前往目錄

Kiom estas da ŝancoj ke okazos nuklea milito?

貼文者: Серёга, 2022年11月17日

訊息: 14

語言: Esperanto

Frano (顯示個人資料) 2022年11月20日下午3:55:12

Kiel s-ro Girkin (kun 52 soldatoj) venkis tutan ukrainian armeon: https://www.youtube.com/watch?v=QDXqnVqGlGI&t=...

Серёга (顯示個人資料) 2022年11月23日上午5:08:29

Putin diris pri risko de nuklea milito:
"Ni, kiel martiroj, okazos en paradizo, kaj ili simple mortaĉos."
(Plena frazo: "La esenco de nuklea doktrino de Rusio estas en tio ke agresanto devas scii: puno estas neevitebla, tutegale ĝi okazos ekstermota. Do ni, kiel viktimo de agreso, kiel martiroj, okazos en paradizo, kaj ili simple mortaĉos, ĉar ili eĉ ne sukcesos penti."

Altebrilas (顯示個人資料) 2022年11月23日上午10:52:07

Kiom estas la probableco, ke iu sxtatestro mistaksu sin atakita?

Riskanalizo nepre enkalkulu tian eventon.

SlavikDze (顯示個人資料) 2022年11月24日下午6:27:48

Ŝajnas, ke la Trian (nuklean) Tutmondan Militon tre deziras la plej neglektindaj anglosaksaj vasaloj.
Tute klaras, ke polaj kaj ukrajnaj regantoj dekomence sciis, ke la polan vilaĝon trafis ĝuste ukrajna misilo, sed malgraŭ tio ili tuj ekŝrikis, ke tiu estis kvazaŭ "rusa misilo", kaj intense instigis NATO-estrulojn senprokraste ataki Rusion, uzante la "sanktan", sed apenaŭ uzeblan Kvinan NATO-artikolon.
Nu, post kiam la transatlantika suzereno publike malaprobis la danĝeran version de siaj malsaĝaj vasaloj, la polaj marionetoj preferis tuj ŝovi sian polan langon en sian polan pugon, sed la ukrajna klaŭneca pseŭdo-prezidento obstine daŭrigis sian temon pri "rusia atako kontraŭ "amika" Pollando".

回到上端