Al la enhavo

Ĉu plenplene Rusio estas Azio?

de Серёга, 2022-novembro-10

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2023-decembro-03 19:03:49

Al Serjoga,
Ni rusoj (15 respublikoj de USSR + Polujo, Hungario, Orienta Germanio, Bulgarujo kaj aliaj) subpremis vin en 1968. Pereis 108 ĉeĥoj. AJ-aj-aj ridulo.gif
Dum tia sama tempo Usono ĵetadis sur Vjetnamion tunojn da bomboj por ĝi ne estus en komunisma bloko sed estus en kolonia-kapitalisma bloko. Estaro de Varsovia Traktato decidis ke havas moralan rajton fari tion saman, por Ĉeĥio ne estus en kapitalismo. Kiaj ni rusoj estas emaj de subpremo. ridulo.gif
Dume mi skribis pri milito en Ukrainio, por vi estas pli grava historio, kiu kompreneble ne estis ĉiam bona. Jes, Sovetunio liberigis mian landon de faŝistoj, sed de tiu tempo ĝi kondutas militeme. Kial Finnlando nun rapide aligis al NATO? Ĉar ĝi timas, ke Rusio ekmilitos ankaŭ kontraŭ Finnlando, ĉar tie ankaŭ loĝas rusoj kaj faŝismaj finnoj subpremadas ilin.

Erich (Montri la profilon) 2023-decembro-04 19:32:30

1. La Uralo formas la limon inter la eŭropa kaj azia subkontinentoj.

La kerno de Rusio kun ĝia ĉefurbo Moskvo situas okcidente de Uralo, t.e. en geografia Eŭropo.
La areoj preter Uralo situas en la geografie azia parto.
---

2. (Серёга)"Россия - это Азия, А не безобразие!"|"Rusujo estas Azio, ne malhonoro!"

Kial devus esti domaĝe esti aziano?

Unue, Azio estas grandega kaj konsistas el multaj diversaj kulturoj, multaj el kiuj jam estis komplekse evoluintaj kiam ni eŭropanoj ankoraŭ ĵetadis ŝtonojn (por troigi la bildon).
Due, verŝajne estus domaĝe por multaj aziaj landoj esti komparitaj kun la nuna brutale aŭtoritata, malhumana ŝtateco de la Rusa Federacio, aŭ eĉ kun la nuna mafia ŝtata organizo de tiu lando.

3. (Серёга)"Россия не европа, Пошла европа в ....!"|"Rusio ne estas Eŭropo, Eŭropo iris al...."

Geografie, kerna Rusio estas la orienta parto de Eŭropo kaj la loĝantaroj de la Rusa Federacio oriente de Uralo estas en la okcidenta parto de Azio.

Tiel vidite, nek kerna Rusio povas forlasi Eŭropon nek ĉiuj aliaj eŭropaj landoj povas forlasi sin.

Via supra deklaro aperas
1. kontraŭdira, nelogika kaj
2. la implicite interpretebla aserto, ke Eŭropo forlasis Rusion, atestas pri fabelsimila, kiĥota kompreno de la realo; post ĉio, Eŭropo ne povas forlasi tion, al kiu ĝi ne estas parto.

Tamen, se ni volas rigardi la aferon el kultura perspektivo kaj ne el geografia aŭ fakta registara organiza perspektivo, tiam al mi la situacio aspektas pli tiel:
La plej multaj eŭropaj landoj, escepte de Rusio, provas kiel eble plej bone sekvi modernan, humanisman, civilizitan mondkoncepton, dum la Rusa Federacio ekde Putin provis tre klare montri, ke ĝi estas blokita en mezepoka mondkoncepto. Kaj ĝi volas revivigi ilin kiel malmorton por si kaj, se eble, por ĉiuj ĉirkaŭaj landoj.

Anstataŭ ŝia deklaro, oni povus mallonge kaj koncize diri la jenan deklaron:
Rusio estas blokita en la Mezepoko...
La aliaj eŭropaj landoj pli-malpli provas evolui al io pli bona

La resto de via multe vorta teksto legas al mi kiel neracia, nemonda miksaĵo de deklaroj.
---

(Серёга)"Ni rusoj (15 respublikoj de USSR + Polujo, Hungario, Orienta Germanio, Bulgarujo kaj aliaj)"

La inkludo de poloj, hungaroj, orientgermanoj, bulgaroj kaj aliaj) kiel rusoj estas tre bona ekzemplo de intelekta ekzisto en nerealaj paralelaj mondoj. ridulo.gif

(Серёга)"De kie estas tia malamo al ni?"

Neniu malamas rusojn ĝenerale. Krom verŝajne tiuj, kiujn Rusio buĉas en sia frata sangovolupto.

Bone, tio estis provo de respondo al teksto kiu ŝajnis mirige nemonda.

