본문으로

Al rihla en esperanto

글쓴이: Altebrilas, 2022년 11월 25일

글: 10

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2022년 11월 25일 오후 1:24:35

Mi jxus ricevis la informon, ke la pilko de la mondpokalo enhavas surskribon en Esperanto. Mi miras pri kiu decidis tion kaj kial.

https://en.wikipedia.org/wiki/Adidas_Al_Rihla

Cxu iu havas pliajn informojn?

Altebrilas (프로필 보기) 2022년 11월 26일 오후 1:19:05

Cxu iu legis tiun informon en ne-esperantista pagxaro?

Altebrilas (프로필 보기) 2022년 11월 27일 오후 1:37:41

Kiel kontroli, ke tio ne estas misinformo?

Altebrilas (프로필 보기) 2022년 11월 29일 오후 1:51:28

Finfine, mi konstatis, ke la pilko en Vikipedio ne estas la sama kiel la foto (ne aldonebla en lernu!) kun itala komento.

Do sxerco.

Altebrilas (프로필 보기) 2022년 11월 30일 오후 1:42:28

La esperanta skribajxo aperas nur sur la foto, kaj en la pagxaro gxi estas en la angla.

Due, male al la neaperigebla bildo kiun mi unue vidis, la pilkoj enhavas ok triangulojn kaj ses "kajtojn". Sur la alia, estis la kutimaj penta- kaj hekzagonoj.

Frano (프로필 보기) 2022년 11월 30일 오후 2:01:41

Altebrilas:La esperanta skribajxo aperas nur sur la foto, kaj en la pagxaro gxi estas en la angla.
Estas multaj fotoj de la pilko en la padĝaro. Du el ili havas esperantan skribaĵojn.

Frano (프로필 보기) 2023년 3월 4일 오전 10:38:39

https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-314demo.pdf
Kovropaĝe: El la ses oficialaj lingvoj de UN sur la pilko “Al Hilm” (La revo”), uzita en la finalo de la futbala mondpokalo 2022 en Kataro, restis kvin: la angla, araba, ĉina, franca kaj hispana. Anstataŭ la sesa, la rusa, la frimao “Adidas” surpilkigis … Esperanton. La matĉon spektis pli ol unu miliardo da teranoj, kiuj povis vidi la vorton “kune” anstataŭ “вместе”.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 3월 4일 오후 12:43:48

Se ili povis vidi tiun centimetran helbluan skribaĵon je tia distanco sur rulanta pilko, ili havas mirindan vidkapablon. Eble la okulkuracistaj spertoj de Dro Zamenhof ebligis tian postjarcentan miraklon!

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 3월 5일 오전 9:17:30

Iom mirindas, ke oni ne uzis la ukrajnan lingvon anstataŭ la rusa...
Nu, espereble, ĉi tiu "pilka" anti-rusia sankciumaĵo (kiun apenaŭ rimarkis plejmulto da rusuloj) estos ĝojiga por bravaj "majdanutaj svidomitoj".
Miaopinie, esperantistoj en la tuta mondo (inkluzive en Rusio) estus tre kontentaj, se ankaŭ UNO decidus inkludi Esperanton en sian "lingvan sesopon" anstataŭ la rusa lingvo kaj krom tio lanĉus intensan globalan EO-propagandon, ne ĉesigante ĝin ĝis la tago de la "fina venko".
🏐🌍🌎🌏🌐

다시 위로