去目錄頁

Kiam uzu la -ul- en belulino?

Iĉo, 2008年11月29日

讯息: 13

语言: Esperanto

Iĉo (显示个人资料) 2008年11月29日上午11:01:30

Kiu opinias ke la "-ul-" en belulino vere necesas? Kaj por kiu estus "belino" sufiĉe klara?

Bela ulo = belulo
Bela ino = bel(ul)ino

Kiam oni uzas "-in-", ĉu ankaŭ "-ul-" kutime kune kompreniĝas (se ne estas kun speco de animalo)?

Same kun "-iĉ-", se oni ĝin uzas ... por specifi masklan belulo, ĉu beliĉo sufiĉas?

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2008年11月29日下午12:16:22

Unue, oni jam kutimas diri "belulino", ĉu ne? Fakte "belino" estas neniom klara, kaj mi pensus pri "ina belo" se mi vere renkontus ĝin.

Fakte, "-ul-" ne subkompreniĝas kiam oni uzas "-in-". Almenaŭ mi neniam vidis tian uzadon. "altino"? Ne ekzistas.

Kaj pri "-iĉ-"... Ĝi ne estas oficiala sufikso, do mi pensas ke oni prefere ne uzu tiun sufikson. Tiukaze, via lasta demando ne havus signifon. Tamen estas iuj homoj kiuj subtenas tiun sufikson, kaj eĉ tiel, la respondo estas "ne", pro la sama kaŭzo kiel tio, kial "-in-" ne povas esti uzata tiel.

Espi (显示个人资料) 2008年11月29日下午11:05:51

Saluton Iĉo,

mi opinias, ke -in- signifas femininan sekson de ĉiuj estaĵoj.
La sufikso -ul- specifas la sencon al persono aŭ besto.
Pro tio ekz. "belino" ne estas uzata, ĉar la rilata aĵo ne estas klara.

Amike
Espi

Iĉo (显示个人资料) 2008年11月30日上午10:26:56

Dankon al vi ambaŭ!

黄鸡蛋:Unue, oni jam kutimas diri "belulino", ĉu ne? Fakte "belino" estas neniom klara, kaj mi pensus pri "ina belo" se mi vere renkontus ĝin.
Parenteze, ĉu vi komprenus per la frazo "ina belo" la specon de beleco kiu kutime troviĝas sole je virinoj? Aŭ ĉu ĝi ŝajnus iel kiel la neeblan sencon de beleco (abstrakta eco) kiu iel havas inan sekson?

黄鸡蛋:Fakte, "-ul-" ne subkompreniĝas kiam oni uzas "-in-". Almenaŭ mi neniam vidis tian uzadon. "altino"? Ne ekzistas.
Prave, ke ne ekzistas "altino", sed kial ne? Kaj la vorto "ino" kompreniĝas vere kiel "ina ulo".

Nu ... ne zorgu. Mi plu uzos vorton "belulino", kaj ne "belino" ...

Rudolf F. (显示个人资料) 2008年12月4日下午4:04:50

-in- signifas: virinseksa varianto de la vorto antaŭ ĝi, kiu devas indiki estantaĵon do.

"Belino" do, kiel 黄鸡蛋 prave diris, devus esti "ina belo", sed "belo" ne estas estantaĵo. "Belulo" tamen jes.

Elirante de la supra klarigo de la signifo de -in- oni do venas al la konkludo, ke "belulino" estas ĝusta, "belino" apenaŭ, kvankam tiu lasta formo aperas foje en Esperanta poezio.

Rodrigoo (显示个人资料) 2008年12月18日下午6:35:06

Pri seksa diskriminacio:

Multaj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, ĉar multaj vortoj estas baze viraj. Sed rigardante la ĉi-antaŭajn listojn oni vidas, ke plej multaj vortoj estas (aŭ almenaŭ povas esti) neŭtraj. Diskriminacia estas en tiuj okazoj ne la lingvo, sed la lingvouzantoj. Pri la firme viraj vortoj estas alia afero, sed oni memoru, ke la uzado de ina sufikso estas nur gramatika afero. Zamenhof vivis en socio, kiun regis viroj, kaj tio postlasis spurojn en lia lingvo, sed la lingvo ne kreas la diskriminacion, nur spegulas ĝin.

