlimo, kaj konservi pacon. Han An-guo diris ke militi kontraŭ Xiong-nu en la mongola altebenaĵo, estis malfacila tasko por ĉinoj, speciale la loĝistiko.... ĉar la mongola altebenaĵo estis tre sterila kaj vasta. Eĉ se venkus, ĉinoj ne akirus bonaĵon.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 16 oktober 2022 00:20:35

Ĉi foja diskuto, finiĝis pro tio ke la "paco" partio venkis kaj la imperiestro Wu decidis daŭrigi la pacon kun Xiong-nu. En la printempo de la sekvanta jaro, unu oficisto loĝanta proksime al la landlimo, proponis al Wang Hui ke nun estas la plej taŭga tempopunkto invadi kaj ataki Xiong-nu, ĉar ili ne estas atentema nun, ĝuste ricevinte la senditajn princinojn. Wang Hui suprendonis la proponon al la imperiestro Wu, kiu ĝojis kaj decidis ataki. Do la ĉefpunkto de la diskuto ŝanĝiĝis el "ĉu ataki" al "kiel ataki". Laŭ la decidita strategio, la oficisto kiu proponis ataki nun, estis sendata al la estro de Xiong-nu. Kaj dum kelkaj tagoj, li akiris la fidon de la estro. Li ŝajnigis proponi ke Xiong-nu invadu la kastelon de Han dinastio, proksiman al la landlimo, kaj rabu tion kion ili bezonis kaj volis, post kiam li eniris la kastelon kaj mortigis la komandanton per intrigo. La estro de Xiong-nu kredis lian proponon kaj sendis lin reveni en la teritorion de Han dinastio. La oficisto mortigis iun nekonatan kaj ŝajnigis ke tiu estus la kapo de la komandanto de la kastelo menciita, kaj sendis sekretan leteron al la estro de Xiong-nu, kiu tuj lanĉis invadon en la teritorion de Han, post ricevinte la leteron. Samtempe, la armeoj de Han estis jam pretaj kaj atendis la "invadon" . Sed la armeoj de Xiong-nu ne tiom forte interesiĝis pri faligi la kastelon, sed pri rabi tion kio mankis al ili en ĉiutaga vivo, sur la vojo. Ili jam komencis rabon antaŭ atingi la kastelon.

Atingonte baldaŭ la kastelon promesitan, la estro de Xiong-nu trovis ion malnormalan. Ekzemple, li trovis ke ne estis farmistoj kaj loĝantoj sur la vojo direktanta al la promesita kastelo, kio malsamis ol antaŭe. Kiam ili trairis la unuan lumturon ĉe la landlimo, ili kaptis unu spionon de Han dinastio, kaj sciis la tutan intrigon. La estro tuj ordonis retiri kaj ĉesi la invadon. Do, ĝis nun, la strategio de Han fiaskis.

La imperiestro Wu estis indigna. La tuta afero finiĝis je la memmortigo de Wang Hui.

Kvankam la intrigo fiaskis, la paco kaj la reciproka fido inter Han kaj Xiong-nu komplete rompiĝis. La bataloj rekomencis inter la du regnoj. Xiong-nu, kiel nomada etno, ne havis tiom da populacio, kaj disiĝis post pli ol du cent jaroj pro la bataloj konstantaj. Kaj Han, kvankam havis grandan populacion, sed ankaŭ la grandan koston de milito, kio kaŭzis la fiskan krizon kaj disfalon, el kio rezultis la dumil jarojn longa fiska sistemo en la ĉina historio, kies kerna trajto estis "la registaro intervenis la merkaton", kiu ankaŭ funkcias en la moderna ĉinio.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 16 oktober 2022 00:35:36

La epoko de libera merkata ekonomio en la komenco de la Han dinastio

En la komenca epoko de la Han dinastio, estis libera merkata ekonomio, malofta en la tuta ĉina historio. Laŭ Adam Smith, pli bonas ke la fisko de la registaro kaj la imposto estu simpla kaj malgrandskala. Kaj la elspezo de registaro ankaŭ estu kiel eble plej eta. La registaro evitu rekte partopreni en la merkato, kaj la socio faru tion spontane.

La komenca epoko de la Han dinastio, realigis la proponon de Adam Smith. En la ĉina kulturo, ni nomis ĝin Huang-Lao, kiu estis ideala politika ideologio, ke la registaro ne intervenu la socion, laŭ la ideologio de Tao Te Ching de Lao-zi. Kaj baldaŭ post la fondo de la Han dinastio, la ekonomio kaj la vivokvalito de homoj renormaliĝis post la militoj ekde la disfalo de la Ĉin dinastio. La registaro ankaŭ havis fiskan pluson. La bŭrokratio ankaŭ estis sana, eta kaj efika, kaj nur estis du niveloj ekde la centra registaro ĝis la baznivelaj registaroj. La historiisto kalkulis ke nur 1/8 de la agrikulturaj kampoj tutlande, povis subteni la tutan bŭrokration de la imperio.

