К содержанию

Mia pregnozo pri la estonteco en 2022

от abaligu, 14 декабря 2022 г.

Сообщений: 12

Язык: Esperanto

abaligu (Показать профиль) 14 декабря 2022 г., 14:55:26

Mi zorgas pri la estonteco de ĉi tiu mondo, sciante, ĉu estos mirakloj. Post la demonstracio en Hongkong komencis politikan subpremon en 2019, kaj post la koronaviruso disvastigis la tutan mondon, kaj post Rusio invadis Ukrainon, ŝajnas ke aliaj militoj pretas okazi. Kiam ili okazos, laŭ mia opinio, estos pli malgrandaj landoj, kiuj eliros ĉirkaŭ ni, speciale en Azio. Tiuj landoj forigos siajn malnovajn tradiciojn kaj politikajn sistemojn, enigante en federaciojn kiel Usono. Ili parolos lingvojn kiel popularan kiel angla. Ili adoptus migrantojn kaj refugilojn. Plu, ili ĉiuj respektus la homrajtojn!

Altebrilas (Показать профиль) 14 декабря 2022 г., 15:41:12

Mi revas pri mondo kie cxiuj vivas pace. Grandaj landoj samkiel malgrandaj, ricxuloj samkiel malricxuloj, elitoj samkiel popoloj, plejmultoj samkiel minoritatoj.

Kiam la opinioj malsamas, anstataux tuj militi, oni sidas cxe tablon kaj debatas. Cxiu zorge klarigas, kial li tiel opinias kaj cxiuj cerbumas por vidi, cxu la diversaj vidpunktoj vere ne estas akordigeblaj kaj se tio neeblas, cxu kompromiso estas farebla.

En tia mondo, la problemoj de cxiu estus la afero de cxiuj.

abaligu (Показать профиль) 16 декабря 2022 г., 13:44:12

Neniu civilizaĵo neniam estas vere realigita sur la tero, sed milito post avariso, ĵaluzo kaj malamo, kiuj ĉiam kondukas komunulojn kiel ni.

Tiuj malbelaj povoj neniam ŝanĝas sin, ĉiam ĉiupotentaj kaj senmortigitaj, de generacio al generacio, kaj prezentas unu puĉon post alia kun la sociaj sistemoj ŝanĝantaj por konsenti sian proprajn bezonojn. Ili ne zorgas pri ordinaraj homoj kiel ni.

Tiu mia opinio povus esti ofesiva al patriotika civitanoj. Tamen, ĉu vi scias, ke koronaviruso dissendis post la demonstracio en Hongkong kaj poste Ruso invadis Ukrainon? Ne atendus, ke ili sidus kaj debatus! Ili ĉiuj estas arogantaj kaj pretaj pafi unu al la alia. Iliaj atombomboj jam estas en lauĉmodulo.

SlavikDze (Показать профиль) 17 декабря 2022 г., 11:27:10

@abaligu
Kiu vi estas, kara kolego: ĉino aŭ ujguro?

Altebrilas (Показать профиль) 17 декабря 2022 г., 13:07:10

Cxu oni ne povas esti ambaux?

abaligu (Показать профиль) 17 декабря 2022 г., 21:32:55

@SlavikDze @Altebrilas
Amuzinte, estas vera, ke mi estas ĉina kaj Ujguro, pro la tempo de historio(1209-1227), kiam la mongoloj venkis la regimon de Okcidenta Xia, kiu estas provinco de PRC. Niaj Ujguraj antaŭpatroj batalis por la mongolaj ĉefoj kaj edzinigis siajn proprajn fremdajn malliberojn de milito. Tial mia popolo aspektas kiel ĉina, havas Ujguran religion, kaj oni nomas Tung-gan.

SlavikDze (Показать профиль) 18 декабря 2022 г., 8:03:14

Probable, ujguroj jam entute ne ekzistus sur nia planedo, se dum certa epoko ili aŭdacus ribeli kontraŭ mongoloj samkiel ili poste ribelis kontraŭ ĉinoj.

Altebrilas (Показать профиль) 18 декабря 2022 г., 22:58:49

Cxu tiu epoko estas nostalgiinda? Felicxe la mondo evoluis...

SlavikDze (Показать профиль) 19 декабря 2022 г., 10:04:34

— Sed kiel iu nostalgio povas rirlati al ĉi-fadena temo? — demandis embarasita Porketo.
— Probable, ĉi tiu trudiĝema sinjoro mem sentas certan nostalgion, — respondis Vini-Puh, preninte el la bufedo vican vazon da mielo. — Ekzemple, pri tiu tempo, kiam la homaro ankoraŭ havis iluzion pri supereco de t.n. "okcidenta civilizacio"... Aŭ pri tiu antikva epoko, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj tajpis literon "x"... Sed la mondo, feliĉe, evoluas...
🐷😥🐻
--------------------
Ŝerco pri nostalgio:
Probable, post kelkaj jaroj ni trovos en la poŝoj de niaj malnovaj jakoj ĉifitajn anti-virusajn maskojn kaj nostalgie suspiros, surmetante skafandrojn antaŭ ol eliri el niaj loĝejoj.
😷😷😷😷😷

Altebrilas (Показать профиль) 19 декабря 2022 г., 10:51:39

Altebrilas:Cxu tiu epoko estas nostalgiinda? Felicxe la mondo evoluis...
Mi tradukas unuagraden:
La mongolaj metodoj de la dektria jarcento - kiel vi priskribas ilin - estas nek dezirindaj, nek imitindaj.

Наверх