Fonto: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_...

La lingvo spegulas, ne kreas, ŝanĝo de la lingvo ne estos ŝanĝo de kutimoj.

Sammondane,
Ĥod

fajrkapo (显示个人资料) 2013年6月10日下午1:09:46

Mi havas nun demandon post tiu ĉi fadeno...! Jen tiu ĉi frazo:

-Multaj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn...

signifas ke::::

-Multaj -homoj-, opinias ke...

Ĉi tie ni povus ankaŭ uzi -ul-: multuloj opinias ke...

Same:

-Bela -viro- opinias ke...: oni povas diri:

-Bela opinias ke... kaj do: belina opinias ke...???(kvankam bela viro aŭ belulo, bela virino aŭ belulino esprimus pli bone ol simple bela aŭ belina).

Antaŭe oni diras ke belino povus signifi ina belo, sed tio estus "inbelo", kaj ne belino, ĉu ne? (belino estus belo kiu estas ino, io vere stranga - belo-belino-, kiel la edzino de belo aŭ io tiel...)

Se oni povas diri: multaj opinias ke..., kial ne diri bela (aŭ belina) opinias ke...? (bela viro aŭ bela virino)

kion vi opinias?

darkweasel (显示个人资料) 2013年6月10日下午2:33:44

fajrkapo:
Ĉi tie ni povus ankaŭ uzi -ul-: multuloj opinias ke...
Ne vere. Multulo estus ulo karakterizata de multeco - tio ne havas sencon.

fajrkapo:
-Bela -viro- opinias ke...: oni povas diri:

-Bela opinias ke... kaj do: belina opinias ke...???(kvankam bela viro aŭ belulo, bela virino aŭ belulino esprimus pli bone ol simple bela aŭ belina).
Mi tute ne komprenas vian rezonadon. En bela viro opinias, ni povas, se la kunteksto tion jam klarigas, forlasi viro. Same en bela virino opinias ni povas laŭkuntekste forlasi virino. Sed *belina simple ne estas sencohava adjektivo.

fajrkapo (显示个人资料) 2013年6月10日下午4:33:21

darkweasel:

Mi tute ne komprenas vian rezonadon. En bela viro opinias, ni povas, se la kunteksto tion jam klarigas, forlasi viro. Same en bela virino opinias ni povas laŭkuntekste forlasi virino. Sed *belina simple ne estas sencohava adjektivo.
Nu, laŭ permesebla kunteksto, bela povus esti iu bela (homo) kiu estas viro aŭ ino.
"Bela( viro aŭ virino) opinias ke..." ja estus eble laŭ ia kunteksto.
La sufikso -in- estas por aldoni al la o-vortoj, mi scias, sed en tiu kunteksto "bela opinias ke... ", la vorto bela ludas la rolon de o-vorto, do, ĉu oni ne povus aldoni -in- por esprimi ke estus iu bela (homo) kiu estas ino?. Sed ankaŭ per a-vorto bel-in-a, kiu daŭrus ludante la rolon de o-vorto...
Eble mi estas tute erarega...sed ŝajnis interesa al mi tiu escepta eblo.

darkweasel (显示个人资料) 2013年6月11日上午7:04:36

fajrkapo:
La sufikso -in- estas por aldoni al la o-vortoj, mi scias, sed en tiu kunteksto "bela opinias ke... ", la vorto bela ludas la rolon de o-vorto, do, ĉu oni ne povus aldoni -in- por esprimi ke estus iu bela (homo) kiu estas ino?. Sed ankaŭ per a-vorto bel-in-a, kiu daŭrus ludante la rolon de o-vorto...
Ĝi iusence "ludas la rolon" de O-vorto, sed tio ne signifas, ke por ĝi permeseblas ĉio, kio permeseblas por O-vorto.

回到上端