Серёга (Montri la profilon) 2023-decembro-04 22:37:05

Al nedobri.
Ni lasu frenezajn finnojn por posto. Mi skibos por ili poste. Respondu kial Ĉeĥio enrampis en NATOn?
Antaŭ kelkaj tagoj usona aerfloto denove bombis Sirion. Kiom da milionoj usonanoj kaj ĉeĥoj loĝas en Sirio?
En Ukrainio loĝas ĝis nun milionoj rusoj se ne opinii "ruslingvouzatajn" kaj "ukrainoparolantajn" ukrainojn kiel rusoj kaj opinii ilin eŭropa nacio.
Kosovo per bomboj fariĝis "sendependa" eŭropa ŝtato, sed unu serba respubliko estis nuligita per kroata scenaro (francaj pacigantoj preterlasis tra si), kiel pri 30:1 en referendudo en Krimeo kaj aliaj referendumoj? Nedobri, kiel pri honorigi na Bendera kaj Ŝuheviĉ kiel la herooj de Ukrainio antaŭ de la konfkito. Ili estis faŝistoj ĉe Hitler.

Al Erich.
Homoj povas korekti erarojn de geografoj.

Sovetia homo reale forte distingiĝis de vi okcidentuloj, nuna ruso ne.
Niaj fanatikuloj 25 jaroj faris nin je vi. Leĝoj, kulturo, ekonomiko (novokolonia), ĉio estas sama.
Mi spektis 500 serierojn de Santa Barbara kaj Tom kaj Ĝeri.
Mi lernis anglan lingvon.

Samsekaj edzecoj estas mokado pri homoj.

https://img2.joyreactor.cc/pics/comment/Том-и-Джерри-Мультфильмы-комикс-1170450.jpeg

dobri (Montri la profilon) 2023-decembro-17 18:16:36

Al Serjoga,
pri Finnlando ve fakte skribis nenion. Ĉu vi ne legis deklaron de la finna prezidanto (aŭ ĉefministro, mi ne plu memoras kiu), kiu klare diris, ke lia lando devas aliĝi al NATO, ĉar ĝi timas Rusion? Ankaŭ mia lando aliĝis (ne enrampis!) al NATO por ke ne ripetiĝu la jaro 1968! Mia lando estas malgranda, ĝi certe ne povus sola militi kontraŭ Rusio! En NATO ni sentas nin pli sekuraj.
Rusoj loĝantaj en Ukrainio povus transloĝiĝi al Rusio. Laŭ mia opinio la ukraina registaro ne malpermesos tion.
Bendera estis ukraina naciisto (ne nazio). Dum la Dua milito li estis en germana koncentrejo. Faŝistoj estas Putin kaj liaj kunuloj, ĉar ili strebas nuligi ukrainanojn!
Al Erich.
Saluton, kara samideano! Mi plene konsentas kun viaj opinioj.

Серёга (Montri la profilon) 2023-decembro-18 21:32:06

dobri:Al Serjoga,
pri Finnlando ve fakte skribis nenion. Ĉu vi ne legis deklaron de la finna prezidanto (aŭ ĉefministro, mi ne plu memoras kiu), kiu klare diris, ke lia lando devas aliĝi al NATO, ĉar ĝi timas Rusion? Ankaŭ mia lando aliĝis (ne enrampis!) al NATO por ke ne ripetiĝu la jaro 1968! Mia lando estas malgranda, ĝi certe ne povus sola militi kontraŭ Rusio! En NATO ni sentas nin pli sekuraj.
Rusoj loĝantaj en Ukrainio povus transloĝiĝi al Rusio. Laŭ mia opinio la ukraina registaro ne malpermesos tion.
Bendera estis ukraina naciisto (ne nazio). Dum la Dua milito li estis en germana koncentrejo. Faŝistoj estas Putin kaj liaj kunuloj, ĉar ili strebas nuligi ukrainanojn!
Al Erich.
Saluton, kara samideano! Mi plene konsentas kun viaj opinioj.
Finnlando havis sendanĝerecon kaj sendependecon ... ĝis ridulo.gif
tri demando:
1. ĉu Ŝuheviĉ?
2. Ĉu Bandera murdis nek judojn, nek polojn?
3. Kiu liberigis Banderan el prizono en 1944, sovetiaj aŭ usunaj soldatoj aŭ Hitlero ridulo.gif Kiel li fartis en la prizono?

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-19 12:17:44

En Ĉeĥio, sendube, abundas nebul-mensaj filistroj, similaj al nia patosa kolego pan Dobri, kredantaj je firmeco, potenco kaj patreca patroneco de EU, Usono kaj NATO.
Sed ĉi-lande tute certe multas ankaŭ sufiĉe klar-vidaj homoj, kiuj samopinias kun la aŭtoro de jena artikolo en unu el ĉeĥaj informiloj, en kiu li konsilas al siaj samlandanoj "ne kredi je Okcidento":
https://www.parlamentnilisty.cz/arena/monitor/Neve...

