Saluton al ĉiuj
од Andreac, 28. октобар 2022.
Поруке: 7
Језик: Esperanto
Andreac (Погледати профил) 28. октобар 2022. 20.13.26
muzikanta hipopotamo (Погледати профил) 28. октобар 2022. 21.20.10
vi jam tre bone skribas en Esperanto post nur unu semajno!
Ĉu vi eble ŝatas lerni kun aliaj? Tiam vi estas bonvena lerni kune per la kurso "La teorio Nakamura".
Venontan mardon okazos la 6-a kursvespero de la kurso por germanparolantoj kaj ni daŭrigos lecionon 5.
La ligilon al nia kurso vi trovas sur jena paĝo: https://eventaservo.org/e/RB-01nov22-EO-kurso_Naka...
Bedaŭrinde ĉe lernu.net ne eblas skribi personajn mesaĝojn. Vi nur povas sendi mesaĝojn al ĈIUJ de viaj amikoj.
Se vi havas demandojn, vi povas kontakti min persone ĉe hameln@esperanto.de .
Korajn salutojn, Heinz
Mambonigra (Погледати профил) 17. новембар 2022. 11.24.54
Серёга (Погледати профил) 17. новембар 2022. 16.45.46
Серёга (Погледати профил) 18. новембар 2022. 07.58.59
Andreac:Saluton al ĉiuj. Mi nomiĝas Andrea, estas el Italio kaj estas 36 aĝa. Mi parolas la italan ( kiu estas mia gepatra lingvo), la anglan, la germanan, iom la norvegan kaj iom la finnan. Mi lernas Esperanton edke unu semajno. Pardonu miajn erarojn.Necesas ekde (ek-de t.e. komencante de)
Metsis (Погледати профил) 18. новембар 2022. 08.59.05
La kurso "La teorio Nakamura" ĉi tie en Lernu estas tre bona kurso por komerci. Vi povas lerni mem aŭ ekzemple kun tiu grupo, kiun muzikanta hipopotamo reklamis.
Mi ne rekomendas Duolingon antaŭ ol vi finos la Nakamura-kurson.
Ĉar vi posedas la finnan, eble vi trovas la retejon Finna babilejo utila. Tie estas ekzemple artikoloj (plejparte skribitaj de mi) pri diversaj malpli trivialaj aferoj en Esperanto. La artikoloj estas kaj en la finna, sveda kaj Esperanto (jen rekta ligilo al la Esperantolingvaj artikoloj).
Tervetuloa Esperantujoon!
Malpretendo: Mi estas la retejestro de Finna babilejo.
amigueo (Погледати профил) 22. новембар 2022. 07.01.20
vi skribas kvalitege!
Mi reagas simpatie. Mi lernas la Italian kaj scivolas pri cxio itala.
Bonan vojagxon al Esperanto kaj Esperantujo.
(Bonvolu ne lerni eon kiel logikan kaj regulan lingvon. Lernu gxin, anstatauxe, kiel normalan lingvon, tio estas, lernu kiel infano kaj ne kiel gramatikisto).
Bonvolu ne legi miajn posxtojn @cxiu-ajn cxe lernu almenaux gxis novembre 2023. Kial? Vi mem dankos mian konsilon).