Pro la eta kosto de la bŭrokratio, la imperiestroj povis sendevigi tiom agrikulturan imposton kiel la sumo de tiu dum dekkelkaj jaroj.

Militoj: la bonŝanco de generaloj, dum la krizo de fisko

Kontraste kun la eks-imperiestroj en la komenco de la Han dinastio, la imperiestro Wu menciita, ŝatis luksan vivon kun vino kaj virinoj. Ĉar li naskiĝis en paca epoko, kaj heredis riĉan imperion el siaj antaŭuloj. Li ankaŭ ŝatis la plezuron de konkerado, do li iniciatis multajn militojn kontarŭ: koreio; la sudorienta ĉinio; la sudokcidenta ĉinio, ktp. Do la milito kontraŭ Xiong-nu norden, estis la natura rezulto de ĉi tiu imperiestro laŭ lia plaĉo.

Komence de la milito, Xiong-nu havis avantaĝon. En la jaro 129 a.K., kvar generaloj senditaj atakis Xiong-nu, unu el kiuj, tute ne renkontis la armeojn de Xiong-nu, la dua perdis sepmil soldatojn, la tria malvenkis kaj estis kaptita, nur la kvar venkis "iom", kaj mortigis sepcent Xiong-nu-ulojn. La sekvantan jaron, Xiong-nu mortigis la estron de unu urbo de la Han imperio, kaj kaptis dumil soldatojn; Kaj sieĝis Han An-guo menciitan, kiu perdis mil soldatojn. Xiong-nu ankaŭ mortigis pluajn mil ĉinojn dum retirado.

Post dek jaroj da milito, fine aperis du generaloj de la Han dinastio, kiuj estis talentuloj je milito.

La militoj estis tute bonŝanco de lertaj generaloj, sed plago de fisko. Post la apero de la du menciitaj talentaj generaloj, la Han imperio ofte venkis; sed kiel la diro de Han An-guo, la venko tute ne alportis bonaĵon kaj profiton. Unu milito konsumis kelkdekoble kiel tiu en la paca epoko. Krom tio, la kaptitaj Xiong-nu-anoj, ankaŭ bezonis multe da mono por vivi. Do la fisko jam falis en krizon. La riĉa imperio jam vakuiĝis.

Por solvi la problemon de fisko, la imperiestro Wu, publikigis edikton ke vendu al la publiko la postenojn en la registaroj, kio enkasigis tricent mil taelojn da oro. En la jaro 121 a.K., unu de la menciitaj lertaj generaloj invadis en la mongolan altebenaĵon, kaj kaptis la estron de unu de la triboj de Xiong-nu. Sed samtempe, la elspezo por la milito, estis pli ol la sumo de la ĉiuj antaŭaj militoj, kaj pluroble tiom kiel la enkasigo dum unu jaro en la paca epoko.

Por liveri necesaĵojn, la registaro devis konstrui vojojn, kanalojn kaj pontojn ktp. kio ankaŭ konsumis multon da mono.

La manko de militĉevaloj en Ĉinio, estis giganta problemo por la imperiestro de Wu. Li deplojis multajn personojn bredi ĉevalojn. Li perforte translokigis popolojn el la centra ĉinio al okcidento, por bredi ĉevalojn. Sed la popoloj ne povis nutri sin en la nova hejmloko, do la registaro ne havis elekton sed donis subvencion.

En la jaro 119 a.K., La armeoj de la Han dinastio venkis denove. Ili eniris en la centran regionon de Mongolio, kaj mortigis pli ol okdek mil Xiong-nu-soldatojn. Sed la Han flanko ankaŭ perdis pli ol cent mil ĉevalojn; kaj la rekompenco al la soldatoj venkintaj, estis kvin milionoj taeloj da oro, tro pli ol la normala enkasigo de la imperio dum unu jaro.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 16 oktober 2022 10:13:17

freneza vendado de postenoj, kaj freneza valuto.

Post kiam la milito komencis, kvazaŭ la pafita sago ne povis renversi, la imperiestro ankaŭ ne povis renversi. Li devis elpensi novajn manierojn por enspezi monon. Kiel menciite, la agrikultura imposto kaj la persona imposto, estis relative fiksa kaj lima. Ĉar la amplekso de kampoj, kaj la populacio dum la antikva epoko, estis kalkuleble stabila. Se okazis milito, la amplekso de kampoj ne povis rapide kreski, dum aliflanke la populacio malkreskis, do la impostoj enkasigeblaj malplialtiĝis, kio kontraŭstaris la celon.

