Ku rupapuro rw'ibirimwo

kelkonplenas kelkfoje botelo

ca, kivuye

Ubutumwa 8

ururimi: Esperanto

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 19 Munyonyo 2022 19:35:23

NE POR KOMENCANTOJ.

(tute regula esperanto, tamen, ne ofta).

{ATENTU ke amigueo pretigas oftan partoprenon cxe sekcio " Pri cxio alia". Dankon pro pacienci.}

kelkonplena.
kelk-on-plen-a.
plena botelo. duonplena botelo.
kelkfoje botelo kelkonplenas.

sed kion signifas "kelkonplena"?

almenaux duonmalplena.

ekz:
-- najbaro donis al mi botelon da vino.
-- gentila!
-- la botelo kelkonplenis.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 22 Munyonyo 2022 12:47:22

La najbaro donis al mi restajxon de vino.

Gxentileco ne plu estas tio, kio gxi estis!

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2022 06:40:40

Multongxentilas ol ise najbaroj.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2022 10:59:26

Cxu tio signifas (mi ne certas), ke la najbaro estas pli gxentila ol antauxe?

Kial devigi legantojn elvolapukigi viajn mesagxojn?

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2022 11:54:43

Altebrilas:Cxu tio signifas (mi ne certas), ke la najbaro estas pli gxentila ol antauxe?

Kial devigi legantojn elvolapukigi viajn mesagxojn?
Multongxentilas ol ise najbaroj.

Duongxentila. Triongxentila.
Kelkongxentila. Multongxentila.
Kiomongxentila ol antauxe?

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2022 12:35:54

Trioble pigra ol sia frato.
Trione pigra ol sia frato.

Tiuj esprimoj pli klaras.

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 25 Munyonyo 2022 14:23:53

La atentindajxo:
"plena" povas signifi absolute. Aux rilate al alia (botelo).
1/ botelo (A) duone plenas.
0,5 litroj da vino enbotelas.
2/ botelo (B) duone (pli) plenas ol alia botelo (A).
2,5 litroj da vino enas.

Botelo A volumas 1 litron.
Botelo B volumas 10 litrojn.

Cxu gxuste?

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 26 Munyonyo 2022 13:25:58

Tio dependas de tio, cxu vi estas optimisma, pesimisma aux simple drinkemulo...

Subira ku ntango