amigueo (Montri la profilon) 2023-decembro-20 07:23:48

Dankon, SlavikDze,

Per auxtomata tradukilo:
《Pli aŭ malpli frue la amaskomunikiloj konfesos, ke la situacio en Ukrainio ne estas perfekta, sed Rusio gajnas. Kiam Ukrainio estos venkita, komentistoj provos prezenti la situacion kiel perfidon de Okcidento. Sed li havis neniun por perfidi. Okcidento ne estas reala, ĝi estas iluzio. Okcidentaj landoj ne estas unuigitaj, nur ni kredas ke ili estas kaj ke iam ni apartenos al ili. Ukrainio estas submetita al la sama iluzio. Kaj ĝi kostos al ŝi la estontecon.》

Mi konsentas la artikolon kaj vetas je mia profeta prestigxo, ke en Ukrainio estos signifkvanta movado de malamo al okcidento pro frustro post militperdo. Cxu Okcidento (kiu havas krakojn kaj limojn kiel cxiu organajxo) perfidis aux mallertis? Nur parto de tiu frustro nutros rusamon, cxar venki ne estas konvenki.

Kiuj legendoj pri la nuna milito regxos en paca Ukrainieto?

(Ukrainio ne kapablis pace arangxi oson tauxge sxangxuxan).

Серёга (Montri la profilon) 2023-decembro-20 19:07:40

dobri:Al Serjoga,
pri Finnlando ve fakte skribis nenion. Ĉu vi ne legis deklaron de la finna prezidanto (aŭ ĉefministro, mi ne plu memoras kiu), kiu klare diris, ke lia lando devas aliĝi al NATO, ĉar ĝi timas Rusion? Ankaŭ mia lando aliĝis (ne enrampis!) al NATO por ke ne ripetiĝu la jaro 1968! Mia lando estas malgranda, ĝi certe ne povus sola militi kontraŭ Rusio! En NATO ni sentas nin pli sekuraj.
Rusoj loĝantaj en Ukrainio povus transloĝiĝi al Rusio. Laŭ mia opinio la ukraina registaro ne malpermesos tion.
Bendera estis ukraina naciisto (ne nazio). Dum la Dua milito li estis en germana koncentrejo. Faŝistoj estas Putin kaj liaj kunuloj, ĉar ili strebas nuligi ukrainanojn!
Al Erich.
Saluton, kara samideano! Mi plene konsentas kun viaj opinioj.
27-a novembro 2013 la urbo Drogobiĉ ĉe la urbo Lvov. 2 tagoj poste Janukoviĉ ne subskribos la asocion kun Eŭropa Unio.
ttps://vc.videos.livejournal.com/index/player?player=new&record_id=1998327&ad_template_id=9268
Sur unu urba domo estas granda portreto de (ne nazio laŭ dobri) Bandera.
Al mia granda bedaŭro mi komprenis sen tradukisto:
"Unu lingvo, unu nacio, unu patrujo - tio estas Ukrainio. Ruson sur branĉon (pendumu). Kio ne saltas tio estas ruso."

"Moskalaku na gillaku", "Moskali na noĵi" - ruson sur branĉon, rusojn sur tranĉilojn estas frapfrazoj kaj faroj de "ne nazioj" (laŭ dobri) venintaj el la tempo de la Dua Monda Milito el la tempo de Bandera.

Ukrainio. Kievo. 09.05.2016. la festo de la tago de venko.
https://www.youtube.com/watch?v=N0Cs7gZPsZQ
Grupo de junaj homoj kun ruĝa-nigra standardo krias "Moskalaku na gillaku", "Moskali na noĵi", "... patro Bandera venos ..." kaj ktp

Серёга (Montri la profilon) 2023-decembro-23 16:03:17

Eŭropanoj ĉeĥoj kaj la aliaj, ni pensis ke ni povas post la bona volo ne fari nuklean armilon kaj havi pli bonan ekonomikon kaŭze de tio.
Reale okazis danke al vi ke ni devas fari nuklean armilon per ekonomiko detruita per via "bona" kolonia kapitalizmo.
Ni esperis ke vi estis estonta la ponto de amikeco inter ni kaj la okcidento, tamen vi fariĝis memvole muro de malamo.
Еlpelu ĉiujn rusojn el Eŭropo kaj Usono kun Kanado por sendanĝero.
Eŭropanoj ĉeĥoj kaj la aliaj kisu viajn mastrojn pro via sendanĝero kaj sendependecon en lokon ĉerte destinita por vi.
Eŭropanoj ĉeĥoj kaj slovakoj, ni ne forgesos sangan 1918 jaron.

dobri (Montri la profilon) 2023-decembro-24 08:49:57

Al rusaj kundiskutantoj:
Mi skribas plejparte pri nuna agresio de Rusio, sed vi daŭre skribas pri aliaj temoj, plej multe pri historio. Ekzemple pri Ŝuheviĉ mi ne skribos, ĉar mi lin tute ne konas kaj ne emas serĉi en la reto, kiu li estis.
Se vi volas diskuti pri historio, mi aldonas, ke ekzemple la Duan mondmiliton komencis Germanio kaj Sovetunio kune kontraŭ Pollando. Ili dividis ĝin laŭ antaŭa interkonsento (pakto Molotov - Ribentrop).

Reen al la supro