Do la imperiestro Wu plivastigis la vendadon de postenoj en registaroj. Post unu milito en la jaro 123 a.K. la registaro enkasigis tri milionoj da taelojn da oro per vendado de postenoj nur unufoje. Tiuj kiuj aĉetis postenojn aŭ noblajn statusojn, ne nur povis estis sendevigitaj je impostoj, sed ankaŭ povis esti senkulpigitaj, se ili estis krimuloj. En kurta tempodaŭro, ĉi tiu strategio plialtigis la enspezon, sed en la longa tempodaŭro, tiu damaĝis la sanecon de la fisko, ĉar pli da postenoj aŭ oficistoj, bezonis pli da mono.

Krom la vendado de postenoj, la imperiestro Wu ankaŭ dependis sur la valuto. Antaŭ lia surtroniĝo, la popola socio rajtis forĝi kuprajn monerojn,kiuj povis cirkuli libere, kaj la merkato decidis kiuj moneroj restos. Sed la imperiestro Wu monopoligis la forĝon de moneroj, kaj forĝis malbonkvalitajn monerojn, per kio li ekspluatis la riĉon de popoloj.

Pro la granda breĉo inter la vera valoro de la valuto, kaj la nominala valoro, multaj popoloj sekrete forĝis senrajtigitajn monerojn. Por solvi la problemon, la registaro dungis pli da oficistoj por kontroli kaj superrigardi la merkaton, kaj aliflanke, ili faris novajn leĝojn: tiuj kiuj forĝis monon senleĝe estis mortigotaj. Sed ĝuste pro la giganta profito, multaj popoloj ankoraŭ eniris en la areo de la sekreta forĝo. Unu ministro kiu oponis la novan malbonkvalitan monon, ankaŭ estis ekzekutita. Kaj en la pinta epoko, kvin el 100 popoloj de la Han imperio, estis mortigitaj pro forĝi monerojn. Post kvin jaroj, la imperiestro fine konsciis ke la registaro ne povis trudi perforte popolojn obei la polison. Do la nova valuto fiaskis. La valuto ne nur ne solvis la fiskan problemon, sed ankaŭ profunde damaĝis la merkaton kaj ekonomion. Do la imperiestro ne havis elekton sed donis atenton al la fina metodo: monopoligi la tutan landon; kaj fari la tutan regnon unu granda kompanio.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 16 oktober 2022 10:56:32

Monopoligu la salon kaj feron

La imperiestro subpremis la komercon kaj la komercistojn por ĉerpi riĉon el la popola socio. Kelkaj riĉaj komercistoj, eniris en la registaron kaj iĝis la konsultantoj de la imperiestro. Ili proponis ke la regno plifortigu la ĉerpon de riĉo el la popoloj, en la formo de tio, ke establu ŝtato-posedantajn entreprenojn, monopoligu la naturajn risurcojn, kaj monopoligu tiujn departamentojn en ekonomio, kiuj rekte kaj forte koncernas la vivon de landanoj. En la antikva ĉinio, ĉiuj naturaj risurcoj estis la privataj posedaĵoj de la imperiestro. Sed privatiĝo de kampoj disvastiĝis ekde la 6a jarcento a.K., kvankam la imperiestro ankoraŭ nominale posedis la tutan landon. La registaro permesis la privatiĝon kaj enkasigis impostojn al tiuj uzantoj kiuj utiligis la lignon, bestojn kaj mineralon en montoj, kaj fiŝon kaj salon ĉe la maro.

Dum la epoko de la imperiestro Wu, la salo- kaj la feroproduktado, estis la du kernaj industrioj. Tiuj kiuj partoprenis en la industrioj, iĝis riĉeguloj. Kiam la fisko de la regno falis en krizon, la riĉuloj en la popola socio absolute iĝis la celoj de la regno. Do la konsultantoj de la imperiestroj, kiuj ankaŭ estis komercistoj de salo antaŭe, nun proponis monopoligi la industriojn. Ili "inventis" teorion por persvadi la tutan landanaron: monopoligo ne estis por la centra registaro, sed por popoloj. Ĉar la komercistoj riĉaj estis la malamikoj de ordinaraj popoloj; Nur la registaro povis juste distribui la riĉon, per kio la regno protektis la ordinarajn landanojn.

Por plenumi la polison:
Unue, la centra registaro faris serevan leĝon por puni la privatajn komercistojn de salo kaj la metiistojn de fero. Kaj due, la registaro dungis kaj organizis laboristojn elfosi kaj forĝi feron kaj akiri salon; fine la registaro vendis la finajn produktojn al la tuta lando, en alta prezo. La profito estis nekredebla.

Ili ankaŭ starigis postenon kies devo estis administri la industriojn, por preventi ke laboristoj sekrete vendis salon kaj feron.

Ni ne havis la statistikajn ciferojn pri la damaĝo al la ekonomio post la monopoligo en la Han dinastio. Sed ni povis referenci la skribaĵon pri kaj en la Tang dinastio. Ekde 742 p.K, ĝis 756 p.K. kiam la registaro ankoraŭ ne monopoligis la salon, la prezo en unu unuo nur estis 10 dekonotaeloj, dum ekde 758 p.K, kiam la monopoligo komencis, la prezo estis 110 dekonotaeloj. En la jaro 798 p.K, la prezo estis 370 dekonotaeloj. Multaj ordinaraj popoloj ne povis manĝi salon. Ĝuste pro la nekredebla profito, la enspezo de salo povis okupi duonon de la suma enspezo de la centra registaro en multaj dinastioj.

呼格吉勒图 (Visa profilen) 17 oktober 2022 03:28:04

La registaro devis dependi de kruelaj oficistoj por interveni ekonomion

Post la monopoligo de salo kaj fero, la imperiestro turnis sian atenton al la reformo de komerca imposto. En la jaro 129 a.K., li jam establis la komercan imposton: komercistoj devis pagi imposton laŭ la kvanto de ĉaroj per kiuj ili portis varojn, dum la vojo de transporto. Sed la ĉaroj por tranporto estis fluaj, ne fiksaj, do malfacile por la registaraj oficistoj kontroli. Do por pli efike enkasigi impostojn, la imperiestro elpensis pli striktan metodon.

Unue, la registaro detaligis la regulojn en la leĝo. Se unu komercisto kiu posedis pli ol du mil dekonotaelojn da varoj, li devis pagi 120 dekonotaelojn da imposto. Pri tiuj varoj malfacile mezureblaj, la posedantoj devis pagi ankaŭ 120 por unu ĉaro, kaj por unu ŝipo kies grando estis pli ol kvin Zhang (la antikva unuo por mezuri longecon; proksimume pli ol 10 metroj kaj malpli ol 15 metroj); ktp. Komercistoj ne volis pagi, do la imperiestro sendis multajn kruelajn oficistojn ricevi imposton.

Ankaŭ la imperiestro publikigis la ordonon, per kiu li instigis ke popoloj elmontris al la registaro siajn najbarojn kiuj posedis posedaĵojn; kaj la registaro enprizonigis la posedantojn, konfiskis la posedaĵojn, kaj rekompencis la informantojn. Pro la ordono, nekalkuleblaj posedaĵoj estis konfiskitaj, kaj centoj da miloj da homoj estis enprizonigitaj; Multaj riĉuloj bankrotis, kaj la enspezo de la registara kaso draste kreskis.

La imperiestro ankaŭ publikigis aliaj du polisojn, kiuj influis la sekvantan historion multe. La unua:
la registaro rajtis interveni la transporton kaj vendadon de varoj. La poliso diris ke la regionaj registaroj rajtis pritrakti la grenojn kiuj devintus esti imposto, kaj suprendonitaj de farmistoj. Sed nun la regionaj registaroj povis surloke vendi la grenojn, kaj akiris kuprajn monerojn, kaj aĉetis aliajn varojn por vendi en aliaj regionoj. Ĉar la lokaj varoj estis malmultekostaj sed multekostaj se vendataj en aliaj regionoj, per kio la lokaj registaroj povis enspezi monon.

La dua:
la lokaj registaroj konstruu magazenojn kie ili stokis grenojn. Se la rikolto estis bona, la registaro aĉetis grenojn en la magazenojn, dum ili disdonis la stokitajn grenojn se la rikolto malboniĝis, por savi malsatulojn.

La motivo aŭ la intenco de la du polisoj estis bonaj kaj idealaj, sed la plenumo aŭ la implemento estis super la imago.

Unue, se mankas la enspezo al la registaroj, ili planis vendis la stokatajn grenojn sekrete por enspezi monon. Do se la rikolto malboniĝis, popoloj trovis ke la magazenoj jam estis vakuaj.

Due, grenoj ne povis esti konservataj eterne, kompreneble. Plejparto de la konservataj grenoj iĝis nemanĝeblaj.

Trie, la oficistoj en la registaroj, estis pli avaraj ol komercistoj. Ili plialtigis la prezon de la grenoj kiel eble plej multe, kaj iĝis riĉuloj, samtempe detruis aliajn konkurenculojn en la merkato.

Do la idealaj polisoj ne solvis problemojn, sed kaŭzis pli da malstabilecon de la imperio.

Tillbaka till toppen